Pacdeklaro de Nagasako, 2009

Ni, homoj, nun havas du vojojn antaŭ ni.

Unu kondukas al "mondo sen nukleaj armiloj", dume la alia kondukas al ekstermiĝo, kiu ripetas la detruon de Hiroŝimo kaj Nagasako antaŭ 64 jaroj.

En tiu ĉi aprilo, en Prago, Ĉeĥio, la usona prezidanto Barack Obama [Barak Obama] klare deklaris, ke Usono celos "mondon sen nukleaj armiloj." Li montris konkretan itineron, rekomenci intertraktadon kun Rusio pri Traktato pri redukto de strategiaj armiloj (START), strebadi al la Traktato pri kompleta malpermeso de nukleaj eksperimentoj (CTBT), kiu malpermesas ĉiujn nukleajn eksplodojn en la aero, la maro, subtero kaj en kosma spaco, kaj peni konkludi traktaton por malpemesi produktadon de alte riĉigitaj uranio kaj plutonio malhaveblaj por fabriki nukleajn armilojn. Lia firma decido, ke "kiel la sola nuklea potenco, kiu uzis nukleajn armilojn, Usono havas moralan respondecon agi," donis profundan impreson al homoj en la atombombita urbo.

Tio ĉi estis historia momento, kiam Usono, nuklea superpotenco, fine faris unu paŝon direkte al la nuligo de nukleaj armiloj.


Tamen, en la sekva majo, Norda Koreio perforte faris sian duan nuklean eksperimenton, malobservante la rezolucion de la Sekureca Konsilio de UN. Dum la mondo fidas malinstigan forton de nukleaj armiloj kaj ekzistas nukleaj armiloj, ĉiam restas la ebleco reaperi ĉi tiaj danĝeraj landoj kaj teroristoj. La internacia socio devas absolute igi Nordan Koreion detrui siajn nukleajn armilojn, kaj aliflanke la kvin nukleaj potencoj devas ankaŭ redukti siajn nukleajn armilojn. Ne sole Usono kaj Rusio, sed ankaŭ Britio, Francio kaj Ĉinio devas sincere plenumi sian respondecon pri nuklea malarmado sub la Traktato pri nuklea nemultigo (NPT).

Cele al kompleta nuligo de nukleaj armiloj, ni petas penadon por "la Konvencio pri nukleaj armiloj" (NWC), pri kiu la ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon [Ban Ki-mun] lastjare alvokis registarojn aktive intertraktadi. Estas necese insisti, ke ne sole Barato, Pakistano kaj Norda Koreio, sed ankaŭ Israelo, kiu probable posedas nukleajn armilojn, kaj Irano, kiu estas suspektata pri nuklea disvolvo, partoprenu en la konvencio por certigi, ke ili komplete nuligos siajn nukleajn armilojn.

Subtenante la paroladon de Prago, la japana registaro, kies nacio spertis la ruiniĝon pro atombombo, devas plenumi gvidan rolon en la internacia socio. Krome, ĝi devas diskonigi en la internacia socio la ideojn de paco kaj militrezigno preskribitaj en la Japana Konstitucio. Ĝi devas entrepreni leĝigon de la Tri ne-nukleaj principoj por firmigi ties pozicion kaj realigon de "Nordorientazia zono libera de nukleaj armiloj" inkluzive de Norda Koreio.

Ni alvokas al la usona prezidanto Obama, al la rusia prezidanto Medvedev, al la brita ĉefministro Brown [Braŭn], al la franca prezidanto Sarközy [Sarkozi], al la ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao [Hu Ĝintao], tiel same al la barata ĉefministro Singh [Sin], al la pakistana prezidanto Zardari, al la nordkorea ĝenerala sekretario Kim Jong-il [Kim Ĝong-il], al la israela ĉefministro Netanyahu [Netanjahu], al la irana prezidanto Ahmadinejad [Ahmadineĵad], kaj al ĉiuj gvidantoj de la tuta mondo.

Venu al Nagasako, urbo atombombita.

Vizitu la Atombomban muzeon de Nagasako kaj staru en la ruino de atombomba eksplodo, kie ankouraŭ restas multaj ostoj subtere. La 9-an de aŭgusto, 1945, je la 11-a kaj 2, en Nagasako. La urbon detruis intensa radiado, varmoradioj de kelkmil gradoj kaj forta blovego de la eksplodo. Kruela fajrego forbruligis ĝin kaj ŝanĝis en silentan ruinon. Mutaj krioj de 74 mil mortintoj. Ĝemoj de 75 mil vunditoj. Ĉiuj vizitantoj sentos kortremon pro la angoro de la viktimoj.

Vi renkontos atombombitojn, kiuj apenaŭ postvivis la eksplodon. Vi aŭdos la voĉojn de maljunaj viktimoj, kiuj penas rakonti siajn spertojn malgraŭ la suferigaj sekvaĵoj de la radiado. Vi estos kortuŝitaj de la fervoro de junuloj, kiuj disvolvas siajn agadojn kredante ke, kvankam ili ne povas kundividi la sperton de la atombombado, tamen ili povas kundividi la konscion, kiu strebas al la nuligo de nukleaj armiloj.

Nun, en Nagasako, okazas la ĝenerala konferenco de "Urbestroj por paco". En februaro, 2010, okazos "la Kunveno de terglobaj civitanoj en Nagasako por la nuligo de nukleaj armiloj", en kiu ĉeestos neregistaraj organizoj (NRO) japanaj kaj eksterlandaj. Por la venontjara konferenco de reekzamenado de la Traktato pri nuklea nemultigo (NPT), civitanoj, NROj kaj urboj strebas fortikigi sian unuecon.

Homoj en Nagasako klopodas por peticia kampanjo por alvoki la prezidanton Obama viziti Nagasakon, urbo atombombita. Ĉiu el ni estas ĉefrolulo en kreado de historio. Ni devas ne lasi tiun ĉi respondecon nur al gvidantoj aŭ registaroj.

Ni petas ĉiujn en la mondo, ĝuste nun, en ĉiu loko, en ĉiu via vivo, komenci strebon por deklari subtenon al la Praga parolado kaj kune marŝi sur la vojo al "mondo sen nukleaj armiloj."

64 jaroj jam pasis ekde la faligo de atombombo. Postvivantaj atombombitoj fariĝas maljunaj. Ni refoje petas la japanan registaron, en la perspektivo de savado de postvivantaj atombombitoj, senprokraste preni zorgojn respondajn al ilia reala situacio.

Ni elkore preĝas por la eterna ripozo de la animoj de la mortintoj pro la atombombo, kaj deklaras nian promeson peni por la nuligo de nukleaj armiloj.


La 9-a de aŭgusto, 2009


TAUE Tomihisa
Urbestro de Nagasako

[esperantigita el la japana fare de Vastalto]
[長崎平和宣言 2009 (.pdf / en la japana) / Nagasaki Peace Declaration 2009 (.pdf / en la angla)]