Elektra tapiŝeto por kato

dormanta katoJam de kelkaj jaroj oni vendas elektran tapiŝeton por katoj kaj hundoj. Lastjare mi aĉetis ĝin por mia amata kato Bii, ĉar li estis ne juna kaj suferis gravan malsanon en tiu somero. La tapiŝeto ne estas varma sed ja varmeta por eviti moder-temperaturan brulvundon pro longa kuŝado.
Komence de ĉi tiu monato mi preparis la elektran tapiŝeton por Bii. Jen li kontente dormas sur la flava tapiŝeto dumtage en ĉi tiuj 2-3 tagoj.

Ĉu katastrofo?

Mi kaj miaj familianoj multe amas nian ĉarman katon Bii. Tamen ekzistas nur unu afero, per kiu li ĝenas nin.
Li gratas per la ungoj tion, kio ajn al li plaĉas. Ni komprenas, ke tia ungogratado estas necesa al katoj. Ni aĉetis kelkajn kartontabulojn fabrikitajn speciale por katoj, kaj metis ilin ĉe diversaj lokoj en la domo. Ĝenerale la kartontabuloj plaĉis al Bii. Li multfoje ungogratas ilin. Sed li ŝatas ungograti ankaŭ tatamojn kaj fostojn.
Li plej preferas unu apartan lignan foston ĉe koridora fenestro. La fosto nun estas plene kovrita de liaj profundaj ungogrataĵoj. Ni timas, ke ĝi rompiĝus maldikigite pro lia ungogratado.

Kato sur genuoj

Aŭtuno hastas. Pli kaj pli malvarmiĝas. Hieraŭ la atmosfera temperaturo estis maksimume 20,8 kaj minimume 14,3 celsigradoj. Kaj hodiaŭ maksimume 18,6 minimume 8,5.
Mia amata kato Bii dumtage kuŝadas kaj sur mia kusenego kaj ĉe suda fenestro. Mi foje kapits lin kaj surmetis sur miaj genuoj. Tie li senreziste ripozas kelkajn minutojn, malgraŭ ke li malŝatis miajn genuojn dum varma somero.

Kato en sako

kato en sakoMia amata kato Bii ŝatas enŝovi sin kaj en skatolon kaj en sakon. Hodiaŭ li trovis belan papersakon kaj kun ĝojo enpuŝiĝis en ĝin. Mi portis la sakon kune kun li kaj metis ĝin en la koridoro.
Jen li estas kontenta kuŝante en la papersako, kiu ŝajne tre plaĉis al li.

Korinklino de kato

Nun mia amata kato Bii kuŝas kaj ripozas apud miaj piedoj. Li fojfoje sin turnas surdorse. Dum kelka tempo li preferas esti kun homoj.
Antaŭtagmeze kelkajn horojn li ŝatas esti sola sur alta ŝranko en konservejo. Poste li venas al ni por saluti kaj tuj foriras ien. Ŝajnas, ke lia korinklino ŝanĝiĝas de horo al horo.

Kat-ornamaĵo

Mia amata kato Bii ŝatas englitiĝi en malvastan kavon aŭ truon.
En nia familia ĉambro kuŝas malalta ŝranko kun vitraj pordoj, sur kiu sidas televidilo. En la ŝranko ni metas videobendilon, DVD-ludilon kaj kelkajn ornamajn katpupojn.
Hodiaŭ mia amata Bii enŝteliĝis en la ŝrankon kaj kuŝis apud la pupetoj. Mi kaj mia edzino ridis kaj diris, ke li estas tro granda ornamaĵo por la ŝranko.

Kaŝiĝi en skatolo

kato en skatoloMi jam antaŭe skribis, ke mia amata kato Bii fojfoje dormetas en skatolo. Li tre ŝatas ŝoviĝi en skatolon kaj en sakon.
Jen li trovis novan ondokartonan skatolon kaj sin ŝovis en ĝin. Tamen ĉi-foje la bazo de la skatolo estis tiel malvasta, ke li ne povis kuŝi en ĝi. Sidante en ĝi, li ĉarme rigardas al mi.
Post kelkaj minutoj. perdinte intereson pri la skatolo, li elsaltis el ĝi kaj foriris.

Kato amas televidon

Lastatempe mia amata kato Bii fojfoje sidas antaŭ televidilo en la familia ĉambro. Mi kaj mia edzino interparolis, ke li certe rigardas televidprogramon.
Hodiaŭ oni elsendis animacian filmon pri pingvenoj. Mia amata Bii fervore rigardadis ĝin, turnante sian vizaĝon al pingvenoj moviĝantaj en la ekrano.

Necesej-kestoj por kato

En mia domo troviĝas du necesej-kestoj por kato. Mia amata kato Bii estas saĝa ekskrementi ĉiam en la kestoj.
Lastatempe mi ekpensis, ke li estas eĉ pli saĝa. Ĉar, kiam li fekas en unu kesto, li samtempe ne urinas en la sama kesto. Li urinas ĉiam en la alia kesto.
Do, matene, kiam mi vidas la du necesej-kestojn, lia fekaĵo kaŝiĝas en unu kesto kaj lia urinaĵo kaŝiĝas en la alia kesto.

Kata saĝo

Mia amata kato Bii havas saĝon kompreni tion, pro kia faro li estis riproĉita. Li havas ankaŭ nepremeblan emon fari tion, kion li volas. Tial, kiam li volas grati murpaperon aŭ seĝon, li unue ŝtelrigardas min, rapide gratas kaj skoldite tuj forkuras.
Li ne havas saĝon eviti tion, pro kio li estos riproĉita.