[al la hejmpaĝo] [al la afiŝejo]

blanka elspiro

Vastalto

-
vento el nordo -
floro sola tremas, kaj
ne ĉesas tremi

-
el florvazeto
unu tigo elstaras -
manto velkeca

-
mortofoliojn
manĝegas miliardoj
da bakterioj

-
tiuj solecaj
ja kolektiĝis -
la vintra galaksio

-
ora fenestro -
posttagmeza sunlumo
nun alfrostiĝas

-
tranĉdividite
per rekto kaj akuto
vintra ĉielo

-
frosto penetras -
rigardo refoje al
via profilo

-
mi iras sola,
ankaŭ vi iras sola -
la vintra luno

-
taso da kafo -
norda vento fenestron
frapas fojfoje

-
al laborejo
sur strato frumatena
blanka elspiro

-
humidigilo -
tempofluo en ĉambro
malrapidiĝas

-
pri frosta vento
maldolĉe ridetante
vojaĝ-duopo

-
faboj kuiriĝis
mole kaj modere -
vintra sereno

-
neĝo faladas -
voĉo el telefono
malproksimiĝas

-
kerosenstovo
meze de klasoĉambro -
vesperlernejo

-
en koridoron -
tra frostiga aero
piediranta

-
sur avenuo
krokizas ventoturnon
flokoj de neĝo

-

--- 2004.10.02

noto:

"blanka elspiro (dek sep hajkoj)" unue publikiĝis en "LITERATURA FOIRO (decembro 2003, n-ro 206)". En la revuo la titolo estis erare presita kiel "blanka inspiro".

Skribu vian impreson aŭ opinion [al la afiŝejo] !