Lamio – Printempa gemo

lamio

Hodiaŭ estis tre bela vetero. La suno milde brilis. Jen estas foto de printempa gemo trovita en mia ĝardeneto.
Nun elkreskas aro da lamioj [Lamium amplexicaule] inter aliaj herboj. Malhele ruĝaj florburĝonetoj ja aspektas kiel rubenoj aŭ grenatoj.

En la japana lingvo lamio [L. amplexicaule] nomiĝas “hotoke no za (仏の座)”, kiu signifas budhan seĝon. La ronda folio ĉirkaŭanta la tigon similas al sidloko de budha statuo.

Umearbo plenfloras

blankaj floroj de umearbo

Nun plenfloras blankaj floroj de umearbo en certa domo de la sama strato.
Ĝi anoncas al ni, ke certe printempo proksimiĝas. Malvarma aero mildiĝas iom post iom.
umearbo : specio de prunuso [Prunus mume], falfolia arbo. Japanoj amas ĝiajn florojn kaj drupoj (= umeoj).

Narcisoj en la ĝardeno

floroj de narciso

En la lastaj du semajnoj alternis varmaj kaj malvarmaj tagoj. Japanoj nomas ĝin “san-kan si-on (三寒四温)”, t.e. “tritaga malvarmo kaj kvartaga varmo”. Ĝi estas antaŭsigno de la venonta printempo.

Nun en mia ĝardeneto floras narcisoj. Pli detale, ili estas japanaj tazetoj [Narcissus tazzeta var. chinensis]. Ĝi portas kelk-opajn blankajn florojn sur la tigo. Ĉiu floro havas okulfrapan flavan kromkorolon en la mezo. Ĝi aromas tre bone. Starante en la ĝardeneto, mi sentas bonodoron de la narcisoj.

Frukto de gardenio

frukto de gardenio

Jen estas frukto de gardenio. Longa je ĉ. 3 cm, ruĝflava bero, ne taŭga por manĝi, sed uzebla kiel tinkturo por teksaĵo kaj manĝaĵo.

Jasmena gardenio [Gardenia jasminoides] estas ĉiamverda arbusto, pororname kultivata en Japanio. Ĝi ekhavas bonodorajn blankajn florojn en junio aŭ julio. Kaj ĝiaj fruktoj maturiĝas en novembro aŭ decembro.

Ilekso kun ruĝaj fruktetoj

ilekso kun ruĝaj fruktetoj

Kial estas tiel, mi ne scias. Tamen estas fakto, ke en vintro ofte troviĝas arboj portantaj ruĝajn fruktetojn.

Ileksoj staras vice antaŭ la parkejo de la proksima hospitalo. Nun ankaŭ ili portas ruĝajn fruktetojn. Jen la foto montras ilekson pritonditan antaŭ ĉ. du semajnoj.

Mi supozas, ke ĝi estas “Ilex integra” (motinoki モチノキ en la japana), ordinara ilekso en Japanio. PIV2005 donas la nomon “ordinara ilekso” al “Ilex aquifolium” (seiyouhiiragi セイヨウヒイラギ en la japana), kiu tamen estas tute ne ordinara en Japanio.

Hajko de hodiaŭ

    fine elsendis
    korektitan provaĵon —
    floras sazanko

ŝtuparo por kato

sazanko: Specio [Camellia sasanqua] de daŭrafolia arbusto, kiu portas blankajn aŭ ruĝajn florojn en vintro. Ĝi similas al kamelio [Camellia japonica], sed havas malpli grandajn foliojn kaj florojn ol kamelio. Ĝiaj petaloj kaj stamenoj estas malforte ligitaj kaj falas dise, dume la petaloj de kamelio falas ligite kiel unu korolo.

Fatsio floras

fatsio floras

Fatsio [Fatsia japonica] estas ĉiamverda arbeto fojfoje vidata en japana ĝardeno. Ĝin karakterizas la granda verda folio mane divida 7 ~ 9-foje. En vintro ĝi floras en blanka paniklo.

Mi trovis fatison florantan en ĝardeno, kiun mi vizitis hodiaŭ.

fatsio: Genro (Fatsia) el araliacoj, origina de Japanio.

Visko sur sakuro

visko sur sakuro

Mi trovis viskon sur branĉo de sakuro, kiu staras en proksima hospitalo.

La visko havas verdajn foliojn kontraste al nudaj branĉoj de la sakuro. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas ordinara visko [Viscum album].

Laŭ libroj visko ekhavas florojn en februaro – marto. Ĝis nun mi ne vidis viskajn florojn. Mi fotos ilin, se mi memoros en la venonta februaro.

Fruktoj de melio

melio - fruktoplenaj branĉoj

Proksime de mia domo estas hospitalo kun vasta parkejo. Ĉe la rando de la parkejo staras melio.

Nun ĝi portas multajn flavajn fruktetojn sur siaj branĉoj tute sen folioj. Ja bela estas la kontrasto inter flavaj globetoj kaj blua ĉielo.

Onidire la frukto de melio estas venena. Se hundo manĝos fruktojn, 5 aŭ 6 pecoj estos sufiĉaj por morti.
[Melia azedarach L.]