Tempovojaĝo

Se vi havus tempomaŝinon, al kiu tempo vi volus veturi? Ĉu al la estonteco aŭ al la pasinteco?
Kiam temas pri fikciaj literaturaĵoj, oni ŝajnas preferi pasintecon. Troviĝas multaj romanoj kaj noveloj pri tempovojaĝo al pasinteco. Tiu tendenco verŝajne devenas el oniaj karmemoroj pri la pasinteco. Homoj certe havas pli ol unu bedaŭrindan okazaĵon en sia pasinta vivo. Tiu bedaŭra sento fojfoje pelus tempovojaĝantojn al la pasinteco.
Kaj mi? Hmm…, mi volus vojaĝi al la estonteco, al la mondo post miliardo da jaroj, kiam la homaro (saĝaj homoj) nepre estos malaperinta sur la tero.

Apendicito kaj cekumito

En la ĉiutaga japana lingvo ni nomas apendiciton “mooĉoo-en (盲腸炎)”. Fakte tio ĉi estas misnomado. Korekte dirite, apendicito devas esti “ĉuusui-en (虫垂炎)”. Kaj cekumito estas “mooĉoo-en”.
Nu, hazarde mi renkontis la paĝon “Apendicito” de Vikipedio (ĉi tie). Tie oni skribas, “Apendicito estas la inflamo de apendico, kelkfoje misnomata cekumito”.
Ĝis nun mi pensadis, ke la misnomado okazas nur en la japana lingvo. Laŭ la skribo de Vikipedio, tio ŝajnas esti tutmonda fenomeno. Ĉu vere estas tiel?

Sekeja gnafalio

gnafalioJen areto da gnafalioj, pli precize Gnaphalium pensylvanicum, aŭ sinonime Gnaphalium purpureum var. spathulatum. Provizore mi nomu ĝin sekeja gnafalio.
Sekeja gnafalio estas dujara herbo el asteracoj, naturigita el Tropika Ameriko. Ĝi envenis en Japanion antaŭ ĉ. 100 jaroj, kaj nun estas ordinara trudherbo kreskanta ĉie en vojrando, ĝardeno ktp.
En la japana lingvo oni nomas ĝin “ĉiĉikogusa-modoki 父子草擬” (modoki = pseŭdo), ĉar ĝi similas al la herbo “ĉiĉi-ko-gusa 父子草” (patro-infano-herbo) [Gnaphalium japonicum].

Mia deziro

Mi konas kelkajn parolemulojn. Ili povas senĉese paroladi dum konversacio. Ili trovas paroltemojn unu post alian. Kelkajn interesajn kaj kalkajn neinteresajn. Ĉiuokaze ilia parolo elfluas, kvazaŭ akvo el fonto.
Mi tre admiras kaj envias tiujn parolemulojn. Mi mem emas pli aŭskulti ol paroli. Certe malparolemulo mi estas. Al mi estas malfacile trovi paroltemojn konvenajn al kunparolantoj.
Mi deziras scii, kio estas la sekreto de tiuj parolemuloj.

Profesia basbalo

Japanoj ĝenerale ŝatas profesian basbalon. En hodiaŭa matĉo inter Softbank-Hawks [Softbank-hoks] kaj Seibu-Lions [Seibu-laionz], Softbank renverse venkis Seibu-on per 4 kontraŭ 2. Sekve Softbank altiĝis je la 2-a rango inter la 6 konkurantaj teamoj. Seibu, nun tenante sin je la 1-a rango, malvenkis post 6 sinsekvaj venkoj.
Mi kaj mia edzino favoras Softbank-on. Tial ni estas ĝojaj hodiaŭ.

Kastelo Kumamoto

Kastelo KumamotoKiam mi vizitis la kastelon Kumamoto, estis pluvo. Arboj en la korto portas freŝverdajn foliojn.
La kastelon konstruis KATOO Kijomasa [加藤清正] (1562~1611), eminenta daimio de la militregna epoko. Ĝia ĉefturo kaj aliaj konstruaĵoj forbruliĝis en la interna milito de la jaro 1877. En 1960 oni rekonstruis la ĉefturon sur la restanta ŝtonmuro, restaŭrante eksteran aspekton sur ferbetona trabaĵo. La ĉefturo nun estas historia muzeo.
La kastelo Kumamoto estas unu el la Tri Famaj Kasteloj de Japanio.

Gazanio

gazanioLastatempe mi fojfoje vidas tiujn ĉi florojn en diversaj lokoj, ekz. en strataj florbedoj. La floroj aspektas simile al dikaj gerberoj aŭ etaj sunfloroj. Mi konjektis, ke probable ili apartenas al asteracoj.
Mi konsultis libron pri ĝardenplantoj kun multaj fotoj, kaj trovis, ke ili estas specio de gazanio.
Gazanio [Gazania] estas genro de plurjaraj herboj el asteracoj (aŭ kompozitacoj), origina el Suda Afriko. Ĝi estas pororname kultivata kaj havas multajn kultivoformojn pro krucado.
En la japana lingvo ĝi foje nomiĝas “kunŝoo-giku (勲章菊)” t.e. “ordena krizantemo”.

Rampa ikserido

rampa ikseridoJen estas unu el sovaĝaj herboj vidataj en japana printempa kampo. Ĝi estas rampa ikserido [Ixeris stolonifera], plurjara herbo el asteracoj (aŭ kompozitacoj). Ikserido estas la genro de ĉ. 20 specioj, propra al Orienta Azio.
Rampa ikserido nomiĝas “ĝi-ŝibari (地縛)” en la japana, t.e. “terliganto”. La herbo elkreskigas stolonojn (rampantajn tigojn), kaj ĉe ĉiu nodo ĝi ekradikas en teron. Tio ĉi imagigas al oni tion, ke la herbo ligas teron per siaj stolonoj.

Monto por forĵeti maljunulojn

Antaŭ multaj multaj jaroj estis tre malriĉa vilaĝo en Japanio. En la vilaĝo laŭ tiea konvencio oni devis forĵeti kadukiĝintajn maljunulojn en profundan monton. Iu viro vivis kun sia maljuna patrino. Li amis ŝin kaj zorgis pri ŝi. Sed la patrino, eksciinte sian kadukiĝon, iun tagon ordonis al la filo, ke li forportu ŝin, maljunulinon al la monto. Li kontraŭvole portis ŝin sur la dorso kaj ekiris al la monto. Survoje en monta profundo li rimarkis, ke la maljunulino fojfoje rompas branĉeton de apudvojaj arboj. Scivolante kialon, li demandis ŝin. Kaj ŝi respondis, ke la rompitaj branĉetoj estas vojmontriloj por ke li reiru al la hejmo senerare. Ĉi tion aŭskultinte, la viro multe pentis sian fi-agon kaj reiris al sia hejmo kun la patrino sur la dorso.
Ĉi tiu rakonto estas japana legendo pri “uba-sute jama (姥捨山)”, t.e. “monto por forĵeti maljunulojn”.

Bazopilka turniro

Hodiaŭ okazis malferma ceremonio de la 80-a Nacia Bazopilka Invita Turniro de Superaj Mezlernejoj (“Senbacu” mallonge en la japana). Ĉi-jare 36 lernejoj estas elektitaj el 10 zonoj de la tuta lando fare de elektokomitato.
Post la malfermo sekvis 3 matĉoj de la unuaetapa eliminado. La turniro, kiu daŭros dum 13 tagoj, estas printempa evento tre populara en Japanio. Oni huraas por junaj sportistoj, precipe, de proksima lernejo.