Gipsa masko

maskoVintras hodiaŭ. La temperaturo maksimumis 9,0 celsigradojn je la 10-a horo, kaj poste pli kaj pli malaltiĝis ĝis 5,0 gradoj je la 21-a horo. Laŭ veterprognozo povos neĝi morgaŭ.
Nu, hodiaŭ estis la kursotago por pentrado. Ĉi-foje kursanoj desegnis gipsajn bustojn aŭ maskojn per karbokrajono. Mi elektis iun viran maskon, kies nomo bedaŭrinde mi ne memoras. Mi eksciis, ke estas ja malfacile desegni tiel, kiel mi vidas. Percepti per okuloj kaj bildigi la perceptaĵon estas du malsamaj aferoj.
Mi penis respeguli liphararon kaj barbon faritajn el gipso, sed ne sukcesis.

Poŝtelefono por maturaĝuloj

Mi aĉetis poŝtelefonon por mia patrino, ĉar ŝi ekdeziris havi ĝin. Tiu, kiun mi aĉetis, estas maŝino aparte destinita por maturaĝuloj. Jen ĝiaj avantaĝoj:
1. Relative grandaj kaj dikaj literoj sur la ekrano kaj sur la klavaro. Ili estas facile legeblaj por maljunaj okuloj.
2. Indikoj sur la klavaro en la japana lingvo. Do, funkcio de ĉiu klavo estas facile komprenebla, malsame al kutima indiko en la angla.
3. Post unufoja premo de ĉiu funkciklavo, sur la ekrano aperas menuo, helpe de kies navigado la uzanto povas facile atingi sian celon.
Ĝi estas bone pripensita aparato por mallertaj maŝin-uzantoj.

Iluminaĵo

iluminaĵoEstas modo jam de jaroj, en vintraj noktoj (ĉefe en decembro) ilumini arbojn kaj aliajn per koloraj lampetoj. Supozeble tio komenciĝis kiel unu el ornamaĵoj por Kristonasko. Kvankam plimulto de japanoj ne estas kristanoj, tamen ili ŝatas kristonaskajn ornamaĵojn kaj Sanktan Nikolaon (=Avo Frosto).
En lastaj jaroj, aparte de Kristonasko, oni ŝatas ornami pordon aŭ muron de sia propra domo por ĝojigi okulojn dum malgajaj vintraj noktoj. Kelkaj kritikas la iluminadon pro forkonsumo de energio. Sed lastatempe oni uzas lampetojn el diodo, kiu konsumas malpli da elektra energio.

Aŭtunaj folioj

aŭtunaj foliojHodiaŭ revenis iom da aŭtuno. La minimuma temperaturo estis 5,1 celsigradoj kaj la maksimuma estis 14,9 celsigradoj.
Estis la kursotago por la pentrado. Hodiaŭa temo estis aŭtunaj folioj. Kursanoj kunportis multajn foliojn ruĝiĝintajn aŭ flaviĝintajn kaj dismetis ĉi tiujn sur la tablo. Tiuj ĉi folioj havas diversajn formojn kaj kolorojn.
Mi aparte miras riĉan nuancon kaj malsimplan gradiĝon de iliaj koloroj. Kvankam estis tre malfacile redoni ĝin sur papero per miksado de farboj, tamen estis ege plezure kolormiksi kaj kolormeti sur papero. Bedaŭrinde mi ne sukcesis kolorigi mian pentraĵon ĝisfine.

*** (en la foto) branĉo de lespedezo, sakuraj folioj kaj foliaro de acero.

Vintra malvarmo

Ja estas malvarme. Hieraŭ la minimuma temperaturo estis 2,3 celsigradoj kaj la maksimuma estis 9,5 gradoj. Hodiaŭ la miniuma estis -0,6 gradoj kaj la maksimuma 9,7 gradoj. Tiuj ĉi certe estas vintra malvarmo en mia regiono.
La geko ankoraŭ hodiaŭ kroĉiĝas sur la ekstera muro apud la pordo de mia domo. Ĉu ĝi jam kadukiĝis kaj estas mortonta? Aŭ ĉu ĝi intencas vintrodormi tie? Ĉar la loko tute ne taŭgas por ĝia vintrodormado, mi zorgas pri ĝia estonto.

Nova fotilo

Nova fotiloFinfine mi aĉetis ĝin. Jen estas mia nova cifereca fotilo. Aparte ĝia bildokvalito plaĉis al mi. Ĝi verŝajne estas unu la plej bonaj el la kompaktaj ciferecaj fotiloj.
La specifaĵo de Panasonic Lumix LX3:

  • bildosensilo: 1/1,63 CCD
  • fajneco: 10 milionoj da bildopunktoj
  • lensaro: zomobjektivo markita per LEICA
    (fokusdistanco 24~60 mm/ F-valoro F2,0~F2,8)
  • dimensio: 108,7 x 59,5 x 27,1 mm
  • pezo: 265 g (kun baterio, memorkarto kaj lensoĉapo)

Ĉasi ruĝajn foliojn

ruĝaj foliojVintro komenciĝis laŭ la tradicia (luna) kalendaro. Sed fakte nun estas la kulmino de aŭtuno. Hieraŭ kaj hodiaŭ estis tre bela vetero. Mi kaj mia edzino turismis en monta varmfontejo, ĉasante ruĝajn foliojn. La arbaro de la monto estas miksaĵo de ĉiamverdaj arboj kaj falfoliaj arboj. Flaviĝintaj kaj ruĝiĝintaj folioj faras ja kolormozaikan kovraĵon de la monto.

Prepare al la venonta jaro

Restas 50 tagoj en la kuranta jaro 2008. Oni jam komencas prepari sin por la venonta jaro 2009. En poŝtoficejo oni vendas poŝtkartojn destinitajn por novjaraj salutmesaĝoj. Hieraŭ mi skribis, ke mi tre malofte sendas per paperpoŝto. Sed novjaraj salutkartoj estas ja escepta okazo.
Mi aĉetis 90 foliojn ĉi-jare. De nun mi devas kontroli la adresaron kaj fari desegnaĵon por la kartoj. Mi faros ĝin verŝajne en la decembro.

Poŝtmarkoj

Hodiaŭ mi sendis kelkajn fotojn al mia patrino per paperpoŝto. Mi fotis per cifereca fotilo kaj presis per mia komputilo. Mi enmetis la fotojn en koverton, sur kiu mi algluis poŝtmarkojn.
Mi rimarkis, ke mi ne prenis poŝtmarkojn dum tiuj ĉi du-tri monatoj. Mi preskaŭ ĉiutage sendas retleterojn, sed ne leterojn kun poŝtmarkoj. Tiel la vivo kaj la mondo ŝanĝiĝas.