etikedo
 

KRONIKO JAPANA

OFICIALE VERKITA NACIA HISTORIO
DE LA ANTIKVA JAPANUJO
EKDE LA MONDKREIĜO
ĜIS LA SEPA JARCENTO

VOLUMO DUA

Ĝis ekkontakto kun la kontinenta civilizo

Aŭtoro
Princo Toneri, k.a.

El ĉin- kaj japanlingva originalo tradukis
Kyûiti NOHARA

 

Notoj de Biblioteko Sakura

・Librokarto pri la fonto: "Kroniko Japana – Volumo Dua" [Kovrilfoto]
・Tiu ĉi volumo estas daŭrigo de la Volumo 1, kiu entenas Librojn Unuan, Duan kaj Trian.
・Minimuma revizio estas farita:
(1) Evidentaj eraroj leksikaj kaj gramatikaj estas korektitaj. Vidu la tabelon de reviziitaj vortoj. Listigitaj vortoj en la tabelo estas numeritaj kun asterisko *n.
(2) "FT." estas mallongigo de "Flanka Teksto". Ĉar la teksto estas mane transskribitaj, ekzistas multaj variantoj. La tradukinto elektis unu el ili, sed foje mencias aliajn tekstojn per "FT".
(3) Tekstoj krampitaj per [ ] estas de la originala aŭtoro (ne de la tradukinto).
(4) La vortoj piednotitaj de la tradukinto estas renumerite markitaj per (n).
(5) La klasikaj ĉinaj ideografiaĵoj en la piednotoj, kiuj ne estas precize montreblaj en Interreto, estas montritaj per bildoj.


 

ENHAVO

Ne temas ĉi-tie pri artikoloj, aliaj ol tiuj, kiuj estas iom detale traktitaj en la teksto, aŭ kiuj, kvankam koncize donitaj, estas notindaj el la historia vidpunkto.

Suizei Tennô
Intrigo de Tagisimimi-no-mikoto
Annei Tennô
Itoku Tennô
Kôsyô Tennô
Kôan Tennô
Kôrei Tennô
Kôgen Tennô
Kaikwa Tennô
Ekde Annei ĝis Kaikwa, en la daŭro de sep generacioj, neniu speciala okazintaĵo estas donita*1 en »Nihon Syoki«. Estas same en »Koziki«.
Suzin Tennô
La Mikado donis instrukcion.
Amaterasu-ohokami estis ensanktejigata en Kasanuhi.
Generaloj estis sendataj al la kvar regionoj.
Ribelo de Take-haniyasuhiko.
Rakonto de Momoso-hime, kiu edziniĝis kun Dio Ohomononusi.
Mikada instrukcio pri censo.
Rakonto pri sankta trezoro en Idumo.
La Lando Mimana tributis.
Suinin Tennô
Rakonto de Tunuga Arasito, reĝido de Ohokara.
Amano-hiboko el Siragi.
Intrigo de Princo Sahohiko, kaj la Mikadino.
Lukto de Nomi-no-sukune kaj Takima-no-Kuwehaya.
Rakonto de Princo Homutuwake kaj cikonio.
Mikada instrukcio pri respektado de Dioj.
Princino Yamato-hime kaj fondiĝo de la sanktejo en la provinco Ise.
Malpermeso de mortsekvado.
Origino de »haniŭa«.
Rakonto pri trezoroj, alportitaj de Ameno-hiboko.
Rakonto de Tadimamori.
Keikô Tennô
Ribelo de Kumaso kaj ekspedicio de la Mikado al Tukusi.
Kumaso denove ribelis. Princo Yamato-takeru estis sendata al Tukusi.
La orientaj barbaruloj ribelis. Princo Yamato-takeru ekspediciis.
Rondirado de la Mikado tra la orienta regiono.
Seimu Tennô
Mikada instrukcio.
»Miyatuko« kaj »Inagi« en provincoj kaj distriktoj.
Tyûai Tennô
Vojaĝo al Tunuka kaj Kii.
Palaco de Toyora en Anato.
Vojaĝo al Tukusi.
Klarigo de personaj nomoj: pri »udi«, »na« kaj »kabane« (en piednoto).
Zingû Kwôgô
Dia instruo kaj ekspedicio al Siragi.
submetiĝo de Siragi.
Princoj Kagosaka kaj Osikuma kontraŭis al la Mikadino.
Siragi tributis.
Sendito al la lando Tok'zyu*2.
Kudara tributis.
Siragi estis forpunata. Intima interrilato ekfariĝis inter la Supera Lando (Japanujo) kaj la Okcidenta Dependanto (Kudara).
Oozin Tennô
Takeuti-no-sukune estis kalumniata; juĝado per »kukadatio«.
Amrakonto de Princo Ohosasagi kaj Kaminaga-hime.
Atiki el Kudara.
Wani, lerninto de la ĉina klasikaĵo, venis; Princo Udi-no-Wakairatuko disĉipliĝis al li.
Vojaĝo al Yosino; la tribo Kuzu.
Rakonto de Ehime.
Vojaĝo al Ahadi kaj Kibi.
La reĝo de Koma sendis senditon; Udi-no-Wakairatuko disrompis la leteron, pro ties malhumileco.
Senditoj al la lando Kure.
 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

LIBRO KVARA


Mikado Kan-nunagahamimi (2. Suizei Tennô)
Mikado Sikituhiko-tamatemi (3. Annei Tennô)
Mikado Ohoyamatohiko-sukitomo (4. Itoku Tennô)
Mikako Mimatuhiko-kawesine (5. Kôsyô Tennô)
Mikado Yamato-tarasihiko-kuniosihito (6. Kôan Tennô)
Mikado Ohoyamato-nekohiko-hutoni (7. Kôrei Tennô)
Mikado Ohoyamato-nekohiko-kunikuru (8. Kôgen Tennô)
Mikado Wakayamato-nekohiko-ohohibi (9. Kaikwa Tennô)

Mikado Kan-nunagahamimi(1)
(2. Suizei Tennô)

Mikado Kan-nunagahamimi estas la tria filo de Mikado Kan-yamato-iharehiko. Lia patrino estas Hime-tatara-isuzu-hime, pliaĝa filino de la dio Kotosironusi. De la infaneco, li jam elstaris pri inteligenteco kaj braveco. Post maturiĝo, li estis granda en la korpo, kaj decidema en la spirito, kaj superis en batalarto. En lia 48-a jaro, la patro mortis. Lia bedaŭro estis senfina, ĉar li havis profundan amon por la patro, kaj speciale zorgadis por solenigi la enterigan ceremonion. Lia malsampatrina frato-pliaĝulo, Tagisimimi-no-mikoto estis jam tre grandaĝa, kaj havis multan sperton pri la ŝtata afero; tial oni konfidis al li administradon (dum la funebro). Sed, rilate al la morala sento kaj justeco, li ne estis sendifektulo. Precipe dum la funebro, li agadis egoisme, kaj intrigis murdi siajn du fratojn-malpliaĝulojn.

Jaro deksesa de la granda jarciklo(2) (Z. 79),(3) vintro, monato 11: — Princo Kan-nunagahamimi kaj lia frato-pliaĝulo Kan-yawimimi-no-mikoto, informiĝintaj pri la intrigo de la duonfrato, zorgeme sin defendis kontraŭ li. La afero de konstruado de la tombo de la antaŭa Mikado jam kompletiĝis. Tiam li faris pafarkon per Pafarkisto Wakahiko, sagopintojn per Forĝisto Amatu-maura de Yamato, kaj sagojn per sagisto. Per ĉi tiuj armiloj, la princo intencis mortigi Tagisimimi-no-mikoton. Iun tagon Tagisimimi-no-mikoto estis siestanta en la granda groto de Katawoka. La princo, parolante al Kan-yawimimi-no-mikoto, diris: Estas ja bonega ŝanco. Pro neceseco de absoluta sekreto kaj laŭebla zorgado, ni ja malkaŝis al neniu pri nia intenco. Hodiaŭ ni solaj devas plenumi la aferon. Unue mi malfermos la pordon de la groto, kaj vi ekpafu ĉe li. Tiamaniere promesinte, ili kune iris al la groto. Princo Kan-nunagaha puŝmalfermis la pordon, sed Kan-yawimimi-no-mikoto nur tremis pro timo, kaj ne povis pafi. Tiam Princo Kan-nunagaha ekprenis la pafarkon kaj sagojn el la mano de la frato, kaj pafis al Tagisimimi-no-mikoto; la unua sago trafis lin ĉe la brusto, la dua sago, ĉe la dorso, kaj baldaŭ li mortis.

Kan-yawimimi-no-mikoto hontis kaj cedis al Princo Kan-nunagaha, dirante: Kvankam pliaĝulo, mi estas malkuraĝa kaj ne povis plenumi mian taskon! Sed vi sukcesis, kun via mirinda braveco, mortigi la krimulon. Do vi devas surtroniĝi kaj kompletigi la aferon de nia patro. Kaj mi, kiel via helpanto, administrados la aferon de dioj. Ĉi tiu princo estas la unua prapatro de Oho-no-omi.

Jaro 1 (Z. 80), printempo, monato 1, tago 8: — Princo Kan-nunagahamimi surtroniĝis. La palaco estis lokata en Kaduraki; ĝi estis nomata Palaco de Takawoka. La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo, Granda Mikadino. La jaro estis la deksepa de la granda ciklo.

Jaro 2 (Z. 81), printempo, monato 1: — Isuzu-yorihime-no-mikoto, onklino de la Mikado fariĝis Mikadino. El ŝi naskiĝis Princo Sikituhiko-tamatemi.

Jaro 4 (Z. 83), somero, monato 4: — Kan-yawimimi-no-mikoto mortis, kaj estis entombigata en la nordo de la monto Unebi.

Jaro 25 (Z. 104), printempo, monato 1, tago 7: — Princo Sikituhiko-tamatemi fariĝis kronprinco.

Jaro 33 (Z. 112), somero, monato 5, tago 1: La Mikado malsaniĝis. En la tago 10, li mortis. Tiam li estis 84-jara.


(1) La prefikso Kan- montrata per la ideografiaĵo*3 , kaj signifanta sanktegulo, povas esti elparolata ankaŭ Kamu- kaj Kami-.
(2) Pri la tiel nomata Granda Jarciklo, vidu en Aldono al Vol. I.
(3) (Z....) metata post ĉiu jarmontrado estas mallongigo de Zinmu-erao, kiu komenciĝas ekde la jaro de surtroniĝo de la imperifondinto Zinmu Tennô, t.e. −660 en la Kristana erao. Por ricevi de ĝi la Kristanan jarnumeron, oni substrahu

[A] per 661........... ĝis Z. 660 inkluzive;
ekz. Z. 1 estas 1−661=−660 en K.e.
Z. 660 ,, 660−661=−1 ,, ,,
[B] per 660........... depost Z. 661 inkluzive;
ekz. Z. 661 estas 661−660=1 en K.e.
Z. 2596 ,, 2596−660=1936 ,, ,,

[ENHAVO]

Mikado Sikituhiko-tamatemi
(3. Annei Tennô)

La unua filo de la antaŭa Mikado. Patrino: Isuzu-yorihime, plijuna filino de la dio Kotosironusi. En la jaro 25 de la antaŭa Mikado li fariĝis kronprinco, tiam li estis 21-jara. En la jaro 33, la antaŭa Mikado mortis; en la monato 7, la kronprinco surtroniĝis.

Jaro 1 (Z. 113), vintro, monato 10, tago 11: — Entombigo de la antaŭa Mikado en la tombejo sur la monteto Tukita en Yamato. La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo, Granda Mikadino. La jaro estis la kvindeka de la granda ciklo.

Jaro 2 (Z. 114): La mikada palaco estis translokata al Katasiho; ĝi estis nomata Palaco de Ukiana.

Jaro 3 (Z. 115), printempo, monato 1, tago 5: — Nunasoko-nakatu-hime fariĝis Mikadino. Pliantaŭe ŝi naskis du princojn: Ikisimimi-no-mikoto kaj Oho-yamato-hiko-sukitomo. [Laŭ alia skribaĵo: tri princojn: Tokotuhiko-irone, Oho-yamatohiko-sukitomo kaj Sikituhiko.]*4

Jaro 11 (Z. 123), printempo, monato 1, tago 1: — Oho-yamatohiko-sukitomo-no-Mikoto fariĝis kronprinco. Lia frato-malpliaĝulo Sikitu-hiko estas la unua prapatro de Wi-tukahi-no-murazi.

Jaro 38 (Z. 150), vintro, monato 12, tago 6: — La Mikado mortis en la aĝo 57-jara.(1)


(1) Estas malakordo inter kuntekstoj. Kiam li fariĝis kronprinco (Z. 104), li estis 21-jara, tial en Z. 150 li devas esti 67-jara.


[ENHAVO]

Mikado Oho-yamatohiko-sukitomo
(4. Itoku Tennô)

Dua filo de la antaŭa Mikado. Patrino: Nunasoko-nakatu-hime, filino de Kamonusi, nepo de la dio Kotosironusi. En la jaro 11 de la antaŭa Mikado, printempe, en la tago 1 de la monato 1, li fariĝis kronprinco, tiam li estis 16-jara*5. En la jaro 38, vintre, en la monato 12, la antaŭa Mikado mortis.

Jaro 1 (Z. 151), printempo, monato 1, tago 4: — La kronprinco surtroniĝis.

Aŭtuno, monato 8, tago 1: — Oni entombigis la antaŭan Mikadon en la tombejo sur la puto Mihodo, sude de la monto Unebi.

Monato 9, tago 14: — La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo, Granda Mikadino. La jaro estis la dudekoka de la granda ciklo.

Jaro 2 (Z. 152), printempo, monato 1, tago 5: — La mikada palaco estis translokata al Karu; ĝi estis nomata Palaco de Magariwo.

Monato 2, tago 11: — Ametoyotu-hime fariĝis Mikadino. El ŝi naskiĝis Princo Mimatuhiko-kawesine.

Jaro 22 (Z. 172), printempo, monato 2, tago 12: — Princo Mimatuhiko-kawesine fariĝis kronprinco, tiam li estis 18 jara.

Jaro 34 (Z. 184), aŭtuno, monato 9, tago 8: — La Mikado mortis.

[ENHAVO]

Mikado Mimatuhiko-kawesine
(5. Kôsyô Tennô)

La unua filo de la antaŭa Mikado. Patrino: Ametoyotu-hime, filino de Ikisimimi-no-mikoto. En la jaro 22 de la antaŭa Mikado, printempe, en la tago 12 de la monato 2, li fariĝis kronprinco. En la jaro 34, aŭtune, en la monato 9, la antaŭa Mikado mortis. Sekvantan jaron, vintre, en la tago 13 de la monato 10, oni entombigis la antaŭan Mikadon en la tombejo sur la valo Masago, sude de la monto Unebi.

Jaro 1 (Z. 186), printempo, monato 1, tago 9: — La kronprinco surtroniĝis.

Somero, monato 4, tago 5: — La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo, Granda Mikadino.

Aŭtuno, monato 7, tago 1: — La mikada palaco estis translokata al Wakino-kami; ĝi estis nomata Palaco de Ikegokoro. La jaro estis la tria de la granda ciklo.

Jaro 29 (Z. 214), printempo, monato 1, tago 3: — Yosotarasi-hime fariĝis Mikadino. El ŝi naskiĝis Ametarasihiko-kuniosihito-no-mikoto kaj Mikado Yamatotarasihiko-kuniosihito.

Jaro 68 (Z. 253), printempo, monato 1, tago 14: — Princo Yamatotarasihiko-kuniosihito fariĝis kronprinco. Li estis 20-jara. Ametarasihiko-kuniosihito-no-mikoto estas la unua prapatro de Wani-no-omi.

Jaro 83 (Z. 268), aŭtuno, monato 8, tago 5: — La Mikado mortis.

[ENHAVO]

Mikado Yamato-tarasihiko-kuniosihito
(6. Kôan Tennô)

Dua filo de la antaŭa Mikado. Patrino: Yoso-tarasihime, fratino-malpliaĝulino de Okitu-yoso, prapatro de Ohari-no-murazi. Li fariĝis kronprinco en la jaro 68 de la antaŭa Mikado, printempe, en la monato 1. En la jaro 83, aŭtune, en la monato 8, la antaŭa Mikado mortis.

Jaro 1 (Z. 269), printempo, monato 1, tago 7: — La kronprinco surtroniĝis.

Aŭtuno, monato 8, tago 1: — La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo, Granda Mikadino. La jaro estis la dudeksesa de la granda ciklo.

Jaro 2 (Z. 270) vintro, monato 10: — La mikada palaco estis translokata al Muro; ĝi estis nomata Palaco de Akitusima.

Jaro 3 (Z. 271), aŭtuno, monato 8, tago 20: — La antaŭa Mikado estis entombigata en la tombejo sur la monteto Hakata de Wakinokami.

Jaro 26 (Z. 294), printempo, monato*4 2, tago 14: — Osihime, nevino de la Mikado fariĝas Mikadino. El ŝi naskiĝis Mikado Oho-yamato-neko-hiko-hutoni.

Jaro 76 (Z. 314), printempo, monato 1, tago 5: — Princo Oho-yamato-nekohiko-hutoni fariĝis kronprinco; li estis 26-jara.

Jaro 102 (Z. 370), printempo, monato 1, tago 9: — La Mikado mortis.

[ENHAVO]

Mikado Oho-yamato-nekohiko-hutoni
(7. Kôrei Tennô)

La unua filo de la antaŭa Mikado. Patrino: Osihime [filino de Ametarasihiko-kuniasihiko-no-mikoto, probable]. En la jaro 76 de la antaŭa Mikado, printempe, en la monato 1, li fariĝis kronprinco. En la jaro 102, printempe, en la monato 1, la antaŭa Mikado mortis. Aŭtune, en la monato 9, en la tago 13, la antaŭa Mikado estis entombigata en la tombejo sur la monteto Tamate. Vintre, en la monato 12, en la tago 4, la kronprinco translokis la mikadan palacon al Kuroda; ĝi estis nomata Palaco de Ihodo.

Jaro 1 (Z. 371), printempo, monato 1, tago 12: — La kronprinco surtroniĝis. La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo Granda Mikadino. La jaro estis la oka de la granda ciklo.

Jaro 2 (Z. 372), printempo, monato 2, tago 11: — Kuhasi-hime fariĝis Mikadino. El ŝi naskiĝis Mikado Oho-yamato-neko-hiko-kunikuru. El la kromvirino Yamato-no-Kunika-hime naskiĝis Yamato-todohi-momoso-hime, Hiko-isaseri-hiko-no-mikoto [alinome Kibi-tu-hiko] kaj Yamato-todo-wakaya-hime. El la kromvirino Haheiroto naskiĝis Hiko-sasima-no-mikoto kaj Wakatakehiko-no-mikoto; ĉi tiu lasta estas la unua prapatro de Kibi-no-omi.

Jaro 36 (Z. 406), printempo, monato 1, tago 1: — Princo Hiko-kunikuru fariĝis kronprinco.

Jaro 76 (Z. 446), printempo, monato 2, tago 8: — La Mikado mortis.

[ENHAVO]

Mikado Oho-yamato-neko-hiko-kunikuru
(8. Kôgen Tennô)

La unua filo de la antaŭa Mikado. Patrino: Kuhasi-hime, filino de Ohome, distriktestro de Siki. En la jaro 36, printempe, en la monato 1, li fariĝis kronprinco en sia 19-a jaro. En la jaro 76, printempe, en la monato 2, la antaŭa Mikado mortis.

Jaro 1 (Z. 447), printempo, monato 1, tago 14: — La kronprinco surtroniĝis. La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo, Granda Mikadino. La jaro estis la dudekkvara de la granda ciklo.

Jaro 4 (Z. 450), printempo, monato 1, tago 11: — La mikada palaco estis translokata al Karu; ĝi estis nomata*6 Palaco de Sakahihara.

Jaro 6 (Z. 452), aŭtuno, monato 9, tago 6: — Oni entombigis la antaŭan Mikadon en la tombejo de Katawoka-no-Umasaka.

Jaro 7 (Z. 453), printempo, monato 2, tago 2: — Utisikome-no-mikoto fariĝis Mikadino. El ŝi naskiĝis Ohohiko-no-mikoto, Mikado Waka-yamato-neko-hiko-ohohibi kaj Yamato-todo-hime. El la kromvirino Ikasikome-no-mikoto naskiĝis Hiko-hutowosi-makoto-no-mikoto. El la kromvirino Haniyasu-hime, filino de Awotamakake de la provinco Kahati, naskiĝis Take-haniyasuhiko. — Ohohiko-no-mikoto estas la unua prapatro de la sep familioj: Abe-no-omi, Kasihate-no-omi, Ahe-no-omi, Sasaki-no-yama-no-kimi, Tukusi-no-kunituko, Kosi-no-kunituko kaj Iga-no-omi. Hiko-hutowosi-makoto estas la avo de Takeuti-no-sukune.

Jaro 22 (Z. 468), printempo, monato 1, tago 14: — Princo Waka-yamato-neko-hiko-ohohibi fariĝis kronprinco en sia 16-a jaro.

Jaro 57 (Z. 503), aŭtuno, monato 9, tago 2: — La Mikado mortis.

[ENHAVO]

Waka-yamato-neko-hiko-ohohibi
(9. Kaikwa Tennô)

La dua filo de la antaŭa Mikado. Patrino: Utusikome-no-mikoto, fratino-malpliaĝulino de Utusikowo-no-mikoto, prapatro de Hodumi-no-omi. En la jaro 22, printempe, en la monato 1, li fariĝis kronprinco en sia 16-a jaro. En la jaro 57, aŭtune, en la monato 9, la antaŭa Mikado mortis. Vintre, en la monato 11, en la tago 12, la kronprinco surtroniĝis.

Jaro 1 (Z. 504), printempo, monato 1, tago 4: — La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo, Granda Mikadino.

Vintro, monato 10, tago 13: — La mikada palaco estis translokata al Kasuga; ĝi estis nomata Palaco de Isakaha. La jaro estis la dudekunua de la granda ciklo.

Jaro 5 (Z. 508), printempo, monato 2, tago 6: — Oni entombigis la antaŭan Mikadon en la tombejo sur la insuleto en la lageto Turugi.

Jaro 6 (Z. 509), printempo, monato 1, tago 14: — Ikasikome-no-mikoto fariĝis Mikadino. El ŝi naskiĝis Mikado Mimaki-irihiko-iniwe. Antaŭ ol ĉi tio, el la kromvirino Takanu-hime de Taniha naskiĝis Hiko-yumusumi-no-mikoto. El alia kromvirino Woketu-hime, fratino-malpliaĝulino de Woketu-no-mikoto, prapatro de Wani-no-omi, naskiĝis Hiko-imasu-no-miko.

Jaro 28 (Z. 531), printempo, monato 1, tago 5: — Princo Mimaki-irihiko fariĝis kronprinco en sia 19-a jaro.

Jaro 60 (Z. 563), somero, monato 4, tago 9: — La Mikado mortis. Vintre, en la monato 10, en la tago 3, oni entombigis lin en la tombejo malsupre de la deklivo de Kasuga-isakaha.

 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

LIBRO KVINA

Mikado Mimaki-irihiko-iniwe
(10. Suzin Tennô)

Mikado Mimaki-irihiko-iniwe estas la dua filo de la antaŭa Mikado Waka-yamato-neko-hiko-ohohibi (Kaikwa Tennô). Lia patrino estas Ikasikome-no-mikoto, filino de Ohohesoki-no-mikoto, prapatro de la domo de Mononobe. En la 19-jara aĝo, li fariĝis kronprinco. Li havis tre inteligentan karakteron, kaj jam en la infaneco, li ŝatis heroecan agadon. Post plenaĝiĝo, li fariĝis prizorgema kaj di-timema*7. Lia konstanta deziro estis bone plenumi sian ĉieldonitan taskon.

En la 60-a jaro de sia regado Mikado Waka-yamato-neko-hiko-ohohibi mortis.

Jaro 1 (Z. 564), printempo, monato 1, tago 13: — La kronprinco surtroniĝis. La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo, Granda Mikadino.

Monato 2 tago 16: — Mimaki-hime estis titolata Mikadino. Antaŭ ol tiam, el ŝi naskiĝis Mikado Ikume-irihiko-isati (sekvanta Suinin Tennô), Hiko-isati-no-mikoto, Kunikata-hime, Tidituku-Yamato-hime, Yamato-hiko kaj Ikaturu-hiko. Krome, el la kromvirino Tohotu-ayume-makuhasi-hime, filino de Arakaha-tobe de la provinco Kii, naskiĝis Toyoki-irihiko kaj Toyosuki-irihime. El la alia kromvirino Ohoama-hime de Ohari, naskiĝis Yasaka-irihiko, Nunaki-irihime kaj Toutini-irihime.

La jaro de la surtroniĝo estis la 21-a de la granda ciklo.

Jaro 3 (Z. 566), aŭtuno. monato 9: — La mikada palaco estis translokata al Siki. Oni nomis ĝin Palaco de Midugaki.

Jaro 4 (Z. 567), vintro, monato 10, tago 23: — La Mikado proklamis instrukcion, dirante: — Tiele Mi pensas: Niaj respektindaj antaŭaj Mikadoj, preninte al si la plej honoran titolon, tute ne prizorgis sian personan intereson, sed nur celadis bone paŝti la popolon kaj ordigi la tutan landon. Tio estas la kaŭzo, kial ili ĉiam sukcesis plenumi sian sanktan taskon kaj manifesti la plej altan virton. Kaj nun Mi, ricevinte la grandan heredaĵon, kaj dezirante la feliĉon de mia amata regataro, volas ĉiel sekvi la glorajn ekzemplojn de Miaj antaŭuloj, kaj konservadi la eterne daŭrontan bonstaton de la ŝtato. Vi, ministroj kaj ĉiuj oficistoj! Mi konfidas al via lojaleco kaj fidela kunhelpado, kaj esperas, ke Ni kune tenu la mondon en ĉiama trankvileco.

Jaro 5 (Z. 568): — Epidemio disvastiĝis tra la lando. Pli ol duono de*8 popolo mortis.

Jaro 6 (Z. 569): — La popolo disvagis, iuj ribelis. Jam estis malfacile restarigi la ordecon eĉ per bona regado. La Mikado estis ĉiam maltrankvila; li konfesis sian pekon al la dioj.

Antaŭ ol tiam, la diino Amaterasu-ohokami kaj la dio Ohokunitama estis ensanktejigitaj(1) en la mikada palaco. La Mikado timis la potencon de la dioj, kaj kunloĝado kun ili kaŭzis al li maltrankvilecon. Pro tio la sanktaĵoj de Amaterasu-ohokami(2) estis konfidataj al la pastrino Toyosuki-irihime, kaj ensanktejigataj en la vilaĝo Kasanuhi de Yamato. La sanktejo estis nomata Siki-himorogi. La sanktejo de Ohokunitama estis konfidata al la pastrino Nunaki-irihime. [Sed Nunaki-irihime, jam senhariĝinta kaj kadukiĝinta, ne povis funkcii kiel pastrino.](3)

Jaro 7 (Z. 570), printempo, monato 2, tago 15: — La Mikado donis instrukcion, dirante: — Antikvatempe, Nia unua Mikado fondis la grandan fundamenton de la regno, kaj sub la regado de Liaj posteuloj, la afero progresadis ĉiam pli alten, kaj la reĝa favoro penetris en la popolon ĉiam pli profunden. Sed bedaŭrinde en la tempo de Mia regado, la plago okazas tiel multfoje. Ĉu Ni, pro malbona regado, kaŭzis dian koleron? Ni pridemandu la kaŭzon de la plago per la dia divenado.

Tiam la Mikado iris al la herbejo Kan-Asadi. La spiritoj de ĉiuj dioj estis kunvokataj, kaj oni, demandis per la divenado. Tiam dio okupis la princinon, Yamato-todohi-Momoso-hime, kaj diris: Kial la Mikado*9 maltrankviliĝadas pro senordeco de la ŝtato? Se oni faros oferadon al Mi, tiam ĝi seniĝos per si mem. La Mikado demandis tiam: — Kiu dio instruas al Mi tiel afable? La dio respondis: — Mi estas la dio loĝanta en la provinco Yamato; Mia nomo estas Ohomononusi. Laŭ la instruo de la dio, oni faris oferadon al li; tamen aperis neniu signo. La Mikado baniĝis*10, abstinis, purigis la tutan palacon, kaj poste preĝis, dirante: — Ĉu Mia respektado de la dioj ankoraŭ ne sufiĉas? Kial Vi ne respondas al Mia vokado? Korfavoru Min kiel kutime kaj instruu al Mi kion Mi devas fari. Tiunokte en la sonĝo aperis noblmiena persono antaŭ la pordo, kaj anoncinte sian nomon Dio Ohomononusi, li diris: — Plu la Mikado ne maltrankviliĝu pro malordeco de la lando. Ĉi tio estas Mia volo. Sed se Li faros al Mi oferadon per Mia filo, Ohota-taneko, la ordo restariĝos tre baldaŭ, kaj eĉ landoj trans la maro submetiĝos al Lia regado.

Aŭtuno, monato 8, tago 7: — Estis tri homoj: Yamato-tohaya-Kan-asadihara-Makuhasi-hime, Ohominakuti-no-sukune, prapatro de Hodumi-no-omi, kaj Ise-no-Womi-no-kimi. Ĉi tiuj sonĝis saman sonĝon, kaj raportis al la Mikado, dirante: — Hieraŭ nokte en la sonĝo, noblmiena persono instruis al ni, dirante: Se oni faros Ohota-taneko'n ĉefpastro de la dio Ohomononusi, kaj Itisi-no-Nagawoti'n ĉefpastro de la dio Ohokunitama de Yamato, tiam la tuta lando regajnos la ĉiaman pacon. La Mikado ĝojis, kaj ordonis elserĉi homon, kiu portas la nomon, Ohota-taneko. Ohota-taneko estis trovata en la vilaĝo Suwe en la distrikto Tinu, kaj sendata al la Mikado. Li kunvenigis princojn, ministrojn kaj ĉiujn oficistojn en Kan-Asadihara, kaj persone demandis al Ohota-taneko, dirante: — Kies filo estas vi? Li respondis: — Mia patro estas la dio Ohomononusi, kaj mia patrino estas Ikutamayori-hime, filino de Suwetumimi. Tiam la Mikado diris: — Mi estas prosperonta! Kaj li faris divenadon, ĉu oni nomu Ikasikowo'n [prapatro de Mononobe-no-murazi] disdonanto de oferaĵoj. La respondsigno estis bone. Denove li divenis, ĉu oni kune ensanktejigu aliajn diojn. La signo estis malbone.

Monato 11, tago 8: — Laŭ la ordono Ikasikowo disdonis la oferaĵojn faritajn de ĉiuj metiistoj; Ohota-taneko kaj Nagawoti estis nomataj ĉefpastroj al la dioj Ohomononusi kaj Ohokunitama respektive. Poste, kiam la Mikado faris divenadon, ĉu li ensanktejigu aliajn diojn, la signo montriĝis bone. Tiam oni faris oferadon aparte al ĉiuj dioj; ĉieldiaj sanktejoj kaj terdiaj sanktejoj estis starigataj, kaj al ili estis apartenigataj tiel nomataj di-kampoj(4) kaj di-domoj.(5) Tiam la epidemio estingiĝis; la kvin-specaj cerealoj bone rikoltiĝis, kaj la popolo ĝuis abundecon.

Jaro 8 (Z. 517), somero, monato 4, tago 16: — Ikuhi, vilaĝano de Takahasi estis nomata sake'isto de la sanktejo de la dio Ohomononusi.

Vintro, monato 12, tago 20: La Mikado faris oferadon al la dio Ohomononusi per Ohota-taneko. Ikuhi prezentis al la Mikado dian sakeon, kaj kantis jene: —

Tiu ĉi sakeo
ne estas produkto mia,
sed Ohomononusi,
protektanto de Yamato,
faris ĝin propramane.
Longan vivon, longan vivon!

Kaj post la bankedo en la sankteja halo, ĉiuj korteganoj kantis, dirante: —

Bona sakeo!
En la halo de Miwa,
ĝis la tagiĝo!
Kaj ni eliru
el la halo de Miwa.

Kaj kontraŭ tio, la Mikado persone kantis: —

Bona sakeo!
En la halo de Miwa,
ĝis la tagiĝo!
Kaj oni malfermu
la halpordon de Miwa.

Cetere, Ohota-taneko estas fondinto de la domo de Miwa-no-kimi.

Jaro 9 (Z. 572), printempo, monato 3, tago 15: — En la sonĝo, dio instruis al la Mikado, dirante: — Faru oferadon al la dio de Sumisaka kun oko da ruĝaj ŝildoj kaj oko da ruĝaj halebardoj. Plie faru oferadon al la dio de Ohosaka kun oko da nigraj ŝildoj kaj oko da nigraj halebardoj.

Somero, monato 4, tago 16: — La Mikado, laŭ la dia instruo, faris oferadon al la dioj de Sumisaka kaj Ohosaka.

Jaro 10 (Z. 573), aŭtuno, monato 7, tago 24: — La mikada edikto donita al la ministroj: La plej grava afero en la politiko estas konduki popolon per edukado. Nuntempe, dank' al la favoro de dioj, kiujn Ni respektas, ĉiuj malfeliĉaĵoj jam estingiĝis. Sed la sovaĝuloj en malproksimaj regionoj ne obeas, nur pro tio, ke ili ankoraŭ ne estas bone instruitaj. Do elektitoj el altranguloj estu sendataj al ĉiuj regionoj, por ke ili bone sciigu Mian volon al la popolo.

Monato 9, tago 9: — Ohohiko-no-mikoto, Take-nukaha-wake, Kibitu-hiko kaj Mitinusi-no-mikoto de Taniha estis sendataj al la Nordtera-, la Orientmara-, la Okcidenta- kaj la Taniha-regionoj*11 respektive, kun instrukcio, ke malobeantoj estu armile forpunataj. Ili ricevis la insignon de generalo.

Tago 27: Ohohiko-no-mikoto antaŭeniris ĝis Wanisaka. Tiam knabino kantis dirante:

Mi kompatas
Mimaki-irihikon;
ĉar la virinoj ludas eksterdome,
tute ne sciante,
ke enŝtelanto minacas
la vivon de ilia mastro.(6)
[Laŭ alia manuskripto:
ke iu enŝtelas
tra l' ĉefa pordego
kun intenco, minacanta
la vivon de ilia mastro.]

Ĉi tion Ohohiko-no-mikoto ne komprenis kaj demandis al la knabino, dirante: — Kion vi volas diri? Sed la knabino respondis: Nenion mi diras, sed nur amuzkantas. Ŝi ripetis la kantadon ankoraŭfoje, kaj subite malaperis. Ohohiko returnenvenis, kaj raportis la aferon. Tiam Yamato-todohi-Momoso-hime, onklino de la Mikado, kiu estis saĝega virino kun scipovo de antaŭdiro, solvis la enigmon de la kanto, kaj diris: Ĉi tio revelacias ke Take-haniyasu-hiko estas konspironta. Laŭ onidiro, lia edzino, Atahime enŝteliĝis ĉi tien antaŭ nelonge, prenis argilon el la monto Kagu, kaj ĝin envolvinte en la ŝultrotuko, ŝi diris: Estu ĉi tio reprezentaĵo de la lando Yamato. Pro tio, mi timas ke io malfacila okazos baldaŭ. Do ni rapidu fari antaŭzorgon, alie estus tro malfrue. — Ekiro de la generaloj estis prokrastata.

Post nelonge Take-haniyasu-hiko kaj lia edzino Atahime ribelis. Ili levis armeon, kaj surprize atakvenis el apartaj vojoj — la edzo el Yamasiro, kaj la edzino el Ohosaka. La Mikado sendis Isaseri-hiko'n por renkonti la armeon de Atahime. Isaseri-hiko venkobatis la malamikojn ĉe Ohosaka, kaj mortigis Atahime'n kaj ĉiujn ŝiajn soldatojn. Aliflanke, Ohohiko kaj Hiko-kunihuku, prapatro de Wani-no-omi, estis sendataj al Yamasiro por ataki Haniyasu-hiko'n. Ili unue faris oferadon al la dioj ĉe l' supro de la monteto Takesuki en la distrikto Wani, kun sanktaj vazoj, kaj antaŭeniris kun bone ekzercitaj soldatoj, ĝis la monteto Nara. Tiuokaze la soldatoj piedpremis herbojn kaj arbetojn, kaj faris la tutan terenon de tendaro ebena. Tio estas la kaŭzo, kial oni nomis la monteton Nara. [Por diri fari ebena, oni uzas la vorton narasu.] Forlasinte la monteton Nara, ili denove antaŭeniris sur la rivereton Wakara. Haniyasu-hiko tendaris transe de la rivereto. La du armeoj provokis unu la alian. Pro tio, oni alinomis la rivereton Idomi-gaha.(7) Nuntempe ni nomas ĝin Idumi-gaha(-gawa).

Haniyasu-hiko vidis Hiko-kunihuku'n de malproksime, kaj demandis: — Kial vi levis armeon kontraŭ*12 mi? Tiam Hiko-kunihuku responde diris: — Vi, malbenito, maltimema kontraŭ Dio, intencas renversi la Mikadan Tronon. Mallojalulo devas esti punfrapata. Mi do levis la armeon de justeco, kio estas la ordono de la Mikado. Ili reciprokis pafadon. Haniyasu-hiko unua pafis; sed la sago ne trafis Hiko-kunihuku'n. Tiam Hiko-kunihuku pafis; la sago trafis Haniyasu-hiko'n ĉe l' brusto, kaj baldaŭ li mortis. Ĉiuj soldatoj forkuris tute malkuraĝiĝintaj. Oni postkuris, kaj venkobategis ilin ĉe la norda bordo de la rivereto. Pli ol duono de*8 malamika armeo estis mortigita, kaj la kadavroj kovris la tutan valon kvazaŭ superfluo. Tial oni nomis la lokon Hahuri-sono.(8) Kiam la malkuraĝiĝintaj soldatoj forkuradis, fekaĵoj elfalis tra la fendoj de iliaj pantalonoj. Iuj forĵetis kirasojn kaj forkuris; aliaj, kiuj ne povis kuri, kliniĝis vizaĝaltere kaj kriis: Akimi! (Kompaton, sinjoro!) La loko, kie oni formetis la kirasojn, estis nomata Kawara (kiraso); la loko, kie fekaĵoj elfalis, estis nomata Kuso-bakama (fekaĵo-pantalono), kaj poste la vorto ŝanĝiĝis je Kusu-ba; kaj la loko, kie ili kliniĝis vizaĝaltere, estis nomata Akimi.

Post tio, Yamato-todohi-Momoso-hime fariĝis edzino de la dio Ohomononusi. Ĉi tiu dio, tamen, estis tute nevidebla dumtage; li venadis nur nokte. Iam la edzino diris al li: Mia sinjoro ĉiam malaperas dumtage, kaj mi ne povas klare vidi lian vizaĝon. Do mi petas ke li restadu plilonge ĝis tagiĝo, por ke mi bone rigardu lian belecon. La dio tiam diris: Estas nature ke vi diras tiele. Morgaŭ matene mi restos enirinte en via kombilujo. Sed ne ekmiru pro mia figuro. Ŝi ne komprenis kion li diris. Morgaŭ frumatene ŝi malfermis sian kombilujon, kaj ektrovis en ĝi belkoloran serpenteton, egalgrandan je la subzono. Pro surprizo ŝi ekkriis. Tio indignigis la dion, kiu tiam reprenis la homan formon, kaj diris al la edzino: Ĉar vi ne elportis ekmiron, kaj elmontris malestimon, mi devas venĝi min por la ofendo. Kaj li paŝadis en la aero, kaj iris en la monton Mimoro. Pro profunda bedaŭro, Yamato-todo-hime ĵetis sin surplanken, kaj hazarde pikvundiĝis per manĝobastoneto ĉe la vagino, kaj mortis. Oni enterigis ŝin en Ohoti. La tombo estis nomata Tombo de Hasi (manĝobastoneto). Por konstrui la tombon, homoj laboris dumtage, kaj dioj laboris dumnokte. Oni prenis ŝtonojn el la monto Ohosaka; amasego da laborantoj staris flanko ĉe flanko, ekde la monto ĝis la tombejo, kaj transportadis la ŝtonojn de mano al mano. Tiam oni kantis:

Sur Ohosaka
amasigitaj kuŝas
ŝtonoj sennombraj!
Se ni transportos ilin deman'al'mane,
malfacile ne estos ĉiujn transporti.

Vintro, monato 10, tago 1: — La mikada ordono estis deklarata: La riberuloj estas jam tute forpunitaj, kaj la proksimaj distriktoj estas en paco. Sed la malproksimaj regionoj ankoraŭ malkvietas. Do la generaloj-sendotoj al la kvar regionoj ekiru senprokraste.

Tago 22: — La generaloj ekiris.

Jaro 11 (Z. 574), somero, monato 4, tago 28: — La generaloj-senditoj al la kvar regionoj raportis, kiel ili obeigis la barbarajn gentojn.

Ĉi-jare multaj alilingvanoj venis en la landon. Ĉie estis kviete.

Jaro 12 (Z. 575), printempo, monato 3, tago 11: — La mikada ordono estis deklarata: En la frua tempo, kiam Mi unue surtroniĝis, pro manko de l' virto kaj saĝo en Mi, la sezonoj ne normale alternis, nek la vetero bonorde ŝanĝiĝis, epidemio okazis ĉiuloke, kaj la popolo suferadis de plago.(9) Sed Ni jam faradis pekoferadon, zorgis ne ripeti la erarojn, kaj esprimis Nian plej sinceran respekton al ĉiuj dioj. Plie Mi penis plibonigi popolan kutimon per instruado, kaj forpunis la malobeantojn per glavo. Nuntempe regantaro bone plenumas sian taskon, kaj en la popolo, neniu kapablulo estas neglektata. Popola instruado sukcesas, kaj ĉiuj okupiĝas kun kontento en siaj profesioj, kaj eĉ alilingvanoj el trans la maroj venas sub Nian regadon. En tiaj cirkonstancoj, estas ja ĝustatempe fari ĝeneralan censon, kaj registri la popolon laŭ la aĝo de ĉiu individuo, por montri ordon de la publika servado.

Aŭtuno, monato 9, tago 16: — La popolo estis registrata. La reguloj por la imposto kaj la publika servado estis proklamataj. La impostaĵo de viroj estis nomata impostaĵo de pafarko, kaj la impostaĵo de virinoj estis nomata impostaĵo de mano.(10) La bona regado de la Mikado plaĉis al ĉiuj dioj; vento kaj pluvo venadis ĝustatempe; ĉiuj cerealoj bonege rikoltiĝis; prosperis ĉiuj familioj; riĉiĝis ĉiuj homoj; tra la lando regadis profunda paco. Pro tio, oni nomis la Mikadon per la honora titolo: Hatu-kuni-sirasu Sumeramikoto.(11)

Jaro 17 (Z. 580), aŭtuno, monato 7, tago 1: — La mikada ordono estis proklamata: Ŝipoj estas necesaĵo de la ŝtato. Nuntempe, pro manko de ŝipoj, apudmaraj regionoj multe suferas en malfacileco de transportado de l' objektoj. Ordonu al ĉiuj provincaj estraroj konstrui ŝipojn.

Vintro, monato 10: — Ŝipoj estis konstruitaj en ĉiuj provincoj; tio estis la unua fojo, ke oni konstruis ŝipojn (per la ŝtata ordono).

Jaro 48 (Z. 611), printempo, monato 1, tago 10: — Mikado parolis al la du filoj, Toyoki-no-mikoto kaj Ikume-no-Mikoto, dirante: Vi, miaj filoj, estas egale amataj de mi, kaj mi ne scias kiu el du estu mia heredonto. Tial mi decidis solvi la problemon per sonĝoj, kiujn vi sonĝos. La du princoj, post sinpurigo, preĝis kaj dormis. Morgaŭ matene Toyoki-no-mikoto priparolis sian sonĝon, dirante: En la sonĝo mi estis sur la monto Mimoro. Mi rigardis orienten, kaj ekzerciĝis okfoje per lanco, kaj okfoje per glavo. Tiam Ikume-no-Mikoto diris: Mi estis ĉe l' supro de la monto Mimoro. Mi streĉis ŝnurojn ĉiuflanke, kaj gardis la kampon de milio kontraŭ paseroj. La Mikado divenis la sonĝojn, kaj diris: La pliaĝa, kiu rigardis nur orienten, konvenas regi la orientan regionon, dum la malpliaĝa, kiu zorgis por ĉiuj flankoj, devas heredi la Tronon.

Somero, monato 4, tago 17: — Ikume-no-Mikoto estis investata kiel kronprinco. Toyoki-no-mikoto estis sendata al la orienta regiono. Li estas la unua prapatro de Kamitu-Kenu-no-kimi kaj Simotu-Kenu-no-kimi.

Jaro 60 (Z. 623), aŭtuno, monato 7, tago 14: — La Mikado ordonis al la ministroj, dirante: La sankta trezoro, alportita el Ĉielo pratempe de Takehinateru-no-mikoto, troviĝas konservita en la sanktejo de la granda dio de Idumo. Mi deziras vidi ĝin. Oni sendis Takemorosumi, prapatron de Yatabe-no-miyatuko, por ricevi la sanktan trezoron. Tiuokaze Idumo-hurune, prapatro de Idumo-no-omi, estis gardanta la trezoron. Sed li estis vojaĝinta al Tukusi. Lia frato-malpliaĝulo Ihi-irine obeis al la ordono, kaj sendis la trezoron al la Mikado per sia frato-malpliaĝulo, Umasikarahisa kaj sia filo, Ukadukunu. Post kelkatempe, kiam Idumo-hurune revenis el Tukusi, kaj aŭdis ke la trezoro estis fordonacita al la Mikado, li riproĉis la fraton, dirante: Vi devis atendi nur kelkajn tagojn. Kion do vi timis tiom, ke vi tute senpripense fordonis la sanktan trezoron? Lia indigno ne moderiĝis ĝis post jaroj, kaj fine li intencis murdi lin. Iam li diris al la frato: Oni diras, ke en la lageto Yamuya, akvoherboj kreskis belege. Ĉu vi ne promeniros tien kun mi? La frato konsentis, kaj ili kune promeniris. Antaŭe la frato-pliaĝulo faris lignan glavon, eksteraĵe nedistingeblan de la vera glavo. Tiutage li portis la falsan glavon, kaj la frato-malpliaĝulo portis veran glavon. Kiam ili alvenis al la lageto, la pliaĝulo diris: La akvo estas pura kaj malvarmeta. Ĉu ne estos agrable, ke ni kune baniĝu*13 en ĝi? La malpliaĝulo konsentis denove. Ili ambaŭ lasis sian glavon ĉe l' rando de la lageto, kaj sin ĵetis en la akvon. Tiam subite la pliaĝulo eliris el la akvo, kaj prenis la glavon de la frato. La frato-malpliaĝulo surprizita ankaŭ elvenis, kaj prenis la falsan glavon de la pliaĝulo. Ili ekbatis unu la alian; sed la frato-malpliaĝulo, kiu vane penis elingigi la falsan glavon, estis baldaŭ mortigita. Tiamaj homoj prikantis la okazintaĵon kiel jene:

Bravulo de Idumo!
Li ja portis glavon,
sufiĉe fortikan en eksteraĵo;
sed kun neniu feraĵo.
Ho! kiel kompatinde!(12)

Umasikarahisa kaj Ukadukunu raportis la okazintaĵon al la kortego. La Mikado sendis Kibituhiko kaj Takenukaha-wake kaj mortpunis*14 Idumo-hurune'n. Depost tiam Idumoanoj tute senkuraĝigitaj, neglektis oferadon al la dio dum kelkatempe. Sed iam vilaĝano de Hikami de Taniha, kun nomo Hikatobe, vizitis la kronprincon Ikume-no-Mikoto, kaj diris: Mia malgranda infano diris per si mem jenon:

Subakviĝis kvazaŭ algo
la spegulo sanktigita de Idumoanoj.
Estas malzorgata
la plej sankta dia trezoro.
La sanktaĵo sub la akvo
estu elprenata kaj metata en la sanktejo;
ĉar ĝi estas
la plej sankta dia trezoro.

Ĉi tio ne ŝajnas naiva diro de la malgranda infano. Sendube ĝi estas orakolo de la dio. La kronprinco raportis ĉion al la Mikado. Tiam laŭ la ordono, oni faris oferadon al la dio de Idumo.

Jaro 62 (Z. 625), aŭtuno, monato 7, tago 2: — Vorto de la Mikado estis proklamata: Agrikulturo estas gravega afero de la ŝtato; nur per ĝi*15 la popolo povas vivtenadi. Nuntempe la rizkampoj de Sayama en la provinco Kahati ne estas sufiĉe akvumita. Tio estas la kaŭzo, kial tieaj terkulturistoj ne laboras diligente. Fosu laŭbezone lagetojn kaj kanalojn por ke la popolo prosperu en sia profesio.

Vintro, monato 10: — La lageto de Yosami estis fosata.

Monato 11: — La lagetoj de Karisaka kaj Sakawori estis fosataj.

Jaro 65 (Z. 628), aŭtuno, monato 7: — La lando Mimana sendis Sonakasiti'n kaj oferis tributon. Mimana kuŝas norde de la provinco Tukusi, pli fore ol 2000 ri'oj,(13) trans la maro, ĉe la sudokcidento de Siragi.

Jaro 68 (Z. 631), vintro, monato 12, tago 5: — La Mikado mortis. Li estis 120-jara. Sekvantan jaron, en aŭtuno, en la monato 8, en la tago 11, oni entombigis lin en la tombejo sur la vojo de Yamanohe.


(1) Ensanktejigi (iŭai-macurumacuru) — Por adori iun dion, oni starigas sanktejon, kaj metas en ĝi sanktigitan memoraĵon, kaj supozante ke la spirito de la dio venas sur ĝin, oni oferas antaŭ ĝi regule manĝaĵojn, vestaĵojn kc. Tio estas antikva religia kutimo laŭ ŝintoismo*16. La sama ceremonio estas nuntempe observata en memorigado de grandaj personoj.
 
(2) La spegulo, la glavo kaj la magatamo. Vd. Libro Dua, p. 61.
 
(3) Laŭ multaj komentariistoj, ĉi tiu frazo estas forstrekenda. Ĝi ankaŭ troviĝas en la sekvanta ĉapitro; Vd. Suinin Tennô: Jaro 25 (Z. 656).
 
(4) La kampo dediĉita al iu dio, por ke ĝia produkto estu uzata ekskluzive por la afero de la sanktejo.
 
(5) La laboristaj*17 familioj dediĉitaj al iu dio, kiel servistoj al la afero de la sanktejo.
 
(6) La virinoj kaj ilia mastro estas la generaloj kaj la Mikado.
 
(7) Idomi = provoko; gahakaha = rivero.
 
(8) hahuri = superfluo; sono = ĝardeno. Laŭ Koziki, hahuri signifas buĉadon*18.
 
(9) Oni kredis, ke virteco de la suvereno mem influas sur la naturajn fenomenojn.
 
(10) Viroj kontribuis al la registaro pafarkajn akiraĵojn, t.e. ĉasaĵoj; kaj virinoj — mane faritajn objektojn, t.e. silkaĵo, kanabaĵo k.s.
 
(11) hatu = unua-foje aŭ fondita; kuni = lando; sirasu = regadi; sumeramikoto = mikado.
 
(12) Ankaŭ KOZIKI donas similan rakonton kaj saman kanton; sed la batalantoj estis Princo Yamato-takeru kaj de li mortigita bandito en Idumo.
 
(13) ri en la antikva sistemo = 2/3 kilometro proksimume. La distanco ĉi tie donita estas multe tro granda: eble ĝi estas la longo de zigzaga vojo, trairita de la sendito, ekde la ĉefurbo de Mimana ĝis la Mikada Urbo.

 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

LIBRO SESA

Mikado Ikume-irihiko-isati
(11. Suinin Tennô)

Mikado Ikume-irihiko-isati estas la tria filo de Mikado Mimaki-irihiko-iniwe (Suzin Tennô). Lia patrino estas Mimaki-hime, filino de Ohohiko-no-mikoto. Li naskiĝis en la Palaco de Midugaki, en la 29-a jaro de Suzin Tennô [49-a en la granda jarciklo], en la 1-a tago de la 1-a monato. Jam en infaneco, oni vidis en lia personeco ion distingiĝan. Post maturiĝo li estis homo fortvola, grandanima, sincera kaj senhipokrita. Lia patro tre amis lin, kaj metis lin ĉiam proksime de si mem. Kiam li estis 24-jara, li fariĝis kronprinco laŭ la aŭguro de la sonĝo. En la 68-a jaro, en la 12 a monato, la antaŭa Mikado mortis.

Jaro 1 (Z. 632), printempo, monato 1, tago 22: — La kronprinco surtroniĝis.

Vintro, monato 10, tago 11: — Oni entombigis la antaŭan Mikadon en la tombejo sur la vojo de Yamanohe.

Monato 11, tago 2: — La Mikadino-vidvino estis honarata per la titolo Granda Mikadino. La jaro estis la dudeknaŭa de la granda jarciklo.

Jaro 2 (Z. 633), printempo, monato*4 2, tago 9: — Princino Saho-hime fariĝis Mikadino. Al ŝi naskiĝis Homutuwake-no-mikoto, kiun la Mikado tre amis kaj metis ĉiam apud si. Sed ĉi tiu princo, ĝis post maturiĝo, ne povis paroli.

Vintro, monato 10: — La mikada palaco estis translokata en Makimuku; ĝi estis nomata la Palaco de Tamaki.

En la sama jaro, Sonakasiti, la Mimana'ano petis permeson reiri hejmlanden. La Mikado donacis al li abunde, kaj samtempe per li sendis al la reĝo de Mimana 100 volvaĵojn da silko. Sed en la vojo, Siragianoj renkontis lin kaj rabis de li ĉiujn objektojn. Tio estas origino de la malamikeco inter la du landoj.

 

FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — En la tempo de Mikado Mimaki, homo, kiu havis kornojn sur la frunto, venis per boato en la apudmara vilaĝo Kehi en la provinco Kosi. [Tial la vilaĝon oni nomis Tunuka.(1)] Oni demandis al li: El kiu lando vi venis? — Li respondis: Mi estas reĝido de la lando Oho Kara. Mia nomo estas Tunuga Arasito aŭ Usiki Arisiti Kanki. Mi aŭdis ke en la lando Yamato estas virta imperiestro, kaj dezirante veni sub lian regadon, mi venis unue en la provincon Anato. Tiam en la provinco estis homo nomata Itutuhiko, kiu diris al mi: »Mi estas la reĝo de la lando; krom mi estas neniu alia reĝo. Tial ne necesas ke vi iru ien aliloken.« Sed kiam mi atente observis lian personon, mi vidis en li nenian reĝan dignon. Mi deiris de la loko, sed ne sciante la vojon, mi vagadis de loko al loko, rondire la nordmaron, kaj trapasinte la landon Idumo, fine venis ĉi tien.

Li alvenis al la ĉefurbo ĵus post morto de la Mikado Mimaki; sed li restis tie, kaj servadis al la Mikado lkume dum tri jaroj. Iam la Mikado demandis al li: Ĉu vi ne deziras viziti vian hejmlandon? — Tiam li respondis: Jes, mi tre deziras. — La Mikado denove diris al li: Se vi ne estus erarinta la vojon, vi estus vidinta la sopiritan Mikadon. Vi povas ŝanĝi nomon de via lando, kaj doni al ĝi la nomon de la Mikado Mimaki. Li donacis al li ruĝan silkon, kaj irigis lin en la hejmlandon. Tio estas*19 origino de la nomo de la lando Mimana. Arasito konservis la donacitan silkon en sia landa trezorejo. Sed Siragianoj sendis trupon, kaj perforte forprenis ĝin. Tio estas origino de la malamikeco inter la du landoj.

 

FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Antaŭe kiam Tunuga Arasito estis ankoraŭ en sia hejmlando, iam li ŝarĝis flavan bovon kun plugiloj, kaj kondukis ĝin al kamparo. En la vojo la bovo subite perdiĝis. Li serĉis ĝin sekvante la linion de piedsignoj. Ĝi ĉesis ĉe iu vilaĝa domo. Tiam maljunulo parolis al li, dirante: La bovo, kiun vi serĉas, eniris en ĉi tiun vilaĝon. Sed la vilaĝestro kaj vilaĝanoj diris: »Konjektante el la iloj portataj de la besto mem, ĝi devas esti buĉota por manĝi. Se posedinto venos, ni repagu al li per iuj objektoj.« Kaj ili buĉis la bovon kaj manĝis. Do, kiam ili demandos al vi, per kio ili repagu kontraŭ la bovo, vi ne postulu objektojn, sed postulu la dion, kiun adoras la vilaĝanoj. Post nelonge venis la vilaĝestro kaj vilaĝanoj. Kontraŭ ilia demando, li respondis laŭ la instruo de la maljunulo. Tiam ili donis al li blankan ŝtonon, kiu estis ilia adorita dio. Li alportis ĝin hejmen kaj metis en la dormoĉambro. Subite ĝi ŝanĝiĝis en belan knabinon. Arasito estis tre ĝoja, kaj volis kundormi kun ŝi. Sed dum lia foresto ŝi malaperis. Arasito miregis kaj demandis al la edzino kien ŝi iris. La edzino respondis: Ŝi iris orienten. Arasito postsekvis ŝin, kaj malproksimen veturadis surmare, ĝis fine li venis en nian landon. Sed la knabino serĉita jam venis en Naniha, kaj fariĝis la diino adorata en la sanktejo Himegoso. Ŝi iris denove al la provinco Antaŭ-Toyo (Buzen), kaj fariĝis la diino Himegoso. Ŝi estas adorata en du lokoj.

 

Jaro 3 (Z. 634), printempo, monato 3: — Amano-hiboko, reĝido de Siragi venis kaj regnaniĝis. Li alportis jenajn objektojn: gemo Habuto, gemo Asidaka, gemo Ukaga-akasi, glaveto Idusi, lanco Idusi, spegulo Sunbrila kaj Ursa himorogi.(2) Ĉi tiujn sepspecajn objektojn oni konservadis en la provinco Tadima kiel sanktaĵojn.

 

FT. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Amano-hiboko venis en la provincon Harima kaj restis en la vilaĝo Sisaha, Ohotomonusi [prapatro de Miwa-no-kimi] kaj Nagawoti [prapatro de Yamato-no-atahi] estis sendataj por demandi liajn nomon kaj naciecon. Amano-hiboko responde diris: Mi estas filo de la regnestro de Siragi. Mi aŭdis, ke en la lando Yamato regadas virta imperiestro. Tial mi cedis mian regnon al mia frato-malpliaĝulo, Tiko,(3) kaj venis en la landon por regatiĝi. Kaj jenajn objektojn mi prezentas al Lia Mikada Moŝto kiel tributon: gemo Haboso, gemo Asidaka, gemo Ukaga-akasi, glaveto Idusi, lanco Idusi, spegulo Sunbrilo, granda glavo Isasa kaj Ursa himorogi — entute ok aĵojn. Oni transdonis al li mikadan ordonon, dirante: Vi povas loĝadi laŭprefere en la vilaĝo Sisaha en la provinco Harima, aŭ en la vilaĝo Idesa en la insulo Ahadi. Sed Amano-hiboko diris: Se Lia Mikada Moŝto bonvolus, kun speciala favoro, aŭskulti mian elkoran peton, mi rondirus tra la lando por serĉi la plaĉan lokon. La Mikado donis permeson. Amano-hiboko supreniris laŭlonge la rivero Udi, kaj loĝadis dum kelkatempe en la vilaĝo Ana en la provinco Ahumi (Oomi). Poste li deiris la provincon, kaj okcidenten trapasinte la provincon Wakasa, fine li alvenis al la provinco Tadima, kaj loĝadis tie. La ceramikistoj de Hazama, en la vilaĝo Kagami, en la provinco Ahumi, estas praidoj de sekvantoj de Amano-hiboko.

Amano-hiboko edziĝis kun Matawo, filino de Hutomimi, loĝanto de Idusi, Tadima, kaj naskis Tadima-morosuke; Morosuke naskis Tadima-hinaraki; Hinaraki naskis Kiyohiko; Kiyohiko naskis*20 Tadima-mori.

 

Jaro 4 (Z. 635), aŭtuno, monato 9*21, tago 23: — Princo Sahohiko, frato-pliaĝulo de la Mikadino, estis sekrete intencinta uzurpi la Tronon. Okaze ke la Mikadino hejmestis sola, la princo vizitis ŝin, kaj diris al ŝi: Kiun el la du, via frato kaj via edzo, vi amas plimulte? La Mikadino, kiu ne sciis celon de la demando, facile respondis: Mi amas fraton. Tiam la princo diris: Ni do pensu bone: kiu per beleco ricevas favoron, al tiu la favoro velkas samtempe kun la beleco. Troviĝas multe da belulinoj, ĉiu el kiuj deziras esti plej amata de la Mikado. Sub la cirkonstanco tia, ĉu estas eble ke vi ĉiam fidu al via beleco? Sed aliflanke, supozu ke via frato surtroniĝas; li nepre regados la landon kun vi, kaj tiam vi povos trankvilkore travivi por ĉiam. Ĉu ne estas bone? Mi petas ke vi murdu la Mikadon. Kaj li donis al ŝi poŝglaveton, kaj diris denove: Ĉi tiun poŝglaveton vi kaŝe kunportadu sub la vesto, kaj okaze de lia dormado, ekpiku lin ĉe la kolo, kaj mortigu lin. La Mikadino tremis pro timo, kaj ne sciis kion respondi. Sed kiam ŝi vidis lian decidon ne konkerebla, ŝi ricevis la glaveton, kaj kaŝis ĝin sub la vesto, por atendi oportunan okazon kontraŭkonsili la frato-pliaĝulon.

Jaro 5 (Z. 636), vintro, monato 10, tago 1: — La Mikado vizitis la vilaĝon Kume kaj restis en la palaco Takamiya. Tie li siestis, kun kapo sur la genuo de la Mikadino. Ĝis nun nenion ŝi intencis plenumi, sed fantazio ekfrapis ŝian kapon: Nun estas la okazo, kiun mia frato-pliaĝulo sugestis utiligi. Ŝi ploris, kaj larmoj falis sur la vizaĝon de la Mikado. Tiam la Mikado ekvekiĝis, kaj priparolis sian sonĝon, dirante: Ĵus en la sonĝo, malgranda serpento kun brokatkoloro ĉirkaŭvolvis Min ĉe la kolo; Samtempe pluvo ekfalis el Saho; ĝi venis ĉi tien, kaj malsekigis Mian vizaĝon. Eble la sonĝo antaŭdiras ion, ĉu ne? La Mikadino, kiu eksciis ke ŝi ne povas plu kaŝi la intrigon, ĵetis sin surteren kaj malkaŝis ĉion pri perfidaĵo de la frato. Ŝi diris: Kaj mi ne povas malhelpi mian fraton, nek perfidi mian Mikadon. Ĉu denunci? Frato estus pereigita. Ĉu silenti? Oni povus renversi la Tronon. Sentoj de timo kaj malĝojo alternadis en mia koro. Ĉie mi ploris kaj lamentis; ĉiam mi korŝiriĝadis sola. Hodiaŭ Vi dormetis kun kapo sur mia genuo. Penso ekfrapis mian kapon: Se estus frenezulino, kiu kuraĝas helpi al sia frato, ŝi povus senpene plenumi la intrigon ĵus nun. Sammomente larmoj ektorentis, kaj malsekigis Vian vizaĝon. Sendube Via sonĝo revelacias al Vi ĉi tiun aferon. La brokatkolora serpento estas la poŝglavo donita de mia frato, kaj la pluvo estas miaj larmoj. — Tiam la Mikado diris: Vi estas tute senkulpa. Kaj li kunvokis soldatojn, kaj ordonis al Yatunada, prapatro de Kamitukenu-no-kimi, ataki Sahohikon. Sahohiko ankaŭ kunvokis soldatojn, kaj barikadis sian domon per faskoj de rizherbo. Tiel faritan citadelon oni nomis »rizherba citadelo«; ĝi estis nerompeble fortika, kaj ne cedis daŭre de pli ol monato. Sed la Mikadino malĝoje diris al si: Se mi lasos mian fraton mortpunata, per kio mi tenu mian mikadinan dignon? Kaj ŝi enĵetis sin en la citadelon kun sia filo Homutuwake. La sieĝanta trupo estis plifortigita, kaj oni transdonis mikadan ordonon en la citadelon, dirante: Elvenigu tuj la Mikadinon kaj la princon. Oni ne obeis. Tiam Yatunada ekbruligis la citadelon. La Mikadino elsendis la princon per vartistino, trans la barikado, kaj faris peton al la Mikado, dirante: Mi eniris en la citadelon de mia frato, nur kun espero, ke oni pardonu lin pro vivoj de mi kaj la princo. Tamen oni ne pardonas lin, kaj tio montras ke ankaŭ mi estas puninda. Do mi pendigos min prefere ol esti ekzekutita. Sed ĝis mi mortos, mi ne forgesos la favoron de mia Mikado, kaj mi petas ke mia pozicio estu donata al noblanima sinjorino. Ĉe la princo Taniha-no-Mitinusi estas kvin knabinoj, kiuj havas bonan karakteron de la virino. Mi petas ke ili estu servigataj en la hejma afero de la Mikado.

La Mikado donis konsenton al la peto de la Mikadino. Samtempe la fajro leviĝis; la barikado disfalis, kaj ĉiuj sieĝitoj forkuris. Sahohiko, kune kun sia fratino-malpliaĝulino, mortis en la citadelo. La Mikado laŭdis la meriton de la generalo, kaj donis al li honoran nomon Yamato-himuke-take-himuke-hiko Yatunada.

Jaro 7 (Z. 638), aŭtuno, monato 7, tago 7: — Apudestantoj raportis al la Mikado jenan aferon: En la vilaĝo Takima, estas bravega viro nomata Takima-no-Kuwehaya. Li estas fortegulo, kaj ĉiam fanfaronas en la publiko, dirante: — Ĉu troviĝas en la lando iu viro, kiu povas kompariĝi kun mi en forteco? Se jes, mi tre volonte riskos mian vivon en luktado kun li. La Mikado demandis al la ministroj, se ili konas viron, kiu estas komparota kun la fortegulo, Takima-no-Kuwehaya.

Tiam unu el ili responde diris: Laŭ onidiro, en la provinco*22 Idumo estas bravulo nomata Nomi-no-sukune. Ni alvoku lin, kaj provu se li povas lukti kun Kuwehaya. En la sama tago, Nagawoti, prapatro de Yamato-no-atahi, estis sendata al Idumo por alvoki Nomi-no-sukune.

Nomi-no-sukune venis el Idumo. Tiam oni faris lin lukti kun Kuwehaya. La du luktantoj staris unu kontraŭ alia, kaj reciprokis la piedbaton. Piedbato de Nomi-no-sukune trafis la konkuranton ĉe l' ripoj, kaj rompis ilin. Ĝi denove trafis lin ĉe l' lumbo, kaj rompis ĝin. Kuwehaya mortis. Oni konfiskis lian bienon, kaj donis ĝin al Nomi-no-sukune. Tio estas origino de la lokonomo Kosi-ore-da(4) en la sama vilaĝo. Nomi-no-sukune restis en la ĉefurbo, kaj servadis al la Mikado.

Jaro 15 (Z. 646), printempo, monato 2, tago 10: — La kvin princinoj el Taniha estis venigataj en la Mikadan Palacon. Ili estis nomataj: la unua, Hihasu-hime; la dua, Nuhatani-irihime; la tria, Matonu-hime; la kvara, Azamini-irihime; kaj la kvina, Takanu-hime.

Aŭtuno, monato 8, tago 1: — Hihasu-hime fariĝis Mikadino; ŝiaj tri fratinoj-malpliaĝulinoj fariĝis kromvirinoj; nur Takanu-hime estis resendata, ĉar ŝi estis malbelvizaĝa. Ŝi sentis honton, kaj kiam ŝi venis en Kadunu, ŝi ĵetis sin el la parankeno, kaj mortis. La loko estis nomata Oti-kuni;(5) nuntempe ni nomas Otokuni. El la Mikadino Hihasu-hime naskiĝis tri filoj kaj du filinoj: la unua, Inisiki-irihiko; la dua, Ohotarasihiko-no-Mikoto; la tria, Ohonaka-hime; la kvara, Yamato-hime; la kvina, Wakakini-irihiko. El la kromvirino Nuhatani-irihime naskiĝis Nudesi-wake kaj Ikatarasi-hime. El la kromvirino Azamini-irihime naskiĝis Ikehaya-wake kaj Waka-asatu-hime.

Jaro 23 (Z. 654), aŭtuno, monato 9, tago 2: — La Mikado parolis al la ministroj, dirante: Princo Homutu-wake, kiu jam atingis sian 30-an jaron, kaj al kiu kreskas longa barbo, ankoraŭ plorkriadas kvazaŭ infano kaj tute ne parolas. Oni esploru la kaŭzon, kaj konsideru pri kontraŭrimedo.

Vintro, monato 10, tago 8: — La Mikado staris antaŭ la palaco; Princo Homutu-wake estis apude. Samokaze cikonio trapasis la ĉielon. La princo suprenrigardis al la cikonio, kaj ekdiris: Kio estas ĝi? La Mikado, kiu vidis ke cikonio kapabligas la princon paroli, ĝojis kaj diris al apudestantoj: Kiu el vi povos kapti tiun birdon? Amano-yukaha-tana, prapatro de Totori-no-miyatuko, respondis: Mi nepre kaptos ĝin, kaj prezentos al vi. La Mikado promesis al li bonan premion. Yukaha-tana sekvis la flugadon de la birdo, ĝis fine li sukcesis kapti ĝin en Idumo [aŭ, en Tadima].

Monato 11, tago 2: — Yukaha-tana prezentis la cikonion al la Mikado. Princo Homutu-wake ludis kun ĝi, kaj samtempe ricevis la kapablon paroli. La Mikado abunde premiis Yukaha-tana'n, kaj donis al li titolon, Totori-no-miyatuko. Samtempe estis fonditaj Totori-be (la gento birdokaptisto), Tokahi-be (la gento birdonutristo) kaj Homutu-be (gento servanto al Homutu).

Jaro 25 (Z. 656), printempo, monato 2, tago 8: — La Mikado faris paroladon antaŭ kvin altoficistoj, Takenukaha-wake, prapatro de Abe-no-omi, Hikokunihuku, prapatro de Wani-no-omi, Ohokasima, prapatro de Nakatomi-no-murazi, Totine, prapatro de Mononobe-no-murazi, kaj Takehi, prapatro de Ohotomo-no-murazi, dirante: — Nia antaŭa Mikado, virtulo kaj saĝulo, travivis modeste kaj kondutis humile; li klopodis plej zorgeme, por ŝtataj aferoj, kaj adoris diojn kun timo; plie li kulturadis sian personecon plej severe, kaj diligente plenumadis sian taskon ĉiutage. Pro tio, la popolo*23 prosperis, kaj la ŝtato bone ordiĝis. Kaj nun, sub mia regado, kiel oni neglektu oferadon al la dioj?

Monato 3, tago 10: — La sanktaĵo de Amaterasu-ohokami estis forprenata el Toyosuki-irihime, kaj konfidata al Yamato-hime. Yamato-hime, serĉante la lokon de sanktejo, alvenis al Uda-no-sasahata, kaj reveninte de tie, eniris en la provincon Ahumi; poste ŝi rondiris tra la provinco Mino, kaj fine atingis la provincon Ise. Tiam Amaterasu-ohokami instruis al Yamato-hime, dirante: La lando Ise, kie blovadas dia vento,(6) estas la lando, kien albordiĝas ondoj de la senlima maro; ĝi estas lando de belo. Mi deziras loĝadi en ĝi. Tial, laŭ la dia instruo, ŝi konstruis sanktan templon sur la bordo de la rivero Isuzu, en la provinco Ise. La templo estis nomata Iso-no-miya. Ĝi estas la loko, kien Amaterasu-ohokami unue malsuprenvenis el Ĉielo.

 

FT. La Mikado prezentis Yamato-hime al Amaterasu-ohokami kiel la sanktan bastonon.(7) Yamato-hime metis la sanktaĵon de Amaterasu-ohokami ĉe la piedo de la sankta arbo de Siki. Poste en la jaro 54-a de la granda ciklo (Z. 657), en la monato 10, en la 31-a de la granda tagociklo, laŭ dia instruo, ŝi translokis ĝin en la templon de Watarahi en la provinco Ise.

Je la sama tempo, la spirito de Yamato-no-ohokami*24 eniris en Ohominakuti-no-sukune, prapatro de Hodumi-no-omi, kaj pere de li, instruis, dirante: En tre frua tempo, estis promesite, ke Amaterasu-ohokami estu reganto de la Ĉielo, la praido de Ohokami (mikado) estru la aferojn de ĉiuj dioj en la Mezolando de Asihara, kaj mi mem gvidadu la tergardantojn. La promeso estas definitiva*25. Spite tion, la antaŭa Mikado Mimaki, farante oferadon al dioj, ne atentis la plej gravan aferon, sed nur koncernis al la bagatelaĵoj. Tio estas la kaŭzo, ke lia vivo estis mallonga. Se, tamen, vi amendos la eraron de via patro, kaj faros oferadon al mi, tiam via vivo estos longa, kaj la tuta lando estos en ĉiama paco.

La Mikado ordonis al Kukanusi, prapatro de Nakatomi-no-murazi, elekti per divenado la pastron al Yamato-no-ohokami. La divenado trafis la princinon Nunaki-wakahime. Tiam la vilaĝo Anasi estis dediĉata kiel dia bieno, kaj Nunaki-wakahime estis ordonata fondi sanktejon en Ohoti, ĉe la piedo de la monteto Nagawoka. Sed ĉi tiu princino estis jam tro malgrasa kaj kaduka por fari oferadon. Tial Nagawoti-no-sukune, prapatro de Yamato-no-atahi estis ordonata fari oferadon.

 

Jaro 26 (Z. 657), aŭtuno, monato 8, tago 3: — La Mikado donis ordonon al Mononobe-no-Totine-ohomurazi, dirante: Jam multfoje Ni sendis oficistojn al la provinco Idumo por kontroli pri la sanktaj trezoroj konservitaj en la provinco, sed ĝis nun neniu faris klaran raporton. Do vi iru tien kaj bone ekzamenu. Totine iris, kaj revenis kun detala raporto pri la sanktaj trezoroj. Li estis nomata zorganto de la sankta trezoro.

Jaro 27 (Z. 658), aŭtuno, monato 8, tago 7: — La ministrejo por diaj aferoj, laŭ la ordono, faris divenadon por certigi se oni povas uzi armilojn kiel oferaĵojn. La signo montriĝis »bone.« Tiam pafarkoj, sagoj kaj glavoj estis oferataj al ĉiuj dioj. Samtempe »diaj kampoj« kaj »diaj domoj« apartenigataj al ĉiuj sanktejoj, kaj oni faradis oferan solenon en fiksitaj tempoj. Tio estas la origino, ke oni faras oferadon al dioj kun armiloj.

En la sama jaro, ŝtata grenejo estis fondita en la vilaĝo Kume. [Grenejo estas nomata mijake]

Jaro 28 (Z. 659), vintro, monato 10, tago 5: — Yamatohiko-no-mikoto, frato-malpliaĝulo de la Mikado mortis.

Monato 11, tago 2: — Oni entombigis Yamotohiko'n en Musa-no-Tukisaka. Ĉirkaŭ la tombejo oni starigis, kiel baril-fostaron, la korpojn de ĉiuj amataj servistoj de la mortinto vivaj. Dum kelkaj tagoj ili restas nemortaj, kaj ĉirkaŭen aŭdiĝas ĝemado kaj maldolĉa plorado. Finfine ili mortas; hundoj kaj korvoj svarmas manĝi la putrintajn kadavrojn. La Mikado, kiu aŭdis la voĉon de la plorkriado, korŝiriĝis pro kompato, kaj donis ordonon al la ministroj, dirante: Kompatindaj estas tiuj, kiuj devas mortsekvi al sia mastro, pro tio, ke ili estis amataj de li. Malbona moro, kvankam tradicia, ne necesas esti observata. Depost nun mortsekvado estu malpermesata.

Jaro 30 (Z. 661), printempo, monato 1, tago 6: — La Mikado parolante al du filoj, Inisiki-no-mikoto kaj Ohotarasi-no-Mikoto, diris: Kion ĉiu el vi tre deziras akiri? — La pliaĝa diris: Mi deziras akiri pafarkon kaj sagojn. Sed la malpliaĝa diris: Mi deziras ricevi la Tronon. Tiam la Mikado diris: Volonte mi plenumos la dezirojn de vi ambaŭ. Kaj li donis al Inisiki pafarkon kaj sagojn, kaj diris al Ohotarasi: Vi estu heredonto de Mia Trono.

Jaro 32 (Z. 663), aŭtuno, monato 7, tago 6: — La Mikadino Hihasu-hime mortis. Ĝis la enteriga soleno ankoraŭ restis multaj tagoj, kiam la Mikado, konsultis al la ministroj, dirante: Ni jam rekonis maljustecon de mortosekvado. Per kio do ĝi estu anstataŭota en ĉifoja solenigado? Tiam Nomi-no-sukune diris: La kutimo, laŭ kiu oni fostigis homojn ĉirkaŭ la tombejo vivaj, kontraŭas al la humaneco, kaj ne estas transdoninda al la venontaj generacioj. Ĉi-tiun fojon, tamen, mi estas preta proponi novan planon. Kaj li venigis el la provinco Idumo cent ceramikistojn, kaj per ili fabrikis figurojn de homoj, ĉevaloj kaj diversaj objektoj el argilo. Tiam li proponis, ke oni uzu la argilaĵojn anstataŭ vivaj homoj por fostigi ĉirkaŭ la tombejo, kaj per tio donu ekzemplon al la venontaj generacioj. La Mikado estis tre kontenta kaj diris: Via propono bone konformas al mia ideo. La argilaĵoj, kiujn oni nomis »hani-ŭa« [aŭ »tate-mono«] estis unuafoje starigitaj ĉirkaŭ la tombejo de Hihasu-hime. Samtempe dekreto estis proklamata, dirante: Depost nun, oni starigu argilaĵojn ĉirkaŭ la tombo, por ŝpari la homan vivon. La Mikado laŭdis la meriton de Nomi-no-sukune kaj donis al li bienon kiel »argilknedejon.« Samtempe li donis al li la oficon de ĉefceramikisto kaj la titolon Hasi-no-omi. Tio ĉi estas la kaŭzo, ke ĝis nun la familianoj de Hasi-no-murazi, kies unua prapatro estas Nomi-no-sukune, prezidas la funebran solenon de mikado.

Jaro 34 (Z. 665), printempo, monato 3, tago 2: — La Mikado vojaĝis al la provinco Yamasiro. La akompanantoj sciigis al li, dirante: En la provinco loĝas bela knabino nomata Kanhatatobe, filino de Ohokunihuti. La Mikado, kun halebardo en mano, faris aŭguron, dirante: Se Mi iam povos venigi ŝin al Mi, sendube Mi vidos iun signon en la vojo. Ĵus antaŭ alveni al la provizora palaco, li vidis grandan testudon elrampantan el la rivero. Li ekpikis la testudon per la halebardo. Subite ĝi ŝanĝiĝis en blankan ŝtonon. Tiam li diris: Certe la signo antaŭdiras ion bonan. Kanhatatobe estis venigata en la Mikadan Palacon. El Kanhatatobe naskiĝis Ihatuku-wake-no-mikoto, unua prapatro de Miwo-no-kimi. El alia kromvirino, Karihatatobe de Yamasiro, naskiĝis tri filoj: Ohodi-wake-no-mikoto, Ikatarasihiko-no-mikoto kaj Itake-wake-no-mikoto; el ili, Ikatarasihiko-no-mikoto estas la unua prapatro de Isida-no-kimi.

Jaro 35 (Z. 666), aŭtuno, monato 9: — Inisiki-no-mikoto estis sendata al la provinco Kahati, por fosi la lagetojn Takasi kaj Tinu.

Vintro, monato 10: — La lagetoj Saki kaj Tomi estis fosataj en la provinco Yamato.

En la sama jaro, la ordono estis disdonata en ĉiuj provincoj, ke oni fosu lagetojn kaj kanalojn por stimuli terkulturadon. Okcent lagetoj estis fosataj. Kampistoj riĉiĝis; la tuta lando ĝuis trankvilecon.

Jaro 37 (Z. 668), printempo, monato 1, tago 1: — Ohotarasihiko-no-Mikoto fariĝis kronprinco.

Jaro 39 (Z. 670), vintro, monato 10: — Inisiki-no-mikoto en la palaco apud la rivero Uto en la provinco Tinu, fabrikis mil glavojn. Ĉi tiujn glavojn oni nomis Kahakami-tomo [aŭ Akahadaka-tomo] kaj konservadis en la sanktejo de Isonokami. Depost tiam Inisiki-no-mikoto estis ordonata administri la aferon pri la sanktejaj trezoroj de Isonokami.

Jaro 87 (Z. 718), printempo, monato 2, tago 5: — Inisiki-no-mikoto parolis al sia fratino-malpliaĝulino Ohonakatu-hime, dirante: Mi jam fariĝis tro maljuna por administradi la aferon de la sanktejaj trezoroj. Do depost nun vi anstataŭu min. Ohonakatu-hime tamen rifuzis, dirante: Ĉu mi ne estas malforta virino? Do kiel mi supreniru al la altetaĝa sankta trezorejo? Inisiki-no-mikoto diris: Jes, la sankta trezorejo estas altetaĝa; tamen, mi konstruos al ĝi ŝtuparon, por ke vi senĝene supreniru. — De tio devenis la proverbo: »Per ŝtuparo, al la sankta trezorejo de Dio...« Fine Ohonakatu-hime transdonis la oficon al Mononobe-no-Totine-ohomurazi. Tial ĝis nuntempe Mononobe-no-murazi administradas la aferon de la sankta trezoro de Isonokami.

Iam en la provinco Taniha (Tanba), en la vilaĝo Kuhata loĝis homo nomata Mikaso. Lia hundo nomata Ayuki iam kaptis sovaĝan beston, muzina (melo). Oni eltrovis en ĝia ventro magatamon el brila gemo, kaj sendis ĝin al la Mikado. La magatamo nun troviĝas en la sanktejo de Isono-kami.

Jaro 88 (Z. 719), aŭtuno, monato 7, tago 10: — La Mikado ordonis al la ministroj, dirante: Kiam Ameno-hiboko, reĝido de Siragi ekvenis, li enportis kun si kelkajn trezorojn, kiuj nun troviĝas en la provinco Tadima, kaj estas konservataj kiel sanktaĵoj. Mi deziras vidi tiujn trezorojn. — Oni sendis senditon al Kiyohiko, pranepo de Ameno-hiboko, kaj transdonis la ordonon. Kiyohiko obeis, kaj persone alportis kaj prezentis jenajn objektojn antaŭ la Mikado: la gemo Habuto, la gemo Asidaka, la gemo Ukaga-akasi, la spegulo Sunbrila, kaj kompleto da Ursa himorogi. Nur la glaveton nomatan Idusi li kaŝis sub la vesto, ĉar li ekpensis ke li ne donacu ĝin. La Mikado, kiu ne sciis ankoraŭ, ke li kaŝis la glaveton, volis rekompenci al li, kaj regalis lin kun sakeo. Hazarde la glaveto elglitis el sub la vesto. — Kaj kio estas la glaveto, kiun vi portas sub la vesto? — La Mikado demandis al li. Kiyohiko nun vidis, ke li ne povas plu kaŝi ĝin, kaj diris ke ĝi estas unu el la sanktaj trezoroj. Tiam la Mikado diris: Se ĝi estas sanktaĵo, ni ne povas malkunigi ĝin de ceteroj. Kiyohiko liveris ĝin al la Mikado. Oni metis ĉiujn trezorojn en la sanktaĵejo. Sed iam poste, kiam oni malfermis la trezorejon, oni ektrovis ke la glaveto estas perdita. La Mikado sendis por demandi al Kiyohiko, dirante: La glaveto subite malaperis. Eble ĝi iris en vian domon? — Kiyohiko respondis: Hieraŭ vespere ĝi venis per si mem en mian domon, kaj hodiaŭ frumatene ĝi malaperis denove. Tiam la Mikado sentis timon, kaj ordonis, ke oni plue ne serĉu ĝin. Post kelkatempe la glaveto Idusi transiris per si mem en la insulon Ahadi (Awadi). La insulanoj prenis ĝin kiel diaĵon, kaj faris por ĝi tabernaklon, kiu restas ĝis nuntempe. Antaŭ longe homo venis per boato en la provincon Tadima. Oni demandis al li: De kie vi venis? — Li respondis: Mi estas reĝido de Siragi; mia nomo estas Amano-hiboko. Ĉi tiu restis en Tadima, kaj edziĝis kun Matanowo, filino de Mahetumimi, kaj naskis Tadima Morosuke, kiu estas avo de Kiyohiko.

Jaro 90 (Z. 721), printempo, monato 2, tago 1: — La Mikado sendis Tadimamori al la lando Tokoyo,(8) por preni la »ekstersezonan bonodoran frukton.« Ĉi tiu estas la frukto, kiun ni nomas hodiaŭ »tatibana(9)

Jaro 99 (Z. 730), aŭtuno, monato 7, tago 14: — La Mikado mortis en la Palaco de Makimuku, en la aĝo 140-jara. Vintre, je la 10-a de la monato 12, oni entombigis lin en la tombejo de Sugahara-no-Husimi.

Sekvantan jaron, je la 2-a de la monato 3, Tadimamori revenis de la lando Tokoyo, alportante kun si ok branĉetojn kaj ok branĉojn da ekstersezonaj bonodoraj fruktoj. Vizitante al la tombo de la Mikado, li ploradis kaj lamentadis malĝojege, dirante: —

Laŭ la ordono de Lia Majesto
malproksiman landon mi vizitis.
Longegan vojon mi veturis sur ondoj,
eĉ transen de la Malhela Maro mi iris.
La lando Tokoyo estas la mistera mondo de dioj,
fermataj al ordinaraj homoj.
Por tien iri kaj reveni
nature mi pasigis dek jarojn.
Ĉu oni esperus, ke mi surmare veturu sendanĝere,
kaj denove venu en la hejmlandon!
Dank' al la spirita potenco de l' benata Mikado,
apenaŭ mi plenumis mian mision.
Nun post ke Li foriris alimonden,
al kiu do mi faru raporton?
Kaj por kies servado
mi daŭrigu mian vivon?

Kaj finfine li mortis antaŭ la tombo. Ĉiuj homoj ploris pro simpatio. Tadimamori estas la unua prapatro de Miyake-no-murazi.


(1) Tunuka = tunu(korno)+(nuka frunto); nuna nomo, Turuga.
 
(2) Ilaro tute nekonata.
 
(3) 知古.
 
(4) Lumbo-rompiĝinto-kampo, t.e, la kampo, iam aparteninta al la homo, kies lumbo estis rompita.
 
(5) Falo-lando, t.e. la loko, kie iam homo falis.
 
(6) Kapkuseno al »Ise«; vidu — Vol, I. p. 40 kaj p. 74.
 
(7) En ŝintoismo*16 kelkafoje oni nomas la pastron sankta bastono aŭ sankta bastonanstataŭanto de la dio: mi-tuwemi-tuwe-siro.
 
(8) »Tokoyo« ne estas nomo de iu difinita lando; ĝi reprezentas nur »tre malproksima lando.«
 
(9) Speco de oranĝo; ĝi povas konserviĝi tra la jaro, kaj tial ĝi estas »ekstersezona.«
 

 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

LIBRO SEPA


Mikado Ohotarasihiko-osirowake (12. Keikô Tennô)
Mikado Wakatarasihiko (13. Seimu Tennô)

Mikado Ohotarasihiko-osirowake
(12. Keikô Tennô)

Mikado Ohotarasihiko-osirowake estas la tria filo de Mikado Ikume-irihiko-isati. Lia patrino estas Mikadino Hihasu-hime, filino de Taniha-no-Mitinusi. En la jaro 37-a de la antaŭa Mikado, kiam li estis 20-jara, li fariĝis kronprinco. En la jaro 99-a, printempe, en la monato 2, la antaŭa Mikado mortis.

Jaro 1 (Z. 731), aŭtuno, monato 7, tago 11: — La kronprinco surtroniĝis. Estis 8-a jaro de la granda ciklo.

Jaro 2 (Z. 732), printempo, monato 3, tago 3: — Inabi-no-ohoiratume de Harima fariĝis Mikadino. El ŝi naskiĝis du filoj, nomataj Ohousu-no-Miko kaj Wousu-no-Mikoto. Ili naskiĝis ĝemeloj*26. Pri tio, Mikado miris kaj kriegis kontraŭ pistujo;(1) tial estis nomataj Oho-usu kaj Wo-usu (Granda Pistujo*27 kaj Malgranda Pistujo). Wousu-no-Mikoto estis ankaŭ nomata Yamato-woguna aŭ Yamato-takeru-no-Mikoto. Li havis jam en la infaneco heroan karakteron; maturiĝinte li estis korpograndegulo, kun dekfuta alteco kaj la forto tiel granda, ke li mane levis tripiedan kaldronon.(2)

Jaro 3 (Z. 733), printempo, monato 2, tago 1: — La Mikado intencis iri en la provincon Kii, por fari oferadon al ĉiuj dioj. Sed la divenado donis la signon »ne bone.« Tial oni sendis Yanusi-osiwo-takewo-gokoro-no-mikoto'n kiel anstataŭanton. Ĉi tiu restadis en Abi-no-Kasihara, kaj faris oferadon en la daŭro de naŭ jaroj. Li edziĝis kun Kage-hime, filino de Udihiko, prapatro de Ki-no-atahi, kaj naskigis*28 Takeuti-no-sukune.

Jaro 4 (Z. 734), printempo, monato 2, tago 11: — La Mikado iris en la provincon Mino. Apudestantoj sciigis al li, ke en la provinco estas bela knabino nomata Otohime; ŝi estas filino de Princo Yasaka-irihiko. La Mikado, dezirante preni ŝin kiel kromvirinon, vizitis ŝin en ŝia domo. Otohime kaŝis sin en bambuan arbetaron. La Mikado intencis perruze venigi ŝin. Estis lageto apud la palaco Kuguri, en kiu li loĝis; en ĝi oni kulturis karpojn. Ĉiutage la Mikado faris amuzaĵon ĉe l' lageto. Otohime, kiu pro kuriozeco deziris vidi la amuzaĵon kun karpoj, kaŝe venis apud la lageton. La Mikado restigis ŝin en la palaco. Sed Oto-hime diris al si: Kvankam la interseksaĵo estas observata ĉiam de ĉiuj, tamen ĝi ial ne konvenas al mi. Kaj ŝi petis al la Mikado, dirante: Mi ne havas guston pri seksa interrilatiĝo. Nur pro timo de majesteco de Via Moŝto, malgraŭvole mi restis en la palaco por kelkatempe. Plie, mi estas malbela, kaj ne indas servadi kiel kromvirino. Sed mia fratino-pliaĝulino, Yasaka-irihime estas belvizaĝa kaj purkora. Do mi petas, ke ŝi estu enkondukata en la malantaŭan palacon.(3) La Mikado konsentis, kaj prenis Yasaka-irihime kiel kromvirinon.(4) Ŝi naskis sep filojn kaj ses filinojn, nome: la unua, Princo Wakatarasi-hiko; la dua, Princo Ihoki-irihiko; la tria, Princo Osiwake; la kvara, Princo Wakayamatoneko; la kvina, Princo Ohosuwake; la sesa, Princino Nunosi; la sepa, Princino Nunaki; la oka, Princino Ihoki-irihime; la naŭa, Princino Kagoyori-hime; la deka, Princo Isaki-irihiko; la dekunua, Princo Kibi-no-Ehiko; la dekdua, Princino Takaki-irihime; la dektria, Princino Otohime.

Alia kromvirino, Miduha-no-iratume, fratino-malpliaĝulino de Ihakiwake de la familio Miwo, naskis Princinon Ihonu.

Alia kromvirino, Ikaha-hime naskis Princojn Kankusi kaj Inase-irihiko, el kiuj la unua estas la unua prapatro de Sanuki-no-kunituko, kaj la dua estas la unua prapatro de Harima-no-wake.

Alia kromvirino Takata-hime, filino de Kokoto de la familio Abe, naskis Princon Takekuni-koriwake, unuan prapatron de Mimura-wake de la provinco Iyo.

Alia kromvirino, Longhara Ohotane-hime de Hiuga naskis Princon Sotuhiko de Hiuga, unuan prapatron de Amu-no-kimi.

Alia kromvirino, So-no-Takehime naskis Princojn Kuniti-wake, Kunise-wake kaj Toyoto-wake, el kiuj la unua estas la unua prapatro de Minuma-no-wake, kaj la tria estas la unua prapatro de Hinokuni-no-wake. — Entute la Mikado havis okdek gefilojn. El ili, pli ol sepdek, krom Yamato-takeru, Wakatarasi-hiko kaj Ihoki-irihiko, estis dissendataj en diversajn provincojn, kaj tie ricevis proprajn feŭdojn. Nuntempe en ĉiuj provincoj estas familioj nomataj per »-wake.« Ili estas praidoj de ĉi-tiuj wake-princoj.

En la sama monato, oni raportis ke la provincestro (kunituko) de Mino, nomata Kanhone havas belajn knabinojn, Anetohoko kaj Ototohoko. La Mikado sendis Princon Ohousu por ekzameni ilin. La princo tamen interrilatiĝis kun ili siaflanke, kaj ne faris raporton. Tio estas la kaŭzo, ke li perdis la amon de sia patro.(5)

Vintro, monato 11, tago 1: — La Mikado revenis de Mino, kaj translokis la Mikadan loĝejon en Makimuku; ĝi estis nomata la Palaco de Hisiro.

Jaro 12 (Z. 742), aŭtuno, monato 7: — Kumaso ribelis kaj ne pagis tributon.

Monato 8, tago 15: — La Mikado ekiris por Tukusi.

Monato 9, tago 5: — La Mikado alvenis al Saba en la provinco Suha (Suô). Tie li rigardis suden, kaj parolis al la ministroj, dirante: Jen en la sudo abunde leviĝas la fumo. Sendube tie troviĝas malamikoj. Li ekhaltis en la sama loko, kaj sendis Takemoroki, Unate kaj Natuhana, kiuj estas prapatroj de Oho-no-omi, Kunisaki-no-omi kaj Mononobe-no-kimi respektive, por esplori la staton de l' malamikoj.

Estis virino nomata Kankasi-hime. Ŝi havis multon da partianoj, kaj estradis unu distrikton. Kiam ŝi aŭdis ke la senditoj de la Mikado venas, ŝi venis al ili renkonte, kunportante elradikigitan en la monto Situ sakaki-arbon, al kies supra branĉo oni pendigis glavon, al kies meza branĉo oni pendigis spegulon, kaj al kies malsupra branĉo oni pendigis gemon,(6) kaj starigante blankan flagon ĉe la kapo de ŝipo, kaj diris: Ne sendu kontraŭ ni armeon, mi petas, ĉar nia partianaro neniam malobeos, sed nepre submetiĝos. Sed ĉi tie estas aliaj malbonaj banditoj. El ili, la unua estas nomata Hanatari; uzurpante reĝecon, li kunvokis homojn el montoj kaj valoj, kaj restas tendare sur la rivero Usa. La dua estas nomata Mimitari; kruelegulo kaj avidemulo li estas, kaj loĝante sur la rivero Mike, de tempo al tempo li prirabas vilaĝanojn. La tria estas nomata Asahagi; li loĝas sur la rivero Takaha kun sia kaŝe kunvokita partianaro. La kvara estas nomata Tutiwori-wiwori; li havas kaŝiĝejon sur la rivero Midorinu, fortikigitan per montaro kaj riveroj, kaj ĉiam disrabas en la ĉirkaŭaĵo. Ĉi tiuj kvar viroj okupadas denature fortikigitajn lokojn kaj estradas siajn regionojn kun multaj subuloj. Ili ĉiam diradas: Neniam ni obeu al la Mikada Registaro. Do rapidu ataki ilin, kaj ekstermu ĉiujn.

Tiam oni logis Asahagi per ruĝaj vestoj kaj pantalonoj kaj diversaj kuriozaj objektoj*29, kaj pere de li venigis aliajn malobeemulojn. Ili venis kun siaj partianoj. Oni ekkaptis kaj mortigis ĉiujn.

Post tio, fine la Mikado alvenis al Tukusi, kaj loĝis en la provizora palaco konstruita en la distrikto Nagawo en la provinco Antaŭ-Toyo (Buzen). Tio estas origino, ke oni nomas la lokon Miyako (palaco-loko).

Vintro, monato 10: — La Mikado alvenis al la provinco Ohokita. La loko estis vasta kaj pitoreska, kaj tial ĝi estis nomata Ohokita (vasta kampo). Kiam li alvenis al la vilaĝo Hayami, li estis bonvenigata de virino nomata Hayatu-hime, ĉefino de la loko. Ŝi donis raporton al la Mikado, dirante: Ĉi tie en la monto troviĝas granda groto nomata Groto de Rato. En ĝi loĝas du ĉefoj de la gento Tutigumo, nomataj Awo (blua) kaj Siro (blanka). Krome, en Neginu en la distrikto Nahori, loĝas aliaj Tutigumoj nomataj Utisaru, Yata kaj Kunimaru. Ĉiuj ĉi kvin viroj estas forteguloj, kaj havas multenombrajn subulojn. Ili diras: Ni ne obeu al la Mikada Registaro. Tial se oni persistos venigi ilin, sendube kontraŭstaros kun armiloj.

La Mikado ne povis plu daŭrigi antaŭeniron. Li ekhaltis ĉe la vilaĝo Kutami, kaj restis en la provizora palaco. Tiam konsiliĝinte kun ministroj, li diris: Se ni atakus la Tutigumojn*30 per tro granda armeo, ili forkurus pro timo, kaj kaŝiĝus en la montaro; tiuokaze ili estus kaŭzo de ĉiama danĝero. Tial oni faris martelojn el kamelia ligno, kaj disdonis ilin al la plej kuraĝaj soldatoj elektitaj el la armeo. Ili enpenetris en la monton, trairis herbejon, kaj atakis la Tutigumojn en la groto. Oni venkobategis ilin sur la rivero Inaba, kaj mortigis ĉiujn partianojn. La sango elfluinta amasiĝis kaj atingis ĝis maleolo.(7) Tiamaj homoj nomis la lokon, kie oni faris kameliajn martelojn, Tubaiti (loko de kamelio), kaj la lokon, kie elfluis la sango, Tida (kampo de sango).

Poste, la Mikado intencis ataki Utisaru'on kaj antaŭeniris tra la monto Negi. La banditoj pafadis de flanke; pluvo da sagoj faladis sur la mikadan trupon. La Mikado malantaŭen marŝis ĝis Kihara, kie li faris divenadon en la riverbordo, kaj reorganizinte la trupon li atakis unue Yata'on ĉe Neginu. Yata estis tute venkita; Utisaru vidis ke jam estas neeble rezisti, kaj proponis submetiĝon. Sed kiam la Mikado malkonsentis, ĉiuj sin ĵetis de sur krutaĵo, kaj mortigis sin mem.

Antaŭe, kiam la Mikado estis atakonta la banditojn, li tendaris en la vasta ebenejo de Kasiha-wo. En la ebenejo troviĝis ŝtono, 6 futojn*31 longa, 3 futojn*31 larĝa kaj 1.5 futojn*31 dika. La Mikado preĝis kaj diris: Se mi povos fordetrui la Tutigumojn*32, ĉi tiu ŝtono leviĝu per mia piedbato kvazaŭ folio de kasiha-arbo.(8) Kaj li piedbatis la ŝtonon; ĝi leviĝis aeren kvazaŭ folio de kasiha-arbo. La ŝtono estis nomata »Hom'isi« (piedbatita ŝtono). La dioj, al kiuj la Mikado tiam preĝis, estis la dio en Sika, la dio de milito en Nahori, kaj la dio de divenado en Nahori.

Monato 11: — La Mikado alvenis al la provinco Hiuga, kaj faris provizoran palacon; ĝi estis nomata la Palaco de Takaya.

Monato 12, tago 5: — Interkonsiliĝo pri Kumaso-afero estis farata kun ĉiuj ministroj. La Mikado diris: Laŭ onidiro, en la lando Soo, estas du grandaj ĉefoj de Kumaso, nomataj Atukaya kaj Sekaya. Ili havas multenombrajn subĉefojn, kiujn oni nomas Kumaso-yaso-takeru, kaj kies batalforto estas preskaŭ nevenkebla. Ni ne povos fordetrui ilin kun malgranda trupo; sed mobilizado de granda armeo suferigos la popolon. Ĉu ni ne povos pacigi la landon iel alimaniere ol uzi armilaron? Tiam iu diris: Ĉefo de Kumaso havas du filinojn nomatajn Itihukaya kaj Itikaya. Ili estas belvizaĝaj, kaj kuraĝaj kvazaŭ viroj. Ni venigu ilin en nian tendaron kun bona allogaĵo, kaj uzante ilin kiel spioninojn, ni ataku la malamikojn tute neatendite. Sendube ni povos venki ilin ne sangomakulante niajn glavojn. La Mikado diris: — Tre bone. Oni allogis la knabinojn per bona donaco kaj venigis ilin en la tendaron. La Mikado servigis al si Itihukaya'on, kaj ŝajne amis ŝin. Tiam ŝi diris: Ne zorgu pri malobeo de Kumaso, ĉar mi havas bonan planon. Do sekvigu al mi kelkajn soldatojn. Kaj ŝi reiris al sia domo, kaj regalis sian patron kun forta sakeo. Li endormiĝis pro ebriiĝo. Tiam ŝi detranĉis la kordon de la pafarko de sia patro, kaj samtempe unu el la sekvintaj al ŝi soldatoj eniris en la ĉambron kaj mortigis la ĉefon. La malfideleco de Itihukaya kontraŭ patro malplaĉis al la Mikado. Li mortpunis ŝin kaj donis ŝian fratinon Itikaya al la provincestro de Hi.

Jaro 13 (Z. 743), somero, monato 5: — La lando Soo estis tute pacigata. La Mikado jam pasigis ses jarojn en la Palaco de Takaya.(9) En la provinco estis bela knabino nomata Mihakasi-hime. La Mikado ŝin venigis kaj faris kromvirino. Ŝi naskis la princon Toyokuni-no-wake, kiu estas la unua prapatro*33 de la provincestro de Hiuga.

Jaro 17 (Z. 747), printempo, monato 3, tago 12: — La Mikado iris al la distrikto Koyu, kaj promenis en la malvasta ebenejo Nimo. Tiam li rigardis al la oriento, kaj diris al la akompanantoj: Ĉ tiu lando rekte alfrontas la leviĝantan sunon. Tial oni nomis la landon Hiuga(10) (alfronti la sunon). En la sama tago li surgrimpis ŝtonegon en la ebenejo, kaj prikantis la senton de sopirado al la hejmurbo, dirante: —

El la direkto de mia domo,
kiun mi sopiradas,
venas la nubo!
Yamato,
ho, vera koro de l' lando!
Ŝirmata de ĉirkaŭbaro
da verdaj montetoj,
kuŝas ĝi,
ho, bela Yamato!
Kiuj ĝisvivos
feliĉe tiun tagon,
branĉeton el blanka kverko
de la monteto Heguri,
alĉapeligu kaj amuziĝu. ho infanoj!(11)

Ĉi tiu estas nomata la Kanto de Hejmsopirado.

Jaro 18 (Z. 748), printempo, monato 3: — La Mikado estis reironta en la ĉefurbon, kaj en la okazo li faris rondiradon tra la insulego Tukusi. Unue alveninte al Hinamori, li vidis sur la bordo de la rivero Ihase (iŭase) amason da homoj. Tiam li demandis al la apudestantoj, dirante: Kio estas tiu homamaso? eble banditoj? Oni sendis du fratojn de Hinamori por esploro. Hinamori la Malpliaĝa revenis kaj raportis, ke ĝi estas Idumi-hime, ĉefino de la distrikto Morokata, kaj ŝiaj familianoj, kiuj kunvenis por inviti la Mikadon en granda festeno.

Somero, monato 4, tago 3: — La Mikado alvenis al la distrikto Kuma. Estis du fratoj de Kuma-tu-hiko. La Mikado alvokis ilin. Kuma la Pliaĝa tuj venis, sed la Malpliaĝa rifuzis. Oni sendis soldatojn kaj mortigis lin.

Tago 11: — Veturinte sur la marvojo, la Mikado ankris apud la insuleto de Asikita. Okaze de manĝo, oni ordonis al homo nomata Wohidari, prapatro de Yamabe-no-abiko, alporti malvarman akvon. Sed en la insuleto troviĝis neniom da akvo. Li estis embarasita, kaj preĝis al la dioj. Tiam subite elfluis pura akvo el apud la klifo. Tial la insuleto estis nomata Midu-sima (Akvo-insulo). La fontano ĝis nun troviĝas apud la klifo de Midu-sima.

Monato 5, tago 1: — La ŝipo de la Mikado ekveturis de Asikita por la provinco Hi. La suno subiris, kaj estis tiel mallume, ke oni ne sciis kie albordigi la ŝipon. Tiam ekvidiĝis fajro en malproksimeco. La Mikado ordonis al la direktilisto rekte direkti la ŝipon al la fajro. Tiamaniere la ŝipo albordiĝis. La Mikado pridemandis la nomon de la loko, kie la fajro lumis. Provincano diris: Ĝi estas la vilaĝo Toyo de la distrikto Yatusiro. Kiam denove li demandis, kiu eklumigis la fajron, neniu povis respondi. Oni konstatis ke la fajro estis io ne-homa; tial la lando estis nomata Hi-no-kuni (Lando-de-fajro).

Monato 6, tago 3: — La Mikado transiris el la distrikto Takaku al la vilaĝo Tamakina. Oni mortigis tiean Tutigumon nomatan Tutura.

Tago 16: — La Mikado alvenis al la lando Aso. Estis vasta ebenejo, sed en ĝi troviĝis neniu homa loĝejo. La Mikado diris: Ĉu estas iuj homoj en la lando? Gedioj Asotu-hiko kaj Asotu-hime prenis homan formon kaj prezentis sin antaŭ la Mikado, dirante: Estas ni du. Kiu povus diri »ne estas homo«? Tial oni nomis la landon Aso.(12)

Aŭtuno, monato 7, tago 4: — La Mikado alvenis al Mike en la provinco Malantaŭ-Tukusi (Tikugo), kaj restis en la provizora palaco de Takata. En la sama loko kuŝis falinta arbego longa je 970 bastonoj.(13) Ĉiuj kortegaj oficistoj iris kaj reiris trapasante sur ĝi. Rilate al tio estis popola kanto:

Stango-ponto de Mike,
de prujno matena (kovrata)!(14)
Eĉ korteganoj
jen trapasas sur ĝi!
Stango-ponto de Mike!

La Mikado demandis: Kiu arbo estas ĝi? — Estis maljuna vilaĝano, kiu diris: Ĝi estas speco de kverko. Antaŭe kiam ĝi staris viva, ĝi subombrigis la monton Kisima, matene ĉe la sunleviĝo; kaj subombrigis la monton Aso, vespere ĉe la sunsubiro. Tiam la Mikado diris: Ĝi devas esti diaĵo. Ni nomu la landon Mike (sankta arbo).

Tago 7: — La Mikado alvenis al la distrikto Yame. Tie trapasinte la monteton Mahe, li rigardis suden al Ahasaki,(15) kaj diris: Jen la monto, kun serio da pintaĵoj kaj selaĵoj, prezentas belegan pejzaĝon.  Eble en ĝi loĝas iuj dioj, ĉu ne? Tiam Saru-oho-ama, distriktestro de Minuma diris: En la monto loĝas diino nomata Yame-tu-hime, kaj de tio devenis la landnomo Yame.

Monato 8: — Iun tagon, la Mikado manĝis en la vilaĝo Ikuha. Oni forgesis tie tasojn. Pro tio tiamaj homoj nomis la lokon Ukuha. La vorto ŝanĝiĝis, kaj nuntempe ĝi estas nomata Ikuha. En antikva dialekto de Tukusi, »ukuha« estas taso.(16)

Jaro 19 (Z. 749), aŭtuno, monato 9, tago 20: — La Mikado revenis en la ĉefurbon.

Jaro 20 (Z. 750), printempo, monato 2, tago 4: — Princino Ihonu estis sendata por fari oferadon al Amaterasu-ohokami.

Jaro 25 (Z. 755), aŭtuno, monato 7, tago 3: — Takeuti-no-sukune estis sendata al Nordtera kaj Orienta regionoj por esplori geografian kaj popolan statojn.

Jaro 27 (Z. 757), printempo, monato 2, tago 12: — Takeuti-no-sukune revenis de la Oriento kaj raportis jene: En la malproksima Oriento troviĝas la lando Hitakami. Tieaj indiĝenoj, ambaŭ viroj kaj virinoj aranĝas la hararon en la formo de martelo, kaj portas sur la korpo tatuaĵon. La gento estas nomata Emizi, kaj distingiĝas per kuraĝega karaktero. La tero estas vasta kaj grasa. Mi opinias ke ĝi devas esti aneksita al nia lando.

Aŭtuno, monato 8: — Kumaso ribelis denove, kaj senĉese malkvietigis la landliman regionon.

Vintro, monato 10, tago 13: — Yamato-takeru-no-Mikoto estis sendata por forbati Kumason. Li estis tiam deksesjara.

La princo diris: Mi deziras akompani en la ekspedecio bonan pafiston. Iu sciigis al li, ke en la provinco Mino estas lerta pafisto nomata Otohiko-no-kimi. La princo sendis vilaĝanon de Kaduraki, nomatan Miyatohiko por Otohiko-no-kimi, kiu tuj venis kune kun Isiura-no-Yokotati kaj la inagi'oj(17) de la vilaĝoj Tago kaj Tidika de la provinco Ohari, kaj sekvis al la princo en la ekspedicio.

Monato 12: — La princo alvenis al la lando de Kumaso. La gento Kumaso estis tiam komandata de la ĉefo Torisikaya alinome Kahakami-takeru. Iam la ĉefo festenis kun ĉiuj parencoj. En la okazo, la princo, kiu malligis la hararon kaj vestis sin en la formo de knabino, enŝteliĝis en la domon de la ĉefo, kaj miksiĝis tute nerimarkite en la aro de servistinoj. La beleco de la falsa knabino ĉarmis la sovaĝulĉefon, kiu sidigis lin apud si, kaj trinkigis lin el sia glaso, kaj ludaĉis kun li. En la malfrua nokto, la gastaro fariĝis jam maldensa, kaj la gastiganto mem forebriiĝis. Tiam la princo ekprenis la glaveton el sub la vesto kaj ekpikis la ĉefon ĉe la brusto. Kahakami-takeru ankoraŭ nemortiĝinta vizaĝaltere ekkriis: Atendu iomete, mi diras ion. — La princo atendis. La ĉefo diris: Kiu do estas via moŝto?Mi estas filo de la Mikado Ohotarasihiko; mia nomo estas Yamato-woguna — respondis la princo. Tiam la ĉefo denove diris: Mi, senrivala fortegulo en la lando, jam obeigis ĉiujn gentanojn, kaj neniam ĝis nun vidis tian bravan homon, kia estas via moŝto. Do mi volas doni al vi honoran titolon el mia sovaĝula buŝo. Ĉu vi bonvolus akcepti?Bone la princo respondis. — Depost nun via moŝto estu nomata Princo Yamato-takeru. Kiam la ĉefo findiris ĉi tion, la princo trapikis lian bruston kaj mortigis lin. Tio estas la kaŭzo, ke oni nomas lin ĝis hodiaŭ Yamato-takeru-no-Mikoto. Poste li sendis Otohikon kaj ceterajn oficirojn, kaj mortigis ĉiujn partianojn de la sovaĝulĉefo.

La princo ekiris por Yamato. Kiam li trapasis la maron Ana en la provinco Kibi, li mortigis tiean malbonan dion. Denove en la transirejo Kasiha en Naniha li mortigis malbonan dion.

Jaro 28 (Z. 758), printempo, monato 2, tago 1: — La Princo Yamato-takeru faris raporton al la Mikado, dirante: Dank' al la spirita potenco de Via Majesto, mi sukcesis forpuni la ĉefon de Kumaso kaj pacigi ĝian landon. Jam la okcidenta regiono tute kvietiĝis kaj la popolo regajnis sendanĝerecon. Nur en la transirejoj de Ana en Kibi kaj de Kasiha en Naniha estis malbonaj dioj. Ili ĉiam elspiradis venenan vaporon kaj turmentis vojaĝantojn. Sed ĉi tiuj fontoj de ĝenerala malutilo ankaŭ estis forigataj, kaj ĉiuj vojoj ĉu mara ĉu tera jam bone malfermiĝis. La Mikado laŭdis lian meriton.

Jaro 40 (Z. 770), somero, monato 6: — La orientaj barbaruloj ribelis, kaj la malproksima regiono falis en malordon.

Aŭtuno, monato 7, tago 16: — La Mikado kunvokis ĉiujn ministrojn, kaj diris: Nuntempe la orienta regiono estas en malbona stato; ĉie furiozas malpacemaj diaĉoj. Plie Emizi'anoj kontraŭstaras al ni, kaj prirabas nian popolon. Kiun do ni sendu tien por restarigi la ordon? Ĉiuj ministroj ne povis respondi. Tiam Princo Yamato-takeru diris: Antaŭfoje mi ekspediciis al la okcidenta regiono, kaj nun estas la vico de Princo Ohousu. Princo Ohousu surprizita forkuris kaj kaŝiĝis en herbejo. La Mikado revokis lin kaj diris riproĉe: Kiu intencis trudi al vi kion vi ne deziras? Kial do vi tiel malkuraĝas antaŭ ol kontraŭstari al la malamikoj? Li donis al li bienon en la provinco Mino kaj sendis lin tien. Li estas la unua prapatro de la domoj, Miketu-no-kimi kaj Moru-no-kimi.

Tiam Princo Yamato-takeru, kun plej entuziasma sinteno, diris: Nur kelke da jaroj post finiĝo de la Kumaso-afero, kaj denove la orientaj barbaroj ribelis. Estas ja bedaŭrinde ke la popolo ĉiam suferas pro senordeco. Eĉ se estas malfacile, mi penos kun tuta forto forigi malpacemulojn. La Mikado donis al li oficon de ĉefkomandanto, kaj diris: Mi aŭdis ke la orientaj barbaroj estas kruelegaj gentoj, ĉiam okupiĝantaj en interbatalado. Nek vilaĝo nek urbeto havas ĉiaman ĉefon, ĉar la dividitaj estroj senĉese interrabadas unu la alian. Plie loĝas en la monto malbonaj dioj, kaj en la herbejo malicaj demonoj; de tempo al tempo ili prezentas sin inter la homoj, kaj turmentas ilin. El la barbaroj, la plej forta gento estas nomata Emizi. Ekzistas neniu etiketo inter geviroj, neniu moralo inter gepatroj kaj gefiloj, kaj eĉ gefratoj malfidas unu la alian. Ili loĝas vintre en tera groto, kaj somere sur arbara nesto. Felo estas ilia vestaĵo, kaj sango estas ilia trinkaĵo. Monton ili supreniras kun facilmovo de flugantaj birdoj; herbejon ili trakuras kun rapideco de sovaĝaj bestoj. Favoron ricevitan ili tuj forgesas, sed ofendon ili nepre venĝas. Tial ili kaŝportas sagopinton en la harfasko, kaj metas glavon sub la vesto. De tempo al tempo ili kunvokas samgentanojn, aŭ por ataki vilaĝon, aŭ por rabi grenojn sur kamparo. Kiam oni atakas, ili forkuras en la herbejon, kaj kiam oni persekutas, ili kaŝiĝas en la monto. Tiamaniere ili estas tute esceptitaj*34 el nia kulturo. Nun observante vian karakteron, Mi trovas vin homo grandkorpa, graciforma, fortega kaj bravega, tiel ke neniu povas kontraŭstari vin. Do Mi konkludas: Karne vi estas Mia filo, sed spirite vi estas sendito el Ĉielo. Sendube Dio kompatema sendis vin por helpi al Mi plenumadon de la sankta tasko, kaj savadon de la regno. Sekureco de la lando kaj digno de la Trono dependas de vi. Aranĝu ĉiun aferon kun profunda pripenso kaj antaŭzorgo. Esploru bone staton de malamikoj, kaj montru al ili jen potencon jen favoron, por submeti ilin sen uzado de armiloj. Moderigu koleremajn diojn per preĝo, forbatu malbonajn demonojn senindulge.

Princo Yamato-takeru ricevis la insignon de ĉefkomandanto, riverencis dufoje antaŭ la Trono, kaj diris: Okaze de la okcidenta ekspedicio, pro spirita potenco de la Mikado, la ĉefo de la banditoj baldaŭ pereis. Ĉi-foje ankaŭ mi fidas al la helpo de Dio kaj potenco de Via Majesto, kaj montros al ili Vian favoron. Kaj poste mi forbatos tiujn, kiuj ankoraŭ malobeos. Tiam laŭ la ordono, Kibi-no-Takehiko kaj Ohotomo-no-Takehi sekvis la princon, kaj Nanatuhagi fariĝis manĝaĵisto.

Vintro, monato 10, tago 2: — Princo Yamato-takeru ekiris.

Tago 7: — La princo flankenvoje vizitis la sanktejon de Ise, kaj adiaŭis al la princino Yamato-hime, sciigante ŝin pri sia misio. Ŝi donis al li la glavon Kusanagi, kaj diris: Estu zorgema.

En la sama monato, la princo antaŭeniris ĝis la provinco Suruga. Iuj banditoj trompe cedis al li, kaj invitis lin al ĉasado, dirante: Ĉi tie en la herbejo troviĝas multege da cervoj, tiom ke ilia elspiraĵo ŝajnas kvazaŭ nebulo, kaj iliaj kruroj kvazaŭ arbetaro. La princo trompita iris en la herbejon por serĉi bestojn. La banditoj ekbruligis la herbejon. La princo, kiu jam trovis, ke li estis trompita, faris fajron kun fajrilo, kaj bruligante la herbejon kontraŭdirekten, savis sian vivon. [Laŭ iu skribaĵo: La glavo Murakumo, kiun la princo portis, elingiĝis aŭtomate, kaj forfalĉis herbojn ĉirkaŭ la princo, kaj savis lian vivon. Tial oni nomis la glavon Kusanagi.](18) La princo diris: Mi estis preskaŭ eltrompita. Kaj li brulmortigis ĉiujn banditojn. Tial la loko estis nomata Yaki-tu (Loko de brulado).

La princo iris pli antaŭen, kaj intencis transiri de Sagami al Kamitu-Husa (Kadusa). Li rigardis sur la maron kaj diris: Malgranda maro preskaŭ transsaltebla! Sed mezvoje sur la maro, subite okazis ventego, kaj la ŝipo preskaŭ dronis. Tiam edzino de la princo, nomata Oto-tatibana-hime, estis kun li. Ŝi estis filino de Osiyama-no-sukune de la familio Hodumi. Ŝi diris: Sendube ĉi tio estas volo de Mardio; mi elaĉetos la princon per mia vivo. Kaj ŝi ekĵetis sin en la maron. Baldaŭ la ventego kvietiĝis kaj la ŝipo albordiĝis. La loko estis nomata Hasirimidu (Kuranta akvo).

Nun la princo ekiris el Kamitu-Husa al la lando Mitinoku (Mutu). Granda spegulo estis pendigita sur la ŝipo de la princo. Preterpasinte la apudmarajn vilaĝojn Asi-no-ura kaj Tama-no-ura, li venis ĝis la landlimo de Emiziujo. Emiziaj ĉefoj, Sima-tu-kami kaj Kuni-tu-kami tendaris apud la haveno Take, kaj intencis rezisti al la princo. Sed kiam ili vidis de malproksime la grandan ŝipon de la princo, ili tute senkuraĝiĝis, kaj eksciis ke ili ne povos venki. Ili forĵetis la pafarkojn kaj sagojn, kaj riverencis de malproksime kaj diris: Ni vidas ke Sinjora Moŝto ne estas homo ordinara. Eble dio? Bonvolu do sciigi al ni lian nomon. La princo responde diris: Mi estas filo de la Plej Honora el Homoj. Ĉiuj Emizioj ektremis pro timo. Ili vadis en la ondoj, kaj propramane altiris la ŝipon al la bordo. Tiele ili faris nenian reziston, kaj atendis punon. La princo ne punis, sed prenis nur la ĉefojn kiel militkaptitojn, kaj metis ilin ĉiam inter sia apudestantaro.

Emizioj jam submetiĝis. La princo ekiris hejmvojen el la lando Hitakami. Li marŝis sudokcidenten, kaj trapasinte la provincon Hitati, alvenis al la provinco Kahi (Kai).

La princo restis en la palaco de Sakawori. Iuvespere, kiam li havis bankedon, li demandis al la apudestantoj per versaĵeto, dirante:

Nihibari'n
kaj Tukuba'n pasinte
kiom foje ni noktis?

Sed neniu povis respondi; nur torĉo-tenisto, daŭrigante la versaĵon (per la sama metro), kantis kiel jene:

Ni do kalkulu:
Nokte pasis naŭ noktoj,
tage pasis dek tagoj.

Spriteco de la servisto plaĉis al la princo, kiu donis al li bonan premion. Cetere, tio estis en ĉi tiu palaco, ke li donis la genton Yukibe(19) al Takehi, prapatro de Ohotomo-no-murazi.

Tiam Princo Yamato-takeru diris: En Emiziujo, ĉiuj ĉefoj jam submetiĝis. Tamen, en la provincoj Sinano kaj Kosi ankoraŭ restas malobeemuloj. Li iris norden de Kahi, kaj trapasinte la provincojn Musasi kaj Kamitu-Kenu (Kooduke), li prenis la vojon okcidenten, ĝis li alvenis al la deklivo de Usuhi. Kiam li suriris la monton Usuhi, li rememoris la mortintan edzinon Ototatibana-hime. Rigardante sudorienten li ĝemis trifoje, kaj diris: Ho, mia karulino! Tial oni nomis la provincojn oriente de la monto, la lando Aduma (mia karulino).

De tie la princo sendis Kibi-no-Takehiko'n*35 al la lando Kosi, por esplori la landformon kaj la staton de popolo, kaj li mem eniris en Sinano. Sinano estas la lando de montoj. Krutaĵoj kaj densejoj ĉie baras la vojon. La princo penege trairis la senhoman regionon, kaj enpenetris en la montaro. Kiam li atingis supron de monto, li malsatiĝis kaj manĝis en la monto. La dio de la monto intencis turmenti la princon, kaj transfiguriĝinte en blankan cervon, ĝi ekaperis antaŭ li. La princo ekpreninte pecon da ajlo, trafis per ĝi la demonaĵon ĉe okulo, kaj mortigis ĝin. Sed baldaŭ poste li perdis la vojon, kaj tute ne scipovis kiel eliri de la monto. Eventuale venis blanka hundo, kvazaŭ por konduki la princon. Sekvinte ĉiam la hundon, fine li atingis la provincon Mino. Tie li renkontis Kibi-no-Takehiko'n, kiu venis el Kosi. Cetere, antaŭ ol la princo mortigis la blankan cervon, trairantoj de la montoj de Sinano malsaniĝis per elspiraĵo de la diaĉo de la monto. Depost tiam, tamen, se ili ŝmiras per dismordita ajlo siajn korpojn kaj tiujn de rajdbestoj, ili neniam estas trafataj de la dia elspiraĵo.

La princo revenis en la provincon Ohari. Tie li edziĝis kun Miyasu-hime, knabino de la familio Ohari, kaj restis tie pli longe ol unu monato. Sed kiam li aŭdis ke en la monto Ibuki de Ahumi (Oomi) loĝas malbona dio, li deponis la glavon Kusanagi al Miyasu-hime, kaj iris al la monto. La dio de la monto transfiguriĝis en boao kaj baris la vojon. Sed la princo transpaŝis super ĝi, kaj iris plisupren, ĉar li prenis ĝin por servisto de la diaĉo, kiu tute ne estas zorginda, se la diaĉo mem estos mortigata. Tiam la diaĉo levis nubojn kaj faligis hajlegon. Montodorsoj kovriĝis per nebulo, kaj valoj fariĝis malhelaj. Estis neniu vojeto. La princo ne sciis, kiun lokon li trapasas. Sed ĉiam blinde daŭrigante iradon en la nebulo, apenaŭ li elvenis de la monto. Kiam li atingis al la montopiedo, kie troviĝis fonto, li estis duonsvena. Trinkinte el la fonto, li regajnis konscion. Tial la fonto estas nomata Fonto de Wi-same.(20)

Post rekonsciiĝo, la princo trovis sin malsana, kaj kun peno ekiris por Ohari. Tie preterpasinte la domon de Miyasu-hime, li iris rekte al Ise kaj alvenis al Wotu. Antaŭan fojon, kiam li estis sur la vojo por la Oriento, iutage li haltis ĉe la marborda sablejo de Wotu, kaj manĝinte sub pinarbo, li forgesis tie sian glavon. Nun kiam li venis refoje, la glavo restis en la sama loko. Tiam li esprimis sian senton per versaĵeto:

Al Ohari
vid'alvide staranta
pino izola!
Se ci, ho, pino izola!
estus homa estaĵo,
mi donus al ci veston!
mi donus al ci glavon!

La princo venis ĝis Nobonu, kiam la malsano gravegiĝis. Li sendis la Emizi'ajn kaptitojn al la sanktejo de Ise, kaj faris raporton al la Mikado, per Kibi-no-Takehiko, dirante: Laŭ la ordono de la Kortego, mi faris ekspedicion malproksimen al la orienta barbarujo. Dank' al Dia helpo kaj la potenco de Lia Majesto, ĉiuj ribelintoj estis jam forpunataj, kaj la malpacemaj diaĉoj ankaŭ submetiĝis. Mi demetis la kirason, enkofrigis la armilon, kaj estis en la vojo de returneniro, senpacience atendante tiun tagon, ja tiun horon, en kiu mi faru raporton persone al la Kortego. Sed tute neatendite proksimiĝis la momento, kiun Ĉielo antaŭfiksis al mi, kaj baldaŭ finiĝos miaj tagoj.(21) Kuŝiĝante en la mezo de dezerto, mi havas neniun, al kiu mi apelaciu mian kordoloron. Vivon mi ne domaĝas; sed mi bedaŭras ke mi ne povas vidi mian patron ankoraŭfoje. Kaj post nelonge li mortis en Nobonu, en sia 30-a jaro.

La morto de la princo faris la Mikadon tiel malfeliĉega, ke li ne povis dormadi trankvile, nek ĝui bongustan manĝaĵon. Tage kaj nokte li ĝemis, lamentis, batis al si bruston. Li diradis: Ho, Wousu, mia filo! Antaŭe, kiam Kumasoj ribelis, li, ankoraŭ neplenaĝa, penservadis pro militiro. Poste, ĉiam apude de Mi, li donadis al Mi bonan konsilon kaj helpon. Okaze ke la orientaj barbaroj malpaciĝis, pro manko de*8 kapabla militisto, Mi estis devigata sendi lin en la landon de banditoj. Depost tiam neniun tagon Mi pasigis ne rememorante pri li. Matene kaj vespere, ekstere kaj hejme, ĉiam, ĉie Mi atendegis lian revenon. Ve al Mi! Tute neatendite Mi perdis Mian amatan filon. De nun per kies helpado Mi plenumadu Mian ĉieldonitan taskon? — Kaj li ordonis al la oficistoj konstrui tombon por la princo en Nobonu de la provinco Ise.

Post nelonge, Princo Yamato-takeru transfiguriĝis en blankan birdon, kaj elvenis de la tombo. Ĝi forflugis en la direkto de Yamato. Oni malfermis la ĉerkon, sed en ĝi restis nur mortovesto. Oni serĉesekvis la birdon; ĝi haltis ĉe la ebenejo Kotohiki en Yamato. Tombo estis konstruata en la sama loko. Sed la birdo forflugis, kaj haltis ĉe la vilaĝo Huruiti*36 en la provinco Kahati (Kawati). Denove oni konstruis tombon. Tiuj tri tomboj estis nomataj Tombo de Siratori (Blanka Birdo). Sed fine la birdo suprenflugis, kaj iris en la ĉielon. En la tomboj estas enterigitaj nur la vestaĵoj. Tiam por memorigi la nomon de la princo, oni fondis la genton Takeru-be. Tio estis la 43-a jaro de la regado de la Mikado.

Jaro 51 (Z. 781), printempo, monato 1, tago 7: — La Mikado invitis ĉiujn korteganojn, kaj donis bankedon dum kelkaj tagoj. Tiam la princo Wakatarasi-hiko-no-Mikoto kaj Takeuti-no-sukune ne venis. La Mikado alvokis ilin kaj demandis kialon. Ili responde diris: En festtagoj, oficistoj, okupiĝante de amuzado, emas forgesi siajn proprajn oficojn. Povas esti ke en tia okazo iuj frenezuloj enŝteliĝas en la palacon. Tial ni garde staris ĉe la pordego por antaŭzorgadi kontraŭ neatendita okazontaĵo. — La Mikado diris: Brave! kaj depost tiam li traktis ilin kun aparta konfido.

Aŭtuno, monato 8, tago 4: — Princo Wakatarasi-hiko fariĝis kronprinco. Samtempe Takeuti-no-sukune estis nomata ĉefministro.

La glavo Kusanagi, kiun kunportadis Princo Yamato-takeru troviĝas nuntempe en la sanktejo de Atuta en la distrikto Ayuti en la provinco Ohari.

La Emiziaj kaptitoj, kiujn la princo oferis al la sanktejo de Ise, ĉiam brue kriegadis kaj agadis barbare. La pastrino Yamato-hime diris: Tiaj sovaĝuloj ne povas loĝadi proksime de la sanktejo. Ŝi sendis ilin al la ĉefurbo. Oni loĝigis ilin apud la monteto Mimoro. Ili dehakis arbojn de la sankta monteto, kaj ĉiam brukriegante en la ĉirkaŭaĵo, timigis vilaĝanojn. Fine la Mikado donis ordonon, dirante: La Emizioj apud la sankta monteto estas malbonmoraj kvazaŭ sovaĝaj bestoj; ne decas loĝigi ilin en la centrolando. Dissendu ilin al la malproksimaj regionoj, kiel ili povas deziri. Ili estas la gento Saheki-be,(22) kiu nun loĝas dise en la provincoj Harima, Sanuki, Iyo, Aki kaj Aha (Awa).

Jen estas la nomaro de gefiloj de Princo Yamato-takeru. El la edzino, Princino Hutati-irihime naskiĝis: Princo Inayori-wake, Mikado Tarasi-nakatuhiko (Tyûai Tennô), Princino Nunosiirihime kaj Princo Wakatake; el ĉi tiuj la plej aĝa Princo Inayori-wake estas la unua prapatro de Inukami-no-kimi kaj Takeru-be-no-kimi. El la edzino, Kibi-Anato-no-Take-hime, filino de Kibi-no-Takehiko, naskiĝis: Princo Take-kahiko (-kaiko) kaj Princo Towoki-wake; el ĉi tiuj la pliaĝa Take-kahiko estas la unua prapatro de Aya-no-kimi de Sanuki, kaj la malpliaĝa Towoki-wake estas la unua prapatro de Wake-no-kimi de Iyo. El la edzino, Oto-tatibana-hime, filino de Osiyama-no-sukune de la familio Hodumi, naskiĝis: Princo Wakatakehiko.

Jaro 52 (Z. 782), somero, monato 5, tago 4: — La Mikadino Harima-no-Ohoiratume mortis.

Aŭtuno, monato 7, tago 7: — Yasaka-irihime fariĝis Mikadino.

Jaro 53 (Z. 783), Aŭtuno, monato 8, tago 1: — La Mikado ordonante al la ministroj, diris: Pro sopirado por Mia amita filo, Wousu, Mi intencas rondiri en la de li pacigita lando. En la sama monato li vizitis (la sanktejon de) Ise, kaj de tie ekvojaĝis por la Orientmara Regiono.

Vintro, monato 10: — La Mikado alvenis al la provinco Kamitu-Husa (Kadusa). Kiam li transiris la markolon de Aha (Awa), li aŭdis klukadon de la birdo nomata kakuka.(23) Li deziris vidi la birdon kaj iris al la marbordo. Tie oni trovis konkulon nomatan umugi.(24) Tiam Ihaka-mutukari, prapatro de Kasihade-no-omi, preparis el ĝi namasu'on(25) kaj manĝigis ĝin al la Mikado. La faro de Mutukari tre plaĉis al la Mikado, kiu donis al li la genton, Kasihade-no-Ohotomobe.(26)

Monato 12: — La Mikado revenis de la Oriento, kaj restis en la Palaco Kan-hata, en la provinco Ise.

Jaro 54 (Z. 784), aŭtuno, monato 9, tago 3: — La Mikado revenis en la Palacon de Makimuku en Yamato.

Jaro 55 (Z. 785), printempo, monato 2, tago 5: — Princo Hikosasima estis nomata la administranto-generalo de la dekkvin provincoj en la Orientmonta Regiono. Li estas nepo de Princo Toyoki. En la vojo, tamen, la princo malsaniĝis kaj mortis en la vilaĝo Kasuga-no-Anakuhi. Provincanoj de la Oriento, kiuj bedaŭris ke ili ne povis akcepti la bonan administranton, forŝtelis lian kadavron, kaj enterigis en la provinco Kamitu-Kenu (Kôduke).

Jaro 56 (Z. 786), aŭtuno, monato 8: — La Mikado, ordonante al Princo Mimoro-wake, diris: Via patro, Princo Hikosasima mortis antaŭ ol ekokupiĝi je sia ofico. Tial vi devas administradi la aferon en la Oriento. Laŭordone la princo iris, kaj penante kompletigi la taskon de sia patro, sukcesis en bona administrado. Kiam li militiris kontraŭ malpacemaj Emizioj, iliaj ĉefoj, Asi-huri-be, Ohoha-huri-be kaj Tohotu-kurawo-be venis antaŭ lin kaj vizaĝ'altere petis pardonon, fordonante ĉiujn siajn teritoriojn. Li liberigis ĉiujn kapitulacintojn, sed mortigis malobeantojn. Depost tiam la orienta regiono restis kvieta dum longatempe. La idaro de la princo ĝis nun restas en la sama regiono.

Jaro 57 (Z. 787), aŭtuno, monato 9: — Oni fosis la lageton de Sakate. Bambuoj estis plantataj sur la digo.

Vintro, monato 10: — Kampistaj komunumoj(27) kaj ŝtataj grenejoj estis fonditaj en ĉiuj provincoj.

Jaro 58 (Z. 788), printempo, monato 2, tago 11: — La Mikado vojaĝis al la provinco Ahumi (Oomi). Dum tri jaroj, li restis en la Palaco de Taka-anaho en Siga.

Jaro 60 (Z. 790), vintro, monato 11, tago 7: — La Mikado mortis en la palaco de Taka-anaho, en la aĝo de 106 jaroj.


(1) Pri la kialo neniu komentariisto donis kontentigan klarigon.
 
(2) »Levi tripiedan kaldronon« 扛鼎 estas nur laŭkutime uzataj vortoj en ĉinaj literaturoj. Tripieda kaldrono reprezentas tre pezan objekton.
 
(3) Virina kvartalo en reĝa kastelo.
 
(4) Probable la naiva rakonto devenis de la vortludo: en la japana lingvo, karpo estas »ko'i«, kaj interseksa amo estas »koi'«.
 
(5) Ĉi tio devas esti alportata en jaron multe pli malfruan, ĉar en Z. 734, Princo Ohousu ankoraŭ ne estis naskiĝinta. Efektive, Ohousu kaj Yamato-takeru naskiĝis ĝemeloj*26, kaj la lasta estis en Z. 757 (t.e. 23 jarojn pli malfrue), kiam li estis sendata*37 al Tukusi, nur 16-jara. Vidu — Z. 757. p. 52.
 
(6) Pendigi donacotajn objektojn sur sakaki-arbo estas esprimo de la plej alta respekto; glavo, spegulo kaj gemo estis tiutempe la plej valoraj objektoj.
 
(7) La diro estas iom absurda; ĝi estas nur imitaĵo de la blagema ĉina literaturo, en kiu ni trovas eĉ jenajn frazojn: Sango elfluinta faris riveron kaj forfluigis pistujojn.(!)
 
(8) Kverko.
 
(9) Ĉi tiu linio devas esti transmetata al la Jaro 18.
 
(10)Hi-muka.
 
(11) Laŭ KOZIKI, la sama versaĵo estis farata de Princo Yamato-takeru, kiam li fariĝis grave malsana en Nobonu de Ise, (en la jaro 41 aŭ Z. 771) en la hejmvojo de la orienta ekspedicio.... Vidu sube, p. 60.
 
(12) Probable aso estas provincialismo de naso = kiu povus diri...?
 
(13) Bastono (ĝoo) = 3 metroj proksimume.
 
(14) Ĉi tiu linio estas laŭvorta traduko de »Asasimono,« kiu estas tiel nomata »kapkuseno« (vidu Vol. I. p. 60) antaŭmetita al la vorto »Mike« en la originalo.
 
(15) Laŭ iu komentariisto, »Ahasaki« 粟岬 estas legota »Kurisaki« (栗岬).
 
(16) La vorto ŝanĝiĝis duafoje, kaj nuntempe ni nomas la lokon »Ukiha.«
 
(17) Oficiala nomo de vilaĝestro.
 
(18) Vidu: Vol. I. p. 28.
 
(19) Gardistaro de la mikada palaco.
 
(20) Ripozo-rekonsciiĝo, tio volas diri: Iu ripozis ĉi tie kaj regajnis konscion.
 
(21) Multfoje la kompilinto de NIHON-GI fuŝe tradukaĉis ĉinlingven la vortojn de la antikva japano, kiu estis neniel influita de la ĉina literaturo. Jen estas ties ekzemplo. Verdire ekzistis neniu ideo de antaŭdestinismo en la frua epoko.
 
(22) Brukriegantoj aŭ alilingvanoj.
 
(23) Birdo nekonata; la nomo estas onomatopea.
 
(24) Meretrix meretrix.
 
(25) Vinagrita krudaĵo (de legomo, fiŝo ks.)
 
(26) La vorto signifas: Aro da Kuiristoj — tiu gento estis metata sub la estreco de Mutukari.
 
(27) Ta-be, t.e. komunumo, kies anoj estas servigataj ekskluzive en kulturado de la kampoj apartenantaj al ŝtata grenejo.
 

[ENHAVO]

Mikado Wakatarasihiko
(13. Seimu Tennô)

Mikado Wakatarasihiko estas la kvara filo de la antaŭa Mikado Ohotarasihiko-osirowake. Lia patrino estas Mikadino Yasaka-irihime, filino de Princo Yasaka-irihiko. En la jaro 46 de la Mikado Ohotarasihiko, li fariĝis kronprinco, en sia 24-a jaro.(1) En la jaro 60, vintre, en la monato 11, la Mikado Ohotarasihiko mortis.

Jaro 1 (Z. 791), printempo, monato 1, tago 5: — La Kronprinco surtroniĝis. La jaro estis la oka de la granda ciklo.

Jaro 2 (Z. 792), vintro, monato 11, tago 10: — Oni enterigis la antaŭan Mikadon en la tombo sur la vojo de Yamabe en Yamato. La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo Granda Mikadino.

Jaro 3 (Z. 793), printempo, monato 1, tago 7: — Takeuti-no-sukune estis nomata granda ministro. Li estis samtaga naskiĝinto kun la Mikado; tio estas kialo, ke la Mikado aparte favoris lin.(2)

Jaro 4 (Z. 794), printempo, monato 2, tago 1: — Jenaj vortoj de la Mikado estis proklamataj: —

Nia antaŭa Mikado estis saĝulo kaj bravulo. Heredante la Tronon, li regadis laŭ la volo de Ĉielo, kaj agadis konforme al la deziro de popolo. Li penis senigi senordecon kaj restarigi justecon. Lia virto estis la virto de Ĉielo kaj Tero, lia vojo estis la vojo de Dio. Tial ĉiuj regatoj en la regno pace iradis siajn proprajn vojojn. Al Mi, heredinto de lia Trono, ja estas la kaŭzo de konstanta maltrankvileco, ke la popolo ĉiam restas en la stato de mizera senkultureco, dank' al manko de*8 kondukado de bonaj estroj en ĉiuj provincoj kaj en ĉiuj distriktoj. De nun do ni starigu estrojn en ĉiuj provincoj kaj distriktoj, elektitajn el tieaj kapabluloj, por ke ili estu ankaŭ defendantoj de la metropolo.

Jaro 5 (Z. 795), aŭtuno, monato 9: — Per la dekreto, oni starigis en ĉiu provinco la estron kun oficnomo Miyatuko, kaj en ĉiu distrikto la ĉefon kun oficnomo Inagi. Insignoj donitaj al ili estis ŝildo kaj halebardo. Provincoj kaj distriktoj estis dividataj unu de la alia per montaroj kaj riveroj; kaj vilaĝoj kaj vilaĝetoj per interkampaj vojetoj. La vojetoj irantaj de oriente okcidenten estis nomataj »laŭlongaj«, kaj la vojetoj irantaj de norde suden estis nomataj »transversaj«. La kampoj sude de la monto estis nomataj »lumflankaj«, kaj tiuj norde de la monto estis nomataj »dorsflankaj«. Popolo restis kontenta en sia propra pozicio, kaj la tuta lando estis kvieta.

Jaro 48 (Z. 838), printempo, monato 3, tago 1: — Princo Tarasi-nakatuhiko, nevo de la Mikado fariĝis kronprinco.

Jaro 60 (Z. 850), somero, monato 6, tago 11: — La Mikado mortis en sia 107-a jaro.(3)


(1) Komparu kun »Jaro 51« de Keikô Tennô; ekzistas*38 sinkontraŭo inter kuntekstoj.
 
(2) Ĉu vere tia sento ekzistis ĉe niaj prapatroj? mi ne scias.
 
(3) Se li estis 24 jara, kiam li fariĝis kronprinco, en la Jaro 46 de Keikô Tennô (Z. 776), li devas esti 98 jara en Z. 850. Tia sinkontraŭo devenas de tio, ke la aŭtoro prenis la materialojn el diversaj fontoj, kaj bedaŭrinde li estis indiferenta pri matematikaĵo. — Laŭ KOZIKI, Seimu Tennô estis 95 jara.
 

 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

LIBRO OKA

Mikado Tarasi-nakatuhiko
(14. Tyûai Tennô)

Mikado Tarasinakatuhiko*39 estas la dua filo de la Princo Yamato-takeru. Lia patrino estas Hutati-irihime, filino de Mikado Ikume-irihiko-isati (12. Suinin Tennô). Li havis gracian kreskon kaj lia staturo atingis 10 futojn. En la jaro 48 de Mikado Wakatarasihiko (Z. 838), li fariĝis kronprinco; li estis tiam 31-jara.(1) Al Mikado Wakatarasihiko naskiĝis neniu filo, tial li fariĝis lia heredonto. En la jaro 60 de sia regado, Mikado Wakatarasihiko mortis; sekvantan jaron, aŭtune, en la monato 9, en la tago 6, oni enterigis lin en la tombo de Saki-no-Tatanami en Yamato.

Jaro 1 (Z. 852), printempo, monato 1, tago 11: — La Kronprinco surtroniĝis.

Aŭtuno, monato 9, tago 1: — La Mikadino-vidvino estis honorata per la titolo, Granda Mikadino.

Vintro, monato 11, tago 1: —La Mikado parolis al la ministroj, dirante: Mia patro mortis frue, kiam Mi estis ankoraŭ infana, kaj li fariĝis blanka birdo kaj supreniris ĉielen. Mi sopiras al li senĉese, kaj deziras ke oni nutradu blankajn birdojn en la lageto apud la tombo, por ke Mia sento estu iom konsolata de ili. Oni ordonis al provincoj tributi blankajn birdojn.

Monato 11 ripetita, tago 4: — El la provinco Kosi, oni sendis kvar blankajn birdojn. Kiam alportanto de la birdoj venis ĝis la bordo de la rivero Udi, Princo Gamami-wake vidis la birdojn, kaj demandis: Kien oni alportas la birdojn? — La Kosianoj diris: La Mikado, pro sopirado al sia patro, deziras nutradi ilin; tial oni sendis ilin al li. — La princo diris: Blankaj birdoj? Rostite ili povas esti ankaŭ nigraj birdoj. Li prenis la birdojn perforte kaj foriris. La Kosianoj raportis ĉion al la Mikado, kiu indignis pro lia malĝentileco kontraŭ la mortinta patro, kaj mortpunis lin. Gamami-wake estas frato-malpliaĝulo de la Mikado el malsama patrino. Pri tio tiamuloj diradis: Patro estas respektenda, kaj frato-pliaĝulo estas obeenda. Sed li malrespektis la patron, kaj malobeis la frato-pliaĝulon. Kio do savu lin de mortpuno? — La jaro unua de la Mikado estis la naŭa jaro de la granda ciklo.

Jaro 2 (Z. 853), printempo, monato 1, tago 11: — Princino Okinaga-tarasihime fariĝis Mikadino.

Antaŭ ol ĉi tio, la Mikado prenis Ohonakatu-hime, filinon de sia onklo, Hikohito-no-ohoe, kiel kromvirinon, kaj per ŝi naskigis*28 la princojn Kagosaka kaj Osikuma. Per alia kromvirino Otohime, filino de Ohosakanusi, prapatro de Kumata-no-miyatuko, li naskigis*28 la princon Homuya-wake.

Monato 2, tago 6: — La Mikado vojaĝis al Tunuka, kaj restis en la Palaco de Kehi.

En la sama monato, la ŝtata grenejo de Ahadi estis fondata.

Monato 3, tago 15: — La Mikado faris rondiradon en la sudaj regionoj. La Mikadino kaj la korteganoj restis en Kehi. Sekvata de plisimpla procesio de du-tri ministroj kaj kelkcent oficistoj, la Mikado atingis la provincon Kii, kaj restis en la Palaco de Tokorotu.

En la sama tempo, Kumasoj ribelis, kaj ne tributis. La Mikado intencis ataki la landon de Kumasoj, kaj ekveturis por Anato per ŝipo. Samtempe li sendis al la Mikadino en Kehi, por peti ke ŝi rekte iru al Anato.

Somero, monato 6, tago 10: — La Mikado alvenis al la haveno de Toyora.(2)

La Mikadino ekiris de Tunuka. Kiam ŝi venis al la maro de Nuta, kaj manĝis en la ŝipo, amaso da pagroj kolektiĝis apud la ŝipo. La Mikadino elverŝis sakeon sur la fiŝojn, kiuj tuj fariĝis ebriaj, kaj venis surfacen. Tieaj fiŝistoj, kiuj abundege kaptis la fiŝojn, diris: Ĉi tiuj fiŝoj estas donaco de la bona reĝino. Depost tiam, ĉiujare en la sesa monato, fiŝoj en la sama loko venas surfacen, kun ventro supren, kvazaŭ ebriaj.

Aŭtuno, monato 7, tago 5: — La Mikadino alvenis al Toyora. En la sama tago, ŝi ektrovis en la maro la »Laŭvolajn Perlojn«.(3)

Monato 9: — Palaco estis konstruata en Anato; oni nomis ĝin Palaco de Toyora.

Jaro 8 (Z. 859), printempo, monato 1, tago 4: — La Mikado vojaĝis al Tukusi. Kiam li venis al la fiŝista vilaĝo Saba de Suha, tiam la distriktestro de Woka, nomata Kumawani venis renkonte al li.(4) Li starigis ĉe l' antaŭo de naŭ-klafta ŝipo, elradikigitan sakaki-arbon, kaj metis sur ĝia supra branĉo spegulon, sur ĝia meza branĉo glavon, kaj sur ĝia malsupra branĉo gemon. Kaj li donacis al la Mikado sian bienon kiel la »fiŝ- kaj salejon,«(5) dirante: De Anato ĝis la transirejo de Mukatunu estu la orienta limo; la transirejo Nagoya estu la okcidenta limo; la insuloj Motori kaj Abe estu rizkestoj; la insulo Siba estu kaldrono; kaj la maro de Sakami estu salejo.

La ŝipo de la Mikado, kondukata de Kumawani, preteriris la terpinton Yamaga, kaj antaŭeniris ĝis la marpordo de Woka, kiam ĝi subite haltis per si mem. La Mikado demandis al Kumawani, dirante: Ĉu estas vere, ke vi venis kun pura koro? Se jes, kial la ŝipo ne antaŭeniras? — Kumawani diris responde: Tio ne estas pro mia kulpo, ke la ŝipo ne antaŭeniras. Sed loĝas ĉi tie gedioj nomataj Ohokuranusi kaj Tubura-hime. Sendube ĉi tio estas ilia volo. La Mikado faris la direktiliston nomatan Igahiko la pastro, kaj per li faris oferadon al la gedioj. Tiam la ŝipo antaŭeniris.

La Mikadino veturis per aparta ŝipo. Kiam ŝi venis ĝis la enirejo de la golfeto Kuki-no-umi, la tajdo forfluis, kaj la ŝipo ne iris antaŭen. Tiam Kumawani, kiu denove venis renkonte al ŝi, timis kaj penis amuzi*40 ŝin, prezentante al ŝi kolektojn de*8 fiŝoj kaj akvobirdoj. Kiam la tajdo alfluis la ŝipo ekveturis kaj alvenis al la haveno de Woka.

Kiam la Mikado alvenis al la insulo Hiku-sima de Anato, distriktestro de Ito de Tukusi, nomata Itote, venis renkonte al li.(6) Li starigis ĉe l' antaŭo kaj la malantaŭo de sia ŝipo elradikigitajn sakaki-arbojn, kaj metis sur iliaj supraj branĉoj gemojn, sur iliaj mezaj branĉoj spegulojn, kaj sur iliaj malsupraj branĉoj glavojn, kaj ĉiujn ĉi tiujn li donacis al la Mikado, dirante: Kun respekto mi dediĉas ĉi tiujn trezorojn al Lia Majesto; dezirante ke Lia regado brile prosperu kvazaŭ la gemoj brilas; ke li rigardu klare ĉiujn aferojn en la lando kvazaŭ la speguloj spegulas ĉiujn objektojn; kaj ke Li senigu per la glavoj ĉiujn malobeemulojn en la lando. La diro de Itote plaĉis al la Mikado, kiu tiam diris: Isosi! (brave...) Pro tio oni nomis la landon de Itote »Iso«. La vorto ŝanĝiĝis, kaj nuntempa ni nomas ĝin Ito.

Tago 24: — La Mikado alvenis al la distrikto Na, kaj restis en la Palaco de Kasihi.

Aŭtuno, la monato 9, tago 5: — Laŭ la ordono de la Mikado, ĉiuj ministroj interdiskutadis pri atako de Kumasoj. Tiam iu dio okupis la Mikadinon, kaj per ŝi li instruis, dirante: Ne tro prizorgu la malobeon de Kumaso. Ĝi estas lando de dezerto, kaj tute ne meritas almiliti. Transe de la maro estas pli bona lando — lando de trezoroj, kie produktiĝas oro, arĝento kaj diversaj belaĵoj. Jen ĝi kuŝas kaj treniĝas sur la horizonto kvazaŭ brovo de belulino. Siragi ĝi nomiĝas. Se vi adoros min, ĝi obeos al vi, kaj sekve Kumaso submetiĝos per si mem, kaj tute ne necesos ke oni sangomakulu sian glavon. Kaj por adori min, oni oferu al mi la ŝipon de la Mikado kaj la rizkampon Ohota, kiun iam Anato-no-atahi-Homutati donacis al la Mikado.

La Mikado ne kredis la diron de la dio. Li supreniris altan monton, kaj rigardis malproksimen. Sed la maro etendiĝis senlime; ŝajnis ke neniu lando troviĝas transe de ĝi. Tiam li diris: Jen Mi rigardas ĉien, sed krom la maro, Mi vidas nenion. Ĉu ie en la vakuo troviĝas la lando? Kiu dio ja vane intencas Min trompi? Cetere, Miaj patroj-mikadoj jam sanktigis ĉiujn diojn, kaj neniu dio restas ne adorata. Tiam la dio denove diris per la Mikadino: Mi pridiras kion mi vidas propraokule, sed vi neas mian diron, kaj blasfemas kontraŭ mi! Certe*41 vi ne povos akiri la landon, kies ekziston vi ne kredas; sed la infano, kiu nun estas en la ventro de la Mikadino, akiros ĝin en estonteco. La Mikado ankoraŭ ne kredis, kaj atakis Kumason, sed li revenis sen sukceso.

Jaro 9 (Z. 860), printempo, monato 2, tago 5: — La Mikado subite malsaniĝis kaj morgaŭan tagon li mortis. [Iu diras: La Mikado atakis Kumason, kaj mortis trafita de l' sago.] Li estis 52-jara.

La Mikadino ne publikigis la morton de la Mikado, ĉar, ŝi pensis, se la popolo sciiĝus, ili senkuraĝiĝus. Ŝi gardis la palacon per la kvar ministroj, Nakatomi-no-Ikatu-no-murazi, Ohomiwa-no-Ohotomonusi-no-kimi, Mononobe-no-Ikuhi-no-murazi kaj Ohotomo-no-Takemotu-no-murazi,(7) kaj sekrete enĉerkiginte la korpon de la Mikado, sendis ĝin al Anato per Takeuti-no-sukune, kaj faris provizoran enterigon en la Palaco de Toyora. En la 22-a*42 de la monato, Takeuti-no-sukune revenis el Anato, kaj faris raporton al la Mikadino.

Enteriga ceremonio de la Mikado estis prokrastata pro militiro kontraŭ Siragi.


(1) Ĉi tio tre evidente malakordas je la kunteksto. Lia patro Princo Yamato-takeru mortis jam antaŭ 67 jarojn, en Z. 771. (vidu p. 60)
 
(2) Nuna Tyôhu (Ĉofu) apud la urbego Simonoseki.
 
(3) En la hinda fabelo oni rakontas pri tiel nomata »ĉintâmani,« kiu estas sorĉa gemo kun mirinda povo plenumi al sia posedanto kion ajn li deziras. La sanskrita vorto »ĉintâmani« estas tradukita de ĉinoj per 如意珠 (njo-i-ŝu), kiu signifas »laŭ-vola perlo«; la vorto enportiĝis en Japanujon en malpli frua tempo, kune kun Budhismaj literaturoj. Tamen, kompreneble ĝi neniel rilatas al la historio de la antikva Japanujo antaŭ ol kiam Budhismo enkondukiĝis. Probable la aŭtoro de NIHON-GI uzis la vorton por traduki pli ĉinece la japanajn fabelaĵojn: gemo-tajdflusiga kaj -malflusiga. (vidu LIBRO DUA, p. 51) — Cetere, dum nia NIHON-GI donas nenion pluan pri la njo-i-ŝu, Tyôhu'anoj rakontas pli detale: — La Mikadino Zingû sendis senditon al la Mardio por peti lian helpadon en la venonta milito kontraŭ Kumasoj. La sendito revenis alportante la gemo-tajdflusigan kaj -malflusigan, kiujn la Mardio donacis al la Mikadino, por ke oni uzu ilin en mara batalo. — Ĉi tio bone koincidas kun la priskribo de NIHON-GI. Tyôhu'a legendo rakontas plue: — Kiam Mikado Tyûai estis okupita en preparado de militiro, ŝiparo de*8 malamika armeo, interligiĝinta kun Siragi'anoj, venis invadi en la maron de Toyora. Tiam oni enĵetis en la maron la gemo-tajdmalflusigan; baldaŭ la marakvo forfluis, kaj la maro fariĝis seka tero. Kiam la malamikoj elŝipiĝis kaj piede antaŭeniris sur la sekiĝinta marfundo, oni jetis la gemo-tajdflusigan, kaj dronigis la tutan armeon. — Ĉi tio rememorigas al ni la rakonton de Moseo kontraŭ egiptanoj en Ruĝa Maro.
 
(4) Ĉi tio estas iom malkorekta, ĉar Saba ne estas en la vojo, Toyora — Tukusi; ĝi situas ĉ. 80 kilometrojn oriente de Toyora. Mi supozas ke ĉi tiu okazintaĵo (bonvenigo farita de Kumawani) okazis antaŭ ses jarojn t.e. ĵus antaŭ la alveno de la Mikado al Toyora. Eble oni eraris ordon de l' paĝoj dum sinsekvaj transkopioj de la libro.
 
(5) Teritorio, de kie oni tributadas fiŝojn kaj salon por uzado de la kuirejo de la Mikada domo. 魚鹽地 Na-siho-tokoro.
 
(6) Denove estas malkorektaĵo. La insulo Hiku-sima kuŝas nur 10 kilometrojn okcidente de Toyora, Tial, se Itote renkontis la Mikadon ĉi tie, tio devas esti okazinta antaŭ ol kiam la Mikado alvenis al Woka. Mi supozas ke ĉi-supra priskribo pri la bonvenigo de Kumawani ĉe Saba estas anstataŭota per tiu de Itote ĉe Hiku-sima.
 
(7) La kompleta nomo de la antikva altrangulo konsistas el nomeroj aranĝitaj laŭ jena ordo:
1° Nomo de la familio aŭ domo (udi), ekzemple: Nakatomi, Ohomiwa, Mononobe, Ohotomo.
2° Vorteto »-no«, postpozicio aŭ genitivosigno.
3° Individua nomo (na), ekzemple: Ikatu, Ohotomonusi, Ikuhi, Takemotu.
4° Vorteto »-no« denove. Kelkafoje*43, ĉi tiu »no« estas forigita.
5° Tiel nomata »kabane«, t. e. la speciala titolo, apartenanta al ĉiu domo, kaj prezentanta samtempe oficon kaj nobelecon de la domo; ekzemple, omi, murazi, tomo-no-miyatuko, kuni-no-miyatuko (aŭ kunituko, provincestro), kimi, wake, sukune, agata-nusi (distriktestro), sukuri (vilaĝestro), inagi, ohito (aŭ ohuto), atahi. Originale, ĉiuj ĉi tiuj estis nomoj de la oficoj; sed pro tio, ke en la antikva reĝimo, oficoj estis heredaĵoj de nobelaj domoj, ili fariĝis rangnomoj de nobeleco. En malpli frua epoko, fine ili fariĝis nuraj familititoloj*44.
Oni povas ankaŭ meti la kabane antaŭ la individua nomo; en tiu kazo, oni forigas ĉiam la duan »-no«, kiel ekzemple: Nakatomi-no-murazi-Ikatu.
 

 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

LIBRO NAŬA

Okinaga-tarasihime-no-Mikoto
(Zingû Kwôgô)

Okinaga-tarasihime-no-Mikoto estas filino de Princo Okinaga-no-sukune, pranepo de Mikado Wakayamato-nekohiko-ohohibi (9. Kaikwa Tennô). Ŝia patrino estas Kaduraki-no-Takanuka-hime. En la jaro 2-a de Mikado Tarasinakatuhiko, ŝi fariĝis Mikadino. Ŝi estis denaske inteligenta kaj belaspekta. Kiam, en sia 9-a jaro, printempe, en la 2-a monato, Mikado Tarasinakatuhiko mortis en la Palaco de Kasihi en la provinco Tukusi, ŝi bedaŭris ke lia trofrua morto estis sekvo de malobeado al la dia instruo, kaj pensis ke oni devas antaŭ ĉio rekoni la dion, kiu malfavoris lin, kaj poste serĉi »la landon de trezoro«. Ĉiuj ministroj kaj oficistoj estis ordonataj fari oferadon por esti purigataj de sia pekado. Plie, sankta fastejo estis konstruata en la urbeto Oyamada.

Monato 3, tago 1 (Z. 860): — En la tago benita, la Mikadino eniris en la sanktan fastejon. Ŝi mem fariĝis di-anstataŭantino; Takeuti-no-sukune ludis la koto'on, kaj Nakatomi-no-Ikatuomi fariĝis la juĝanto de dia vorto. Monteto da bela silko estis metata apud la kotoo, kaj oni demandis: Kiu estas la dio, kiu antaŭtage donis instruon al la Mikado. Ni tre deziras aŭdi lian nomon. Post ke oni pasigis sep tagojn kaj sep noktojn en fastado, diino respondis: Mi estas la diino, kiu loĝas en la sanktejo Sakusuzu-no-Isuzu en la distrikto Momotutahu-Watarahi en la provineo Ise, kie blovadas dia vento; mia nomo estas Tukisakaki-ituno-mitama-amasakaru-Mukatuhime-no-mikoto.Ĉu estas ankoraŭ alia dio? oni demandis duan fojon. Respondo: Kiu sin prezentas, tiu estas la dio loĝanta en la distrikto Wota-ata-husi-no-Aha.Ĉu estas iu ankoraŭ? Respondo: Mi scias ĉion en la Ĉielo, mi scias ĉion en la Vakuo; mi estas Tamakusi-irihiko-ituno-Kotosironusi.Ĉu estas iu alia? oni demandis. Respondo: Esti, neesti mi ne scias. Tiam la juĝanto de dia vorto diris: Kvankam li ne respondas nuntempe, tamen li diros ion poste. Kaj poste dioj respondis: Ni estas la dioj, kiuj ekaperis el sub la akvo de Tatibana-no-Wodo en la provinco Hiuga; niaj nomoj estas Uha-tutunowo, Naka-tutunowo kaj Soko-tutunowo.Ĉu ankoraŭ alia? Respondo: Ĉu esti, neesti mi ne scias. Kaj plu respondis neniu dio.

La Mikadino faris oferadon al la dioj, kiuj ĵus prezentis sin, kaj poste sendis Kamowake, prapatron de Kibi-no-omi, por ataki la landon de Kumasoj. Post nelonge ĝi submetiĝis per si mem.

Tiutempe en la vilaĝo Notorita, estis fortegulo nomata Ha-siro-kuma-wasi (Flugilo-blanka-urso-aglo). Li havis flugilojn, kaj flugadis alte en la aero. Pro tio, li tute ne obeis al la ordono, kaj ĉiam prirabis popolon.

Tago 17: — La Mikadino intencis ataki Kumawasi, kaj transloĝis en la Palacon de Matu-no-wo. En la vojo subite okazis kirlovento, kaj la ĉapelego de la Mikadino estis forblovata. Tial oni nomis tiun lokon Mi-kasa.(1)

Tago 20: — Oni atakis Kumawasi en Sosoki-nu, kaj mortigis lin. Tiam la Mikadino diris: Mia koro estas trankvila, ĉar oni forigis Kumawasi. Pro tio oni nomis la lokon Yasu.(2)

Tago 25: — Oni mortigis ĉefinon de Tutigumo, nomatan Taburatu-hime, en la distrikto Yamado. Ŝia frato Natuha forkuris.

Somero, monato 4, tago 3: — La Mikadino vojaĝis norden kaj alvenis al la distrikto Matura en la provinco Antaŭ-Hi (Hizen). En la rivereto Tamasima, apud kiu la Mikadino manĝis, ŝi provis fiŝhokadon, eltirinte fadenon el sia vesto, kaj kurbiginte kudrilon en la formo de fiŝhoko. Ŝi metis ĉe la hoko grajnon da bolita rizo, kaj sidante sur ŝtonego en la rivereto, enĵetis ĝin en la akvon, kaj diris: Se mi sukcesos en la venonta ekspedicio al la lando de trezoro, estu kaptata per mia fiŝhoko iu fiŝo en la rivereto. Kiam ŝi suprentiris la hokofadenon, ŝi trovis ĉe la hoko fiŝon aju.(3) Ŝi diris: Ĉi tiu estas maloftaĵo. Pro tio oni nomis la lokon Medura.(4) La vorto ŝanĝiĝis, kaj hodiaŭ oni nomas la lokon Matura. Cetere, ekde tiam ĉiujare en la komenco de la kvara monato, virinoj de la loko hokokaptas fiŝojn aju en la rivereto. Se, tamen, viroj provas, ili povas kapti neniun fiŝon.

La Mikadino, kiu jam bone konvinkiĝis pri graveco de la dia instruo, intencis ankoraŭfoje fari oferadon al la dioj, antaŭ ol ekiri por la ekspedicio.(5) Tiucele ŝi difinis la sanktejan rizkampon (t. e. rizkampo, kies rikoltaĵo*45 estas ekskluzive uzota por oferaĵo aŭ ceteraj elspezoj de la sanktejo), kaj por konduki akvon de la rivero Naka al la rizkampo, oni fosis kanalon.  Kiam la fosado atingis ĝis apud la monteto Todoroki, oni renkontis ŝtonegon netraboreblan.  Tiam Takeuti-no-sukune laŭordone oferis glavon kaj spegulon al la dioj, kaj preĝis dian helpon por trafosado de l' kanalo.  Subite fulmo ekbatis kaj fendis la ŝtonegon.  Oni nomis la kanalon la Kanalo de Sakuta.

La Mikadino revenis en Kasihi.  Iun tagon ŝi staris apud la maro, kun hararo malligita, kaj baniĝonte en la marakvo, ŝi diris: Mi sekvas la instruon de la dioj, kaj fidas al la helpo de la animoj de la prapatroj, kaj intencas almiliti la transmaran landon. Nun mi lavas miajn harojn en la marakvo. Se mi sukcesos, la haroj dividiĝu en du partojn. Kiam ŝi banis la kapon, haroj dividiĝis per si mem. Tiam ŝi aranĝis ilin en vira maniero, kaj kunvokinte ĉiujn ministrojn, ŝi donis jenan instrukcion: — Militiro estas gravega afero, de kiu dependas ĉu la ŝtato prosperos aŭ pereiĝos. Ĝi ne devas esti konfidata al vasaloj, ĉar okaze de malsukceso ili meritos punon. Tial mi, kvankam senkapabla malfortulino, prenas viran formon dum kelkatempe, kaj penas plenumi la heroecan entreprenon. Mi fidas al la subtenado de la dioj kaj la helpo de la ministroj, kaj komandante la armeon, iras serĉi la landon de trezoro transe de la maro. La tutan respondecon mi prenas sur min sola, sed samtempe mi deziras, ke vi ĉiuj bone interdiskutadu pri la afero, kaj kontribuu viajn plejeblojn al la sukceso de la afero. — Ĉiuj ministroj diris: La Mikadino klopodas pro sendanĝerigo de la lando; ni ĉiuj obeeme plenumos ŝian ordonon.

Aŭtuno, monato 9, tago 10: — Ŝipoj estis kolektataj el ĉiuj provincoj, kaj armiloj estis pretigataj. Nur varbado de soldatoj ne progresis bone. La Mikadino, kiu pensis ke tio devas esti volo de l' dio, faris sanktejon por la Dio de Ohomiwa, kaj oferis glavon kaj halebardon. Baldaŭ multenombro da soldatoj alvenis.

Oni sendis fiŝiston de l' insulo Abe, nomatan Womaro por vidi ĉu ekzistas lando en la okcidenta maro. Ĉi tiu revenis kaj raportis, ke li vidis neniun landon. Oni sendis denove fiŝiston de l' insulo Sika, nomatan Nakusa. Li revenis post kelkaj tagoj, kun raporto: En la nordokcidento, sur la horizonto vidiĝas streko da io kvazaŭ monto. Sendube troviĝas lando.

La tago de l' ekiro estis elektata per divenado. La Mikadino deklaris sin ĉefkomandanto, kaj disdonis jenajn ordonojn al ĉiuj armeoj:

Komandantoj devas esti zorgemaj kaj decidemaj en ordondonado, alie trupoj ne povas bone discipliniĝi.

Kiuj agadas troavideme kaj egoisme, tiuj ne povos venki.

Ne taksu malamikojn tro malfortaj, sed la fortajn ne timu.

Insidemulojn ne toleru, sed cedintojn ne mortigu.

Bravaj batalintoj estos bone premiataj, sed malkuraĝuloj ricevos punon.

Tiam la dioj (de Sumiyosi) revelaciis sian instruon al la Mikadino, dirante: Niaj animoj de harmonio ĉiam kunestos kun la Mikadino por gardi ŝian vivon, dum niaj animoj de forteco estos en la avangardo kaj gvidos la ŝiparon. La Mikadino adorkliniĝis. Ŝi faris homon nomatan Yosami-no-Ahikowo-Tarimi la pastro al la dioj (de Sumiyosi).

En la sama okazo, la Mikadino estis graveda, kaj jam venis la monato de akuŝo. Ŝi prenis pecon da ŝtono, metis ĝin sub la zono, kaj preĝis, dirante: Akuŝo prokrastiĝu ĝis kiam la afero estos finita, kaj mi revenos ĉi tien. Cetere, tiu sama ŝtono nuntempe kuŝas apud la vojo en la distrikto Ito.

Tiam oni faris sanktejon por la animoj de forteco en la avangarda ŝipo, kaj sanktejon por la animoj de harmonio en la ŝipo de la Mikadino.

Vintro, Monato 10, tago 3: — La Mikadino ekveturis el la haveno Wani. Tiam —

Dio de Vento sendis venton;
Ĉefo de Maro levis ondojn.
Grandaj marfiŝoj venis surfacen,
kaj antaŭen puŝis la ŝipojn.
Favora vento blovadis sur la velo;
marfluo plirapidigis la ŝipiron.
Remiloj estis tute ne uzitaj,
kaj la ŝiparo baldaŭ atingis la landon Siragi.

Samtempe okazis marinundo, kaj la tajdo atingis internen de la lando. La reĝo de Siragi tremis pro timo. Li kunvokis ĉiujn vasalojn kaj diris: Ekde la fondiĝo de la lando, neniam okazis ke la tajdo invadas la landon. Ĉu venis al ni la lasta tago, kaj la tuta lando fariĝas maro? Kiam ankoraŭ neniun rimedon oni pripenis, jen —

La maro estis plenigata de ŝipoj;
flagoj flirtantaj brilis sub la sunradio.
Tondris konktrumpetoj kaj tamburoj,
kaj la bruego kvazaŭ tremigis tutan teron.

La reĝo de Siragi eksentis, ke lia*46 lando estos baldaŭ detruata, kaj pro timo scipovis nenion fari. Li diris: Mi aŭdis ke, en la oriento estas difavorata lando nomata Nippon, kaj regata de saĝega reĝo Tennoo*47, Sendube ĉi tiu estas la nevenkebla armeo de tiu lando. Kiel do ni kontraŭstaru al ĝi kun armiloj? Li levis blankan flagon, kaj portis blankan ŝnuron, kaj tiamaniere esprimis submetiĝon. Plie li sigelis tutan libraron, kaj antaŭ la Mikadino adorkliniĝis, dirante: De nun tiel longe ke la Kosmo mem ekzistos, mi estos via vasalo-ĉevalnutristo; ĉiujare en printempo kaj aŭtuno, mi sendos selaĵojn, seninterrompe tiel, ke direktiloj de la ŝipoj ne povas esti sekigataj. Ĉiujare mi tributados viran kaj virinan impostaĵojn,(6) por kio malproksimeco de la vojo neniom min ĝenu. Kaj por pli emfazi sian ĵuron, li diris denove: Ĝis kiam la suno leviĝos el la okcidento, ĝis kiam la rivero Arinare(7) fluos renversen, ĝis kiam ŝtonoj en la rivero falos supren kaj fariĝos steloj, ni plenumadu la ĵuron; se alie, ĉiuj ĉiel- kaj terdioj malbenu nin.

Tiam iuj diris: Ni mortigu la reĝon. Sed la Mikadino diris: En la komenco, ni intencis akiri la landon de trezoro, kiun la dioj donis al ni; kaj plie, mi donis instrukcion, dirante, Cedintojn ne mortigu. Nun kiam la lando de trezoro kapilutaciis, kaj la reĝo submetiĝis, mortigi la reĝon estas malĝuste. Tiam liberiginte lin, ŝi donis al li la titolon Imperia Ĉevalnutristo.

Fine la Mikadino eniris en la ĉefurbon. Oni sigelis la konservejon de gravaj trezoroj, konfiskis librojn kaj dokumentojn, kaj starigis la halebardon de la Mikadino antaŭ la pordego de la reĝa palaco kiel memoraĵon por venontaj generacioj. La halebardo restas ĝis nun antaŭ la pordego de la reĝa palaco de Siragi.

La reĝo Hasamukin(8) de Siragi liveris Misikoti Hatorikanki(9) kiel garantiulon, kaj sendis okdek ŝipojn da oro, arĝento, belaĵoj kaj silkaĵoj. Depost tiam la reĝo de Siragi sendadis okdek ŝipojn da tributoj.

La reĝoj de Koma(10) kaj Kudara,(11) kiuj aŭdis ke Siragi jam submetiĝis al la lando Sunleviĝejo, spione observis ĝian armeon; sed kiam ili trovis ĝin nevenkebla, ili venis al la tendaro de la Mikadino, kaj diris vizaĝ'altere: Depost nun por eterne ni restos viaj okcidentaj dependlandoj kaj pagados tributon seninterrompe. Tiam oni fondis la Imperiajn Gubernatorejojn.(12) Cetere, la menciitaj landoj estas tiel nomtaj Tri Kanlandoj.(13)

La Mikadino revenis de Siragi.(14)

Monato 12, tago 14: — La Mikadino naskis Princon Honda en Tukusi. La lokon de akuŝo oni nomis Umi (akuŝi).

 

FT. 1. Iu rakontas: — La Mikado Tarasinakatuhiko estis en la palaco Kasihi de Tukusi. Dio okupis homon nomatan Utisarutaka Kunisarutaka Matuyatane, kaj instruis al la Mikado, dirante: Se vi deziras akiri la landon de trezoro, mi povas doni ĝin al vi. Kaj denove li diris: Donu koto'on al la Mikadino. Kiam la Mikadino ludis koto'on, la dio okupis ŝin kaj diris: La lando, kiun vi almilitas, estas tute senfrukta kvazaŭ cervokorno. Sed se vi oferos al mi vian ŝipon kaj kampon donacitan de Anato-no-Homutati, mi donos al vi belan landon produktantan oron kaj arĝenton. Tiam la Mikado diris: Kial vi volas mensogi, spite de dio mem? Kie do povas esti nova lando? Kaj per kio mi mem veturu, post ke mi foroferos mian ŝipon? Kaj cetere, kiu dio do estas vi? Sciigu al mi vian nomon. Tiam la dioj, Uha-, Naka- kaj Soko-tutunowo*48 sinsekve prezentis sin, kaj post tio, dio donis sian nomon: Mukahitunowo-Kikiso-Ohohu-Itunomitama-Hayasagari-no-Mikoto. Tiam la Mikado respondante al la Mikadino diris: Kia malbelsona vorto! Por kio vi diras Hayasagari, Sinjorino? Tiam la dio diris: Ĉar vi ne kredas, vi ne povas akiri la landon, sed la knabo en la ventro de la Mikadino akiros ĝin. En la sama vespero la Mikado mortis.

La Mikadino faris oferon al la dioj, kaj vestiĝinte kun vira vesto ŝi ekiris por Siragi. La dioj kondukadis la ekspedicion, kaj ondoj kaŭzitaj de la ŝipirado atingis internen de la lando de Siragi. La reĝo de Siragi, Urusohoriti-Kan, adorkliniĝis antaŭ la Mikadino kaj diris: De nun mi estos vasalo al la filo de Dio, kiu reĝas en la lando Sunleviĝo, kaj sendados tributon seninterrompe.

 

FT. 2. Iu alia rakontas: — Oni kaptis la reĝon, prenis lin al la marbordo, kaj tie rompis al li genuoston; poste kuŝiginte lin surventre sur la ŝtono, forkapigis lin, kaj enterigis la kadavron en la sablo. Tiam oni restigis nove nomitan prefekton kaj retiris la armeon.

La edzino de la reĝo ne sciis kie oni enterigis la kadavron de ŝia edzo, kaj petis al la prefekto, dirante: Se vi sciigos al mi la lokon, kie oni enterigis la kadavron de la reĝo, mi bonege rekompencos al vi, kaj plie mi fariĝos via edzino. La prefekto trompita sciigis al ŝi la lokon. La reĝedzino komplote kun samlandanoj murdis la prefekton. Poste ŝi elprenis la kadavron de la reĝo kaj solene entombigis ĝin en alia loko. Oni metis la kadavron de la prefekto en la fundo de la tombo kaj sternis ĝin sub la ĉerko de la reĝo, dirante: Decas ke malaltrangulo estu traktata tiamaniere. La Mikado, kiu ricevis la raporton, forte indignis, kaj sendis grandan armeon por forbategi Siragianojn. Siragianoj timegis, kaj post interkonsiliĝo inter si, mortigis la reĝedzinon kaj petis pardonon.

 

Tiam la dioj Uha-, Naka- kaj Soko-tutunowo, kiuj akompanis la ekspedicion, donis instruon al la Mikadino, dirante: Niajn animojn de forteco oni devas adori en la vilaĝo Yamada de Anato. Samtempe Homutati, prapatro de Anato-no-atahi, kaj Tamomi-no-sukune, prapatro de Tumori-no-murazi, admonis la Mikadinon elekti lokon por adorejo de la dioj laŭ ilia deziro. Tial la Mikadino nomis Homutati ĉefpastro al la animoj de forteco, kaj fondis sanktejon en la vilaĝo Yamada de Anato.

Jaro sekvanta al la Siragi-afero (Z. 861), printempo, monato 2: — La Mikadino transloĝis en la palacon de Toyora de Anato. Post nelonge ŝi ekveturis kun la ĉerko de la mortinta Mikado por la ĉefurbo. Nun la princoj Kagosaka kaj Osikuma, kiuj jam aŭdis pri morto de la Mikado, la militiro kaj naskiĝo de la princo, kaŝe interdiskutis kaj diris: Nun ĉiuj ministroj kaj oficiroj estas kun la Mikadino kaj ŝia novenaskito. Eble ili intencas surtronigi ŝian infanon. Sed ni estas fratoj-pliaĝuloj. Ĉu estas eble ke ni subiĝu al la frato-malpliaĝulo? — Ili trompe deklaris konstrui tombon por la mortinta Mikado, kaj elektis la ejon en Akasi en la provinco Harima. Por preni ŝtonojn el la insulo Ahadi, oni transpontigis la insulon per kunligitaj boatoj; oni ekipis ĉiujn laboristojn kun armiloj, kaj atendis la Mikadinon.

Ĉi-okaze, Kuramiwake, prapatro de Inukami-no-kimi, kaj Isati-no-sukune, prapatro de Kisi, kune partianiĝis al la princo Kagosaka. La princo faris ilin komandantoj de la soldatoj varbitaj en la orientaj provincoj.

La princoj Kagosaka kaj Osikuma kune faris »ĉas'aŭguron«(15) en la herbejo Toganu, dirante: Se ni sukcesos, ni akiru bonan ĉasaĵon — Ili estis rigardantaj el rigardejo, kiam subite aperis ruĝkolora apro; ĝi sursaltis sur la rigardejon, kaj mortigis la princon Kagosaka. Ĉiuj soldatoj tremis pro timo. Osikuma parolante al Kuramiwake diris: Estas malbonega signo. Ni ne atendu la malamikojn ĉi tie. Kaj li retiris sian trupon, kaj tendaris en Suminoe.

La Mikadino, kiu aŭdis ke Osikuma atendas ŝin kun trupoj, ordonis al Takeuti-no-sukune varti la princon Honda, kaj flankvoje de la suda maro, iri al la haveno de Ki-no-kuni, kaj ŝi mem rekte alcelis la havenon de Naniha. En la vojo, tamen, ŝia ŝipo turniĝadis kaj neniom antaŭeniris. Ŝi revenis al la haveno de Muko, kaj demandis dian volon.

Tiam Amaterasu-ohokami donis revelacion, dirante: Mia animo de forteco ne loĝadu proksime de la Mikadino, sed ŝi estu adorata en la lando Hirota. Pro tio, Hayama-hime, filino de Yamasiro-neko, laŭordone adoris ŝin. Post tio la diino Wakahime diris: Mi deziras loĝadi en la lando Ikuta. — Unakami-no-Isati laŭordone adoris ŝin en la montrita loko. Tiam la dio Kotosironusi diris: Oni konstruu sanktejon al mi en la lando Nagata. — Naga-hime, fratino de Hayama-hime fariĝis pastrino al la sama dio. Ĉe l' fino, la dioj Uha-, Naka- kaj Soko-tutunowo diris: Niaj animoj de harmonieco estu sanktigataj en Nunakura apud la haveno Ohotu, por ke ni gardu ĉiujn ŝipojn sur la maro. — Kiam la Mikadino plenumis ĉiujn instruojn de la dioj, ŝia ŝipo glite antaŭeniris.

Princo Osikuma denove malantaŭeniris, kaj tendaris en Udi. La Mikadino iris al la provinco Ki-no-kuni, kaj renkontis la kronprincon en Hitaka. Post interdiskutado kun ĉiuj ministroj, fine ŝi decidis ataki la princon Osikuma, kaj transloĝis en la palacon de Sinu.

Tiutempe, la tago estis malluma kvazaŭ nokto, kaj tiele jam pasis kelkaj tagoj. Oni diradis Ĉiama nokto venas. La Mikadino demandis al Toyomimi, prapatro de Ki-no-atahi, pri la kaŭzo de la eksterordinara fenomeno. Estis maljunulo, kiu diris: Laŭ tradicia onidiro, tia fenomeno sekvas la tiel nomatan pekon de adunahi.Kion signifi? oni demandis, kaj li responde diris: Verŝajne la vorto signifas entombigi kune du pastrojn de malsamaj dioj. Tiam respondante al la demando, unu el la vilaĝanoj rakontis jenon: —

La pastroj de Sinu kaj Amanu estis bonaj amikoj. Kiam la pastro de Sinu mortis, la pastro de Amanu ploris kaj diris: Vivante ni estis intimaj amikoj; kiel ne dormadi postmorte en la sama tombo? Kaj li mortigis sin apude de la kadavro. Oni entombigis ilin kune. Eble ĉi tio estas la kaŭzo. — Tiam oni malfermis la tombon, kaj refarinte apartajn ĉerkojn, oni enterigis ilin malkune. Baldaŭ la suno brilis, kaj la tago kaj nokto regule alternis.

Monato 3, tago 5: — Takeuti-no-sukune kaj Takehurukuma, prapatro de Wani-no-omi, estis ordonataj ataki la princon Osikuma. Takeuti-no-sukune kun elektitaj soldatoj antaŭeniris tra la vojo de Yamasiro, kaj tendaris sur la norda bordo de la rivero Udi. Osikuma ankaŭ elvenis de sia tendaro por batali. Ĉe l' pinto de lia trupo estis homo nomata Kuma-no-kori. Dezirante kuraĝigi siajn soldatojn, li kantis laŭtvoĉe jenan kanton: —

Jen trans la rivero
troviĝas pinejo.
Al la pinejo
transiru ni la riveron!
Ekipataj kun pafarkoj
kaj sagoj siblantaj,
oficiroj — ĉiuj oficiroj kune,
soldatoj — ĉiuj soldatoj kune,
nu, rapidu en la batalejon!
La ventro de ministro Uti(16)
estu plenigata kun sablo!
Do, rapidu ni en la batalejon!

Takeuti-no-sukune ordonis al la soldatoj, ke ĉiu faskigu la hararon, kaj kaŝe metu en ĝi rezervan arkoŝnuron, kaj krome portadu falsan glavon. Tiam li intencis trompi la princon Osikuma, dirante: Nia Mikadino ne volas uzurpi la regnon; ŝi nur postulas sekurecon de sia infano. Ŝi obeos al via princa moŝto, sed tute ne volas kontraŭmiliti. Do ni ambaŭ distranĉu arkoŝnurojn, forĵetu glavojn, kaj per tio ni repaciĝu unu kun alia. Kaj poste via princa moŝto*49 sidiĝu sur la trono, kaj regadu la landon en ĉiama paco. Tiam li eksteraĵe ordonis al la soldatoj distranĉi la arkoŝnurojn, kaj forĵeti la glavojn en la riveron. Osikuma trompita ordonis al siaj soldatoj forĵeti la glavojn en la riveron, kaj distranĉi la arkoŝnurojn. Sammomente la soldatoj de Takeuti-no-sukune elprenis la rezervajn arkoŝnurojn, alstreĉis ilin al pafarkoj, ekzonis verajn glavojn, kaj ekantaŭeniris trans la riveron. La princo Osikuma nun eksciis ke li estis trompita, kaj diris al Kuramiwake kaj Isati-no-sukune: Ni estas trompitaj, sed ni havas neniun rezervan armilon; per kio do ni kontraŭbatalu? Kaj li retiris sian trupon, kaj forkuris. Takeuti-no-sukune persekutis lin kun elektitaj soldatoj, kaj renkontis lin en Ahusaka. — Cetere tio estas origino de la lokonomo Ahusaka.(17) La trupo de la princo dispeliĝis. Oni persekutis denove, kaj mortigis multenombron da malamikoj en la kaŝtanarbaro de Sazanami. Sango elfluinta malpurigis ĉiujn arbojn. Pro tio, oni ne uzas ĝis nun fruktojn de tiu kaŝtanarbaro en la kuirejo de la mikada domo.

Princo Osikuma forkuris, sed trovis neniun rifuĝejon. Tiam li alvokis Isati-no-sukune kaj diris:

Nu, amiko mia,
ho, Isati-sukune!
Antaŭ ol disbatiĝi
per la martelkapo
de la ministro Uti,
sub la akvon ni iru
kun podicipoj!*50(18)

Kaj ili kune sin ĵetis sub la akvon en la transirejo de Seta. Tiam Takeuti-no-sukune faris jenan versaĵon:

En la lago de Ahumi,(19)
en la transirejo de Seta,
subakven iris la birdetoj.
Kaj ni ne vidas ilin plu.
Ho, kia domaĝo!

Oni elserĉis la kadavrojn. Post kelkaj tagoj, ili estis trovataj en la rivero Udi. Tiam Takeuti-no-sukune denove faris jenan versaĵon:

En la lago de Ahumi,
en la transirejo de Seta,
subakven iris la birdetoj.
Kaj ĵus ni ekkaptis ilin en Udi,
pli malsupre ol Tanakami.

Vintro, monato 10, tago 2: — Ĉiuj ministroj donis al la Mikadino la honoran titolon, Grandmikadino. Tio estis la dek-oka jaro de la granda jarciklo. En la kroniko, ĉi tiu jaro estis difinita la unua jaro de regenteco de la Grandmikadino.

Jaro 2 (Z. 862), vintro, monato 11, tago 8: — Oni entombigis la antaŭan Mikadon en la tombejo de Naganu en la provinco Kahati.

Jaro 3 (Z. 863), printempo, monato 1, tago 3: — La Princo Honda-wake estis investita kiel kronprinco. Nova palaco estis konstruata en Ihare. [Palaco de Wakazakura.]

Jaro 5 (Z. 865), printempo, monato 3, tago 7: — La reĝo de Siragi sendis tributon per la senditoj, Uresibotu. Momarisiti kaj Huramoti.(20) La senditoj intencis repreni la garantiulon, Misikotibokkan,(21) kaj instigis lin trompi la Grandmikadinon, dirante: Laŭ sciigo de la senditoj, nia reĝo, profitante mian longdaŭran foreston, arestis ĉiujn miajn familianojn, kaj faris ilin gesklavoj. Mi deziras reiri en la hejmlandon por kelkatempe, kaj ekzameni la aferon. La Grandmikadino donis permeson, kaj eskortis lin per Kaduraki-no-Sotuhiko. Kiam ili atingis la insulon Tusima, kaj noktis en la haveno Sahi-no-umi, la Siragianoj kaŝe pretigis apartan ŝipon, prenis en ĝin Misikoti, kaj forveturigis lin. Samtempe ili faris kun herbofasko homan figuron, kiun oni metis en la liton de Misikoti, kvazaŭ li kuŝus malsana, kaj anoncis ke li estas mortonta pro subita malsaniĝo. Sotuhiko sendis senditon por pridemandi malsanecon, kaj tuj eltrovis la trompaĵon. Li arestis la tri senditojn de Siragi, kaj brulmortigis ilin en fermita kaĝo. Poste li transiris al la lando Siragi kaj detruis la kastelon Sahara(22) apud la haveno Tatara.(23) La militkaptitoj prenitaj ĉi-okaze estas unuaj prapatroj de la gento Ayabito, kiu loĝas nuntempe en la vilaĝoj Kuhahara, Sabi, Takamiya kaj Osinomi.

Jaro 13 (Z. 873), printempo, monato 2, tago 8: — Takeuti-no-sukune estis sendata al Tunuka por eskorti la kronprincon kaj adori la dion de Kehi.

Tago 17: — La kronprinco revenis de Tunuka. La Grandmikadino donis bankedon al la kronprinco en la granda halo. Ŝi levis pokalon pro sano de la kronprinco, kaj diris en versaĵo: —

Ĉi tiu sakeo
ne estas de mi farita.
Sed la dio de sanigilo,
kiu regas en la lando de Eterneco —
la dio Sukuna,
kiu sidas sur la roko de miljaroj,
kun vortoj plej belaj,
benas vin multfoje;
kun vortoj plej favoraj,
benas vin ripete,
kaj prezentas al vi ĉi tiun sakeon.
Nu! trinku laŭplaĉe!

Tiam Takeuti-no-sukune, anstataŭ la kronprinco, responde faris jenan versaĵon:

Sendube fabrikinto
de ĉi tiu sakeo,
frapetante la barelon,
anstataŭ tamburo,
kaj kantis,
kaj laboris;
kaj tio faris la sakeon tiel bona,
kaj la festenon tiel gaja. Nu!

Jaro 46 (Z. 906), printempo, monato 3, tago 1: — Sima-no-sukune estis sendata al la lando Tok'zyu.(24) La reĝo Makinkanki(25) de Tok'zyu sciigis al Sima-no-sukune jenon: — En la unua jaro de la granda ciklo (Z. 904), en la monato 7, tri Kudara'anoj, Kutei, Mituru kaj Makko(26) venis ĉi tien, kaj diris: La reĝo de Kudara volas sendi nin al la Lando Sunleviĝejo, kiu, laŭ onidiro, estas »supera lando« en la oriento. Li estos tre dankema al vi, se vi bonvolos doni al ni permeson trairi vian landon. Ni responde diris al ili: Ankaŭ ni iam aŭdis ke en la oriento troviĝas »supera lando«; sed ni tute ne scias la vojon, ĉar neniam ĝis nun ni havis komunikiĝon kun ĝi. La marvojo povas esti sufiĉe longa kaj apenaŭ traveturebla eĉ per granda ŝipo. Tiam la Kudara'anoj diris: Ĉi-foje ni ne povas viziti la landon. Estas pli bone ke ni reiru, kaj pretigu grandan ŝipon. Kaj okaze de ekiro ili diris: Povas okazi ke iam senditoj el la supera lando venos, tiam, mi petas, ne forgesu sciigi al ni.

Tiam Sima-no-sukune sendis unu el siaj sekvantoj, nomatan Nihaya, kaj Tok'zyu'anon nomatan Kwako,(27) por saluti la reĝon de Kudara. La reĝo Syooko(28) de Kudara elkore dankis kaj akceptis ilin plej gastame. Li donacis al Nihaya kvin volvaĵojn da kolorigita silko, pafarkojn kaj sagojn kaj kvardek platojn da forĝebla fero. Poste li kondukis lin al la trezorejo, kie oni montris al li diversspecajn maloftaĵojn, kaj diris: Kvankam ni tre deziris tributi ĉi tiujn multevaloraĵojn al nia supera lando, ni ne povis ĝis nun plenumi la deziron, ĉar ni ne sciis la vojon. En proksima estonteco ni sendos ilin per senditoj. — Sima-no-sukune ricevis la raporton de Nihaya, kaj post nelonge li revenis de la lando Tok'zyu.

Jaro 47 (Z. 907), somero, monato 4: — La reĝo de Kudara sendis tributon per Kutei, Mituru kaj Makko. Senditoj de Siragi ankaŭ venis kune kun Kutei. La Grandmikadino kaj la kronprinco estis tre kontentaj, kaj diris: Fine venis la de longe atenditaj alilandanoj. Bedaŭrinde, tamen, nia antaŭa Mikado ne povis propraokule vidi ilin. Ĉiuj ministroj ploris. Kiam oni ekzamenis la tributaĵojn, oni trovis, ke objektoj el Siragi estis multevaloraj kaj abundaj, dum tiuj el Kudara estis malbonaj kaj malabundaj. Oni demandis al la Kudara'anoj kial iliaj tributaĵoj estas tiel malpli bonaj ol tiuj de Siragi. Tiam ili diris: Antaŭtage kiam ni perdis la vojon, kaj erariris en Sahi, Siragianoj arestis nin, kaj post trimonata malliberigo, fine intencis mortigi nin. Ni alvokis venĝon de Ĉielo. Tiam ili, pro timo de ĉiela venĝo, ne kuraĝis mortigi nin, sed forpreninte niajn tributaĵojn, ili faris ilin siaj, kaj anstataŭis la niajn per siaj mizeregaĵoj. Kaj diris al ni: Se vi publikigos ĉi tiun aferon, vi estos mortigataj en la returnenvojo. Ni obeis malgraŭvole, kaj apenaŭ venis ĉi tien vivaj. La Mikadino kaj la kronprinco riproĉis la Siragianojn, kaj demandis al Ĉiela Dio, kiun oni sendu al Kudara por ekzameni la aferon, kaj kiun oni sendu al Siragi por puni la krimulojn. Ĉiela Dio donis instruon, dirante: Konsiliĝu kun Takeuti-no-sukune, kaj sendu Tikuma-Nagahiko por efektivigi kion li planos. Tiam oni sendis Tikuma-Nagahiko al Siragi por riproĉi ilian maljustan agon kontraŭ la tributaĵoj de Kudara.

Jaro 49 (Z. 909), printempo, monato 3: — Generaloj Arata-wake kaj Kaga-wake estis sendataj por ataki Siragianojn. Ili atingis la landon Tok'zyu kune kun la senditoj de Kudara. Tiam iu diris: La trupo estas tro malforta por venkobati Siragianojn. Ili resendis Sahak-kôro(29) kaj petis pliigon de soldatoj. La Grandmikadino sendis helptrupon komandatan de Mokra-konsi kaj Sasanuku(30) [Mokra-konsi estas generalo de Kudara]. Ĉiuj trupoj unuiĝis en Tok'zyu kaj venkobatis Siragianojn. La sep distriktoj: Hisibo, Arihisi (Sud)-Kara, Tok', Ara, Tara, Tok'zyu kaj Kara(31) estis plene konkerataj.  Tiam la trupoj ĉirkaŭiris okcidenten ĝis Koketu, kaj forbalais ĉiujn malamikojn el la suda distrikto Tomutare.(32) Ĉiuj teritorioj estis donataj al Kudara. La reĝo Syooko de Kudara kaj lia filo Kisu(33) ankaŭ venis kun sia armeo. Samtempe la urboj Hiri, Hetyû, Homuki kaj Hanko(34) submetiĝis memvole. La reĝo kaj lia filo kunvenis kun Arata-wake kaj Mokra-konsi en Oru-suki(35) (-vilaĝo) [nuna nomo Turusuki]. Ili elkore gratulis unuj la aliajn, kaj poste Tikuma-Nagahiko akompanis la reĝon ĝis la lando Kudara, kaj faris ĵuron kun li, en la monto Heki. Kiam ili suriris la monton Kosa-mure por denove fari ĵuron, ili ambaŭ sidiĝis sur roko, kaj la reĝo diris: Herba sidmato povas esti bruligata de fajro; ligna seĝo povas esti forportata de akvo. Tial mi nun sidas sur la ŝtonego por ĵuri, dezirante ke la ĵuro ne estu rompita poreterne. De nun ĝis post mil jaroj, ja dekmil jaroj, nia lando estos nomata Okcidenta Dependanto, kaj ni sendados tributon ĉiujare, seninterrompe kaj senfine. La reĝo akceptis Tikuma-Nagahiko plej gastame en la ĉefurbo, kaj en lia revenvojo eskortis lin per Kutei.

Jaro 50 (Z. 910), printempo, monato 2: — Arata-wake revenis.

Somero, monato 5: — Tikuma-Nagahiko revenis el Kudara kune kun Kutei. La Grandmikadino demandis al Kutei, dirante: Ni jam donis al via lando ĉiujn teritoriojn en la okcidento. Kaj pro kio vi venas denove? — Kutei diris responde: Nia reĝo estas tre dankema por la favoro montrata de la Imperia Kortego, kaj akompanigis min al la revenanta sendito por esprimi sian plej sinceran lojalecon. Ne nur ĉi-foje, sed ĝis post dekmil generacioj, ni daŭrigos ĉiujaran tributon. — Tiam la Grandmikadino diris: Bone! Mi estas tre kontenta je via diro. Do Mi aldone donas al vi la kastelon (urbon) de Tasa, kiel mezvojan stacion por la sendito.

Jaro 51 (Z. 911), printempo, monato 3: — La reĝo de Kudara sendis tributon per Kutei. La Grandmikadino, parolante al la kronprinco kaj Takeuti-no-sukune, diris: Nia amika lando, Kudara estas donaco de Ĉielo, sed ne estas akiraĵo per la homa forto. En ĝi abundas diversaj multekostaĵoj, kiuj tute mankas al ni, kaj oni tributadas ilin ĉiujare kun akurateco. Mi estas kontenta pri sincereco de la landanoj, kaj Mi deziras ke la lando estu traktata kun favoreco por ĉiam samkiel en Mia regentado.

En la sama jaro, Tikuma-Nagahiko estis sendata al Kudara kune kun Kutei. Li transdonis la favorajn vortojn de la Grandmikadino, dirante: Laŭ dia revelacio, Mi jam malfermis la interlandan vojon, kaj konkerinte la okcidentajn teritoriojn, donis ilin al Kudara. Kaj nun, por pliintimigi nian interrilaton, Mi sendas Mian plej sinceran saluton. — Tiam la reĝo kaj lia filo kliniĝis vizaĝ'altere kaj diris: Pligranda ol la mondo estas la favoro de la Supera Lando, kiun ni ne povas forgesi por ĉiam. Al la Regantino, kies virto ja brilas kvazaŭ la suno kaj la luno ni servados kun fideleco neŝanceliĝema kvazaŭ la monto, kaj nia lando restos eterne la Okcidenta Dependanto.

Jaro 52 (Z. 912), aŭtuno, monato 9, tago 10: — Kutei venis el Kudara, akompanante Tikuma-Nagahiko. Per li, la reĝo prezentis sep-branĉan glavon, sep-idan spegulon(36) kaj diversajn multekostaĵojn, dirante: Okcidente de la lando de via servisto, estas rivero, kiu fontas el la monto Kokna,(37) kie troviĝas fermino. Ĝi estas tiel malproksime, ke oni ne povas atingi ĝin post septaga irado. Oni trinkos el la rivero, kaj prenos la feron el la monto, por tributadi ĝin al la Imperiestra Kortego. Tiam la reĝo diris al sia nepo, Tonru:(38) La Supera Lando en la orienta maro, al kiu ni nun sendas senditon, estas la lando fondita de Ĉielo mem. Ŝia Imperiestrina Moŝto montris al ni tian favorkorecon, kia ŝi donis la tutan teritorion en la okcidento pro kio la fondo de nia regno fariĝis solidega por ĉiam. Vi devas zorgeme flegi la bonan interrilaton, kaj sendadi tributon de nia produktaĵo seninterrompe; tiam eĉ post mia morto okazos nenia bedaŭrindaĵo. — Depost tiam Kudara sendadis tributon ĉiujare.

Jaro 55 (Z. 915): — La reĝo Syooko de Kudara mortis.

Jaro 56 (Z. 916): — La reĝido Kisu de Kudara ekreĝis.

Jaro 62 (Z. 922): — Siragi ne tributis, Sotuhiko estis sendata por ataki Siragi.

 

[En »La Kroniko de Kudara« estas dirite: — En la jaro deknaŭa de la granda ciklo (Z. 922), Siragi ne tributis al la Supera Lando. La Supera Lando sendis Satihiku por ataki ĝin. Siragianoj sendis du belajn knabinojn, por renkonti lin en la haveno kaj delogi lin. Satihiku akceptis la knabinojn, kaj atakis la landon Kara anstataŭ Siragi. La reĝo Kohokanki de Kara kaj liaj filoj Hyakkuti, Asyuti, Woksari, Iramasyu kaj Nimonti kune kun samlandanoj fuĝis en Kudara. Kudaraanoj traktis ilin tre afable. La fratino de la reĝo de Kara, nomata Kidenti, raportis al Tai-wa,(39) dirante: La Imperiestro sendis Satihiku por ataki Siragianojn. Sed li, logita per belaj knabinoj de Siragi, detruis nian regnon anstataŭ Siragi. Miaj fratoj kaj ĉiuj samlandanoj dispeliĝis. La Imperiestro koleris, kaj sendinte Mokra-konsi al Kara, restarigis la regnon. — En iu skribaĵo estas dirite: — Satihiku, kiu aŭdis ke la Imperiestro koleris kontraŭ li, ne kuraĝis reiri hejmen, sed ie kaŝiĝis, kaj sekrete sendis serviston al sia fratino, kiu servadis al la imperiestro kiel ĉambelanino, kaj demandis ĉu lia kolero iom moderiĝis aŭ ne. La fratino parolis al la imperiestro pretekstante rakonti sian sonĝon, kaj diris: Lastan nokton mi vidis Satihiku en la sonĝo. Tiam la imperiestro fariĝis tre malbonhumora, kaj diris: Per kio Hiku kuraĝas reveni? Tion la fratino raportis al Hiku, kiu vidinte ke li ne estas pardonota, fuĝis en rokan groton, kaj mortis.]

 

Jaro 64 (Z. 924): — La reĝo Kisu de Kudara mortis. La reĝido Tonru ekreĝis.

Jaro 65 (Z. 925): — La reĝo Tonru de Kudara mortis. La reĝido Akwa(40) estis ankoraŭ infana; lia onklo Sinsi(41) uzurpis reĝecon.

Jaro 69 (Z. 929): somero, monato 4, tago 17: — La Grandmikadino mortis en la Palaco de Wakazakura, en la aĝo de 100 jaroj.

Vintro, monato 10, tago 15: — Oni entombigis la Grandmikadinon en la tombejo Saki-no-tatanami. Oni donis al ŝi postmortan honortitolon, Okinaga-tarasihime-no-Mikoto.(42) La jaro estis la 26-a de la granda ciklo.


(1) »Kasa« estas ĉapelego; »mi« la prefikso signifas ke la objekto apartenas al respekteginda persono.
 
(2) Trankvila.
 
(3) Plekogloso. Plecoglossus altivelis, Temminck et Schlegel.
 
(4) Malofta.
 
(5) 更祭祀祗躬欲西征 mi legis 欲更祭祀祗躬西征.
 
(6) Objektoj faritaj de viroj kaj virinoj.
 
(7) Supoze identigita kun la rivero Jalu (鴨緣江).
 
(8) 波沙寐錦.
 
(9) 微叱己知波珍干岐.
 
(10) 高麗.
 
(11) 百濟.
 
(12) 官家.
 
(13) 三韓.
 
(14) La rakonto ĉi-supre donita pri Kudara kaj Koma estas malaŭtentika. Efektive, laŭ la kunteksto, la reĝo de Kudara unue sendis tributon en la jaro 47 (Z. 907) de la Mikadino, kaj la sendito de Koma unue venis en la jaro 28 (Z. 957) de Oozin Tennô. Vidu: p. 90; 106.
 
(15) Ukehi-gari, .
 
(16) Mallongigita formo de Take-uti.
 
(17) Renkonto-deklivvojo.
 
(18) Malgranda akvobirdo, japane niho (nio). »Lago de Podicipo*51« estas poezia nomo de la lago Biva.
 
(19) La lago Biva.
 
(20) 汗禮斯伐, 毛麻利叱智, 富羅茂智.
 
(21) 微叱許智伐旱.
 
(22) 草羅城.
 
(23) 蹈鞴津.
 
(24) 卓淳國 Estas supozite ke ĝi estas lando de sama gento kun Mimana.
 
(25) 末錦旱岐.
 
(26) 久氐, 彌州流, 莫古.
 
(27) .
 
(28) 古王.
 
(29) 沙白蓋盧.
 
(30) 木羅斤資, 沙沙奴跪.
 
(31) 比自, 南加羅, , 安羅, 多羅, 卓淳, 加羅.
 
(32) 忱彌多禮.
 
(33) 貴須.
 
(34) 比利, 辟中, 布彌支, .
 
(35) 意流村.
 
(36) 七枝刀, 七子鏡; nanasaya-no-tati, nanatuko-no-kagami; strangaĵoj jam tute nekonataj.
 
(37) 谷那鐵山.
 
(38) 枕流.
 
(39) 大倭 aŭ plisimple Wa . — Ĉinoj kaj Koreoj kelkafoje uzis ĉi tiun ideografiaĵon*52 por montri Japanujon.
 
(40) 阿花.
 
(41) 辰斯.
 
(42) Supozeble ŝia nomo estis Okinaga-himeno-Mikoto, kaj oni aldonis al ŝia nomo la vorton tarasi, kiu signifas perfekta.
 

 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

LIBRO DEKA

Mikado Honda
(15. Oozin Tennô)

Mikado Honda estas la kvara filo de Mikado Tarasi-nakatuhiko (Tyûai Tennô). Lia patrino estas Okinaga-tarasihime-no-Mikoto (Zingû Kwôgô). Li naskiĝis en Kata de Tukusi, en la monato 12-a de la jaro 17-a de la granda ciklo, t.e. la jaro, en kiu la Mikadino almilitis Siragion. Jam de infaneco, li estis rapidkomprenema kaj profundepensema, kaj lia sintenado distingiĝis per digneco. Li fariĝis kronprinco en la tria jaro de la regentado de la Grandmikadino [kiam li estis trijara]. Estante ankoraŭ en la ventro de patrino, li jam ricevis dian promeson pri superregeco de Koreujo.(1) Kiam li naskiĝis, oni trovis sur lia antaŭbrako tuberon kun formo de kubutŝirmilo: tio similigis lin al la Grandmikadino, kiu ekipiĝis kiel viro, kaj portadis kubutŝirmilon. Pro tio, li estis nomata Honda. [Honda estas antikva vorto por kubutŝirmilo.] En la jaro 69-a de sia regentado, somere, en la monato 4-a, la Grandmikadino mortis.

Jaro 1 (Z. 930), printempo, monato 1, tago 1: — La kronprinco surtroniĝis. Estis la jaro 27-a de la granda ciklo.

Jaro 2 (Z. 931), printempo, monato 3, tago 3: — Nakatu-hime fariĝis Mikadino. El la Mikadino naskiĝis: Princino Arata, Princo Ohosasagi (Nintoku Tennô), Princo Netori.

El la kromvirino Takaki-irihime, fratino-pliaĝulino de la Mikadino, naskiĝis: Princo Nukada-no-Ohonakatuhiko, Princo Ohoyamamori, Princo Iza-no-Mawaka, Princino Ohohara, Princino Komukuta.

El la kromvirino Oto-hime, fratino-malpliaĝulino de la Mikadino, naskiĝis: Princino Abe, Princino Ahadi-no-Mihara, Princino Ki-no-Unu.

El la Kromvirino Miyanusi-yaka-hime, filino de Hihure-no-omi, prapatro de Wani-no-omi, naskiĝis: Princo Udi-no-Waka-iratuko, Princino Yata, Princino Metori.

El la kromvirino Woname-hime, fratino-malpliaĝulino de Yaka-hime, naskiĝis: Princino Udi-no-Waka-iratume.

El la kromvirino Oto-hime, filino de Kahamata-nakatuhiko, naskiĝis: Princo Wakanu-kehutamata.

El la kromvirino Ito-hime, fratino-malpliaĝulino de Sakurawi-no-tabe-no-murazi-Wosahi, naskiĝis: Princo Hayabusa-wake.

El la kromvirino Idumi-no-Naga-hime de Himuka naskiĝis: Princoj Ohohae kaj Wohae.

Entute la Mikado havis 20 gefilojn.(2) El ili Princo Netori estas la unua prapatro de Ohota-no-kimi; Princo Ohoyamamori estas la unua prapatro de la familioj, Hidikata-no-kimi kaj Harihara-no-kimi; Princo Iza-no-Mawaka estas la unua prapatro de Hukakaha-wake.

Jaro 3 (Z. 932), vintro, monato 10, tago 3: — Emizi'anoj el la orienta regiono venis kun tributo. Oni servigis la Emizi'anojn, kaj faris la vojon de Umayazaka.

Monato 11: — Fiŝistoj en diversaj lokoj tumultis, kaj ne obeis al la ordono. Oni sendis Ohohama-no-sukune, prapatron de Abe-no-murazi, kaj kvietigis ilin. Ohohama-no-sukune estis nomata ĉefo de fiŝistoj. Ekde tiam oni nomis fiŝistojn saba-ama (kiu volas diri tumultema fiŝisto).

Sama jaro: — La reĝo Sinsi de Kudara agadis malhumile kontraŭ la Kortego. Ki-no-Tunu-no-sukune, Hata-no-Yasiro-no-sukune, Isikaha-no-sukune kaj Tuku-no-sukune estis sendataj por riproĉi lin. Kudaraanoj mortigis la reĝon kaj petis pardonon. La senditoj reĝigis Akwa kaj revenis.

Jaro 5 (Z. 934), aŭtuno, monato 8, tago 13: — Ama (gento de fiŝistoj) kaj Yama-mori-be (gento de monto-gardistoj) estis fondataj en la provincoj.

Vintro, monato 10: — La ŝipo konstruita de provincanoj de Idu kompletiĝis. Ĝi havis 100 futojn da longeco kaj ĉe la prova surakvigo prezentis sin malpeza kaj rapidira. Tial oni nomis ĝin Kara-nu.(3)

Jaro 6 (Z. 935), printempo, monato 2: — La Mikado vojaĝis al Ahumi. Kiam li trapasis la ebenejon de Udi, li faris jenan versaĵon:

Rigardu
al Kadunu de Tiba.
Dense loĝatajn
vilaĝojn ni vidas;
riĉon de l' lando ni vidas.

Jaro 7 (Z. 936), aŭtuno, monato 9: —Koma'anoj, Kudara'anoj, Mimana'anoj kaj Siragi'anoj multope venis. Laŭ la ordono, Takeuti-no-sukune laborigis ilin, kaj fosis lageton. La lageto estis nomata Lageto de Karahito (Koreoj).

Jaro 8 (Z. 937), printempo, monato 3: — Kudaraanoj venis.

 

[En »La Kroniko de Kudara« estas dirite: Akwa ekreĝis, sed li agadis malhumile kontraŭ la Supera Lando. Tial ĝi konfiskis el ni la teritoriojn Tomutare, Kennan, Sisin, Kokna kaj Tôkan. Oni sendis la reĝidon Toki al la Kortego por renovigi la bonan interrilaton starigitan de la antaŭaj reĝoj.]

 

Jaro 9 (Z. 938), somero, monato 4: — Takeuti-no-sukune estis sendata al Tukusi, por observi la staton de l' popolo. Tiam lia frato-malpliaĝulo, Umasiuti-no-sukune kalumniis lin al la Mikado, dirante: Takeuti-no-sukune havas intencon uzurpi la Tronon. Mi aŭdis antaŭ nelonge, ke li malkaŝis sian intrigon al iu, kaj diris: Unue ni sendependiĝu kun Insulego Tukusi; poste invitu la Koreajn landojn, kaj faru ilin niaj dependantoj. Ni povos tiamaniere konkeri la tutan Imperion. La Mikado sendis senditon kun instrukcio mortigi Takeuti-no-sukune. Tiam Takeuti-no-sukune bedaŭregis kaj diris: Post ke mi servadis al mia Mikado kun plej sincera lojaleco*53, mi mortas hodiaŭ pro erara kulpigo. Estis homo nomata Maneko, prapatro de Iki-no-atahi, kies vizaĝo bone similis al Takeuti-no-sukune, kaj kiu domaĝis la kapablan ministron senkaŭze mortigotan. Li diris al Takeuti-no-sukune: La tuta mondo scias ke nia ministro servadis al la Kortego kun sincera lojaleco, kaj nenian malbonan koron li havas. Mi do konsilas al li, ke li elŝteliĝu el ĉi tiu loko, kaj prezentante sin antaŭ la Trono, proprabuŝe klarigu sian senkulpecon. Oni diras ke mia vizaĝo similas al la ministro. Tial mi nun mortos anstataŭ la ministro, kaj volas per tio atesti lian senkulpecon. Kaj li mortigis sin per la glavo.

Takeuti-no-sukune elŝteliĝis de Tukusi, kaj flankvoje veturinte tra la sudmara regiono atingis la havenon de Ki-no-kuni. De tie li revenis kun peno en la ĉefurbon, kaj pledis pri sia senkulpeco. La Mikado ekzamenis Takeuti-no-sukune kaj Umasiuti-no-sukune kune. Sed ambaŭ sin pravigis obstine, kaj estis malfacile prijuĝi. Tiam la Mikado ordonis, ke ili faru kukadati'on(4) antaŭ dioj. Kiam ili kukadatiis ĉe la riverbordo de Siki, Takeuti-no-sukune gajnis. Li ekfrapis la kalumniinton per la glavo, kaj estis mortigonta lin. Sed la Mikado ordonis, ke oni savu lian vivon, kaj donis lin al prapatro de Ki-no-atahi (kiel sklavon).

Jaro 11 (Z. 940), vintro, monato 10: — Oni fosis la lagetojn de Turugi, Karu, Kagaki kaj Umayazaka.

Sama jaro: — Iu raportis al la Mikado: En la provinco Hiuga estas bela knabino nomata Kaminaga-hime, filino de Usimorowi, ĉefo de l' distrikto Muragata ( Moroagata). La Mikado ĝojis, kaj jam deziris alvoki ŝin.

Jaro 13 (Z. 942), printempo, monato 3: — Speciala sendito por alvoki Kaminaga-hime ekiris.

Aŭtuno, monato 9, en la meza tagdeko: — Kaminaga-hime venis el Hiuga. Oni loĝigis ŝin en la vilaĝo Kuhatu. Princo Ohosasagi admiregis ŝian belecon kaj enamiĝis al ŝi. La Mikado, kiu rimarkis, ke la princo amas Kaminaga-hime, intencis edzinigi ŝin al li. Iun tagon la Mikado donis bankedon en la malantaŭa palaco. Kaminaga-hime estis unuafoje invitata en la bankedo. La Mikado montris ŝin al li per fingro, kaj parolis en versaĵo kiel jene: —

Aŭskultu, mia kara!
Al la kampo, kolekti ajlon —
kolekti ajlon
mi iras. En la vojo,
ho, kiel bonodora!
jen floras tatibano.(5)
El la malsupraj branĉoj ĝiaj,
homoj jam deŝiris;
el la supraj branĉoj ĝiaj,
birdoj jam bekadis;
sole en la mezo,
inter la mezaj branĉoj
restas netuŝita —
jen knabino ruĝiĝema.
Al ŝi mi deziras feliĉecon!

La princo, kiu eksciis, per la versaĵo, ke la Mikado volas doni ŝin al li, ege ĝojis, kaj verse respondis kiel jene: —

En la rezervejo de l' akvo,
en la lageto Yosami,
radikoj de brasenio(6)
etendiĝis, ne rimarkite de mi.
Ĉe l' akvobarilo,
de kie forkiĝas la rivereto,
ŝelo de trapo(7)
ekpikis min, ne atendite de mi.
Ho! kiel kompatinda stultulo estis mi!

Princo Ohosasagi edziĝis kun Kaminaga-hime, kaj estis tre feliĉa. Kiam ili estis solaj, la princo kantis kiel jene: —

Knabino de Kohata,
ekstremo de la lando!
Kvazaŭ diinon,
kvankam oni prirakontis ŝin,
tamen ni kuŝas flanko ĉe flanko.

Kaj denove: —

Knabino de Kohata,
ekstremo de la lando!
Ho! kia ĝojo,
vidi ŝin restanta
sen rifuzo!

Jaro 14 (Z.943), printempo, monato 2: — La reĝo de Kudara tributis kudristinon nomatan Maketu. Ŝi estas la unua prapatrino de Kume-no-kinunuhi.

En la sama jaro, Yutuki-no-kimi venis el Kudara, kaj nacianiĝis. Li raportis al la Mikado, dirante: Mi intencis preni kun mi samlandajn metiistojn el 120 distriktoj. Sed ĉiuj ĉi tiuj estis detenitaj de Siragianoj, kaj restas en la lando Kara. Kaduraki-no-Sotuhiko estis sendata al Kara, por venigi la metiistojn de Yutuki. Sed Sotuhiko ne revenis ĝis post tri jaroj.

Jaro 15 (Z. 944), aŭtuno, monato 8, tago 6: — La reĝo de Kudara sendis Atiki, kaj tributis paron da bonaj ĉevaloj. La ĉevaloj estis nutrataj en la ĉevalejo sur la deklivo de Karu, kaj Atiki estis nomata ĉefadministranto de ĉevala afero. La loko, kie oni nutradis ĉevalojn estas nomata Umaya-zaka.

Atiki estis informita pri ĉinaj klasikaĵoj. Princo Udi-no-Wakairatuko fariĝis lia disĉiplo. Iam la Mikado demandis al Atiki, ĉu estas en lia lando iu instruito pli kompetenta ol li. Kontraŭ tio, Atiki respondis, dirante: Estas homo nomata Wani. Li estas bonega lerninto. Tiam Arata-wake, prapatro de Kamitu-Kenu-no-kimi, kaj Kannagi-wake estis sendataj al Kudara por venigi Wani. Cetere, Atiki estas la unua prapatro de Atiki-no-humihito.

Jaro 16 (Z. 945), printempo, monato 2: — Wani venis. Princo Udi-no-Wakairatuko fariĝis lia disĉiplo, kaj bone ellernis diversajn librojn. Cetere, Wani estas la unua prapatro de Humi-no-ohito.

En la sama jaro, la reĝo Akwa de Kudara mortis. La Mikado alvokis la princon Toki,(8) kaj diris al li: Vi reiru al via hejmlando, kaj ekreĝu. Kaj li donis la teritorion de Tôkan.

Monato 8: — Heguri-no-Tuku-no-sukune kaj Ikuha-no-Toda-no-sukune estis sendataj al Kara. La Mikado donis al ili instrukcion, dirante: Sotuhiko ne revenas. Sendube li estas retenita de Siragianoj. Do vi iru rapide, kaj forbatu Siragianojn, por malfermi vojon al Sotuhiko. La senditoj kun elektitaj trupoj antaŭeniris ĝis la landlimo de Siragi. La reĝo de Siragi surprizita konfesis sian kulpon, kaj elliveris ĉiujn metiistojn de Yutuki, kaj Sotuhikon.

Jaro 19 (Z. 948), vintro, monato 10, tago 1: — La Mikado iris al la Palaco de Yosino. Homoj el la tribo Kuzu venis en la palacon, kaj prezentante densan sakeon al la Mikado, kantis jenan kanton:

Sub la kverko
ni metis barelon.
En la barelo
ni faris ĉi tiun sakeon.
Bonan sakeon,
nu, prenu laŭplaĉe,
ho, patro nia!

Post kantado, ili frapetis siajn vangojn, kaj supren rigardante ridegis. Ĝis nuntempe, la Kuzu'anoj kutimas agi sammaniere en la okazo, en kiu tributas lokan produktaĵon. Tio estas tradicia maniero. Cetere, Kuzu estas naive bonkora popolo. Ili nutriĝas per sovaĝaj fruktoj. Ĉe ili la plej bongusta manĝaĵo estas kuirita rano, kiun ili nomas »momi.« La lando kuŝas trans la montaro sudoriente de la ĉefurbo, ĉe l' supra parto de la rivero Yosino. Kvankam ne tre malproksime de la ĉefurbo, la loĝantoj apenaŭ povis viziti la Kortegon, pro krutegaj montoj kaj malbonaj vojoj. Ekde ĉi tiu tempo, tamen, venadis ofte por tributi la lokan produktaĵon, kiu konsistis el kaŝtanoj, fungoj, riverfiŝoj »aju« kaj ceteroj.

Jaro 20 (Z, 949), aŭtuno, monato 9: — Ati-no-omi, prapatro de Aya-no-atahi de Yamato, kaj lia filo, Tuka-no-omi, kune kun siaj subuloj el 17 djstriktoj, venis kaj nacianiĝis.

Jaro 22 (Z. 951), printempo, monato 3, tago 5: — La Mikado vojaĝis al Naniha, kaj restis en la Palaco de Ohosumi.

Tago 14: — La Mikado supreniris al alta turo por rigardi pejzaĝon. Tiam kromvirino, Ehime, kiu estis kun li, rigardinte okcidenten, profunde ĝemis. [Ehime estas fratino-malpliaĝulino de Mitomo-wake, prapatro de Kibi-no-omi.] La Mikado demandis al ŝi kial ŝi ĝemas. Ŝi diris responde: Lastatempe mi estis sopiranta al miaj gepatroj, kiuj estas en la provinco Kibi, kaj hodiaŭ rigardante okcidenten, nevole ĝemis. Do mi tre deziras reiri hejmen por kelkatempe, kaj vidi la gepatrojn. La Mikado kortuŝiĝis de profundeco de ŝia amo por la gepatroj, kaj diris: Estas tre nature, ke vi deziras hejmiri, ĉar vi ne vidis viajn gepatrojn jam de longe. Tiam li venigis okdek fiŝistojn el Mihara de Ahadi, kaj faris ilin remistoj por sendi Ehime al Kibi.

Somero, monato 4: — Ehime ekveturis el la haveno Ohotu. La Mikado rigardis la ŝipon de Ehime el la turo, kaj kantis jenan kanton:

Insulo Ahadi —
iam en paro ĝi kuŝis.
Insulo Aduki —
iam en paro ĝi kuŝis.
Bona paro de insuloj!
Kio iam malkunigis ilin?
Ho, knabino el Kibi!
Estu kun mi por ĉiam.(9)

Aŭtuno, monato 9, tago 6: — La Mikado faris ĉason en la insulo Ahadi. La insulo kuŝas okcidente de Naniha; en ĝi troviĝas belaj pejzaĝoj kaj diversaj ĉasaĵoj; tial la Mikado vizitis ĝin de tempo al tempo. Ĉifoje li etendis ekskurson ĝis la provinco Kibi, kaj vizitis la insulon Aduki.

Tago 10: — La Mikado transloĝis en la Palacon de Asimori en Hada. Mitomo-wake venis kaj donis festenon, mobilizante ĉiujn siajn parencojn kiel kuiristojn. La ĝentileco kaj bonega servo de Mitomo-wake plaĉis al la Mikado, tiom ke li donis al ĉiuj liaj familianoj feŭdojn en la provinco Kibi, kiel jene:

La distrikton Kahasima al la unua filo, Inahaya-wake, prapatro de Simotumiti-no-omi; la distrikton Kamitumiti al la dua filo, Nakatuhiko, prapatro de Kamitumiti-no-omi kaj Kaya-no-omi; la distrikton Minu al Otohiko, prapatro de Minu-no-omi; la distrikton Hakuki al Kamo-wake, frato-malpliaĝulo de Mitomo-wake, kaj prapatro de Kasa-no-omi; la distrikton Sono al Urakori-wake, frato-pliaĝulo de Mitomo-wake, kaj prapatro de Sono-no-omi; kaj Hatori-be (aron da teksistinoj) al Ehime. — Iliaj praidoj ĝis nuntempe loĝas en Kibi.

Jaro 25 (Z. 954): — La reĝo Toki de Kudara mortis. Lia filo Kunisi(10) ekreĝis. La nova reĝo estis ankoraŭ infana; tial Mok'manti de Taiwa fariĝis regento, sed li adultis kun la patrino de la reĝo kaj agadis maldece. La Mikado revokis lin.

 

[En »La Kroniko de Kudara« estas dirite: Mok'manti estas filo de Mok'rakonsi, naskiĝinta el Siragia knabino, kun kiu li edziĝis dum li restis en la lando. Pro merito de la patro, li ricevis gravan oficon en Mimana; poste veninte en nian landon, li multfoje vizitadis la Superan Landon, kaj fine per la ordono de la imperia registaro li fariĝis regento de la lando. Sed kiam la Mikado aŭdis pri la furioza agado, li revokis lin kaj eksigis.]

 

Jaro 28 (Z. 957), aŭtuno, monato 9: — La reĝo de Koma sendis senditon, kaj alportis tributon. En la letero de la reĝo estis skribite: La reĝo de Koma donas instrukcion al la lando Sunleviĝejo.... Princo Udi-no-Wakairatuko leginte la leteron, indignis pro malhumileco, kaj disrompis la leteron.

Jaro 31 (Z. 960), monato 8: — La Mikado donis ordonon al la ministroj, dirante: La registara ŝipo, Karanu, tributaĵo de la provinco Idu, jam malnoviĝis kaj fariĝis neuzebla. Sed la merito de ĝia longdaŭra servado ne devas esti forgesita. Esploru rimedon senmortigi ĝian nomon. Tiam la ŝipo estis malkonstruata, kaj oni prenis la materialan lignon, kaj uzinte ĝin kiel brullignon, fabrikis salon. Tiamaniere produktiĝis 500 korboj da salo. Oni disdonis ĝin al la provincoj (kiel subvencion) por ŝipokonstruado. La provincoj tributis 500 ŝipojn en unu fojo. Ĉi tiuj estis are metataj en la haveno de Muko. Iuvespere brulego okazis en la haltejo de senditoj de Siragi, kiuj ĵus alvenis en la haveno. La fajro etendiĝis kaj multaj ŝipoj en la haveno estis forbruligataj. Oni forte riproĉis la Siragianojn. La reĝo de Siragi, kiu priaŭdis la okazintaĵon, miregis kaj timis, kaj sendis bonan ĉarpentiston. Ĉi tiu ĉarpentisto estas unua prapatro de Winabe.

Antaŭe, kiam Karanu estis bruligita en la salfarejo, parto de la ligno restis nebruligita. Oni pensis stranga ke ĝi ne brulas, kaj prezentis ĝin al la Mikado. La Mikado, kiu estis interesata de ĝi, faris kun ĝi kotoon. La kotoo sonis bele kaj laŭte. La Mikado faris versaĵon dirante:

Karanu estis bruligita
por fari salon.
El la restaĵo
ni faris kotoon,
kaj ni ludas sur ĝi.
Kvazaŭ la pinoj,
starantaj sub la venteto,
en la roko
meze de la marpordo Yura,
ho, kiel bele ĝi sonas!

Jaro 37 (Z. 966), printempo, manato 2, tago 1: — Ati-no-omi kaj Tuka-no-omi estis sendataj al la lando Kure,(11) por dungi kudristinojn. La senditoj iris ĝis la lando Koma, sed la vojo estis tute nekonata. La reĝo de Koma, laŭ ilia peto, akompanigis al ili Kureha kaj Kuresi kiel gvidantojn. Kiam ili vizitis la landon Kure, la reĝo de Kure donis al ili kudristinojn Ehime kaj Otohime, kaj teksistinojn Kurehatori kaj Anahatori.

Jaro 39 (Z. 968), printempo, monato 2: — La reĝo de Kudara sendis sian fratino-malpliaĝulinon Sisetu-hime kiel servistinon al la Mikado. Sisetu-hime venis kune kun sep knabinoj.

Jaro 40 (Z. 969), printempo, monato 1, tago 8: — La Mikado alvokis la princojn Ohoyamamori kaj Ohosasagi, kaj demandis al ili, dirante: Ĉu vi amas viajn filojn? Ili ambaŭ respondis: Jes, mi tre amas ilin. La Mikado denove demandis: Kiun el la du, pliaĝa kaj malpliaĝa, vi amas plimulte? Kontraŭ tio, Ohoyamamori respondis: La plej aĝa estas plej aminda. Tiam la Mikado montris malplezuran mienon. Sed Ohosasagi, kiu jam legis vizaĝesprimon de la Mikado, diris: La pliaĝulo estas jam plenkreskinta homo, kaj bezonas nenian zorgadon, sed pri la malpliaĝulo, ni ne scias, ĉu li iam povos atingi plenan aĝon aŭ ne. Tial mi pli simpatias al la malpliaĝulo. La Mikado ekĝojis kaj diris: Vi estas tute samopinia kun mi. Jam de antaŭe, la Mikado havis intencon investi Udi-no-Wakairatukon je princo heredonto, kaj nun li demandis al la princoj kun deziro scii ilian volon. Tio estas kialo, ke la respondo de Ohoyamamori ne plaĉis al li.

Tago 24: — Udi-no-Wakairatuko estis farata la heredonto de la trono. Ohoyamamori estis nomata administranto do l' aferoj de montoj, riveroj, arbaroj, kaj kampoj. Ohosasgi estis nomata kuratoro al la princo-heredonto pri ŝtataj aferoj.

Jaro 41 (Z. 970), printempo, monato 2, tago 15: — La Mikado mortis en la Palaco de Akira, en la aĝo 110-jara.

Sama monato: — Ati-no-omi kaj kunsenditoj revenis de la lando Kure. Kiam ili alvenis al Tukusi, la dio de Munakata pripetis kudristinojn. Oni oferis Ehime'n al la dio. Ehime estas la prapatrino de Mitukahi-no-kimi, kiu nun loĝas en la provinco Tukusi. Kiam la senditoj atingis kun tri kudristinoj la havenon Muko en la provinco Tu-no-kuni, la Mikado mortis. Tial oni sendis ilin al la princo Ohosasagi. Iliaj praidoj estas nuntempe konataj per la nomoj: Kure-no-kinunuhi kaj Kaya-no-kinunuhi.


(1) Vidu p. 72.
 
(2) 19 estas menciitaj ĉi tie.
 
(3) Aĵo malpeza t.e. facilmova.
 
(4) Speciala metodo por juĝodecidi malfacilan proceson, en kiu ambaŭ kulpiganto kaj kulpigato ĵuras al Dio, kaj metas la manon en bolantan akvon; tiam, oni kredis, senkulpulo neniom vundiĝos, dum kulpulo estos vundita severe.
 
(5) Ĉi tiu fruktarbo de la speco de oranĝo estis tre ŝatata de antikvaj japanoj, pro bonodoreco de ambaŭ floro kaj frukto, kaj beleco kaj bongusteco de frukto. Vidu p. 39.
 
(6) Brasenia Schreberi J. F. Gmel.*54
 
(7) Trapa natans var. bispinosa Makino.
 
(8) 直支王. Vidu: p. 99.
 
(9) La originala poemo estas dubesenca, kaj neniu komentariisto donis kontentigan klarigon. La tradukinto supoze interpretas kiel jene: Laŭ legendo, antaŭe la insuloj Ahadi kaj Aduki kuŝis flanko ĉe flanko unu de la alia kiel bona paro, sed iam la insulo Aduki estis iukaŭze alportata al la provinco Kibi (cetere, nuntempe ĝi apartenas al la provinco Sanuki, kaj nomiĝas Syôdo-sima), kaj la kompatindaj insuletoj restas por ĉiam solaj, kaj ne povas vidi unu la alian, ĉar inter ili estas interspaco de ĉ. 50 kilometroj. Nun mia karulino vojaĝas ankaŭ al Kibi; sed mi esperas ke ŝi baldaŭ revenu kaj restu kun mi kiel antaŭe por ĉiam.
 
(10) 久爾辛
 
(11)Go . Japana nomo donita al Suda Ĉinujo.
 

 

[ENHAVO]

– KRONIKO JAPANA –

ALDONO


LA POEMOJ EN ORIGINALA LINGVO
GEOGRAFIKARTOJ

ALDONO I

La Poemoj en Originala Lingvo

P. 15

Ikuhi prezentis al la Mikado dian sakeon, kaj kantis jene:

Kono miki ha
waga miki narazu,
Yamato nasu
Ohomononusi no
kamisi miki!
Ikuhisa, ikuhisa!

Kaj post la bankedo en la sankteja halo, ĉiuj korteganoj kantis dirante:

Umazake!
Miwa no tono no
asato nimo
idete yukana
Miwa no tonodo wo!

Kaj kontraŭ tio, la Mikado persone kantis:

Umazake!
Miwa no tono no
asato nimo
osihirakane
Miwa no tonodo wo!

P. 16

Ohohiko antaŭeniris ĝis Wani-saka. Tiam knabino kantis, dirante:

Mimaki-
Irihiko ha ya!
Onoga wo wo
sisento
nusumaku sirani
himenasobi sumo!

[Laŭ alia manuskripto:

 
* * *
* *
Ohokido yori
ukagahite, korosan to
suraku wo sirani
himenasobi sumo!]

P. 19

Amasego da popolo staris flanko ĉe flanko, ekde la monto ĝis la tombejo, kaj transportadis la ŝtonojn de mano al mano. Tiam oni kantis:

Ohosaka ni
tuginoboreru
isimura wo!
Tagosini kosaba
kosigaten kamo?

P. 23

Tiamaj homoj prikantis la okazintaĵon (ke Ihiirine de Idumo estis elruzita de sia frato-pliaĝulo) kiel jene:

Yakumotatu
Idumo-takeru ga
hakeru tati,
tudura sahamaki,
sami-nasi ni ahare!

P. 48

Li (Keikô Tennô) surgrimpis la ŝtonegon en la ebenejo. Tie li sopiris por la hejmurbo kaj kantis:

Hasikiyosi
wag'ihe no kata yu
kumo witati-ku mo!
Yamato ha
kuni no mahoraba!
Tatanaduku
awogaki-yama
komoreru
Yamato si uruhasi!
Inoti no masoken hito ha
tatami-komo
Heguri no yama no
siragasi ga e wo
uzu ni sase, kono ko!

P. 50

Rilate al ĝi (falita arbego), estis popola kanto:

Asasimo no
Mike no sawohasi!
Mahetukimi
iwatarasumo!
Mike no sawohasi!

P. 57

Iuvespere kiam li (Yamato-takeru) havis bankedon, li demandis al la apudestantoj per kantado:

Nihibari
Tukuba wo sugite
ikuyo ka neturu?

... nur torĉo-tenisto, daŭrigante la versaĵon per la sama metro, kantis jene:

Kaganahete
yo niha kokono-yo,
hi niha towo-ka wo.

P. 60

Tiam li (Yamato-takeru) esprimis sian senton per versaĵeto:

Wohari ni
tadani mukaheru
hitotu-matu!
Ahare hitotu-matu!
Hito ni ariseba,
kinu kisemasi wo!
tati hakemasi wo!

P. 85

Ĉe l' pinto de la trupo de la princo (Osikuma), estis homo nomata Kuma-no-kori, kiu, dezirante kuraĝigi siajn soldatojn, kantis laŭtvoĉe:

Wotikata no
arara-matubara,
matubara ni
watari-yukite,
tuku-yumi ni
mari-ya wo taguhe,
umahito ha umahito-doti ya,
itoko hamo itoko-doti,
iza ahana ware ha!
Tamakiharu Uti-no-aso ga
haran'uti ha isago areya!
Iza ahana ware ha!

P. 86

La princo Osikuma forkuris, sed li trovis neniun rifuĝejon; li alvokis Isati-no-sukune kaj diris:

Iza agi,
Isati-sukune!
Tamakiharu Uti-no-aso ga
kabututi no
itade ohazuba,
nihodori no
kaduki sena!

... Tiam Takeuti-no-sukune faris jenan versaĵon:

Ahumi-no-mi (Oomi-no-umi)
Seta no watari ni
kaduku tori,
me nisi mieneba
ikidohorosi mo!

Oni penis elserĉi... Tiam Takeuti-no-sukune denove faris versaĵon:

Ahumi-no-mi (Oomi-no-umi)
Seta no watari ni
kaduku tori,
Tanakami sugite
Udi ni tora hetu.

P. 89

Ŝi (Zingû Kwôgô) levis pokalon dezirante al la kronprinco longan vivon, kaj faris jenan versaĵon:

Kono miki ha
waga miki narazu,
Kusi-no-kami,
Tokoyo ni imasu,
ihatatasu
Sukuna Mikami no
toyohogi
hogimotohesi,
kamuhogi
hogikuruhosi,
maturi-kosi miki zo.
Asazu wose! sa, sa!

Tiam Takeuti-no-sukune... responde kantis:

Kono miki wo
kamiken hito ha
sono tudumi
usu ni tatete,
utahitutu
kamikeme kamo.
Kono miki no
ayani uta tanusi. Sa, sa!

P. 98

Kiam li (Oozin Tennô) trapasis la ebenejon de Udi, li faris versaĵon, dirante:

Tiba no
Kadunu wo mireba,
momo-ti-taru
yaniha mo miyu,
kuni no ho mo miyu.

P. 100

La Mikado (Oozin Tennô) montris ŝin (Kaminaga-hime) al li (Princo Ohosasagi) per la fingro, kaj diris en versaĵo:

Iza, agi!
Nu ni hiru-tumi ni,
hiru-tumi ni
waga yuku miti ni,
kaguhasi!
hana-tatibana.
Situe-ra ha
hito mina tori,
hotue ha
tori wi-karasi,
mitu-guri no,
nakatue no
huho-gomori —
akareru wotome
iza sakahaena!

La princo... respondis kiel jene:

Midu-tamaru
Yosami-no-ike ni
nunaha kuri
hahekeku sirani,
wikuhi tuku
kaha-mata-e no
hisigara no
sasikeku sirani,
aga kokoro si
iya uko nisite

La princo... donis al ŝi jenan versaĵon:

Miti no siri
Kohata-wotome wo
Kami(1) no goto
kikoesi-kado
ahi-makura maku.

Kaj denove:

Miti no siri
Kohata-wotome
arasohazu
nesiku wo sizo
uruhasimi 'mohu.

P. 103

Homoj el la tribo Kuzu venis en la palacon, kaj prezentante densan sakeon al la Mikado, kantis jenan kanton:

Kasi-no-hu ni
yok'usu wo tukuri,
yok'usu ni
kameru ohomiki.
Umara ni
kikosi-moti wose,
maro-ga ti!

P. 105

La Mikado rigardis la ŝipon de Ehime el la turo, kaj kantis:

Ahadi-sima
iya huta-narabi.
Aduki-sima
iya huta-narabi.
Yorosiki sima-sima
ta katasare aratisi?(2)
Kibi naru imo wo
ahi-mituru mono!

P. 107

»Karanu estas bruligita por salo«

Karanu wo
siho ni yaki,
siga amari
koto ni tukuri,
kaki-hiku ya.
Yura-no-to no
tonaka no
kuri ni hure-tatu
nadu-no-ki no,
saya saya!


(1) Koko no »Kami« wo »narukami« no imi da to suru tokikata ga kanari hiroku okonawarete oru yô daga, yakusite wa kore wo toranakatta. Sono tokikata ni yoreba, Narukami no oto wo tooku kara kiku yôni, tada hyôban nomi harukani kiite ita... to iu koto ni naruga, konobaai kanarazusimo tondro nadoto arappoi mono wo motidasazu tomo, tokiakasi wa dekiru.
 
(2) Kono kotoba ni tuitewa manzokuna tokiakasi ga nai; mae no kotoba ni tuduku ka, tugi no ni tuduku ka saemo hakkiri senu. Uta sonomonono imi ni tuite mo, yakusite no daitanna hitorisadame ni motoduku tokoro no aru koto, honbun no sita ni kotowatta tôri.

[ENHAVO]

ALDONO II

Geografikartoj

 

(Mapo 1) LA INSULEGO TUKUSI
por ilustri la ekspedicion kaj rondiradon
faritajn de KEIKOO TENNOO
[Bildo]

(Mapo 2) LA EKSPDEICIO AL LA ORIENTO
farita de PRINCO YAMATO-TAKERU
[Bildo]

(Mapo 3) LA EKSPEDICIO FARE DE LA MIKADO TYÛAI TENNÔ
KAJ LA MIKADINO ZINGÛ KWÔGÔ
[Bildo]

 

– FINO –


[NOTOJ DE BIBLIOTEKO SAKURA] [ENHAVO]

REVIZIITAJ VORTOJ

Libro Kvara=Lib4, Aldono, Piedono=Pn.

VORTOJ EN LA FONTO LOKO RIMARKOJ
1 donita don'ta Enhavo  
2 Tok'zyu Tokzyu Enhavo  
3 ideografiaĵo ideografo Lib4(2)/Pn  
4 monato manato Lib4
Lib6
 
5 16-jara 16 jara Lib4  
6 nomata namata Lib4  
7 di-timema ditimema Lib5  
8 de da Lib5
Lib5
Lib7
Lib7
Lib8
Lib8/Pn
 
9 Mikado Midado Lib5  
10 baniĝis banis Lib5  
11 Taniha-regionoj Taniharegionoj Lib5  
12 kontraŭ kontaŭ Lib5  
13 baniĝu banu Lib5  
14 mortpunis mortpŭnis Lib5  
15 nur per ĝi per ĝi nur Lib5  
16 ŝintoismo sintoismo Lib5
Lib6/Pn
 
17 laboristaj labolista Lib5  
18 buĉadon buĉado Lib5  
19 estas estes Lib6  
20 naskis naski Lib6  
21 aŭtuno, monato 9 aŭtuno 9 Lib6  
22 provinco privinco Lib6  
23 popolo propolo Lib6  
24 Yamato-no-ohokami Yamto-no-ohokami Lib6  
25 definitiva difinitiva Lib6  
26 ĝemeloj gemeloj Lib7 Lib7(12)/Pn  
27 Pistujo Pitujo Lib7  
28 naskigis naskis Lib7
Lib8
Lib8
 
29 objektoj okjektoj Lib7  
30 la Tutigumojn Tutigumojn (sen "la") Lib7  
31 6 futojn
3 futojn
1.5 futojn
6-futojn
3-futojn
1.5-futojn
Lib7  
32 Tutigumojn tutigumojn Lib7  
33 prapatro praptro Lib7  
34 esceptitaj esceptita Lib7  
35 Kibi-no-Takehiko'n Kibi-no-Takehikon Lib7  
36 Huruiti Huruti Lib7 留舊市
37 sendata sendats Lib7  
38 ekzistas ekzitas Lib7  
39 Tarasinakatuhiko (tiel) Lib8 Varianto en la transliterado de la nomo: Tarasi-nakatuhiko.
40 amuzi amuzigi Lib8  
41 Certe Ĉerte Lib8  
42 22-a 22 a Lib8  
43 Kelkafoje Kelkafaje Lib8/Pn  
44 nuraj familititoloj nura familititolo Lib8/Pn  
45 rikoltaĵo rikoltajo Lib9  
46 lia sia Lib9  
47 Tennoo (tiel) Lib9 Supozeble esperantigita formo de Tennô.
48 Soko-tutunowo Sokotutunowo Lib9  
49 moŝto maŝto Lib9  
50 podicipoj podicepsoj Lib9 Formo aperanta en japanaj vortaroj. Temas pri Tachybaptus ruficollis.
51 Podicipo Podicepso Lib9/Pn Vidu supre.
52 ideografiaĵon ideografon Lib9/Pn  
53 lojaleco loyaleco Lib10  
54 J. F. Gmel. J. E. Gmel. Lib10/Pn Mallongigita el Johann Friedrich Gmelin.


KOLOFONO

Tiu ĉi elektronika libro estas farita kaj prilaborita de volontuloj 
de Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta.

Fontolibro: "Kroniko Japana – Volumo Dua"
  (el la japana originalo: "Nihon-Syoki", Princo Toneri k.a., 720.)
trad. Kyûiti NOHARA, eld. Japana Esperanto-Instituto, 1936.

Enkomputiligo: HIROTAKA Masaaki
Provlego: HIROTAKA Masaaki, SIBAYAMA Zyun'iti, SIMIZU Yûko, YAGI Takeshi
Teksto-kunigo kaj retpaĝigo: SIMIZU Yûko
Enretigo:2008-12-15

Ĉiuj rajtas reuzi tiun ĉi libron kun kondiĉo ne forigi ĉi tiun kolofonon.

markoBiblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta
さくら文庫・エスペラント電子図書館プロジェクト
http://www.vastalto.com/pebe/