Skanilo

Mi uzas skanilon por enigi bildojn aŭ tekstojn en mian komputilon. Per tekstilo mi enpaĝigas ilin en dokumentojn kaj presas.

En la eniga programo de la skanilo troviĝas kelkaj elektebloj pri koloro : nigroblanka, grizskala, fotokolora, teksta, ktp. Ĉar mi presas dokumentojn per nigroblanka presilo, mi ĝis nun elektis la nigroblankan reĝimon. Desegnaĵo enigita sub la nigroblanka reĝimo estas klara sed maldelikata. Desegnaĵo enigita sub la grizskala reĝimo estas delikata sed grize obtuza, kiu estas ne oporutuna por represi.

Lastatempe mi rimarkis alian opcion pri lum-kontrasto. Kiam mi agordis la kontraston iom pli forte, mi povis ricevi grizskalan desegnaĵon, kiu estas delikata kaj sufiĉe klara por represi. Jes, mi lernis lernindaĵon.

Multlingva afiŝejo publikigita

Mi elfaris adaptadon de afiŝeja programo, per kiu oni povas enskribi kaj montri diversajn lingvojn. Sed bedaŭrinde mi povas skribi nur esperanton kaj la japanan lingvon (kaj iom la anglan).

Mi petas de legantoj. Mi estos tre ĝoja, se vi bonvolos enskribi mesaĝeton en via denaska lingvo kun esperanta traduko.

Jen estas la adreso de la afiŝejo “Verda Kafejo”.
https://www.vastalto.com/bbs/

Antaŭdankon!

Ne fidu al tre nova konato

Mi prilaboradas cgi-programon por multlingva afiŝejo. De tempo al tempo mi alŝutas ĝin al servilo-komputilo kaj provas funkciadon de la programo. Ĝis certa etapo ĝi funkciis bonorde.

Kiam mi finis kelkajn novajn ŝanĝojn, mi volis alŝuti la dosieron. Tiutempe mi ne povis utiligi kutiman ftp-aliron, do mi devis uzi dosieradministrilon ekipitan ĉe la servilo. Mi ekigis la administrilon, kaj elektis la dosieron en mia kliento-komputilo, kaj elektis tekstan reĝimon, kaj alŝutis.
Kaj mi ekigis mian cgi-programon, sed ho ve! sur la ekrano aperis “500 Internal Server Error”!

Hm, restu kvieta… Unue mi kontrolis atingopermesoj de la dosiero. Bone “705”! Due mi kontrolis la ŝanĝitan parton de la programo. Bone, sen problemo! Do mi iru retroen. Mi alŝutis malnovan version de la programo, kiu jam funkciis sen problemo. Mi ekigis ĝin, kaj … refoje “500 Internal Server Error”!

Mi sentis min falinta en senfundan marĉon. Mi cerbumis dum horoj, kaj serĉis sugestojn en la interreto. Sed vane. Nenio helpis min.

Kaj poste mi povis utiligi kutiman ftp-programon. Mi rimarkis, ke la dosiero en la kliento kaj la dosiero en la servilo havas tute saman grandon. La kliento kuras sur Vindozo kaj la servilo sur Unikso. Oridinare doisero sur Vindozo estas pli granda ol dosiero sur Unikso, ĉar linio finiĝas per CR&LF(du bitokoj) en Vindozo kaj per LF(unu bitoko) en Unikso.
Kiam mi alŝutis la dosieron per la ftp-programo, ĝi estis malpli granda en la servilo. Mi ekigis la cgi-programon. Nun ĝi glate ekfunkciis.

La ftp-programo alŝutis dosieron saĝe ŝanĝante linifinojn.
La dosieradministrilo alŝutis dosieron ne ŝanĝante linifinojn.

Mi lernis, ke mi ne fidu al tre nova konato.

Multlingva afiŝeja programo

Mi nun provas adapti certan afiŝejan programon (BBS) japanlingvan al multlingva uzado. Ĉar ĝi estas skribita en Perl, multlingveco estas realigebla per alpreno de unikodo. Tio ne estis malfacila. Foriginte japanligvan traktadon, mi sukcesis adapti ĝin al multlingva uzado.
Sed restas problemo. La aspekto de la afiŝeja programo estas simpla kaj naiva. Tio ne plaĉas al mi. Mi volas ŝanĝi ĝian aspekton. Ĝi ne utiligas stilfolion, sed enmetas multajn stil-etikedojn en sia paĝo. Kaj mia ĉiutaga foliumilo Firefox ne funkcias laŭ mia antaŭsupozo, kiam mi modifas la stil-etikedojn. Estas malfacile al mi, komencanto de stilfolio.
Ĝis nun mi ne sukcesis ŝanĝi la aspekton laŭ mia plaĉo. Bedaŭrinde!

Simila estas erariga

Mi fojfoje faras komputil-programetojn per Perl kaj php. Tiuj ĉi programlingvoj havas gramatikojn similajn inter si.
Iam mi faradis programojn per Perl, kaj post tio mi komencis uzi php-n. Mi volis trakti datumojn per kondiĉa branĉiĝo, kaj skribis jenajn ordonojn:

if ($io == $a) {
    faru ion ;
} elsif ($io == $b) {
    faru alion;
} else {
    faru nenion;
}

Nu, procedilo de php redonis erarmesaĝon. Mi cerbumis dum horoj kaj fine trovis la kaŭzon.
La vorto “elsif” estas uzata en Perl, sed en php oni devas uzi la vorton “elseif“. La diferenco estas nur unu litero !

if ($io == $a) {
    faru ion ;
} elseif ($io == $b) {
    faru alion;
} else {
    faru nenion;
}

La du estas tre similaj, sed ne samaj. Tio ĉi erarigas homojn.