Maĉupikĉuo

Antaŭe mi skribis iomete pri la ruino Maĉupikĉuo (ĉi tie). Hodiaŭ mi eksciis, ke Maĉupikĉuo situas en tropika pluvarbara klimatzono.
Ĝis nun mia bildo pri Andoj estis granda roka montaro nuda sen arboj kaj herboj. Tio ĉi estis tro simpla kaj erara.
Laŭ la informoj el Vikipedio ĝi situas sur 13 gradoj de la suda latitudo kaj je la alto de 2400 m super la marnivelo. Do ĝi estas relative malalta kompare kun ĉefaj montoj de Andoj. Tie pluvas 1955 mm jare. Estas ja sufiĉe abunda precipitaĵo kompare kun 1703 mm jare de mia regiono en Japanio. Tieaj montoj estas kovritaj de arboj kaj herboj.
Mi nun pensas, ke tieaj antikvuloj povis akiri sufiĉan akvon por vivi kaj kulturi per saĝa traakviga sistemo.

Ĉokolado el Peruo

ĉokolado el PeruoJen estas ĉokolado el Peruo, kiun mi ricevis kiel memoraĵon.
Ĉiu peco estas granda je mia dikfingro kaj pakita per kvadrata papero, sur kiu presiĝas bildoj el la Nazkaj linioj. Interne de oblonge ronda ĉokolada ŝelo troviĝas dolĉa pasto de nuksaj peceroj kaj densigita lakto. Tre dolĉa kaj bongusta.
Al mi plaĉis la delikata langotuŝo de la pasto.

Profilfoto

Lastatempe mi faris mian konton ĉe Ipernitio [Ipernity http://www.ipernity.com/]. Momente mi planas nenion, kion mi faru tie.
En Ipernitio ĉiu membro povas havi etan profilfoton kun la grando de 50 x 50 bilderoj. Ĝi aperas kun la uzantonomo antaŭ ĉiu skribaĵo. Plimulto de la membroj uzas foton de (ŝajne) sia propra vizaĝo. Sed kelkaj uzas foton de besto aŭ alia temo. Kelkaj uzas desegnaĵon de sia portreto. K.t.p.
Kion do mi elektu por mia profilfoto?

Nova produktaĵo

Dum la lastaj tagoj mi pensadas pri nova cifereca fotilo. RICOH [rikoo] anoncis lanĉi sian novan produktaĵon RICOH R10, cifereca fotilo kun 10 milionoj da bilderoj kaj 7,1-obla optika zomado (28mm ~ 200mm). Jes mi jam posedas malnovan modelon de la sama produkto-serio, Caplio R3 kun 5 milionoj da bilderoj kaj 7,1-obla optila zomado. Tamen la nova modelo estas ekipita per nova bildoprocedilo, kio donas al mi esperon, ke mi povus akiri pli belan foton. Ĝi aperos en vendejoj en la venonta monato.

Fajna frandaĵo

frandaĵoj de KiotoMia edzino aĉetis paketon da frandaĵoj en Kioto. Ĉiu estas malgranda je pli-malpli 1 cm. Sume 15 pecoj kostas 800 enojn (= ĉ. 5 eŭroj).
Ili estas tradiciaj japanaj frandaĵoj faritaj el fajna sukero kaj prilaborita rizfaruno. Oni miksas la ingrediencojn kaj enpremas ilin en lignajn matricojn, sur kiuj estas gravuritaj diversaj figuroj: peonio, krizantemo, sojfabguŝo, akvokirlo ktp.
Unue ni ĝuas ilin per okuloj kaj poste gustumas ilin per dentoj kaj lango.

Horizonto

Estas iu japana hajkisto. Li iam diskutis kun usonano, instruisto de la angla lingvo, pri tio, ĉu imago de horizonto estas rekta linio aŭ kurba linio. Li asertis, ke la imago de horizonto estas kurba linio, ĉar tio ĝuste pruvas ke la tero estas globo. Sed la usonano asertis, ke memevidente ĝi estas rekta linio.
Rekonsiderante mian imagon pri horizonto, mi devas konfesi, ke mia imago ne estas fiksa. Se mi desegnos bildon, mi prezentos horizonton per rekta linio. Sed mi samtempe emas konsenti al la argumento de la hajkisto.