Ulambana akrido

akrido

Hodiaŭ mi kaj mia edzino surpriziĝis trovinte ne-kutime grandan akridon en nia ĝardeneto. Ĝia korpo longas je preskaŭ 10 cm. Ni neniam ĝis nun vidis tiel dikan akridon ĉirkaŭ nia domo. Pro ĝia dikeco mi pensas, ke ĝi estas femalo de ulambana akrido .
ulambana akrido : Acrida chinerea, specio el akridedoj, kies kapo estas konusa kun du glavformaj antenoj, kaj kies korpo estas longa je 4 cm (masklo) aŭ 8 cm (femalo). Tre longaj kaj fortikaj postaj kruroj karakterizas ĝin.
Ĉar ĝi aperas ofte ĉirkaŭ la tagoj de ulambano (t.e. en aŭgusto), japanoj nomas ĝin “syouryou-batta (精霊蝗)” t.e. “ulambana akrido”.

Mikadopapiliono

mikadopapiliono

Malfacile estas foti papiliojn kaj libelojn, ĉar ili ordinare flugadas senhalte. Estas malofta okazo, kiam ili haltetas sur plantoj aŭ sur tero.
Ĉi tiu papilio estas Graphium doson, specio el papilionedoj (Papilionidae), kiun mi trovis apud la vojo al la proksima hospitalo. Ni nomas ĝin en la japana lingvo “mikado-ageha (帝揚羽)” t.e. “mikadopapiliono”.

Olecikado

olecikado

Hodiaŭ mi trovis olecikadon sur la trunko de la sakuro, kiu staras en la proksima hospitalo.
olecikado : Graptopsaltria nigrofuscata, specio el cikadedoj, kies korpo estas nigra kaj longa je 4 cm, kun brunaj flugiloj. Plej ofta specio en Japanio. Ĉar ĝia ĉirpado sonas kvazaŭ bolanta oleo, japanoj nomis ĝin “abura-zemi (油蝉)” t.e. “ole-cikado”. Ĝi kutime ekĉirpas posttagmeze, en plej varmaj horoj de unu tago, tial ĉirpado de olecikadoj amplifikas la varmecon de somera tago.

Ursocikado

ursocikado

Ĉefroluloj el someraj insektoj estas cikadoj. Cikada ĉirpado estas fonmuziko de nia somera vivo post la pluva sezono.
Hodiaŭ pluvadis ĝis frumatene. Sed jam antaŭtagmeze la suno montriĝis el inter nuboj. Kaj komenciĝis korusa ĉirpado de cikadoj.
Mi trovis ursocikadojn ĉirpantaj sur unu arbo en la najbara kvartalo, kie estas mia frekventata dentisto.
ursocikado : Cryptotympana facialis, specio el cikadedoj (Cicadidae), kies korpo estas nigra kaj fortika, longa je 4 – 5 cm, kun kvar travideblaj flugiloj. Ĝi nomiĝas en la japana lingvo “kuma-zemi (熊蝉)” t.e. “ursocikado”.

Blankzona piralo

blankzona piralo

Jen malgranda noktopapilio vizitanta mian ĝardeneton. Tre impresa estas la blanka zono sur la brunaj flugiloj.
Mi konsultis librojn, kaj ekhavis konjekton, ke ĝi estas speco el piraledoj (Pyralidae). Poste mi konsultis retpaĝojn, kaj trovis respondon.
Ĝi estas “Spoladea recurvalis“. Ĝi nomiĝas en la japana lingvo “siro-obi-nomeiga (シロオビノメイガ)”, t.e. “blankzona piralo”.

Granda leŭkaŭgo

leÅkaÅgo

Kiel jam skribite, en mia ĝardeneto kaj ĉirkaŭ mia domo troviĝas diversspecaj araneoj.
Hodiaŭ mi trovis alian specon de araneulo, kies supra abdomeno estas arĝente blanka kun kvin laŭlongaj nigraj strioj. Ĝi estas specio el tetragnatedoj (Tetragnathidae). Mi konsultis librojn kaj retpaĝojn, kaj mi identigis ĝin kun granda leŭkaŭgo (Leucauge magnifica).
En la japana lingvo ĝi nomiĝas “oo-ŝirokane-gumo (オオシロカネグモ)”, t.e. “granda arĝenta araneo”.

Araneo nekonata

araneulo

En mia ĝardeneto kaj ĉirkaŭ mia domo troviĝas diversspecaj araneoj. Bedaŭrinde mi ne povas diveni iliajn nomojn.
Jen iu araneulo kun ĉarma desegnaĵo sur la abdomeno kaj kun relative longaj kruroj. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas specio el tetragnatedoj (Tetragnathidae). Mi konsultis librojn kaj retpaĝojn, sed mi ne povis trovi respondon.

La kolombido forlasis la neston

Daŭrigo de la artikolo pri la ido de orienta turto.
Hodiaŭ matene mi estis antaŭ la pordo de mia domo por foti pluvtagajn vidaĵojn. Tiam subite mi aŭdis flugsonon tuj apude.
Mi ne vidis, ke la turtido forflugas. Sed la nesto estis malplena. Mi serĉis la turtidon, sed ne trovis ĝin. Post momento mi vidis, ke turto traflugas tra la strato antaŭ mia domo. Kaj ĝin sekvis alia turto. Ŝajnis al mi, ke ili estas la turtido kaj la gepatra turto.
Vespere la nesto estis plu malplena. Do la turtido fine forlasis la neston, mi pensas. La ido kreskis kaj maturiĝis pli rapide, ol mi antaŭvidis. Mi nun deziras, ke la turtoj fartu bone.

La kolombido defalis duafoje

Daŭrigo de la artikolo pri la ido de orienta turto.
Hodiaŭ, kiam mi estis en la laborejo, mia edzino leteris al mi poŝtelefone. La turtido ekflugis postsekvante la gepatran turton, sed ĝi falis teren pro manko de flugforto. Ĝi ne povis reiri al la nesto.
Reveninte hejmen, mi tovis la turtidon staranta sub apuda arbo. Mi klopodis kapti ĝin, kiu plurfoje forflugis eliĝinte el sub miaj manoj. La ido povas flugi nur 2 – 3 metrojn. Ĝi ankoraŭ ne povas regi sian flugon.
Post kelkaj mistrafoj, fine mi kaptis la turtidon, kaj remetis ĝin en la neston. Mi diris al ĝi, “Stulta infano, gardu vin pli bone! Kaj ne falu la trian fojon!”