Aroma pizo

latiroĈi-jare mia edzino semis semojn de aroma pizo. Nun ili kreskis kaj prosperas kun multe da floroj kaj kun bona odoro.
Aroma pizobonodora latiro [Lathyrus odoratus] estas unujara volviĝema herbo el leguminozoj (fabacoj). Ĝi havas plume kunmetitajn foliojn, kies folieroj krom bazaj du estas ĉiroj.
Ni amuziĝas pro iliaj diverskoloraj floroj: ruĝaj, blankaj, rozaj kaj purpuraj.

Oksalido

oksalidoProksime de la japana ranunkolo mi trovis oksalidon. Ĝi similas al ruĝeta oksalido [Oxalis corymbosa], kiu estas ofta oksalido en Japanio. Sed tiu ĉi oksalido havas flavajn anterojn, dum ruĝeta oksalido havas blankajn anterojn.
Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi konjektis, ke ĝi estas brazila oksalido [Oxalis brasiliensis] aŭ rozkolora oksalido [Oxalis articulata]. Ke la floroj elstaras super la malaltaj folioj, estas ĝia karakterizaĵo. Probable ĝi estas brazila oksalido.

Japana ranunkolo

japana ranunkoloMi trovis ilin apud arbareto sur monteto. Ili estas japana ranunkolo [Ranunculus japonicus], plurjara herbo el ranunkolacoj. Ordinara kampa herbo en Japanio. Kvin-petalaj floroj estas okulfrape flavaj. La petaloj estas imprese glaceaj.
Ĝi estas venena same kiel aliaj ranunkoloj. Japanoj nomas ĝin “uma-no-aŝigata” t.e. “ĉevala piedsigno”, ĉar formo de ĝia folio similas al premsigno de ĉevala piedo.

Glatfolia rozo

simplapetala rozoSovaĝaj rozoj, ekz. Rosa multiflora, portas ofte blankajn simplapetalajn florojn, kies diametro estas 2 ~ 3 cm.
Hodiaŭ mi trovis grandajn simplapetalajn florojn kun diametro de 7 ~ 8 cm. La floro havas kvin blankajn petalojn. La tigo havas multajn dornojn kaj haretojn. La folioj aspektas glatbrilaj kaj malmolaj.
Konsultinte kelkajn librojn kaj retpaĝojn, mi trovis, ke ĝi estas Rosa laevigata. Mi ne scias la precizan signifon de “laevigata“, tamen ĝi signifus “glata, senhara” laŭ kelkaj vortaroj. Do mi provizore nomu ĝin “glatfolia rozo“.

Arbeta peonio

arbeta peonioAnkaŭ ĉi-jare floras arbeta peonio [Paeonia suffruticosa] en mia ĝardeneto. La arbusto antaŭe estis ĉ. unu metron alta, sed videble malkreskis en la lasta vintro. Ĉu pro malsano? Ĉu pro manko de nutraĵo? Mi ne povas diveni la kaŭzon.
Mia edzino ekpensis ornami ĉambron per ĝia floro. Ŝi plukis unu el la peoniaj floroj kaj metis ĝin en florvazon. Ni ĝuas la pompan floron dum pluraj tagoj.

Multpetala sakuro

multpetala sakuroJam floroj de sakuro “Somei-joŝino” [Prunus yedoensis] preskaŭ falis for. Kaj anstataŭe, nun plenfloras multpetala sakuro [Prunus lannesiana]. Ĝi estas unu el kultivoformoj de sakuro. Ĝiaj branĉoj kreskas rektlinie supren al la ĉielo. Ĝiaj floroj estas relative grandaj kaj havas 10 ~ 50 petalojn (eĉ pli ol 250 petalojn ĉe iu kultivoformo).

Siringo

siringo kun blankaj florojMi unuafoje vidis siringon. Tiu siringo kun blankaj floroj kreskas en ies ĉirkaŭdomo survoje de mia promena kurso. Ĝis nun mi neniam vidis siringon propraokule. Mi sciis nur la nomon.
Siringo estas genro de falfoliaj arbustoj el oleacoj. La plej ofta specio en Eŭropo estas Syringa vulgaris, al kiu NPIV donis la nomon “ordinara siringo” laŭ eŭropcentrisma maniero. En Japanio ordinara siringo estas la specio Syringa reticulata. Sed oni importis la specion Syringa vulgaris al Japanio antaŭ 100 jaroj kaj plantis pororname ĉefe en norda Japanio.

Tulipoj ĉiuj floras

tulipojLa tulipoj en plantujo jen ĉiuj floras. Ili aspektas kvazaŭ rideganta kun granda buŝo.
Kiam mi estis infano, mi spektis per televido fantazian dramon, en kiu tulipoj manĝas homojn kaj aliajn. Eble pro tio malferma granda korolo de tulipo estas iom timiga al mi.
Jam estas plena printempo. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 20,2 celsigradoj, kaj la minimuma estis 10,7 celsigradoj.

Tulipoj ekfloras

tulipojJen nuna stato de la tulipoj, pri kiuj mi skribis ĉi tie. Ili ja varias laŭ grandeco kaj laŭ kreska rapideco. La plej maldekstra tulipo, kreskinte la unua, jam ekfloras rozkolore. La dua de maldekstre estas la plej malgranda, sed jam portas flavan florburĝonon. La dua de dekstre estas la dua plej granda, sed ankoraŭ ne portas florburĝonon.
Estas interesa fenomeno.

Alia magnolio en mia domo

pugna magnolio Jen alia magnolio [Magnolia praecocissima] en mia domo. Oni plantis ĝin antaŭ dek kelkaj jaroj. De tiam ĝi havis florojn nur unu aŭ du fojojn. Do ĉi tiu fojo estas la dua aŭ la tria florado. Kaj ĉiufoje ĝi portas nur kelkajn florojn. Mi konjektas, ke la arbo, situante tuj apud la domo, estas malbone nutrata kun malpli da sunlumo, akvo kaj malfekunda grundo.
En la japana lingvo Magnolia praecocissima nomiĝas “kobuŝi” t.e. “pugno”. La japanlingva nomo, onidire, devenas de ĝia frukto, kies formo similas al homa pugno. Bedaŭrinde mi ne vidis la frukton ĝis nun.
Nu mi provizore nomu la arbon “pugna magnolio” en Esperanto.