KRONIKO JAPANA
OFICIALE VERKITA NACIA HISTORIO
DE LA ANTIKVA JAPANUJO
EKDE LA MONDKREIĜO
ĜIS LA SEPA JARCENTO
– VOLUMO UNUA –
Ĝis la fondiĝo de la Imperio
Aŭtoro
Princo Toneri, k.a.
El ĉin- kaj japanlingva originalo tradukis
Kyûiti NOHARA
Notoj de Biblioteko Sakura
Minimua revizio estas farita:
(1) En la transliterado de japanaj propraj nomoj, ofte troviĝas subtilaj variantoj, kiujn ni lasis, kaj nur uzadon de la dividstreko ni unuecigis minimume.
(2) La ĉinaj ideogramoj aperantaj en la komentoj estas unuecigitaj en la moderna formo.
(3) La vortoj piednotitaj de la tradukinto estas renumerite markitaj per (n).
(4) Negravaj misuzoj de vortoj estas lasitaj. Gravaj eraroj, kiuj misprezentas enhavon de la originalo (japanlingva), estas korektitaj aŭ lasitaj, kiujn ni listigis en la tabelo de reviziitaj vortoj. La listigitaj vortoj estas numeritaj kun asterisko *n.
ENHAVO
- Dia Epoko: Parto I
- 1. Sep generacioj de la dia epoko.
- FT. (1) 1, 2, 3, 4, 5, 6.
- 2. Sep generacioj de la dia epoko (daŭrigo).
- FT. 1, 2.
- 3. Origino de la insuloj.
- Historio de lando-kreado de la gedioj Izanagi kaj Izanami.
- FT. 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10.
- 4. Naskiĝo de dioj.
- Sundiino, Lundio, Hiruko, Susanowo-no-Mikoto.
- FT. 1.
- FT. 2: Naskiĝo de Fajrdio, kaj morto de la patrino.
- FT. 3, 4, 5.
- FT. 6: La dio Izanagi en Mortintujo.
- FT. 7, 8, 9, 10.
- FT. 11: Deveno de la nutraĵoj.
- 5. Suprenveno de Susanowo-no-Mikoto en Ĉielo.
- FT. 1, 2, 3.
- 6. Engrotiĝo de Sundiino.
- FT. 1, 2, 3.
- 7. Hommanĝanta boao kaj la sankta glavo.
- FT. 1, 2, 3, 4.
- FT. 5: Plantado de arboj.
- FT. 6: Ohonamuti, la pioniro.
- Dia Epoko: Parto II
- 1. Malsuprenveno de la Nepo de Ĉiela Dio.
- FT. 1: Amewakahiko; Antaŭdiro de Amaterasu-Ohokami.
- FT. 2: Eksiĝo de Ohonamuti; Princino Plenflora-ĉerizujo kaj Princino Roko-de-miljaroj.
- FT. 3, 4, 5, 6.
- 2. La bono de maro kaj la bono de monto. Komunikiĝo kun Mardia Regno.
- FT. 1, 2, 3, 4.
- 3. Ugayahukiahezu-no-Mikoto, patro de la imperi-fondinto.
- FT. 1, 2, 3, 4.
- La Mikado Kamuyamato-Iharehiko (Zinmu Tennô).
- Ekiro de la Mikado por la Oriento (jaro Kp-tigro).(2)
- Surtroniĝo en la palaco de Kasihara (jaro Mm-koko).
(1) Mallongigo de „Flanka Teksto“.
(2) vidu Aldono II.
ANTAŬPAROLO DE LA TRADUKINTO
La Kroniko Japana estas unu el la plej antikvaj historiaj skribaĵoj. Ĝi estis verkita de Princo Toneri.(1) Laŭ la mikada ordono, kaj aperis en la jaro 720 p. K. La originalo estas titolita: ĉinlingve, NIHON-GI aŭ NIHON-SYOKI, kaj japanlingve YAMATO-BUMI.(2)
La Nihon-gi estas iom grandampleksa, konsistante el 30 libroj, kaj entenas, ni povas diri, preskaŭ ĉiujn historiajn materialojn — ĉu vere okazintaj ĉu nur tradicie rakontitaj — restintajn en la memoro de la nacio, ekde la mondkreiĝo(3) ĝis la fino de la regado de 41-a*1 mikadino-regantino Zitô Tennô (696 p. K.). Per ĉi tiu kajero, ni eldonas ĝian unuan dekonon, t. e. la libroj unua, dua kaj tria. La restaĵo Esperantigita aperos venonte iom post iom.
La libroj unua kaj dua estas kolektoj da pure diaj rakontoj t. e. ĉiuj personoj aperantaj en la sceno estas diaj (superhomaj) estaĵoj. La libro tria donas la legendojn pri la granda mikado Zinmu Tennô, fondinto de la imperio, kiu obeigis ĉiujn indiĝenojn en la lando, kaj surtroniĝis en la jaro 660 antaŭ Kristo.
Ŝajnas ke en la tempo, kiam la Nihon-gi estis kompilata, ekzistis tre multe da materialaj dokumentoj, oficialaj kaj privataj. Precipe rilate al la tiel nomata Dia Epoko, t. e. antaŭ-Zinmu-epoko, oni rakontadis diversajn legendojn, kiuj pli-malpli diferencis unuj de la aliaj. La kompilinto penis fari la verkon laŭeble kompleta, laŭeble ĉioenhava, preninte ĉiujn ekzistantajn materialojn en la libron. Pro tio, ĉe l' fino* de ĉiu sekcio, estas aldone enskribitaj la tiel nomataj „Flankaj tekstoj“, kiuj, aŭ nur en vortoj, aŭ en faktoj, pli-malpli diferencas de ĉefa teksto.
Ekde la libro tria, la teksto prenas al si formon de la „Kroniko“, t. e. ĉiuj okazaĵoj estas donitaj sub la precize difinitaj datoj. Tamen, pensante ke ni ekhavis literojn kaj kalendaron nur kelkajn jarcentojn plimalfrue,(4) ni povas konkludi ke tiuj „datoj“ en la frua tempo, signifas tute negrave el la scienca vidpunkto. Ĉiu paĝo ja sin plenigas plejparte per mitoj tradicie rakontitaj. Efektive la » Kroniko Japana « fariĝas kroniko ĝustasence dirita, nur en siaj plimalfrue aperontaj volumoj.
La originala teksto estas plejparte en la ĉina lingvo, escepte de la cititaj japanlingvaj versaĵoj. En la tempo, kiam Nihon-gi estis verkata, ankoraŭ ne ekzistis la japana kana-literoj. Por skribi japanajn vortojn, oni uzis la tiel nomatan man-nyo-kana'n, t. e. ĉinaj ideogramoj*2 uzitaj kiel sonsignoj. La tradukinto celis prezenti al la Esperantista publiko, unu el la plej fame konataj japanaj klasikaĵoj, en la aspekto tia, kia ĝi estas, kaj penis kiel eble plej fidele(5) interpreti tion, kion rakontadis la antikvaj japanoj pri la origino de sia regno, kiu, sola en la mondo, estis, estas, estos regata de la ekde prahistoria tempo ĝiseterne daŭronta dinastio de la mikado.
Tyôhu, en Majo 1935
K. NOHARA
(1) Filo de la 40-a mikado Tenmu Tennô, kaj patro de la 47-a mikado Zyunnin Tennô.
(2) Alia historia skribaĵo, nomata KOZIKI, aŭ HURUKOTOBUMI, aperinta 9-jare pli frue ol la Nihongi, ankaŭ ekzistas ĝis nuntempe. Sed ĉi tiu estas multe pli-simpla, konsistante el 3 libroj. Precipe pri la pli-malfruaj epokoj, ĝi skribas preskaŭ nenion krom genealogio de la mikadoj.
(3) Laŭ la koncepto de la antikvaj japanoj, la mondo ne estis kreita, sed ĝi kreiĝis per si mem.
(4) Laŭ Nihon-gi, ĉinaj libroj enportiĝis en la landon unuafoje en la tempo de 15-a*3 mikado Oozin Tennô.
(5) T. e. vortalvorte. Nur la versaĵoj en la teksto estas iom libere prozigitaj; la originalo estas transliterita kaj enpresita en la Aldono ĉe l' fino de la volumo.
PRONONCREGULOJ DE JAPANLINGVO
Por transliteri japanajn vortojn, precipe proprajn nomojn, la tradukinto uzis la tiel nomatan Nipponsiki-Rômazi-sistemon, en kiu oni sekvas jenajn regulojn: —
| d estas |
ĝ (aŭ ĵ), antaŭ i, |
|
dz (aŭ z), antaŭ u. |
| dy estas |
ĝ (aŭ ĵ), antaŭ a, o, u. |
| h estas |
f proksimume, antaŭ u. |
| s estas |
ŝ, antaŭ i. |
| sy estas |
ŝ, antaŭ a, o, u. |
| t estas |
ĉ, antaŭ i, |
|
c, antaŭ u. |
| ty estas |
ĉ, antaŭ a, o, u. |
| w estas |
ŭ. |
| y estas |
j. |
| z estas |
ĵ (aŭ ĝ), antaŭ i. |
| zy estas |
ĵ (aŭ ĝ), antaŭ a, o, u. |
Longaj vokaloj estas signitaj per supersigno aŭ duobligo de la sama litero, ekzemple — „â“ aŭ „aa“.
Ceteroj estas samaj kun Esperanto.
ĝ kaj ĵ en la moderna japanlingvo ne distingiĝas unu de la alia, escepte en kelkaj regionoj en Kyûsyû kaj Sikoku.
Rimarkoj
Vortoj en [ ] estas klarigo, trovebla en la originalo mem, presita per pli malgrandaj literoj.
Vortoj en ( ) estas aldonitaĵo de la tradukinto.
BILDO 1: "OHO YASIMA KUNI (Granda Ok-insula Lando)"
– KRONIKO JAPANA –
LIBRO UNUA
Dia Epoko: Parto I
1. Sep generacioj de la dia epoko.
Pratempe kiam la Ĉielo kaj la Tero ankoraŭ ne dividiĝis, nek la Inismo kaj la Virismo disiĝis,(1) estis ĥaosa amaso kvazaŭ la kokovo, kaj ĝermo enteniĝis en la malhelo. Tiam la parto, pura kaj klara vaporiĝis por formi la Ĉielon, dum la parto, peza kaj malklara precipitiĝis kaj fariĝis la Tero. La subtilaj elementoj plifacile komponiĝis, sed estis plimalfacile, ke la peza kaj malklara substanco sin elvolvu. Tio estas la kaŭzo, kial la Ĉielo formiĝis unua, kaj nur poste fiksiĝis la Tero. — Poste, interspace de ili, kreiĝis dia estaĵo.(2) Tial estas dirite: — En la komenco de la mondkreiĝo, tero formonta la landojn estis vage flosanta, kvazaŭ fiŝo naĝadanta surakve. Tiutempe, io simila je la ĝermo de kano formiĝis inter la Ĉielo kaj la Tero. Ĝi transformiĝis, kaj fariĝis dio nomata Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto.(3) Sammaniere fariĝis la dio nomata Kuni-no-sa-tuti-no-Mikoto, sekve la dio nomata Toyo-kumi-nu-no-Mikoto. Fariĝis tri dioj entute. — Laŭ la principo de Ĉielo, kiu kompletiĝas per si mem,(4) ĉi tiuj estis absolute virecaj.
FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — En la komenco de la Ĉielo kaj Tero, io kun formo ne priskribebla*4 troviĝis en la Vakuo. En ĝi kreiĝis la dio nomata Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto aŭ Kuni-no-soko-tati-no-Mikoto; sekve la dio nomata Kuni-no-sa-tuti-no-Mikoto aŭ Kuni-no-sa-tati-no-Mikoto; sekve la dio nomata Toyo-kuni-nusi-no-Mikoto aŭ Toyo-ka-husi-no-Mikoto aŭ Uki-hu-nu-no-toyo-kahi-no-Mikoto aŭ Toyo-kuni-nu-no-Mikoto aŭ Toyo-kuhi-nu-no-Mikoto aŭ Ha-ko-kuni-nu-no-Mikoto aŭ Kuni-minu-no-Mikoto aŭ Toyo-kumi-nu-no-Mikoto.
FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Pratempe kiam la lando estis en sia infaneco, ĝi vagflosadis kvazaŭ maso da oleo sur la surfaco de akvo. Tiam en ĝi kreiĝis io simila je la ĝermo de kano ĵus elĝerminta. Per ĉi tiu fariĝis la dio nomata Umasi-asi-kahi-hiko-di-no-Mikoto; sekve la dio nomata Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto; sekve la dio nomata Kuni-no-sa-tuti-no-Mikoto.
FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — Kiam la Ĉielo kaj Tero estis en la stato ĥaosa, estis la unuaj dihomoj nomataj Umasi-asi-kahi-hikodi-no-Mikoto, kaj Kuni-no-soko-tati-no-Mikoto.
FT. 4. En iu dokumento estas dirite: — Kiam la Ĉielo kaj Tero komencis ekzisti, tiam samtempe kreiĝis la dio nomata Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto; sekve la dio nomata Kuni-no-sa-tuti-no-Mikoto. [Laŭ alia kopio: ... en Takama-no-hara,(5) kreiĝis la dio nomata Ame-no-mi-naka-nusi-no-Mikoto; sekve la dio nomata Taka-mi-musubi-no-Mikoto; sekve la dio nomata Kamu-mi-musubi-no-Mikoto.](6)
FT. 5. En iu dokumento estas dirite: — Antaŭ ol la Ĉielo kaj Tero kompletiĝis, estis io, subtenata de nenio, kvazaŭ la nubo flosanta super la maro. Interne de ĝi kreiĝis objekto simila je la ĝermo de kano elĝermanta el koto. Ĉi tio transformiĝis en homon, kiun oni nomas Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto.
FT. 6. En iu dokumento estas dirite: — Kiam la Ĉielo kaj Tero komencis ekzisti, io simila je la ĝermo de kano kreiĝis en la Vakuo, kaj de ĉi tio fariĝis dioj nomataj Ame-no-toko-tati-no-Mikoto kaj Umasi-asi-kahi-hikodi-no-Mikoto. — [Laŭ alia kopio: ... io simila je la flosanta oleo, kreiĝis en la Vakuo, kaj de ĉi tio fariĝis dio nomata Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto.]
(1) „Yin“ kaj „Yang“ 陰陽. La principoj, per kiuj la antikvaj ĉinaj filozofoj provis ekspliki ĉiujn*5 fenomenojn.
(2) Ĉi-supraj frazoj estas nur citaĵo el antikva ĉina enciklopedia*6 libro, nomata Huai-nan-tzŭ (淮南子, laŭ japana prononco, E-nan-zi), kiu tute ne koncernas la japanan tradicion. La kompilinto de „Nihon-gi“, kiu estis bedaŭrinde tro influita de la ĉina klasikaĵo, pruntis filozofion el ĝi por doni rezonan fundamenton al la antikvaj rakontoj.
(3) Kuni=lando, no=de (postpozicio), toko=poreterne, tati=stari, mikoto=moŝto; Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto=Lia moŝto Poreternestaranto de Lando. En la originala libro, du malsamaj ideogramoj, 尊 kaj 命 estas uzataj por la vorto „mikoto“. 尊 estas uzata nur por la plej altranga persono (ĉu homa ĉu dia). La tradukinto transliteris 尊 per „Mikoto“, kaj*7 命 per „mikoto“.
(4) Ĉina filozofaĵo denove.
(5) Takama (taka+ama)=alta ĉielo, hara=ebenaĵo. Takama-no-hara estas la regno de Ĉielaj dioj, t. e. la Ĉielo mem.
(6) Ĉi tio koincidas kun la unua paragrafo de la „Koziki“.
2. Sep generacioj de la dia epoko. Daŭrigo.
Sekve kreiĝis gedioj nomataj Uhidini-no-Mikoto kaj Suhidini-no-Mikoto. [aŭ Uhidine kaj Suhidine.] Sekve kreiĝis gedioj nomataj Ohotonodi-no-Mikoto [aŭ Ohotonobe] kaj Ohotomabe-no-Mikoto. [aŭ Ohotomahiko kaj Ohotomahime, aŭ Ohotomidi kaj Ohotomibe]. Sekve kreiĝis gedioj, nomataj Omotaru-no-Mikoto kaj Kasikone-no-Mikoto. [aŭ Ayakasikone; Ayukasiki; Awokasikine; Ayakasiki.] Sekve kreiĝis gedioj nomataj Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto*8. [Laŭ iu dokumento, ĉi tiuj du gedioj estas gefiloj de Awokasikine-no-Mikoto.]
FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto estis patro de Ame-kagami-no-Mikoto. Ame-kagami-no-Mikoto estis patro de Ame-yorodu-no-Mikoto. Ame-yorodu-no-Mikoto estis patro de Awa-nagi-no-Mikoto. Awa-nagi-no-Mikoto estis patro de Izanagi-no-Mikoto.
La lastaj ok gedioj kreiĝis per interrilatiĝo de la principo de Ĉielo kaj la principo de Tero;(1) tial ili prenis la formon de geviroj. Ekde Kuni-no-toko-tati-no-Mikoto ĝis Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto estas tiel nomataj Sep Generacioj de la Dia Mondo.(2)
FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Jenaj gedioj kreiĝis en paro: Uhidini-no-Mikoto kaj Suhidini-no-Mikoto; Tunukuhi-no-Mikoto kaj Ikukuhi-no-Mikoto; Omotaru-no-Mikoto kaj Kasikone-no-Mikoto; Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto.
(1) 乾 kaj 坤, ĉina filozofaĵo.
(2) aŭ dia epoko.
3. Origino de la insuloj.
Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto, starante sur la flosanta ponto de Ĉielo,(1) interkonsiliĝis kaj diris: — „En la malsupro, eble troviĝos lando.“ Kaj ili traserĉis la malsupron per la Gem-halebardo de Ĉielo,(2) kaj eltrovis la maron. Tiam la marakvo, gutinta de la pinto de la halebardo, solidiĝis, kaj fariĝis insulo, kiun oni nomis la insulo Wono-goro.(3) La gedioj tiam malsuprenvenis en la insulon, kaj intencis geedziĝi por naski insulojn kaj landojn. Ili ĉirkaŭeniris la insulon Wono-goro kiel centrofoston de la lando — la virdio maldekstren kaj la diino dekstren. Tiel ili ĉirkaŭeniris malkune, kaj kiam ili renkontis iuloke unu la alian, la diino diris unua: — „Ho, kia ĝojo, ke mi renkontas la amatan knabon!“ Sed la virdio estis malbonhumora, kaj diris: — „Estas natura leĝo, ke mi, viro diru unua. Nenio pravigas ke virino parolu unua. Sed ni jam agis maldece. Do ni denove ĉirkaŭeniru.“ Tiam returnenirinte ili renkontis sin denove. Ĉi tiun fojon la virdio parolis unua, dirante: — „Ho, kia ĝojo, ke mi renkontas la amatan knabinon!“ Kaj li demandis al ŝi, dirante: — „Ĉu io produktiĝis en via korpo?“ Ŝi respondis: — „En mia korpo troviĝas loko, kiu estas origino de virineco.“ — „Ankaŭ en mia korpo,“ ree li diris, — „troviĝas loko, kiu estas origino de vireco. Nun mi deziras ke ni ligiĝu per niaj originaĵoj.“ Tio estas la origino, ke viro kaj virino unuiĝis por formi geedzecon. Tempo de akuŝo venis. Sed la unue naskita insulo Ahadi estis rigardata kiel placento. [aŭ ĝi ne plaĉis al ili tiel, ke ĝi estis nomata Ahadi.](4) Tiam ŝi naskis la insulon Oho-yamato-toyo-akitu;(5) sekve la insulon Iyo-no-hutana;(6) sekve la insulon Tukusi;(7) sekve la insulojn Oki kaj Sado kiel ĝemelojn; [kelkafoje homo imitas ĉi tion, kaj naskas ĝemelojn.] sekve la insulon Kosi;(8) sekve la insulon Oho;(9) sekve la insulon Kibi-no-Ko.(10) De ĉi tio devenis la landa nomo, Oho-ya-sima.(11) Cetere la insuloj Tu-sima kaj Iki kaj la malgrandaj insuloj, kiuj troviĝas en diversaj lokoj, estas solidiĝintaĵoj de marakva ŝaŭmo*9. [aŭ estas dirite: solidiĝintaĵoj de akva ŝaŭmo.]
FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — La Ĉieldio parolis al Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto, dirante: — „Estas la lando nomata la insulon Kibi-no-Ko(10). Toyo-asihara-no-tiiho-aki-no-miduho-no-kuni.(12) Vi devas tien iri, kaj aranĝi aferojn. Kaj li donis al ili la Gem-halebardon de Ĉielo. Ili stariĝis sur la flosanta ponto de Ĉielo, kaj serĉadis landon, kirladante la maron kun la halebardo; kiam ĝi estis retirita, la marakvo, gutetanta el la pinto, solidiĝis, kaj fariĝis insulo nomata Wono-goro. Ili malsuprenvenis en la insulon, kaj tie konstruis okklaftan palacon.(13) Plie ili starigis la Ĉielfoston. Tiam la virdio demandante al la diino, diris: — „Kiel kompletiĝis via korpo?“ — „Mia korpo,“ ŝi respondis, — „jam bone kompletiĝis, kaj troviĝas nun en ĝi unu loko nomata origino de virineco.“ La virdio diris: — „Ankaŭ mia korpo bone kompletiĝis, kaj en ĝi troviĝas unu loko nomata origino de vireco. Mi deziras kunigi mian originon de vireco kun via origino de virineco.“ Tiel dirinte li preparis ĉirkaŭeniri la Ĉielfoston, kaj promesis al ŝi: — „Vi ĉirkaŭeniru maldekstren, ĉar mi devas iri dekstren.“ Kaj dise ili iris; kaj kiam ili renkontis unu la alian, la diino diris unua: — „Kia belo! ho, aminda knabeto!“ kaj poste la virdio responde diris: — „Kia belo! ho, aminda knabineto!“ Tiamaniere ili fine fariĝis geedzoj. Ilia unua naskito estis Hiruko (hirud-ido), kiun ili metis en boaton el kanoj, kaj forfluigis. Sekve naskiĝis la insulo Aha, kiu ankaŭ ne estis enkalkulinda en iliaj idoj. Tial ili denove supreniris en la Ĉielon, kaj detale raportis pri la afero. Tiam la Ĉieldio divenis per la Granda Divenarto, kaj instruis al ili, dirante: — „La kaŭzo estas tio, ke virino parolis unua. Iru kaj rearanĝu la aferon.“ En la tago difinita per la divenarto, ili malsuprenvenis, kaj denove ĉirkaŭeniris la foston — la virdio maldekstren, kaj la diino dekstren. Ĉe renkontiĝo, la virdio diris unua: — „Kia belo! ho, aminda knabineto!“ Poste, la diino responde diris: — „Kia belo! ho, aminda knabeto!“ Kaj ili kune loĝadis en la sama palaco, kaj naskis la idojn: unue la insulon Oho-yamato-toyo-akitu; sekve la insulon Ahadi; sekve la insulon Iyo-no-hutana; sekve la insulon Tukusi; sekve la insulojn Oki-no-mitugo; sekve la insulon Sado; sekve la insulon Kosi; sekve la insulon*10 Kibi-no-Ko. Ĉi tio estas origino de tio, ke oni nomas la landon Oho-ya-sima.
FT. 2. En iu dokumento*11 estas dirite: — La gedioj, Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto iam staris meze de ĉiela nebulo, kaj diris: — „Ni deziras gajni landon.“ Kaj serĉadis per la Gem-halebardo de Ĉielo, kaj eltrovis la insulon Wono-goro. Tiam ili retiris la halebardon kun ĝojo, kaj diris, „Kiel bone, ke troviĝis la lando!“
FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — La gedioj, Izanagi kaj Izanami iam en Takama-no-hara diris, — „Sendube troviĝas lando,“ kaj per la Gem-halebardo de Ĉielo, ili desegne formis la insulon Wono-goro.
FT. 4. En iu dokumento estas dirite: — La gedioj, Izanagi kaj Izanami reciproke parolis, dirante; — „Troviĝas io simila je flosanta oleo. Meze de ĝi, sendube, ekzistas iu lando.“ Kaj ili elserĉis, per la Gem-halebardo de Ĉielo, insulon nomatan Wono-goro.
FT. 5. En iu dokumento estas dirite: — La diino diris unua: — „Kia belo! Ho, bona knabeto!“ Sed estis maldece, ke la diino parolis unua, kaj pro tio, ili ree ĉirkaŭeniris. Ĉi tiun fojon, la virdio diris unua: „Kia belo! ho, bona knabineto!“ Kaj ili volis ekkuniĝi; sed ili ne sciis la metodon. Tiam alflugis motacilo, kaj svingadis siajn kapon kaj voston. La du gedioj, kiuj vidis ĝin, tiam imitis ĝin, kaj inventis procedon de kuniĝo.
FT. 6. En iu dokumento estas dirite: — La du gedioj geedziĝis. Antaŭ ĉio la insulo Ahadi estis placento, kaj naskiĝis la insulo Oho-yama-to-toyo-akitu; sekve la insulo Iyo; sekve la insulo Tukusi; sekve la insuloj Oki kaj Sado kiel ĝemeloj; sekve la insulo Kosi; sekve la insulo Oho; sekve la insulo Ko.
FT. 7. En iu dokumento estas dirite: — Unue naskiĝis la insulo Ahadi; sekve la insulo Oho-yamato-toyo-akitu; sekve la insulo Iyo-no-hutana; sekve la insulo Oki; sekve la insulo Sado; sekve la insulo Tukusi; sekve la insulo Iki; sekve la insulo Tusima.
FT. 8. En iu dokumento estas dirite: — La insulo Wono-goro estis placento, kaj naskiĝis la insulo Ahadi; sekve la insulo Oho-yamato-toyo-akitu; sekve la insulo Iyo-no-hutana; sekve la insulo Tukusi; sekve la insulo Kibi-no-Ko; sekve la insuloj Oki kaj Sado kiel ĝemeloj; sekve la insulo Kosi.
FT. 9. En iu dokumento estas dirite: — La insulo Ahadi estis placento, kaj naskiĝis la insulo Oho-yamato-toyo-akitu; sekve la insulo Aha; sekve la insulo Iyo-no-hutana; sekve la insuloj Oki-no-mitugo; sekve la insulo Sado; sekve la insulo Tukusi; sekve la insulo Kibi-no-Ko; sekve la insulo Oho.
FT. 10. En iu dokumento estas dirite: — La diino diris unua: Kia belo! ho, aminda knabeto! Kaj ŝi prenis lian manon, kaj fine ili geedziĝis. Al ili naskiĝis la insulo Ahadi, sekve Hiruko.
(1) Kompreneble ponto estis necesa al ĉielanoj, por ke ili komunikiĝu kun subĉiela mondo, ĉar ili ne havis birdajn flugilojn kiel la anĝeloj, supozitaj de okcidentanoj. Eble la antikvaj homoj vidis ĝin en la ĉielarko.
(2) „Ame-no-nu-boko“; Ame-no=de Ĉielo, nu=gemo, boko ← hoko=halebardo. En antikva japanlingvo, vorto „ame-no“ aŭ „ama-no“ estas uzita prefikse, por esprimi multekostecon aŭ sanktigitecon de iu aĵo, aŭ nobelecon de persono; „nu“ ankaŭ esprimas multekostecon de la objekto.
(3) Wono=per si mem, goro (aŭ koro)=solidiĝinta. „La insulo solidiĝinta per si mem“, tia estis nomata, ĉar ĝi ne estis „naskita" de la gedioj, kiel la ĉefaj insulegoj.
(4) Laŭ moderna prononco, „Awadi”. Aha-di signifas: „vojo al Aha“, (ĉar ĝi kuŝas mezvoje al la provinco Aha) sed la vorto volas diri nenion pri tio, ke ĝi ne „plaĉis“ al la naskintoj; tial la originala noto en la krampoj estas tute ne komprenebla; eble ĝi estas malĝusta aldonaĵo, farita de malmulteinformita manskribisto en frua tempo, kiu legis la vorton, „a-hadi“, kio tiam signifas „mia honto“.
(5) Hondo.
(6) Sikoku.
(7) Kiusiu (Kyûsyû).
(8) Kosi estas nomo de la apudmara regiono, ekde la gubernio Hukui, ĝis la gubernio Nîgata; meze de tiu regiono, troviĝas duoninsulo, nomata Noto; kredeble ĝi estas tiel nomita „Insulo Kosi.“
(9) Oho=granda; samnomaj grandaj-malgrandaj insuloj troviĝas multnombre.
(10) Ko=malgranda; Kibi=gubernio Okayama + parto de g. Hirosima. Ko-zima aŭ „malgranda insulo“ estis insulo; mezepoke ĝi fariĝis duoninsulo, kaj nuntempe ĝi estas tute kuniĝinta kun Hondo.
(11) „Granda-Ok-Insula“; antikva nomo de Japanujo.
(12) Soleniga nomo de Japanujo. toyo=bonrikolta, asihara=kan-ebenejo, ti-iho=1500, aki=aŭtuno (1500-aŭtuno volas diri „longdaŭra“), midu-ho=belega rizospiko.
(13) Ya-hiro-tono. Numeralo „ya“ (ok) reprezentas neprecize la multenombron, same kiel „ho“ (cent), „ti“ (mil) „yorodu“ (dekmil) kc. Ĉi tie „ya-hiro“ estas prefikso uzata por esprimi solenige la grandecon de la objekto.
4. Naskiĝo de dioj.
Sekve ili naskis la marojn; sekve la riverojn; sekve la montojn; sekve la patron de arboj, Kukunoti; sekve la patrinon de herboj, Kayanu-hime, ankaŭ nomata Nuduti. Tiam Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto interkonsiliĝis kaj diris: — „Ni jam naskis la landon Oho-yasima, montojn-kaj-riverojn kaj herbojn-kaj-arbojn. Nun necesas ke ni nasku reganton de la tuta mondo.“ Kaj ili naskis la Sundiinon, kies nomo estas Ohohirume-muti [laŭ alia kopio, Amaterasu-ohokami; en alia dokumento — Amaterasu-Ohohirume-no-Mikoto]. La lumo de ĉi tiu infano helege brilanta penetris la tutan universon. Tial la du gedioj estis tre ĝojaj, kaj diris: — „Kvankam ni havas multe da idoj, neniu el ili egalas al ĉi tiu infano en la mirinda eco. Ne decas restigi ŝin ĉiam ĉi tie sur la Tero, sed ni devas sendi ŝin en la Ĉielon, por ke ŝi estru la ĉielajn aferojn.“ — Ĉar la Ĉielo kaj la Tero en tiu tempo ne estis tiel malproksime*12 unu de la alia, ili suprenirigis ŝin sur la Ĉielon per la Ĉielfosto.
Sekve ili naskis la Lundion [laŭ aliaj dokumentoj: Tuki-yumi-no-Mikoto; Tuki-yomi-no-Mikoto], kiun neniu alia ol la suno superis per gloreco de la lumo. Li devas regadi kune kun la suno, kaj tial li estis ankaŭ sendata al la Ĉielo.
Sekve naskiĝis Hiruko, kiu post tri jaroj ankoraŭ ne povis stariĝi sur siaj piedoj. Oni metis lin en la boaton Ame-no-iha-kusu,(1) kaj lasis al la vento.
Sekve naskiĝis Susanowo-no-Mikoto [laŭ aliaj dokumentoj: Kamu-Susanowo-no-Mikoto; Haya-Susanowo-no-Mikoto]. Ĉi tiu dio estis maltima furiozulo. Lia ĉiama okupo estis plorkriado, pro kio, multe da infanoj en la lando mortis, kaj verdaj montetoj fariĝis senarbaj dezertoj. Tial liaj gepatro-dioj ordonis al li, dirante: — „Ĉar tia malvirtulo, kia vi estas, ne indas regi super la mondo, vi devas foriri al la lando de Subtero.“(2) Fine ili forpelis lin.
FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Izanagi-no-Mikoto diris, „Naskiĝu genia infano, kiu indas regi la mondon,“ kaj maldekstramane levis blankmetalan spegulon,(3) ekaperis diino, nomata Ohohirume-no-Mikoto. Kiam li dekstramane levis blankmetalan spegulon, ekaperis dio, nomata Tuki-yumi-no-Mikoto. Kiam li turnis la kapon, kaj ĉirkaŭenrigardis, ekaperis dio, nomata Susanowo-no-Mikoto. El ili, ambaŭ Ohohirume-no-Mikoto kaj Tuki-yumi-no-Mikoto havis bele brilan karakteron. Ili estis, pro tio, ordonataj lumigi la universon. Sed Susanowo-no-Mikoto estis tiel kruela kaj detruema, ke li estis ordonata regi la landon de Subtero.
FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — La Suno kaj la Luno jam naskiĝis, kaj sekve naskiĝis Hiruko, kiu ĝis post tri jaroj ne povis stariĝi sur siaj piedoj. En la komenco, kiam Izanagi- kaj Izanami-no-Mikoto ĉirkaŭeniris la foston, la diino unua levis la vortojn de ĝojesprimo, kaj per tio rompis la naturleĝon inter la Inismo kaj Virismo. Ĉi tio estas la kaŭzo de naskiĝo de Hiruko. Sekve naskiĝis la boato Tori-iha-kusu. En ĉi tiun boaton oni metis Hiruko kaj ĝin forfluigis. Sekve naskiĝis Susanowo-no-Mikoto. Ĉi tiu dio havis malbonan karakteron, kaj ĉiam laŭŝate kolerkriegadis. Multe da homoj en la lando, pro tio, mortis, kaj verdaj montetoj fariĝis senarbaj dezertoj. La gepatrodioj ordonis al li, dirante: — „Se vi iam regus ĉi tiun landon, vi farus multe da kruelaĵo; tial vi devas regi la malproksimegan Landon de Subtero.“ Sekve naskiĝis la fajrdio Kagututi. Samtempe Izanami-no-Mikoto brulvundiĝis per Kagututi, kaj mortis. En la momento, kiam ŝi estis baldaŭ mortonta, ŝi naskis la argildiinon Hani-yama-hime, kaj la akvodiinon Midu-ha-no-me. Tiu Kagututi edzinigis Hani-yama-hime, kaj naskis Waka-musubi: ĉi tiu estas la dio, sur kies kapo kreiĝis silkraŭpo kaj morusarbo, kaj en kies umbiliko, kreiĝis la kvin grenoj.
FT. 3. En iu dokumento*11 estas dirite: — Kiam Izanami-no-Mikoto naskis Ho-musubi'n (la Spiriton de Fajro), ŝi estis brulvundita de l' naskito, kaj mortis. En la momento, kiam ŝi estis mortonta, naskiĝis la akvodiino Midu-ha-no-me, la argildiino Hani-yama-hime kaj Ama-no-yosadura.
FT. 4. En iu dokumento*11 estas dirite: — Kiam Izanami-no-Mikoto estis akuŝonte la fajrdion Kagututi, ŝi severe febris, kaj pro sufero ŝi vomis: la vomaĵo fariĝis dio nomata Kana-yama-hiko. Sekve ŝi urinis: la urino fariĝis diino nomata Midu-ha-no-me. Sekve ŝi fekis: la fekaĵo fariĝis diino nomata Hani-yama-hime.
FT. 5. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Izanami-no-Mikoto akuŝis la Fajrdion, ŝi mortis pro brulvundiĝo. Oni enterigis ŝin en la vilaĝo Kumanu-no-Arima, en la provinco Kii. La vilaĝanoj kutimas oferi florojn al la spirito de ĉi tiu diino, en la flora sezono; samtempe ili konsolas ŝin per dancado kaj kantado, kiujn ili faras kun tamburoj, flutoj kaj flagoj.
FT. 6. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Izanagi-no-Mikoto kaj Izanami-no-Mikoto kune naskis la landon Oho-yasima, Izanagi-no-Mikoto diris: — „En la lando de ni naskita, nur troviĝas la matennebulo, kvazaŭ ĝin plenigas la fumo.“ Li tiam forblovis la nebulon; kaj blovaĵo fariĝis dio nomata Sinatobe-no-mikoto aŭ Sinatuhiko-no-mikoto, kiu estas la dio de vento. En la tago, kiam li malsatis, naskiĝis dio nomata Uga-no-mitama-no-mikoto (dio de nutraĵo). Plie naskiĝis la dio de maro, nomata Watatumi-no-mikoto kaj aliaj, la dio de monto, nomata Yamatumi kaj aliaj, la dio de riverbuŝo, nomata Hayaakituhi-no-mikoto kaj aliaj, la dio de arbo, nomata Kukunoti kaj aliaj, la dio de argilo, nomata Haniyasu-no-kami, kaj sekve naskiĝis ĉiuj objektoj. Kiam la dio de fajro Kagututi naskiĝis, la patrino Izanami-no-Mikoto pro brulvundiĝo mortis. Tiam Izanagi-no-Mikoto kun bedaŭro diris: — „Ĉu mi interŝanĝu mian amatan karulineton per unu ido?“ Ĉirkaŭrampante apud la kapo, ĉirkaŭrampante apud la piedoj, li ploradis kaj lamentadis. La larmo gutetinta fariĝis la diino, kiu nun loĝas sub la arbo de la monteto Une, kaj kiu estas nomata Naki-saha-me. Fine li eltiris sian dek-pugnan(4) glavon, fortranĉis Kagututi en tri pecojn, ĉiu el kiuj fariĝis dio. Kaj la sango gutetinta el la klingo de la glavo fariĝis la Kvincent Rokoj ĉe la riverebeno de la rivero Ama-no-yasu.(5) Ĉi tiu estas la prapatro de la dio Hutu-nusi.(6) Plie, la sango, gutetinta de la manŝirmilo de la glavo, surŝprucis kaj fariĝis dioj nomataj Mikahayahi-no-kami kaj Hihayahi-no-kami: Tiu Mikahayahi-no-kami estas la patro de Takemikatuti-no-kami. [aŭ estas dirite: ... nomataj Mikahayahi-no-mikoto, Hihayahi-no-mikoto kaj Takemikatuti-no-kami] Kaj la sango, gutetinta de la pinto de la glavo, surŝprucis kaj fariĝis dioj nomataj Ihasaku-no-kami, Nesaku-no-kami kaj Ihatutunowo-no-mikoto. [aŭ estas dirite: ... nomataj Ihatutunowo-no-mikoto kaj Ihatutunome-no-mikoto] Kaj la sango, gutetinta de la tenilo de la glavo, surŝprucis kaj fariĝis dioj nomataj Kura-okami,(7) Kura-yama-tumi kaj Kura-miduha.
Post tio, Izanagi-no-Mikoto postkuris Izanami-no-Mikoto'n ĝis fine li atingis ŝin, en la Lando de Mortinto. Kiam ili interparoladis, Izanami-no-Mikoto diris: — „Kial vi venis tiel malfrue, mia kara? Bedaŭrinde mi jam manĝis el la kuirejo de Mortintujo. Sed mi devas dormi kaj ripozi nun. Dume, mi petas, ne rigardu min.“ Izanagi-no-Mikoto, tamen, ne donis al ŝi orelon, sed prenis sian kombilon kun multaj dentoj, deprenis de ĝi ĉefdenton, kaj el ĝi farinte torĉeton, kaŝe rigardis ŝin, kaj li trovis ŝin, tute putrinta kaj sursvarmita de vermoj. — Ĉi tio estas kialo, ke eĉ hodiaŭ oni malŝatas uzi unupecan torĉon, kaj malŝatas ĵeti kombilon dum nokto. — Tiam Izanagi-no-Mikoto estis forte surprizita, kaj diris: — „Ho, kian malpuran fimondon mi vizitis nevole!“ Li ekkuris returnen. Izanami-no-Mikoto indigne diris, — „Ho, kian honton vi faris al mi, ne aŭskultante al mia peto!“ kaj ŝi sendis okon da Mortintujaj virinaĉoj, por postkuri kaj aresti lin. Izanagi-no-Mikoto, elingiginte la glavon, kaj svingante ĝin dorsen, forkuradis. Dume li ĵetis teren sian nigran kapornamon: baldaŭ ĝi ŝanĝiĝis en vinberojn, kiujn la virinaĉoj ekvidis, ekkaptis, kaj manĝaĉis. Finmanĝinte ili denove postkuris. Izanagi-no-Mikoto denove ĵetis sian kombilon: ĉi tiu sin ŝanĝis en bambuajn burĝonojn. La virinaĉoj ankaŭ eltiris ilin, kaj manĝaĉis, kaj finmanĝinte daŭrigis postkuradon. En la sekvanta momento, Izanami-no-Mikoto mem venis postkuri. Tiutempe tamen Izanagi-no-Mikoto jam estis atinginta la landlimon de Mortintujo. [aŭ estas dirite: Izanagi-no-Mikoto urinis kontraŭ granda arbo: la urino ŝanĝiĝis en grandan riveron. Antaŭ ol la virinaĉoj transvadis la riveron, Izanagi-no-Mikoto jam estis atinginta la landlimon de Mortintujo.] Tiam li baris la vojon per granda roko, apenaŭ portebla per mil homoj, kaj starante vizaĝ'alvizaĝe kun Izanami-no-Mikoto, fine faris eksedziĝan ĵuron. Por tio, Izanami-no-Mikoto diris: — „Se mia kara edzo diras tiele, mi devas ĉiutage pendigi mil homojn el viaj regnanoj.“ Izanagi-no-Mikoto responde diris: — „Se kara mia edzino diras tiele, mi devas ĉiutage naskigi mil kvincent homojn.“ Kaj plue li diris: — „Ne venu trans ĉi tion.“ Tiel dirinte, li ĵetis sian bastonon, kiun oni nomas la Dio de Vojkruco; plie li ĵetis sian zonon, kiun oni nomas la Dio-Roko-de-Longa-Vojo; plie li ĵetis sian superveston, kiun oni nomas la Dio-Embarasanto; plie li ĵetis sian pantalonon, kiun oni nomas la Dio-Tromanĝanto; plie li ĵetis sian ŝuon, kiun oni nomas la Dio-Postkuranto. La roko, per kiu li baris la vojon en la landlimo de Mortintujo, [Iu diras ke tiel nomata landlimo de Mortintujo nenie ekzistas reale, sed ĝi nur signifas tiun momenton, en kiu mortonto elspiras la lastan spiron] estas nomata Yomido-sayari-no-ohokami aŭ la Granda-dio-Returneniriganto.
Kiam Izanagi-no-Mikoto revenis, li estis pentanta, kaj diris: — „Mi estis antaŭtage en la malŝatinda malpura loko. Tial mi devas forlavi min de la ricevita malpureco.“ Li tiam iris al Ahaki-ga-hara en Wodo-no-tatibana en la provinco Hiuga en la insulo Tukusi, por fari sanktan ceremonion de purigado. Kiam li estis forlavonta malpurecon el sia korpo, li deklaris, dirante: — „La supra torento estas tro rapida, kaj la malsupra torento estas tro malrapida.“ Kiam li baniĝis en la meza torento, naskiĝis la dio nomata la Dio-spirito-de-okdek-malrektigaĵoj. Sekve, por rektigi la malrektaĵon, naskiĝis la dioj nomataj Kamunahobi-no-kami kaj Ohonahobi-no-kami. Kiam li baniĝis subakve, naskiĝis la dioj nomataj Sokotuwatatumi-no-mikoto kaj Sokotutunowo-no-mikoto. Kiam li baniĝis en la mezo de marakvo, naskiĝis la dioj nomataj Uhanakatuwatatumi-no-mikoto kaj Nakatutunowo-no-mikoto. Kiam li baniĝis ĉe la surfaco de marakvo, naskiĝis la dioj nomataj Uhatuwatatumi-no-mikoto kaj Uhatutunowo-no-mikoto. Entute naskiĝis naŭ dioj, el kiuj Sokotutunowo-no-mikoto, Nakatutunowo-no-mikoto kaj Uhatutunowo-no-mikoto estas la Grandaj Dioj de Sumiyosi: Sokotuwatatumi-no-mikoto, Nakatuwatatumi-no-mikoto kaj Uhatuwatatumi-no-mikoto estas la dioj, kiujn adoradas Adumi-no-murazi kaj liaj familianoj. Sekve kiam li lavis la maldekstran okulon, naskiĝis la diino nomata Amaterasu-ohokami; kiam li lavis la dekstran okulon, naskiĝis la dio nomata Tukiyomi-no-Mikoto; kiam li lavis la nazon, naskiĝis la dio nomata Susanowo-no-Mikoto: — entute naskiĝis tri dioj. Izanagi-no-Mikoto donis ordonon al ĉi tiuj tri gefiloj, dirante, — „Vi Amaterasu-ohokami regu la Ebenon de Alta Ĉielo; vi Tukiyomi-no-Mikoto regu la Ebenon de Maro, kie la marakvo fluadas okcentope; kaj vi Susanowo-no-Mikoto regu la Subĉielon.“ Susanowo-no-Mikoto, kiu estis tiom plenaĝa, ke jam kreskis al li okpugna barbo, tute ne zorgis la aferon de sia regno, sed ĉiam plorkriegis kaj plendis. Kiam Izanagi-no-Mikoto al li demandis, dirante, „Kial vi tiel senĉese plorkriadas?“ li respondis, „Mi deziras travivi kun mia patrino en la lando de Subtero; nur tio min plorigas.“ Tiam Izanagi-no-Mikoto ekindignis kontraŭ li, kaj diris, „Agadu laŭplaĉe, kaj iru!“ Kaj li forpelis lin.
FT. 7. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Izanagi-no-Mikoto elingigis la glavon, kaj tranĉis Kagututi en tri pecojn, unu peco fariĝis Dio de Tondro; unu peco fariĝis Dio de Monto; kaj unu peco fariĝis Taka-okami. [aŭ estas dirite: Kiam li tranĉis Kagututi, la sango elŝprucinta makulis la kvincent rokojn en la rivero Ama-no-yasu. El ĉi tiuj tiam fariĝis la dio nomata Ihasaku-no-kami; sekve la dio nomata Ihatutunowo-no-kami, filo de Nesaku-no-kami; sekve la dio nomata Hutunusi-no-kami, filo de Ihatutunome-no-kami.
FT. 8. En iu dokumento estas dirite: — Izanagi-no-Mikoto distranĉis Kagututi-no-mikoto en kvin pecojn. Ĉiu el ĉi tiuj fariĝis dio, kaj kreiĝis la kvin dioj de monto. La unua peco, t.e. la kapo fariĝis Oho-yamatumi; la dua, t.e. la trunko fariĝis Naka-yamatumi; la tria, t.e. la brako fariĝis Ha-yama-tumi; la kvara, t.e. la lumbo fariĝis Masakatu-yama-tumi; la kvina, t.e. la kruro fariĝis Sigi-yama-tumi. Samtempe la sango elŝprucinta ensorbiĝis en rokoj, arboj kaj herboj. Tio estas la kaŭzo de tio, ke herboj, arboj kaj ŝtonpecoj entenas en si fajreron.(8)
FT. 9. En iu dokumento estas dirite: — Izanagi-no-Mikoto dezirante vidi sian (mortintan) edzinon, eniris en la provizoran ĉerkejon. Izanami-no-Mikoto kvazaŭ vivanta persono ekaperis por lin renkonti, kaj ili kune interparoladis dum kelkatempe. Ĉe la fino ŝi diris, „Kara edzo mia, ne rigardu min, mi petas.“ Kaj tute subite ŝi malaperis. Tiam estis malhele. Izanagi-no-Mikoto, prenante torĉon el unu peco, rigardis ŝin. La kadavro estis jam putreŝvelinta, kaj sur ĝi troviĝis okspecaj Tondroj. Izanagi-no-Mikoto surprizita ekkuris returnen. Ĉiuj Tondroj tiam ekstaris kaj postkuris lin. Okaze troviĝis granda persikarbo apud la vojo. Malantaŭ la arbo sin kaŝis Izanagi-no-Mikoto, kaj trafis la Tondrojn per persikoj. Ĉiuj Tondroj forkuris. Tio estas origino de tio, ke oni uzas persikon por eviti diablojn.(9) Tiam Izanagi-no-Mikoto ĵetis la bastonon, dirante: — „Trans ĉi tiun, Tondroj ne povas veni.“ Ĉi tiun oni nomas la Dio de Hunado (Vojkruco), sed la originala nomo estis la Patro-dio de Kunado (Ne-venu-ejo t.e. Barikado). El la cititaj ok Tondroj, tiu, kiu estis sur ŝia kapo, estas nomata la Granda Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia brusto, estas nomata la Fajra Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia ventro, estas nomata la Tera Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia dorso, estas nomata la Infana Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia kokso, estas nomata la Nigra Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia mano, estas nomata la Monta Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia piedo, estas nomata la Kampa Tondro; tiu, kiu estis sur ŝia sekretejo, estas nomata la Tondro-Fendanto.
FT. 10. En iu dokumento estas dirite: — Izanagi-no-Mikoto postkuris Izanami-no-Mikoto, kaj kiam li atingis ŝin, li diris: „Mi venis pro sopiro al vi.“ Tiam ŝi respondis: „Pro parenceco, ne rigardu min.“ Sed Izanagi-no-Mikoto ne obeis, kaj rigardis ŝin. Pro tio, Izanami-no-Mikoto sentis honton, kaj esprimis sian malkontentecon, dirante: — „Vi jam vidis mian nudecon; nun miavice, mi devas ankaŭ vidi la vian. Tiam Izanagi-no-Mikoto ankaŭ sentis honton, kaj pro tio, li estis forironta. Li, tamen, ne foriris senvorte; sed li faris ĵuron, dirante: „Parenceco rompiĝu!“ [laŭ alia kopio: „Ne estu venkita de la parenco!“](10) Tiel dirinte, li kraĉis, kaj la kraĉaĵo fariĝis la dio nomata Viro-rapidakuglo. Sekve la purigilo fariĝis la dio nomata Viro-solvanto-de-l'-mortintuja-problemo. Tiele kreiĝis du dioj. Post tio, ke li interdisputis kun sia edzino en la landlimo de Mortintujo, Izanagi-no-Mikoto diris: — „Tio estis pro mia malforteco, ke ĝis nun mi sopiris por la parenco, kaj malĝojiĝis.“ Tiam gvidanto de Mortintujo sciigis al li, dirante: — „Ŝi diras, ,Mi jam naskis landojn kun vi. Por kio do mi ankoraŭ vivadu? Mi devas restadi en ĉi tiu regno, sed ne kuniri kun vi.‘“ Samtempe la diino Kukuri-hime ankaŭ transdonis ŝian diron, kiun aŭskultis Izanagi-no-Mikoto, kaj aprobis. Ili disiĝis. Sed estis malbone, ke li persone vidis la landon de la mortinto. Tial por forlavi malpurigaĵon, li iris ekzameni la marpordojn de Aha kaj Haya-suhi-na; en ambaŭ du marpordoj, tamen, la marfluoj estis tro rapidaj*13. Li revenis en Tatibana-no-Wodo, kaj tie sin forlavis. Tiam enakviĝinte, li elblovis (la dion) Ihatutu-no-mikoto; elakviĝinte, li elblovis la dion Ohonahohi; denove enakviĝinte, li elblovis (la dion) Sokotutu-no-mikoto; elakviĝinte, li elblovis la dion Ohoayatuhi; denove enakviĝinte, li elblovis (la dion) Akatutu-no-mikoto; elakviĝinte, li elblovis ĉiujn diojn de la Granda Tero kaj la Ebenaĵo de Maro.
FT. 11. En iu dokumento estas dirite: — Izanagi-no-Mikoto ordonis al siaj tri gefiloj, dirante: — Vi Amaterasu-ohokami regu la Ebenaĵon de Alta Ĉielo; vi Tukiyomi-no-Mikoto ankaŭ klopodu kune kun la Suno por la ĉielaj aferoj; kaj vi Susanowo-no-Mikoto regu la Ebenaĵon de Maro. Post kelkatempe Amaterasu-ohokami en la Ĉielo diris: — „Mi aŭdis ke en la Mezolando de Asihara, loĝas la dio Nutraĵo-konservanto.(11) Vi Tukiyomi-no-Mikoto iru tien kaj ekzamenu la aferon. Tukiyomi-no-Mikoto laŭordone malsuprenvenis kaj vizitis la dion Nutraĵo-konservanton en lia loĝejo. La dio Nutraĵo-konservanto turnis sian kapon al la lando, kaj tiam el la buŝo elvenis bolita rizo; kiam li turnis sin al la maro, tiam „aĵoj kun larĝaj naĝiloj kaj aĵoj kun mallarĝaj naĝiloj“(12) elvenis el la buŝo; kiam li turnis sin al la monto, tiam „aĵoj kun molaj haroj kaj aĵoj kun malmolaj haroj“(13) ankaŭ elvenis el la buŝo: tiamaniere ĉiuj objektoj estis pretigitaj. Tiam oni metis ĉiujn sur cent tabloj por regali la gaston. Tiuokaze Tukiyomi-no-Mikoto ekscitiĝis kun kolero, kaj diris: — „Kia malpureco! kia abomeneco! Ĉu oni manĝigu al mi aĵojn vomitajn el buŝo?“ Tiel dirinte, li ekfrapis lin per la glavo, kaj mortigis lin. Kiam li raportis detale pri la afero, Amaterasu-ohokami ege koleriĝis, kaj diris: — „Vi malbona dio! Plu mi ne bezonas vin vidi.“ Depost tiam, ŝi loĝadis dise de Tukiyomi-no-Mikoto trans spaco de unu tago kaj unu nokto.
Post tio, Amaterasu-ohokami denove sendis Ameno-kumahito por observi la aferon. La dio Nutraĵo-konservanto estis jam efektive mortinta. Sed sur lia kapo estis kreiĝintaj bovo kaj ĉevalo; sur la frunto estis kreiĝinta setario*14; sur la brovo estis kreiĝinta kokono de silkraŭpo;(14) en la okulo estis kreiĝinta ekinoklo*15;(15) en la ventro estis kreiĝinta rizo; kaj en la sekretejo estis kreiĝintaj hordeo*16, granda fabo*17 kaj malgranda fabo*18. Ĉi ĉiujn Ameno-kumahito prenis, kaj alportis al Amaterasu-ohokami, kiu tiam estis tre kontenta, kaj diris: — „Ĉi tiuj estas manĝaĵoj, per kiuj la ĉiam kreskontaj homoj de la videbla mondo povas sin nutradi.“ Tiam la setario*14, ekinoklo*15, hordeo*16 kaj fabo*19 estis difinitaj kiel semoj por la seka kampo; kaj la rizo estis difinita kiel semo por la akvo-kampo. Samtempe oni nomis kamparestrojn, kiuj por la unua fojo plantis la rizon en la kampoj, Sata kaj Nagata de la Ĉielo.(16) En la aŭtuno, la kampoj prezentis belegan vidaĵon kun peze kliniĝantaj, okpugnaj rizospikoj. Plie, oni prenis la kokonon de silkraŭpo en la buŝon, kaj sukcesis eltiri el ĝi fadenon. De ĉi tio, oni komencis kulturadi la silkraŭpon.
(1) „Ame-no-iha-kusu-hune“. ame-no=de-Ĉielo, iha=roko, kusu=kamforarbo, hune=boato. „Roko-karnforarbo“ estas soleniga prefikso, por esprimi fortikecon de la objekto. Ame-no-iha-kusu-hune estas aerŝipo uzita de di-epokaj personoj.
(2) Ne-no-kuni. Ĉe iu prareligio, ĝi estas Infero.
(3) Spegulo estis rondforma. simile al la suno kaj la luno.
(4) „Pugno“ ĉi tie estas unuo de longo, egala al la akso de pugno. „To-tuka-no-turugi.“
(5) „Yasu“=paco aŭ sendanĝereco. La rivero Paco-en-Ĉielo (Ama-no-yasu-kaha) estas la nomo donita al la Lakta Vojo, kiu ankaŭ ĉe ĉinoj estis supozita kiel rivero, kaj nomita „Arĝenta Rivero“.
(6) Eĉ roko povas esti patro de dio.
(7) La vorto „okami“ (ne ohokami=granda dio) estas dubesenca, sed la ideogramo*20 uzita por ĝi signifas drako. Kura=malhela.
(8) La ideo de la „flogiston-teorio*21“ de la germana ĥemiisto, Ernst Stahl, havis sian embrion jam en la cerboj de prahomoj.
(9) Kredeble la fame konata rakonto de heroa knabo, Momo Taro (Persiko Unuafilo), kiu konkeris la „Insulon de Diablo“, devenis de la sama fonto.
(10) Iom dubesenca; sed laŭ iuj komentariistoj, ĉi tio estas samsignifa kun supre citita: „Mi devas ĉiutage naskigi mil kvincent homojn.“
(11) Ukemoti-no-kami 保食神.
(12) Soleniga dirmaniero por „ĉiuj specoj de fiŝoj.“ En ŝintoismo (antikva nacia religio), pastroj kutime uzadas tian esprimon en la preĝo.
(13) „Ĉiuj specoj de sovaĝaj bestoj kaj birdoj“ (kiel manĝaĵoj kompreneble).
(14) Japanlingve „brovo“ estas homonima kun „kokono“: „mayu“.
(15) France kaj angle: panic; latine: panicum.*22
(16) Sa-ta=mallarĝa rizokampo: naga-ta=longa rizokampo.
5. Suprenveno de Susanowo-no-Mikoto en Ĉielo.
Tiam Susanowo-no-Mikoto faris peton, dirante: — „Nun mi iras laŭordone al la Lando de Subtero. Tial mi deziras unue supreniri al la Ebenaĵo de Alta Ĉielo por vidi mian fratino-pliaĝulinon, kaj poste mi retiros min por ĉiam.“ Ricevinte permeson, li supreniris en la Ĉielon.
Nun Izanagi-no-Mikoto, kiu jam bone plenumis sian taskon, kaj kies benateco estis baldaŭ transironta alimonden,(1) konstruis privatan palacon en la insulo Ahadi, kaj en ĝi trankvile sin kaŝis por ĉiam. [Aŭ estas dirite: Izanagi-no-Mikoto, kies tasko jam plene plenumiĝis, kaj kiu ankaŭ kompletigis sian virtan agon, supreniris al la Ĉielo por ĉion raporti, kaj restadis en la Malgranda Palaco de la Suno.]
Kiam Susanowo-no-Mikoto supreniris al la Ĉielo, maroj bolis, kaj montoj kriegis: ĉio ĉi tio estis kaŭzita de furiozeco de lia karaktero. Amaterasu-ohokami, kiu estis jam bone sciiĝinta pri lia malmildeco, kaj kiu nun aŭdis ke li venas ŝin viziti, surprize ekscitiĝis, kaj diris al si: — „Ĉu povas esti, ke mia frato-malpliaĝulo venas pro bona intenco? Sendube li volas invadi mian landon. Gepatroj jam ordonis ke ĉiu el ni gardu sian propran sferon. Kial do li forlasas la landon, kiun li mem devas regi, kaj kuraĝas spioni nian regnon?“ Ŝi aranĝis*23 la hararon en la harfaskon de viro; ligis la jupon en la formo de vira pantalono; prenis gemĉenojn de kvincent brilaj gemoj por ĉirkaŭvolvi siajn harfaskon kaj mankolon. Plie, ŝi ekportis surdorse sagujon kun mil sagoj, kaj sagujon kun kvincent sagoj;(2) sian antaŭbrakon ŝi ekipis per laŭtbrua fortika kubutŝirmilo, kaj tenante pafarkon vertikale, ŝi firme manpremis la tenilon de glavo. Kiam ŝi piedpremis teron de la korto, la tero cedis, ĝis tuta kruro penetris en ĝin kaj dispolviĝis kvazaŭ neĝo. Tiam kun la plej majesta mieno kaj la plej solena voĉo, ŝi demandis rekte, kaj riproĉis lin. Por tio, Susanowo-no-Mikoto respondis, dirante: — „De la komenco nenian malbonan koron mi havis. Sed mi devas, laŭ la ordono de gepatroj, foriri al la Lando de Subtero por ĉiam. Kiel do mi povus ekiri, se mi ne vidus mian fratino-pliaĝulinon? Tial mi venis de malproksime, trairante la nubon kaj nebulon, kaj tute ne atendante ke mia fratino-pliaĝulino kontraŭe prezentos severan vizagon.“ Tiam Amaterasu-ohokami denove demandis, dirante: — „Se estas tiele, per kio vi volas evidentigi vian purkorecon?“ Li respondis: — „Ni kune ĵuru. En la ĵurado, idoj devas naskiĝi. Se tiu, kiun mi naskigas, estas knabino, oni povas konkludi ke mi havas malpuran koron; sed se tiu estas knabo, oni devas konkludi ke mi havas puran koron.“
Tiam Amaterasu-ohokami elpetis la dekpugnan glavon de Susanowo-no-Mikoto, disrompis ĝin en tri pecojn, kaj eklavis ĝin en la puto Ameno-mana. Tiam dismordinte ĝin kun kraketo, ŝi forblovis ĝin, kaj en la elspiritaj vaporfluoj naskiĝis diinoj nomataj Tagori-hime, Takitu-hime kaj Itikisima-hime [entute tri virinoj]. Post tio, Susanowo-no-Mikoto elpetis la gemĉenojn de kvincent brilaj gemoj, per kiuj Amaterasu-ohokami ĉirkaŭvolvis siajn harfaskon kaj mankolon, kaj eklavis ilin en la puto Ameno-mana. Tiam dismordinte ilin kun kraketo, li forblovis ilin, kaj en la elspiritaj vaporfluoj naskiĝis dioj nomataj Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihomimi-no-Mikoto, Ameno-hohi-no-mikoto, [kiu estas prapatro de la domoj de Idumo-no-omi kaj Hasi-no-murazi] Amatu-hikone-no-mikoto, [kiu estas prapatro de la domoj de Ohusikauti-no-atahi kaj Yamasiro-no-atahi] Ikutuhikone-no-mikoto kaj Kumanu-no-kusuhi-no-mikoto [entute kvin viroj].
Tiam Amaterasu-ohokami diris: — „El la originaj objektoj, la gemĉenoj de kvincent brilaj gemoj estis miaj posedaĵoj; tial tiuj kvin dioj devas esti miaj infanoj.“ Kaj ŝi prenis ilin al si kiel filojn. Poste ŝi denove diris: — „La dekpugna glavo estis posedaĵo de vi Susanowo-no-Mikoto; tial tiuj tri diinoj devas esti viaj infanoj.“ Kaj ŝi donis ilin al Susanowo-no-Mikoto. Ĉi tiuj estas la diinoj, adorataj de la domanoj de Sinjoro de Munakata en la provinco Tukusi.
FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — La Sundiino, kiu bone sciis de antaŭe pri batalemeco kaj trudemeco de Susanowo-no-Mikoto, diris al si, kiam li suprenvenis: — „Ne estas pro bona motivo, ke mia frato-malpliaĝulo venas; sendube li intencas invadi mian Ĉiel-ebenaĵon.“ Kaj ŝi kvazaŭ viro faris militan preparadon, ekipante sin mem per dekpugna, naŭpugna kaj okpugna glavoj, kaj kun sagujo sur dorso, laŭtsona fortika kubutŝirmilo ĉe antaŭbrako, kaj pafarko en mano, ŝi antaŭeniris por persone renkonti lin kaj forpuŝi. Tiam Susanowo-no-Mikoto diris: — „Pro nenia malbona motivo, sed nur kun deziro vidi mian fratino-pliaĝulinon mi venis.“ Tiam la Sundiino starante vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun Susanowo-no-Mikoto, faris ĵuron, dirante: — „Se via koro estas pura, kaj vi havas nenian intencon de invado, tiam infanoj, kiujn vi naskigos, devas esti viraj.“ Tiel dirinte, ŝi unua ekmanĝis la dekpugnan glavon, kiun ŝi portis, kaj naskigis infanon nomatan Okitusima-hime. Plie ŝi ekmanĝis la naŭpugnan glavon, kaj naskigis infanon nomatan Takitu-hime. Plie ŝi ekmanĝis la okpugnan glavon, kaj naskigis infanon nomatan Tagori-hime [entute tri diinoj]. Post tio, Susanowo-no-Mikoto prenis gemon el la gemĉeno de kvincent gemoj, kiun li portis ĉirkaŭ sia kolo, eklavis ĝin en la puto Ameno-nuna [alinome la puto Isa-no-mana], kaj ekmanĝinte ĝin, naskigis infanojn: Masaka-akatu-katihayahi-ame-no-osihone-no-Mikoto, Amatu-hikone-no-mikoto, Ikutu-hikone-no-mikoto, Ameno-hohi-no-mikoto, kaj Kumanu-no-osihomu-no-mikoto [entute kvin virdioj]. Tiamaniere la signo estis favora al Susanowo-no-Mikoto, kaj per tio, la Sundiino rekonis ke Susanowo-no-Mikoto vere ne havis malbonan intencon. Tiam la tri diinojn, kiujn la Sundiino naskigis, ŝi ordonis malsupreniri en la insulon Tukusi, doninte jenan instrukcion: — „Vi tri diinoj malsupreniru kaj loĝadu en la mezo de la Vojo,(3) por helpadi al la posteulo(4) de Ĉiela Dio, kaj esti adorataj de li.“
FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Susanowo-no-Mikoto estis suprenironta en la Ĉielon, tiam dio, nomata Ha-akaru-tama, venis renkonti lin survoje, kaj donacis al li la belegan magatamon(5) el brila gemo. Tiun magatamon Susanowo-no-Mikoto alportis al la Ĉielo. Amaterasu-ohokami, kiu suspektis ke li havus malbonan intencon, prenis armilon, kaj riproĉe demandis. — „Mi venis,“ responde diris Susanowo-no-Mikoto — „por saluti vizaĝ'alvizaĝe mian fratino-pliaĝulinon. Plie mi deziras donaci al ŝi la belegan magatamon el brila gemo, kiu ja estas malofta trezoro, kaj neniun alian intencon mi havas.“ Tiam Amaterasu-ohokami denove demandis: — „Ĉu vi povus prezenti tiam iun signon, kiu pruvas verecon de via diro?“ — „Ni faru ĵuron,“ responde li diris — „kaj, se dum ĵurado, naskiĝus knabino, oni povus konkludi ke mi havas malpuran koron. Sed okaze ke naskiĝis knabo, vi devas konkludi ke mi estas purkora.“ Ili fosis tri putojn, kaj staris unu kontraŭ la alia. Tiam Amaterasu-ohokami diris al Susanowo-no-Mikoto: — „Mian glavon mi nun donas al vi, kaj vi devas liveri al mi vian magatamon el brila gemo.“ Post reciproka interkonsento, ili faris interŝanĝon, kaj tiam Amaterasu-ohokami eklavis la magatamon el brila gemo en la puto Ameno-mana, kaj mordetranĉinte ekstremon de la gemo, forblovis; kaj en la vaporfluo elspirita, kreiĝis diino nomata Itikisima-hime-no-mikoto, kiu nun loĝas en la Malproksima Diinsulo. Denove ŝi mordetranĉis mezan parton de la gemo kaj forblovis; kaj en la vaporfluo elspirita, kreiĝis diino nomata Tagori-hime-no-mikoto, kiu nun loĝas en la Meza Diinsulo. Lastfoje ŝi mordetranĉis malsupran ekstremon de la gemo, kaj forblovis; kaj en la vaporfluo elspirita, kreiĝis diino nomata Takitu-hime-no-mikoto, kiu nun loĝas en la Marbordo. — Tiamaniere kreiĝis tri diinoj. Tiam Susanowo-no-Mikoto eklavis la glavon en la puto Ameno-mana, kaj mordetranĉinte ekstremon de la glavo, forblovis; kaj en la vaporfluo elspirita, kreiĝis dioj nomataj Ameno-hohi-no-mikoto, Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihone-no-Mikoto, Amatu-hikone-no-mikoto, Ikutu-hikone-no-mikoto kaj Kumanu-no-kusuhi-no-mikoto. — Tiamaniere kreiĝis kvin dioj.
FT. 3. En iu dokumento*11 estas dirite: — La Sundiino kaj Susanowo-no-Mikoto iam staris sur ambaŭbordoj de la rivero Amano-yasu unu kontraŭ la alia. Tiam ŝi faris ĵuron, dirante: — „Se vi havas neniun intencon de invado, nepre naskiĝos al vi virseksa infano. Okaze ke virseksulo naskiĝos, mi adoptos lin kiel mian filon, kaj faros lin reganto de la Ĉiela Ebenaĵo.“ Kaj kiam ŝi unua ekmanĝis sian dekpugnan glavon, kreiĝis infano, nomata Okitusima-hime-no-mikoto aŭ alinome Itikisima-hime-no-mikoto. Sekve kiam ŝi ekmanĝis sian naŭpugnan glavon, kreiĝis infano, nomata Takitu-hime-no-mikoto. Poste kiam ŝi ekmanĝis sian okpugnan glavon, kreiĝis infano, nomata Tagiri-hime-no-mikoto. Post tio, kiam Susanowo-no-Mikoto enbuŝigis gemon el la gemĉeno volvita ĉirkaŭ la maldekstra harfasko, kaj metis ĝin sur la maldekstra manplato, kreiĝis virseksulo. Tiam li deklaris, dirante, „Certe mi gajnis,“(6) kaj nomis lin Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihomimi-no-Mikoto. Plie kiam li enbuŝigis la gemon de la dekstra harfasko, kaj metis ĝin sur la dekstra manplato, kreiĝis Ameno-hohi-no-mikoto. Poste, kiam li enbuŝigis gemon el sia kol-ornamo, kaj metis ĝin sur la maldekstra antaŭbrako, kreiĝis Amatu-hikone-no-mikoto. Poste, sur la dekstra antaŭbrako kreiĝis Ikutu-hikone-no-mikoto. Poste, sur la dekstra piedo, kreiĝis Hi-no-hayahi-no-mikoto. Poste, sur la dekstra piedo kreiĝis Kumanu-no-osihomu-no-mikoto, alinome Kumanu-no-osisumi-no-mikoto. — Tiamaniere ĉiuj infanoj, kreitaj de Susanowo-no-Mikoto, estis virseksaj. Per tio la Sundiino rekonis ke Susanowo-no-Mikoto estis de komence purkora. Ŝi prenis la ses infanojn kiel siajn filojn, kaj igis ilin regadi la Ĉielan Ebenaĵon. Samtempe la tri diinoj, kreitaj de la Sundiino, estis malsuprenirigitaj en la insulon Usa de la Mezolando de Asihara. Nuntempe ili loĝas en la mezo de la Norda Marvojo, kaj estas nomataj Miti-nusi-no-muti. Ili estas tiuj diinoj, kiujn adoras la domanoj de la Sinjoro de Minuma de la provinco Tukusi.
(1) Soleniga esprimo, kun signifo: „kies surtera vivo estis baldaŭ finiĝonta.“
(2) Denove laŭkutima soleniga dirmaniero, uzita en la ŝintoisma preĝo, kaj ŝate imitita de la aŭtoro de Nihon-gi. — Kompreneble unu persono ne povas porti 1500 da sagoj.
(3) Per „Vojo“ ĉi tie oni montras la nordan apudmaran regionon de la insulego Kiusiu.
(4) t. e. Mikado.
(5) Maga-tama=kurba gemo; peco de multekosta ŝtono, vitro, korno ks. kun formo de la komo (aŭ de ranido), uzita de antikvaj japanoj kiel ornamaĵo.
(6) „Masaka a katu“
6. Engrotiĝo de Sundiino.
Baldaŭ poste, tamen Susanowo-no-Mikoto komencis agadi tre malbone. Kiam Amaterasu-ohokami kulturadis rizon en la rizkampoj, Amano-Sata kaj -Nagata, li faris en printempo, duoblan semadon kaj fordetruis digeton de la rizkampo kaj en aŭtuno li enlasis ĉevaletojn en la rizkampon. Iun fojon, kiam Amaterasu-ohokami estis faronta sanktan ceremonion de nova greno, li ŝtele fekis en la nova palaco. Alian fojon, kiam Amaterasu-ohokami estis en sankta teksejo, okupita de teksado de sankta vesto, li enĵetis en la ĉambron senhaŭtigitan ĉevaleton tra la truo, farita en la tegmento. Amaterasu-ohokami, kiu ekstaris pro surprizo, pikvundis sin per navedo. Tio indignigis ŝin tiel forte. ke ŝi eniris en la Roka Groto de Ĉielo, kaj ŝlosinte la pordon, tute kaŝis sin. La tuta universe fariĝis malhela por ĉiam; plu ne alternadis tago kaj nokto. Tiam ĉiuj dioj kunvenis en la bordo de la rivero Amano-yasu, kaj interdiskutis kiamaniere fari preĝon al la Sundiino. El ili, la dio Omoi-kane, posedanto de profunda pensado kaj antaŭvido, kolektis longe kriantajn kokojn de la lando Tokoyo, kaj igis ilin longe kriadi. Plie la dio Tatikarawo staris apud la pordo; Ameno-koyane-no-mikoto, prapatro de la domo de Nakatomi-no-murazi, kaj Hutotama-no-mikoto, prapatro de la domo de Inbe, alportis kvincentbranĉan arbon, elradikigitan en la monto Ameno-kagu; sur ĝia plisupra branĉo ili pendigis gemĉenon el kvincent brilaj gemoj, sur la meza branĉo ili pendigis ok-manan(1) spegulon [aŭ spegulon de „Mahutu“], sur la plimalsupra branĉo, ili pendigis oferaĵon el blua tuko kaj oferaĵon el blanka tuko, kaj tiamaniere ili kune preĝis plej entuziasme. Aliflanke, Ameno-usume-no-mikoto, prapatrino de l' estroj de simiistinoj, kun herbovolvita halebardo en mano, ludadis lertan komikaĵon antaŭ la grota pordo; plie ŝi surmetis kronon plektitan kun branĉetoj el la monto Ameno-kagu; portis ŝultrorubandon faritan el likopodio; faris korto-fajron; frapadis renverse metitan kuvon; kaj kriegadis kvazaŭ okupita de dia spirito. Kiam Amaterasu-ohokami aŭdis la bruon, ŝi diris al si: — „Depost kiam mi enfermis min en la groto, devas esti ĉiama nokto en la Mezolando de Asihara; per kio do Ameno-usume-no-mikoto tiel brue gajas?“ Kaj ŝi iomete malfermis la pordon, kaj ŝtele rigardis. Tiam la dio Tatikarawo ekkaptis ŝin ĉe la mano, kaj tiris ŝin eksteren, el la groto. Tiam senprokraste la dioj de Nakatomi kaj Inbe faris limon per rizpajla ŝnuro, kaj petis al ŝi, dirante: — Plu ne returneniru (trans la limon). Tiam ĉiuj dioj atribuis la respondecon al Susanowo-no-Mikoto, kaj ordonis mil tablojn da punoferaĵo, kaj ankoraŭ pliurĝe postuladis, ĝis fine li devis eltiri*24 siajn harojn por elaĉeti la krimon [aŭ, li devis eltiri*24 ungojn de l' manoj kaj piedoj por elaĉeti]. Post tio, fine oni forpelis lin malsupren.
FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — Post tio, iam Wakahirume-no-Mikoto estis okupita de teksado de dia vesto en la sankta teksejo. Tiam Susanowo-no-Mikoto ekenĵetis en la domon senhaŭtigitan ĉevaleton. Wakahirume-no-Mikoto pro surprizo falis de la teksmaŝino, vundis sin per la navedo kaj mortis. Tiam Amaterasu-ohokami diris al Susanowo-no-Mikoto: — „Jen vi havas ankoraŭ malbonan koron. Plu mi ne volas vin vidi.“ Kaj ŝi eniris en la rokan groton de Ĉielo, kaj firme fermis la pordon. Kiel sekvo, fariĝis ĉiama malhelo ĉie sub la ĉielo, kaj estis nenia diferenco inter la tago kaj la nokto. Pro tio, oni kunvokis okdek miriadojn da dioj en la Foirejo de Ĉielo(2) kaj faris demandon pri la afero. Estis dio Omoi-kane, filo de Takamimusubi, kiu estis prudenta pripensanto. Ĉi tiu dio pripensadis la aferon kaj diris: — „Estas bone ke ni faru figuron de la diino,(3) kaj invitante ŝin sur ĝin, ni faru preĝon.“ Laŭ lia konsilo, oni nomis Isikoridome'n forĝisto, kiu, preninte metalon el la monto Ameno-kagu, faris sanktan halebardon.(4) Krome li faris blovilon kun felo de cervo, sendifekte forprenita, kaj per ĝi forĝis difiguron,(5) kiu nun troviĝas en la sanktejo Hi-no-kuma en la provinco Kii.
FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Kiam la Sundiino difinis rizkampon Ameno-kakita sia sankta rizkampo, Susanowo-no-Mikoto, en printempo, jen ŝtopis akvokondukejon, jen detruis digeton; kaj en aŭtuno, kiam grenoj bone maturiĝis, li streĉadis ŝnuron sur la kampo.(6) Plie, kiam la Sundiino estis en teksejo, li enĵetis en la domon senhaŭtigitan ĉevaleton. Ĉio ĉi estis ja frenezaĵo. Malgraŭ tio la Sundiino, pro frata amo, neniom indignis, nek malbonhumoriĝis, sed ĉiam trankvilkore toleris. Tago venis, en kiu la Sundiino estis festonta la novan grenon; tiam Susanowo-no-Mikoto ŝtele fekis sub la sankta sidmato en la nova palaco. Nenion sciante pri tio, la Sundiino senhezite sidiĝis sur la mato, kaj sekve malpuriĝis en tuta korpo.(7) Ĉi tio faris ŝin tiel kolerega, ke ŝi retiris sin en la rokan groton de Ĉielo, kaj fermis la pordon. Tiam ĉiuj dioj estis multe enbarasitaj pro tio. Ili ordonis ke Ameno-nukado, prapatro de la gento Spegulisto, faru spegulon; Hutotama, prapatro de la gento Inbe, faru ofertukon; kaj Toyotama, prapatro de la gento Gemisto faru juvelon. Plie ili ordonis ke Yamaduti alportu gempendigilon,(8) kiu konsistis el kvincentbranĉa sakaki-arbo kaj okdek gemoj, kaj Nuduti alportu gempendigilon, kiu konsistis el kvincent susuki-herboj(9) kaj okdek gemoj. Kiam ĉiuj ĉi tiuj oferaĵoj estis pretaj, tiam Ameno-koyane-no-mikoto, prapatro de la domo de Nakatomi, solene eldiradis la preĝvortojn. Tio kaŭzis la Sundiinon malfermi la pordon kaj ekveni eksteren. Sammomente iu estis provanta enmeti la spegulon en la groton. La spegulo ektuŝiĝis kun la pordo, kaj iomete skrapiĝis. La skrapdifekto restas ĝis nun. Ĝi estas tiu granda sanktaĵo rezervata en la provinco Ise. Post tio, oni ŝarĝis Susanowo-no-Mikoto'n per pekofero, kaj postulis objektojn de purigo. Tiam ungoj de la mano estis „forigaĵo por la bono,“ kaj ungoj de la piedo estis „forigaĵo de la malbono.“(10) Plie lia salivo anstataŭis la blankan tukoferaĵon, kaj lia nazmuko anstataŭis la bluan tukoferaĵon. Tiamaniere oni plenumis la riton de purigado, kaj fine forpelis lin laŭ la dia leĝo.
FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — La Sundiino havis tri rizkampojn, nomatajn respektive: la Sekura Rizkampo de Ĉielo, la Kvieta Rizkampo de Ĉielo kaj la Komunumhava Rizkampo de Ĉielo. Ĉiuj ĉi tiuj estis bonaj kampoj, neniam difektiĝontaj eĉ per tropluva aŭ troseka vetero. Aliflanke Susanowo-no-Mikoto ankaŭ havis tri rizkampojn, nomatajn respektive: la Stumpoplena Kampo de Ĉielo, la Apudrivera Kampo de Ĉielo kaj la Akrabuŝa Kampo de la Ĉielo. Ĉiuj*25 ĉi tiuj estis malbonaj kampoj, de kiuj pluvego forbalaas la teron, kaj kiuj senakviĝas en sekaj tagoj. Sekve Susanowo-no-Mikoto pro envio faradis malhelpaĵon al la kampoj de la fratino: en printempo li jen forigis akvokondukilon, ŝtopis kanaleton per tero, kaj detruis digeton, jen faris duoblan semadon; en aŭtuno*26 li jen metis pikilojn en la kampo, jen kuŝigis ĉevalojn. Malgraŭ tiaj senĉesaj malbonaĵoj, tamen, la Sundiino ne riproĉis lin, sed ĉiam bonkore toleradis, ktp. ktp. — Kiam la Sundiino sin fermis en la Groto de Ĉielo, ĉiuj dioj sendis Ameno-koyane-no-mikoto'n, filo de Kotomusubi, prapatro de Nakatomi-no-murazi, por fari preĝadon. Ameno-koyane-no-mikoto alportis sakaki-arbon, elradikigitan en la monto Ameno-kagu; sur ĝia plisupra branĉo, li pendigis la okmanan spegulon, kiun faris Isikoridome, filo de Ameno-nukado, prapatro de la spegulistoj, sur ĝia meza branĉo li pendigis la magatamon el brila gemo, kiun faris Ameno-akarutama, prapatro de la Gemistoj kaj filo de Izanagi-no-Mikoto; sur ĝia malsupra branĉo, li pendigis ofertukon, kiun faris Ameno-hiwasi, prapatro de Inbe de la provinco Aha. Tiam li ordonis ke Hutotama-no-mikoto, prapatro de Inbe-no-ohuto tenadu ĉi tiujn oferaĵojn, kaj li preĝis kun laŭdvortoj plej bone verkitaj. Kiam la Sundiino aŭdis tion, ŝi diris al si: — „Lastatempe multaj homoj venis preĝi al mi, sed nenies lingvo tiel belsonis.“ Kaj ŝi iomete malfermis la pordon por eksterrigardeti. Tiam la dio Ameno-tatikarawo, kiu estis apud la pordo, senhezite ektiris la pordon malferme, kaj jen la lumo de la Sundiino plenigis la tutan mondon. Pro tio, ĉiuj dioj tre ĝojis. Ili ŝarĝis Susanowo-no-Mikoto'n per mil tabloj da pekoferaĵoj. El ungoj de liaj manoj, oni faris „forigaĵon por la bono,“ kaj el ungoj de liaj piedoj, oni faris „forigaĵon de la malbono.“ Tiam oni recitis la grandan preĝvorton de purigo, kies ĉefverkinto estis Ameno-koyane-no-mikoto. [De tio, devenis la kutimo, laŭ kiu oni zorgas ne forĵeti siajn (tonditajn*27) ungojn.]
Sekve ĉiuj dioj riproĉis Susanowo-no-Mikoto'n, dirante: „Pro viaj maldecaj agoj, vi ne indas resti en la Ĉielo, nek loĝadi en la Mezolando de Asihara. Do iru tuj al la regno de Subtero.“ Kaj ili unuanime decidis lin ekzili malsupren. Estis sezono de pluvado. Susanowo-no-Mikoto, kun pluvombrelo kaj pluvovesto plektitaj kun verdaj herboj, frapadis ĉe la dioj, unu post la alia, por peti noktejon. Sed ili ĉiuj rifuzis, dirante: — „Vi estas ekzilito, kondamnita pro malbonaj agoj; kiel vi kuraĝas peti de ni noktejon?“ Kvankam uraganis, li ne povis trovi eĉ ripozejon, kaj daŭrigis la plej malgajan vojaĝon. Depost tiutempe, oni malŝatas ke aliuloj envenas en la domon, vestitaj kun herba pluvombrelo kaj herba pluvovesto, aŭ portantaj herbofaskon surdorse. Kiam oni neglektis ĉi tiun kutimon, li nepre devas punpagi: tio estas tradicia regulo el antikva tempo.
Kelkatempe post tio, Susanowo-no-Mikoto diris: — „Ĉiuj dioj min ekzilis, kaj mi devas foriri por ĉiam. Sed maldecus se mi rekte irus, ne dirante adiaŭon al mia fratino-pliaĝulino.“ Kaj li denove supreniris. La Ĉielo tremis kaj la Tero tremis. Tion vidis Ameno-usume, kaj raportis al la Sundiino. La Sundiino diris: „Sendube mia frato-malpliaĝulo ne venas kun bona intenco; certe li volas rabi mian regnon. Kvankam mi estas virino, kial mi forkuru?“ Ŝi ekipadis sin per armilaro, ktp. ktp. — Susanowo-no-Mikoto ĵuris, dirante: „Nun mi volas ekmordi la gemon, kaj per tio naskigi infanon. En la okazo, se mi havas malbonan intencon, la naskito devas esti knabino; tiam vi povas malsuprenirigi tiun knabinon al la Mezolando de Asihara. Sed se mi estas purkora, nepre naskiĝos knabo; kaj tiam la knabo estos nomata la reganto de la Ĉiela Regno. La sama afero estas aplikota al la infano, kiun naskigos mia fratino-pliaĝulino.“ Tiam la Sundiino unua ekmordis la dekpugnan glavon, ktp. ktp. Susanowo-no-Mikoto malvolvis la gemĉenon el kvincent gemoj ĉirkaŭvolvitan ĉirkaŭ la maldekstra harfasko, eklavetis ĝin ĉe la puto Ameno-mana, — la gemoj tintis — kaj ekmordis gemon ĉe la ekstremo, metis ĝin sur sia maldeskstra manplato; kaj jen ĝi fariĝis knabo Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihone-no-Mikoto. Denove li ekmordis gemojn el la dekstra (harfasko), metis ilin sur la dekstra manplato; kaj jen el ili fariĝis knabo Ameno-hohi-no-mikoto, — ĉi tiu estas la prapatro de Idumo-no-omi, Musasi-no-kunituko kaj Hazi-no-murazi — sekve Amatu-hikone-no-mikoto, — ĉi tiu estas la prapatro de Ubaraki-no-kunituko kaj Nukatabe-no-murazi — sekve Ikutu-hikone-no-mikoto, sekve Hi-no-hayahi-no-mikoto, sekve Kumanu-no-Ohosumi-no-mikoto, entute ses knaboj. Tiam Susanowo-no-Mikoto parolante al la Sundiino diris: — „Por kio mi denove suprenvenis, tio estas jeno. Ĉiuj dioj ekzilas min en la regnon de Subtero, kaj nun mi devas ekiri. Sed mi ne povus disiĝi de mia fratino*28-pliaĝulino, se mi ne vidus ŝin ankoraŭ unufoje. Vere mi suprenvenis kun pura koro, kaj nun mia deziro plenumiĝis, kaj devas tuj returneniri al la regno de Subtero, laŭ la ordono de dioj. Mia fratino-pliaĝulino estu ĉiam en paco, kaj lumigadu la Ĉielan Regnon. La knabojn, kiuj naskiĝis pro mia pura koro, mi riverence donacas al mia fratino-pliaĝulino.“ — Post nelonge li malsupreniris denove.
(1) Ya-ta no kagami: ta=mano estas unuo de longo, egala al longo de mano. Kompreneble la nomo „8-mana“ estas tro grandega*29; tiuj speguloj, kies specimenoj estas troveblaj hodiaŭ en arkeologiaj muzeoj, mezuriĝas ĉ. 20 cm. en diametro.
(2) Ama no Taketi.
(3) Sunforma, t. e. ronda spegulo.
(4) En la religia ceremonio laŭ Ŝintoismo, halebardo estas uzata kiel ornamaĵo aŭ oferaĵo.
(5) Spegulo.
(6) Por fari ian malutilaĵon kompreneble; sed kian? — neniu komentariisto donas kontentigan klarigon.
(7) Laŭ la religia sento de antikva japano, malpuriĝi ĉu psike ĉu korpe estis peko kontraŭ dioj, kiuj estas absolute puraj.
(8) Tama-gusi. Hodiaŭ en ŝintoisma ceremonio oni anstataŭas la gemojn per paperpeco, aligita al sakaki-branĉo. — Sakaki estas arbeto ĉiamverda, en la familio de kamelio, Eurya ochnacea, Szysz.
(9) Miscanthus sinensis, Anders.
(10) En ŝintoisma „rito de purigado“, ĉeestantoj (partoprenantoj) oferas laŭ du kategorioj: 1° yosi kiraimono aŭ forigaĵo por la bono, 2° asi kiraimono aŭ forigaĵo de la malbono. La unua estas tio, kion devas oferi ĉiuj partoprenantoj, por ke ili estu purigataj de la peko vole-nevole farita; la dua estas tio kion oni postulas precipe de la grava krimulo.
7. Hommanĝanta boao kaj la Sankta Glavo.
Susanowo-no-Mikoto malsuprenvenis de la Ĉielo, kaj jam atingis al la bordo de la rivero Hi, en la provinco Idumo. Tiam aŭdiĝis voĉo de plorado el la riverbordo. Li iris por serĉi fonton de la voĉo, kaj trovis gemaljunulojn, kiuj sidigante inter si knabinon, jen karesas ŝin, jen ploras. — „Kiuj estas vi,“ demandis Susanowo-no-Mikoto — „kaj kio plorigas vin tiel malĝoje?“ — „Ni estas tergedioj,“ respondis la maljunulo — „nomataj Asinatuti kaj Tenatuti, kaj ĉi tiu estas nia filino nomata Kusi-inada-hime. Antaŭe ni havis ok knabinetojn; sed ĉiujare venadis la Okforka Boao, kaj forglutis ilin. Nun kvankam ĉi tiu knabineto estas baldaŭ formanĝota, ni havas nenian rimedon por ŝin savi. Tial ni nur ploradas.“ Susanowo-no-Mikoto tiam diris: — „Se tiele, ĉu vi donus al mi vian knabinon?“ Ili respondis: — „Jes, laŭordone ni donos ŝin al vi.“ Susanowo-no-Mikoto tuj aliformigis ŝin al kombilo, kiun li tiam metis sur sian harfaskon. Poste li ordonis ke Asinatuti kaj Tenatuti faru fortegan sake'on,(1) kaj konstruinte kabanon kun ok fakoj, metu kuvon da sakeo en ĉiu fako, kaj atendu. Siatempe venis la boao. Ĝi havis ok kapojn kaj ok vostojn; ĝiaj okuloj aspektis kvazaŭ akagati(2); kaj sur ĝia dorso kreskadis pinoj kaj cipresoj. Ĝi rampaĉis kovrante spacon de ok montetoj kaj ok valoj. Nun kiam ĝi ektrovis la sakeon, ĉiu kapo eltrinkis el unu kuvo, kaj ĝi ebrie endormiĝis. Tiam Susanowo-no-Mikoto elingigis sian dekpugnan glavon, kaj distranĉis la boaon en pecetojn. Kiam li tranĉis la voston, la klingo de la glavo iomete difektiĝis. Fendinte la voston kaj esplorinte, li trovis en ĝi glavon. Ĉi tiu estas tiel nomata Glavo Kusa-nagi.(3) [En iu dokumento estas dirite: La originala nomo estis la Glavo Ameno-murakumo.(4) Kredeble la nomo devenis de la fakto, ke super la loko, kie loĝadis la boao, ĉiam pendis nubo. En la tempo de Princo Yamato-takeru, oni alinomis ĝin Glavo Kusa-nagi.] — „Ĉi tiu devas esti glavo-mirindaĵo,“ diris Susanowo-no-Mikoto — „Kiel mi konservus ĝin kiel privatan posedaĵon?“ Kaj li sendis ĝin al la Dio de Ĉielo.
Post tio, li iris por serĉi lokon de edziĝo, kaj atingis al Suga(5) en la provinco Idumo; tie li diris: — „Mia koro estas pure pura.“ [Tio estas deveno de la lokonomo Suga.] En la sama loko li konstruis palacon. 〔Iu diras: Tiam la bravulo Susanowo-no-Mikoto kantis jene —
- Pendas nuboj
- multoblaj kurtenoj da nuboj!
- Por ke ni kuŝiĝu kune,
- pendas multoblaj kurtenoj,
- ho, tiuj*30 multoblaj kurtenoj!〕
Tie li edziĝis, kaj naskigis filon, nomatan Ohonamuti-no-kami. Li tiam diris: — „La mastroj de la palaco de mia filo estas Asinatuti kaj Tenatuti; tiel mi donas al ili la titolon: Placestro de Inada.“ Post kelkatempe, fine li iris al la regno de Subtero.
FT. 1. En iu dokumento estas dirite: — Susanowo-no-Mikoto, malsuprenveninte el la Ĉielo, atingis la bordon de la rivero Hi, en la provinco Idumo. Tie li vidis la filinon de Susa-no-yatu-mimi, palacestro de Inada, nomatan Inada-hime, kaj vizitinte ŝin en ŝia kuŝejo, naskigis filon, nomatan Suga-no-Yuyama-nusi-Minasaro-hiko-yasima-sinu, aŭ Suga-no-Kakena-saka-Karu-hiko-Yasimate-no-mikoto, aŭ Suga-no-Yuyama-nusi-Mina-saro-hiko-Yasima-nu. La dio Ohokuni-nusi estas la kvinageneracia posteulo de ĉi tiu dio.
FT. 2. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Susanowo-no-Mikoto malsuprenvenis en la bordon de la rivero E, en la provinco Aki, tie estis dio nomata Asinatuti, kaj lia edzino, nomata Susa-no-yatumimi, palacestrino de Inada. Ŝi estis graveda, kaj la geedzoj estis tre malĝojaj. Tiam ili informis al Susanowo-no-Mikoto, dirante: — „Al ni jam naskiĝis multe da infanoj; sed kiam ajn unu naskiĝas, tuj venas Okforka Boao, kaj forglutas ĝin. Nun alia infano estas baldaŭ naskiĝonta; eble ĝi ankaŭ estos forprenata. Tial ni nur malĝoje lamentas.“ Susanowo-no-Mikoto ilin ordonante diris: — „Vi prenu diversajn fruktojn, kaj kun ili fermentigu ok kuvojn da sakeo, por ke mi mortigu la boaon per ĝi.“ Kiel ordonite, ili fabrikis sakeon. En la tago de akuŝo, la boao estis jam ĉe la pordo, preta manĝi la infanon. — „Vi estas ja respekteginda dio! Kial mi neglektu regalon!“ — diris Susanowo-no-Mikoto al la boao, kaj preninte la ok kuvojn da sakeo, li entorentigis ĝin en ĉiun buŝon. La boao drinkinta endormiĝis. Susanowo-no-Mikoto elingigis sian glavon, kaj mortigis ĝin. Kiam li venis tranĉi la voston, klingo de la glavo iomete difektiĝis; tiam li fendis la voston, kaj interne de ĝi trovis glavon. Ĉi tiu glavo, kiun oni nomas la glavo Kusanagi, konserviĝas nuntempe en la vilaĝo Ayuti en la provinco Ohari. Ĝi estas diaĵo, kiun sanktige zorgadas la pastroj de Atuta. La glavo, per kiu la boao estis tranĉita, nomiĝas Oroti-no-Aramasa; ĝi troviĝas nuntempe en Isonokami. La infano, Makami-huru-kusi-Inada-hime, naskita de Susa-no-yatumimi, palacestrino de Inada, estis transloĝigita en la bordon de la rivero Hi, en la provinco Idumo, kaj estis nutrata ĝis plenmaturiĝo, kiam Susanowo-no-Mikoto prenis ŝin kiel edzinon. Lia sesageneracia posteulo estas nomata Ohonamuti-no-mikoto.
FT. 3. En iu dokumento estas dirite: — Kiam Susanowo-no-Mikoto, dezirinte ekami Kusi-inada-hime'n, petis de ŝiaj gepatroj, tiam Asinatuti kaj Tenatuti responde diris: — „Antaŭ ĉio, vi estas petata mortigi la boaon; kaj poste vi povos ekami ŝin. Tiu boao havas rokojn kaj pinojn sur ĉiu el la kapoj; sur ĝiaj flankoj lokiĝas montoj; ĝi ja estas terura estaĵo. Do per kia rimedo vi mortigos ĝin?“ Susanowo-no-Mikoto trinkigis al la boao venenan sakeon. La boao endormiĝis pro ebrio. Susanowo-no-Mikoto, kun la glavo nomata Oroti-no-Karasabi ektranĉis ĝin ĉe la kapo, ektranĉis ĝin ĉe la ventro; kiam li ektranĉis ĝin ĉe la vosto, klingo de la glavo iomete rompiĝis. Tiam li ekzamenis la voston, fendinte ĝin laŭlonge, kaj trovis alian glavon. Ĉi tiu glavo, kiun ni nomas la glavo Kusanagi, estis siatempe konservata ĉe Susanowo-no-Mikoto, kaj hodiaŭ ĝi estas en la provinco Ohari. Cetere la glavo, per kiu Susanowo-no-Mikoto mortigis la boaon, estas nun ĉe la pastro de Kibi. — Ĉi tio okazis en la monto apud la rivero Hi, en la provinco Idumo.
FT. 4. En iu dokumento estas dirite: — Pro tio, ke Susanowo-no-Mikoto kondutis maldece, ĉiuj dioj ŝarĝis lin per mil tabloj da pekofero, kaj fine ekzilis lin. Susanowo-no-Mikoto, kune kun sia filo Itakeru-no-kami, malsuprenvenis en la landon de Siraki,(6) kaj loĝadis en la loko, nomata Sosimori. Sed li diris: — „Ĉi tiu loko ne plaĉas al mi,“ kaj per la boato, kiun li konstruis el argilo, iris orienten, ĝis fine li alvenis al la monto Torikami, apud la rivero Hi, en la provinco Idumo. Tie troviĝis hommanĝanta boao. Susanowo-no-Mikoto mortigis ĝin, per la glavo Ameno-hahekiri.(3) Kiam li ektranĉis la voston de la boao, la klingo rompetiĝis. Tiam laŭlonge fendinte la voston, li ekzamenis ĝin, kaj trovis en ĝi misteran glavon. — „Ĉi tio ne devas esti uzata por mia privataĵo,“ li diris, kaj per sia kvinageneracia posteulo, Ameno-hukine-no-kami, sendis ĝin al la Ĉielo. Ĉi tiu estas la glavo, kiun ni nomas nun la glavo Kusanagi.
Antaŭe, kiam Itakeru-no-kami malsuprenvenis de la Ĉielo, li kunportis semojn de diversaj arboj. Sed ne ĉiujn li plantis en la lando de Kara,(8) kaj returnen alportinte, ilin plantis ekde Tukusi ĉie en la lando Ohoyasima, kaj kie ajn ili estis plantitaj, tie aperis verdaj montoj. Pro tio, Itakeru-no-kami estas titolita Dio-meritanto. Li estas tiu granda dio, kies sanktejo nun troviĝas en la provinco Kii.
FT. 5. En iu dokumento estas dirite: — Iam Susanowo-no-Mikoto diris: — „En la insulo de Kara(9) troviĝas oro kaj arĝento. Se la lando regata de miaj posteuloj ne havas flosantajn trezorojn,(10) ĝi ne estas ankoraŭ bona lando.“ Tiel dirinte, li eltiris*31 siajn barbojn, kaj disĵetis ilin; kaj jen ili fariĝis kriptomerioj.(11) Plie, kiam li disĵetis brustharojn, ili fariĝis cipresegoj;(12) haroj de gluteo fariĝis podokarpoj;(13) haroj de brovo fariĝis kamforarboj. Poste, li difinis iliajn uzmanierojn, dirante: — „La kriptomerio kaj la kamforarbo povas fari flosantan trezoron; la cipresego povas doni lignon por palaco-konstruado, kaj la podokarpo estas uzebla por fari tiun ujon,(14) en kiu la videbla homa estaĵo estas fine sin kuŝigonta.“ Plie li plantis semojn de ĉiuj arboj, kiuj portas manĝeblajn fruktojn. Samtempe filo de Susanowo-no-Mikoto, nomata Itakeru-no-mikoto kaj liaj fratinoj-malpliaĝulinoj, Ohoyatu-hime-no-mikoto kaj Tumatu-hime-no-mikoto — entute tri gedioj — ankaŭ dissemis arbosemojn. Oni transloĝigis ilin en la provincon Kii. Kaj Susanowo-no-Mikoto, kiu restadis en la monto Kumanari, fine eniris en la landon de Subtero.
FT. 6. En iu dokumento estas dirite: — La dio Ohokuninusi, alinome la dio Ohomononusi aŭ Ohonamuti-la-landfondinto aŭ Asihara-no-Sikowo aŭ la dio Yatihoko aŭ la dio Utusi-kunitama havis 181 filojn.
Tiu estis Ohonamuti-no-mikoto, kiu, kunforte, kunanime kun Sukunahikona-no-mikoto, konstruis la subĉielan mondon. Ili ankaŭ, por la videblaj homaj estaĵoj kaj la bestoj, difinis la rimedon por kuraci malsanon. Plie, por eviti malutilan efikon de spiritoj de birdoj, bestoj kaj rampuloj, ili instruis misteraĵon de forigado.(15) Tial ĉiuj homoj dankas al ili ĝis hodiaŭ.
Iam Ohonamuti-no-mikoto parolante al Sukunahikona-no-mikoto, diris: — „Ĉu la lando de ni konstruita estas bone kompletigita?“ Sukunahikona-no-mikoto responde diris: — „Io kompletiĝis kaj alio ne.“ Ĉi tiu konversacio eble entenas mistere gravan signifon. Plimalfrue Sukunahikona-no-mikoto iris al la terpinto de Kumanu, kaj de tie transloĝiĝis en la landon de Eterneco. [Laŭ alia manuskripto: Li iris al la insulo Aha; tie li surgrimpis trunketon de setario*14, kaj pafita risorte de ĝi, transiris al la lando de Eterneco.] Post ĉi tio, kie ajn la afero ne estis ankoraŭ kompletigita, tien iris Ohonamuti sola, kaj bonformis ĝin. Kiam li atingis al la provinco Idumo, li deklaris, dirante: — „Antaŭe la Mezolando de Asihara restadis sovaĝa; eĉ rokoj kaj kreskaĵoj malpacadis. Tamen mi jam tute disrompis ilian malican potencon, kaj ĉio iras bonorde. Nun mi sola devas regi la landon. Ĉu ne estas iu persono, kiu povas helpi min por la regado de mondo?“ En la sama momento, io mistera eklumis sur la maro, kaj flose alproksimiĝis al li. Ĉi tio diris: — „Se ne estus mi, neniel vi povus ordigi la landon. Sed dank' al mi, vi sukcesis fondi la grandan aferon.“ La dio Ohonamuti demandis al ĝi, dirante: — „Kio do estas vi?“ — „Mi estas via animo-feliĉiga-animo-mirinda,“(16) respondis ĉi tiu. Tiam li denove diris: — „Vere mi rekonas vin mia animo-feliĉiga-animo-mirinda. Do, kien vi deziras iri kaj loĝadi?“ — „Mi deziras,“ respondis ĝi — „loĝadi en la monto Mimoro en la provinco Yamato.“ Pro tio oni konstruis palacon en la monto, por ke ĝi loĝadu tie. Ĉi tiu estas la dio de Ohomiwa, de kiu la distriktestroj de Kamo, la distriktestroj de Oho-miwa, kaj Hime-tatara-isuzu-hime estas la idoj. — Laŭ alia manuskripto, la dio Kotosironusi, prenante al si formon de okklafta„ urso-ŝarko*32,“ iradis interrilatiĝi kun Princino Mizo-kuhi (aŭ Tama-kusi) de Misima, kaj naskigis la filinon, Hime-tatara-isuzu-hime, kiu poste edziniĝis kun Mikado Zin-mu.
Antaŭe en la tempo, en kiu la dio Ohonamuti estis okupita de pacigo de la lando, iam li venis en la marbordo de Isasa en la provinco Idumo, kaj estis manĝonta; tiam subite aŭdiĝis homa voĉo el sur la maro. Tute surprizite li okulserĉis ĉirkaŭen, sed troviĝis neniu. Post nelonge, tamen, malgrandulo aperis; lia boato estas ŝelo de kagami(17) kaj lia vesto estis farita el plumoj de regolo. Li alvenis laŭ la tajda fluo. Ohonamuti prenis lin en la manplaton, kaj ludis kun li. Tiam subite li eksaltis, kaj mordis lin ĉe la vango. Mirinte pri strangeco de ties fizionomio, li raportis per sendito al la dio de Ĉielo. Kiam Takamimusubi-no-Mikoto priaŭdis tion, li diris: — „La infanoj, kiujn mi naskigis nombras entute mil kvincent diojn. Unu el ili, kiu estis tre maldeca, kaj tute ne sekvis mian instruon, iam falis (en la malsupran mondon) el inter miaj fingroj. Sendube tiu estas la sama knabo. Do li estu amata kaj nutrata.“ Kaj tiu estis neniu alia ol Sukunahikona-no-mikoto.
(1) Alkohola trinkaĵo, farita el rizo.
(2) Herbo kun ruĝa, sfera frukto. Physalis Francheti var.
(3) „Herbo-falĉa“ t. e. „tre akra“, aŭ plisimple „tranĉa“; kredeble ne ĉiuj „glavoj“ estis tranĉaj, iuj estis batiloj.
(4)) Mura-kumo=amaso da nuboj.
(5) Suga=pura.
(6) Siraki (laŭ korea prononco, Silla) estas la nomo de ŝtato fondita de koreoj en la jaro 604 post surtroniĝo de la mikado Zinmu Tennô, t. e. 57 antaŭ Kristo. Kompreneble la ŝtato mem ne ekzistis ankoraŭ en la tempo de Susanowo. Ĉi tie ĝi nur reprezentas la regionon, kiun poste la sirakianoj okupadis, t. e. la sudorienta parto de la duoninsulo.
(7) Hahe-kiri=muŝo-tranĉa.
(8) Kara (laŭ korea prononco Kala) estas la nomo de malgranda ŝtato, fondita en Korea duoninsulo, ĉ. 100-jare pli malfrue ol Siraki. Ĉi tie ĝi reprezentas la tutan Koreujon.
(9) Oni nomis duoninsulon ankaŭ insulo; vidu p. 5.
(10) t. e. ŝipoj.
(11) Sugi, Cryptomeria japonica.
(12) Hinoki, Chamaecyparis obtusa.
(13) Maki, Podocarpus macrophyllus.
(14) t. e. ĉerko.
(15) Spiritoj de iuj bestoj, birdoj kaj rampuloj, oni kredis, povas okupadi homon, kaj rezultas ke la okupito fariĝas grave malsana, ĉu korpe ĉu psike. En la sama okazo, oni devas forigi la spiriton per preĝo aŭ iaj misteraj rimedoj.
(16) Ŝajnas ke oni kredis ekzistadon de du animoj al ĉiu homo; el ili la unua estis nomata saki-mitama-kusi-mitama (animo-feliĉiga-animo-mirinda) aŭ plisimple nigi-mitama (animo de harmonieco) kaj la dua, ara-mitama (animo de forteco). Ambaŭ estas apartaj ekzistaĵoj de la homo mem.
(17) Nomo de herbo-grimpanto, alinome byakuren. Amplopsis japonica Makino. — Ŝelo de frukto de ĉi tiu herbo estis sufiĉe granda por fari boaton de la malgrandulo „Sukuna-hikona“.
– KRONIKO JAPANA –
LIBRO DUA
Dia Epoko: Parto II
1. Malsuprenveno de la Nepo de Ĉiela Dio.
Masaka-akatu-katihayahi-Ameno-osihomimi-no-Mikoto, filo de Amaterasu-ohokami, naskigis Amatuhiko-hikohono-Ninigi-no-Mikoto'n per Takuhatatidi-hime, filino de Takamimusubi-no-Mikoto. La avo, Takamimusubi-no-Mikoto amis Ninigi-no-Mikoto'n tiel favorkore, ke li prenis lin persone nutradi, kaj fine decidis fari lin reganto de la Mezolando de Asihara. Sed en la lando troviĝis dioj lumantaj kiel fajrmuŝoj, kaj malbonaj dioj, kiuj zumadas kvazaŭ muŝoj; plie ĉiuj herboj kaj arboj parolis. Tial Takamimusubi-no-Mikoto kunvokis ĉiujn diojn, kaj demandis al ili, dirante: — „Mi deziras ke malutilaj demonoj en la Mezolando de Asihara estu ekstermitaj; sed kiun mi devus tien sendi tiucele? Do mi petas ke vi ĉiuj dioj libere diru viajn opiniojn.“ Tiam ĉiuj diris: — „Ameno-hohi-no-mikoto estas heroo de la dioj; sendu lin prove“ Laŭ la ĝenerala opinio, Ameno-hohi-no-mikoto estis sendata por ordigi la landon. Sed ĉi tiu dio flate servadis al la dio Ohonamuti, kaj ĝis post tri jaroj ankoraŭ nenion raportis. Sekve oni sendis lian filon, Ohoseihi-no-Mikuma-no-usi alinome Take-Mikuma-no-usi. Ĉi tiu ankaŭ sekvinte sian patron, ne faris raporton. Takamimusubi-no-Mikoto denove kunvenigis ĉiujn diojn, kaj demandis kiun sendi. Ĉiuj diris: — „Amewakahiko, filo de Amatu-kunitama estas bravulo; prove sendu lin.“ Takamimusubi-no-Mikoto donis al Amewakahiko pafarkon nomatan Ameno-kago, kaj la sagojn nomatajn Ameno-haba, kaj sendis lin. Ĉi tiu dio, ankaŭ malfidela, venis en la landon, kaj edziĝis kun la filino de Utusi-kunitama, nomata Sitateru-hime [alinome Taka-hime aŭ Wakakuni-tama], kaj restadis tie, deklarinte; — „Mi deziras regi persone la Mezolandon de Asihara.“ Tiamaniere ankaŭ li ne faris raporton. Takamimusubi-no-Mikoto, kiu miris ke li ne revenas post tiel longe, sendis fazanon sennoman kiel revizoron. La fazano malsupren flugis, kaj restis sur la branĉo de la arbo(1) staranta antaŭ la domo de Amewakahiko. Ĉi tiun vidis Amano-sagume, kaj sciigis al Amewakahiko, dirante: „Jen estas stranga birdo sur la arbo.“ Amewakahiko prenis la pafarkon kaj sagon, kiujn Takamimusubi-no-Mikoto donis al li, pafis al la birdo, kaj ĝin mortigis. La sago, trapikinte la bruston de la fazono, venis antaŭ la sidejon de Takamimusubi-no-Mikoto. Takamimusubi-no-Mikoto vidis la sagon, kaj diris: — „Ĉi tiu estas la sago, kiun mi donis al Amewakahiko. Ĝi estas sangomakulita; eble li batalis kun teraj dioj.“ Kaj li prenis la sagon, kaj reĵetis ĝin malsupren. La sago malsupren flugis, kaj trafis Amewakahiko'n ĉe la brusto. Amewakahiko, kiu estis ripoze kuŝanta post festeno de nova rikolto, baldaŭ mortis pro sagovundo. — Ĉ tio estas kaŭzo de la onidiro: „Danĝero de la returnen ĵetita sago.“ Sitateru-hime, edzino de Amewakahiko ploris kaj lamentis; la voĉo aŭdiĝis ĝis Ĉielo. Amatu-kunitama, kiu, aŭdinte la voĉon, eksciis ke sia filo mortis, sendis la Rapidan Venton por transporti lian kadavron al la Ĉielo. Oni konstruis funebrodometon, kaj enĉerkigis la kadavron. Oni faris anserojn manĝaĵoportanto kaj la balailportanto, kaj paseron la pististino; dum ok tagoj kaj ok noktoj, oni funebris vekriante kaj plorkantante.
Antaŭe, kiam Amewakahiko estis en la Mezolando de Asihara, li bone amikiĝis kun la dio Adisuki-takahikone. Ĉi tiu dio suprenvenis en la Ĉielon por kondolenci la funebrulojn. Kiam la familianoj de Wakahiko ekvidis lin, kies figuro ĝuste similis al Wakahiko, ili prenis lin por Wakahiko. — „Nia sinjoro ankoraŭ vivas,“ diris ĉiuj, kaj alpremante sin al li, jen ĝojis, jen konfuziĝis. Tiam la dio Adisuki-takahikone ekkoleriĝis kaj diris: — „Inter amikoj ja decas kondolenci; pro tio mi venis de malproksime, tute ne zorgante malpurecon. Do kial oni prenas min por la mortinto?“ Kaj li elingigis la glavon nomatan Ohohakari, kaj per ĝi detruis la funebrodometon, kiu tiam falis malsupren, kaj fariĝis monteto. Ĝi estas la monteto Mo,(2) kiu nun troviĝas apud la rivero Aimi en la provinco Mino. Nuntempe oni pensas malbonaŭgura, ke iu prenas vivanton por mortinto. Tio komenciĝis de tiutempe.
Post tio, Takamimusubi-no-Mikoto ankoraŭfoje kunvenigis ĉiujn diojn por elekti sendoton al la Mezolando de Asihara. Ĉiuj tiam diris: „Estos bone sendi la dion Hutunusi, filon de Ihatutu-wo kaj Ihatutu-me, kiuj estas gefiloj de la dio Ihasaku-nesaku.“ En tiu tempo estis dio nomata Takemikatuti, filo de Hinohayahi, kiu estis filo de Mikanohayahi, kies patro estis loĝanto de la Ĉiela Roka Groto, nomata Itunowobasiri. Ĉi tiu dio sin prezentis kaj diris: „Ĉu eble ke Hutunusi sola estas heroo, kaj mi ne?“ Li esprimis sian deziron plej entuziasme. Tial oni vicigis lin al Hutunusi, kaj sendis al la Mezolando de Asihara.
La du dioj malsuprenvenis en la marbordon de Itasa en la provinco Idumo. Ili elingigis la dekpugnajn glavojn, renverse starigis ilin sur la tero, sidiĝis sur iliaj pintoj, kaj demandis al la dio Ohonamuti, dirante: — „Takamimusubi-no-Mikoto volas malsuprenvenigi sian nepo-princon por ke li regu ĉi tiun landon, kaj ni estas unue sendataj por ekstermi malpacemulojn. Nu kion vi diras, eksiĝi aŭ ne?“ Kontraŭ tio la dio Ohonamuti respondis, dirante: — „Mi devas, antaŭ ol respondi, demandi la opinion de mia filo.“ Tiun tagon, lia filo, la dio Kotosironusi estis elirinta al la terpinto Miho en la provinco Idumo, por sin amuzi en fiŝhokado. [laŭ alia manuskripto: sin amuzi en birdokaptado.] Oni sendis kurieron Inasehagi, per la boato nomata Kumanu-no-morote, por transdoni la ordonon de Takamimusubi-no-Mikoto, kaj pridemandis vortojn de respondo. Tiam la dio Kotosironusi donis siajn vortojn al la kuriero, dirante: — „Se tiele demandas la Dio de Ĉielo, mia patro devas eksiĝi, nek mi malobeas.“ Tiam trovinte sian rifuĝejon en la maro, forsaltis tien de la rando de boato.(3) La kuriero revenis kaj raportis ĉion. La dio Ohonamuti respondis al la du dioj, kun vortoj de sia filo, kaj aldonis: — „Mia filo, kiun mi fidis, jam foriris. Mi devas ankaŭ foriri. Se mi kontraŭstaras, ĉiuj dioj en la lando devas ankaŭ kontraŭstari; sed nun neniu kuraĝos malobei, ĉar mi eksiĝas.“ Tiam li donis al ili la dikan halebardon, kiun li uzis kiam li konkeris la landon, kaj daŭrigis: — „Dank' al ĉi tiu halebardo, mi estis ĝisfine sukcesa. Se la Ĉielanido regos la landon kun ĝi, la lando nepre devas esti paca kaj sendanĝera. Kaj mi iras nun kaŝiĝi en la mondo de Mistero.“ Tiel dirinte, fine li kaŝiĝis.
La du dioj mortigis ĉiujn malobeemajn diojn, kaj revenis por fari raporton. [Laŭ alia manuskripto: La du dioj jam mortigis malbonajn diojn kaj gentojn de herboj, arboj kaj rokoj; ĉiuj ceteroj obeis, kun sola escepto de la stelo Kagasewo, kiu ne obeis. Sed kiam oni sendis la dio-teksiston, Takehatuti-no-mikoto, ĉi tiu ankaŭ obeis. Tiam la du dioj supreniris.]
Takamimusubi-no-Mikoto envolvis sian nepon, Amatuhiko-hikohono-Ninigi-no-Mikoto, per la kovrilo de sia sankta lito, kaj malsuprenirigis lin. Ninigi-no-Mikoto tiam postlasis sian seĝon en la Ĉielo, traboris sian vojon tra la densega nubaro de la Ĉielo,(4) kaj malsuprenvenis sur la monton Takatiho en la distrikto So en la provinco Hiuga.
Post tio Ninigi-no-Mikoto antaŭeniradis kiel jene: Li ekiris de la flosanta ponto, kiu troviĝis en la duopa montpinto de Kusihi, kaj starante sur ebena loko en la flosanta insuleto, veturadis super la senhoma regiono de Sosisi; dume li observadis la landojn, ekde la montara regiono, ĝis fine li atingis al la terpinto de Kasasa, en la distrikto Ata-no-Nagaya. Tie troviĝis homo, kiu sin nomis Kotokatu-kunikatu-Nagasa. Al li Ninigi-no-Mikoto demandis: — „Ĉu ekzistas iu lando, aŭ ne?“ Li respondis: — Jes, ĉi tie troviĝas lando, en kiu vi povas laŭplaĉe promeni. Tiam Ninigi-no-Mikoto iris tien kaj restadis.
En la sama lando estis belulino nomata Kaasitu-hime [aŭ Kamiatatu-hime aŭ Konohana-sakuya-hime (Princo-Plenflora-Ĉerizujo)]. Al ŝi demandis Ninigi-no-Mikoto: — „Kies filino estas vi?“ —