La ĵuro de Ĉangum

Nun mia edzino rigardas televidan dramon. Al ŝi tre plaĉas la dramserio “la Ĵuro de Ĉangum”, kiu estis farita en Koreio. Rakonto pri juna kuir-korteganino de Ĉoson-dinastio, kiu emocias multajn homojn per sia penado kaj inĝenieco.
En lastaj jaroj koreaj dramoj estas tre popularaj en Japanio. Koreaj steloj estas furoraj ankaŭ en Japanio. Tia afero ne okazis ĝis antaŭ dek jaroj. Ĝi estas bonveniga fenomeno, mi pensas.

La Leontoda Knabino

“La Leontoda Knabino (The Dandelion Girl, 1961)” estas la titolo de la noveleto de Robert F. Young (1915-1986).

44-jara viro, la ĉefrolulo, somerferias ĉe kabano en montaro. Lia edzino forestas pro devo de ĵuriano. Iun tagon li vidis ĉarman knabinon sur la monteto. Ŝi diras al li, ke ŝi alvenis per tempomaŝino de la mondo post 240 jaroj.

Tiel komenciĝas la rakonto. Ĝi apartenas al la kategorio de scienca fikcio. Sed vere ĝi estas rakonto pri amo.

Antaŭhieraŭ mi vidis leporon, hieraŭ cervon, kaj hodiaŭ vin.” estas la frazo, kiun la knabino diris al la ĉefrolulo. Tiu frazo tre plaĉis al mi. Kaj la lasta sceno igis min larmeti.

“La Verda Koro” de Julio Baghy

Mi legis la verkon post kelkaj jaroj de kiam mi komencis lerni esperanton. Ĝis tiam mi legis nur mallongajn tekstojn, gazetartikolojn, fragmentojn de literaturaĵoj.

“La Verda Koro” portas la subtitolon “Facila romaneto por komencantoj”. Jes, la vortoj kaj la frazoj en la verko estas facilaj kaj dolĉaj. Sed la rakonto havas sian radikon en la sperto de la aŭtoro, kiu vivis kiel militkaptito en Siberio dum la rusa revolucio.

Laŭ mia (necerta) memoro ĝi estis la unua esperanta literaturaĵo, kiun mi tralegis ĝis la fino, kvankam ĝi havis ĉ. 80 paĝojn. Mi estis unuafoje kortuŝita leginte esperantan libron.

Mi rekomendas la verkon al ĉiuj komencantoj de esperanto.

250-a datreveno de la naskiĝo de Mozarto

Volfgang Amadeus Mozarto [Wolfgang Amadeus Mozart] naskiĝis en la 27-a de januaro 1756. Hodiaŭ estas la 250-a datreveno de lia naskiĝo.

Mozarto estas unu el la plej popularaj komponistoj de la eŭropa klasika muziko. En sia tuta vivo li verkis ĉ. 700 muzikaĵojn.

Mi havas kelkajn kompaktodiskojn de liaj verkoj. La korda terceto “Divertimento en E bemola maĵora, K.563″ estas tre plaĉa distraĵo al mi. Nun aŭdante ĝin kiel fonmuziko, mi klavas tiun ĉi artikolon.

La Migra Kastelo de Haŭl

Mi vidis la bildfilmon “la Migra Kastelo de Haŭl (Howl)” de MIJAZAKI Hajao (Miyazaki Hayao), kiun nun oni povas ĝui per DVD (cifereca videodisko).

La heroino Sofi estas 18-jara ĉapelistino. Ŝi hazarde renkontis la junan sorĉiston Haŭl, pro kio ŝi estis transsorĉita en 90-jaran maljunulinon fare de la sorĉistino de la Dezerto. De tiam komenciĝas la sufero kaj aventuro de Sofi.

Tio ĉi estas la dua fojo por mi spekti la filmon. Min impresis la aplomba sinteno kaj la agema energio de la heroino. Mi ŝatas la mondobildon kreitan de MIJAZAKI.