Kupra papilieto

kupra papilietoJen nova gasto en mia ĝardeneto. Foje ĝi sidas sur folio kun fermitaj flugiloj, kaj alifoje kun malfermitaj flugiloj.
Laŭ konsultitaj libroj ĝi estas unu specio de liceno, Lycaena phlaeas. Mi nomu ĝin kupra papilietokupra liceno, ĉar ĝi havas kuprokolorajn flugilojn. Laŭ la Provizora Privata Listo de Wouter F. Pilger ĝi nomiĝas malgranda fajro-papilio. En la japana lingvo oni nomas ĝin “beni-ŝiĵimi (紅小灰蝶)” t.e. “ruĝa papilieto”.

Amata – noktopapilio

Amata fortuneiJen nova gasteto, kiun mi vidas unuafoje. Ĝi alkroĉiĝas al la fenestra vitro. Mi fotis ĝin el interne de la domo.
Ĝi havas travideblajn makulojn sur nigraj flugiloj, kaj du oranĝkolorajn zonojn ĉirkaŭ sia ventro. Laŭ konsultitaj libroj ĝi estas unu speco de noktopapilioj, Amata fortunei el la familio Ctenuchidae de la ordo lepidopteroj. Ĝi vivas en la tuta japanio. Ĝia larvo preferas foliojn de leontodoj kaj rumeksoj. Ĝia imagino aktivas dum tago, kvankam ĝi klasifikiĝas en noktopapilioj.
En la japana lingvo ĝi nomiĝas “kanoko-ga (鹿子蛾)”, t.e. “cervida noktopapilio”.

Nova gasteto

speco de araneedojJen nova gasteto (ĉu jam loĝanto?) en mia ĝardeneto. Eta araneo sidas meze de la ronda araneaĵo sur arbusto. Ĝi havas tre karakterizajn desegnaĵojn sur la dorso kaj sur la ventro.
Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi konkludis, ke ĝi estas unu specio el araneedoj. Kredeble, neoskono [Neoscona adianta].

Ripozanta ardeo

ardeoEstas malfacile foti sovaĝajn birdojn. Ĉar ĝenerale ili estas timemaj kaj singardemaj kontraŭ homoj.
Tamen tiu ĉi ardeo ne estas tia. Ĝi aplombe staradas sur ŝtonego meze de parka lageto, ĉirkaŭ kiu homoj promenas. Ŝajnas, ke ĝi ripozas fleksante sian longan kolon S-forme. Eble ĝi juĝas, ke homoj en la parko ne atakos ĝin.
griza ardeo: Ardea cinerea, vadbirdo el ardeedoj.

Memnona papiliono vundita

papilio vunditaMi trovis papilion baraktanta sur betona tero antaŭ aŭtoparkejo. Ĝi estas tre granda papilio je pli ol 10 cm kun malfermitaj flugiloj. Kompatinde ĝiaj flugiloj estis jam rompitaj supozeble pro ia kolizio. Mi transmetis ĝin al najbara ĝardeno, tamen ĝi ne povis forflugi.
Ĝia nomo estas Memnona papiliono [Papilio memnon] el papilionedoj. Ĝin karakterizas ruĝaj makuloj ĉe la radikoj de antaŭaj flugiloj. Ĝi ne havas hirundovostojn ĉe la postaj flugiloj kontraste al aliaj papilionoj. La papilio en la foto estas ino de Memnona papiliono, ĉar ĝi havas blankajn kaj ruĝajn makulojn ĉe la postaj flugiloj.

Kokcinela pupo

kokcinela pupoAntaŭe mi skribis pri kokcinela raŭpo. Nu hodiaŭ mi trovis kokcinelan pupon en alia loko. Jen la foto montras la pupon de (ŝajne) sepmakula kokcinelo.
Ĝi kuŝis senmove algluante sur folio de vinko. Kaj mi trovis ankoraŭ kelkajn pupojn sur folioj de la sama vinko.
Plie mi trovis ankaŭ imaginon (matura korpo) de sepmakula kokcinelo (mariskarabo) sur alia folio de la sama vinko. Kvankam mi tuŝis la imaginon per mia fingro, ĝi estis preskaŭ senmova. Tial mi pensas, ke ĝi estis nur kelkajn horojn post la imaginiĝo.

Arĝenttegita papilieto

arĝenttegita papilietoEble unuafoje en mia vivo mi vidis tiun papilion. Mi trovis ĝin apud kanalo, laŭ kiu mi promenis hodiaŭ. Mi povis foti nur dorsan flankon de la flugiloj, kvankam ĝia ventra flanko estis tre bele kaj hele arĝenta. Ĝi ja tre elegante flirtis en la aero.
Kiel kutime mi konsultis librojn kaj retpaĝojn. Mi eksciis, ke ĝi estas Curetis acuta, specio el licenedoj. Ĝiaj malfermitaj flugiloj estas larĝa je ĉ. 4 cm. La blankaj makuloj de la flugiloj estas propraj al ino. En la japana lingvo oni nomas ĝin “ura-gin-ŝiĵimi (裏銀小灰蝶)” t.e. “papilieto kun flugiloj ventraflanke arĝentaj”. Do mi deziras nomi ĝin “arĝenttegita papilieto” en Esperanto. Ĉu konsentite? 😉

Kokcinela raŭpo

raŭpo de kokcineloMi trovis interesan raŭpon, kiu kun relative longaj kruroj moviĝas pli aktive ol tiuj de papilio. La oranĝaj makuletoj sur ĝia grizviola korpo estas ja okulfrapaj. Ĝi alkroĉiĝas al folio de korva fabo.
Mi konsultis librojn kaj retpaĝojn kaj eltrovis, ke ĝi estas larvo de mariskarabo aŭ sepmakula kokcinelo [Coccinella septempunctata]. Ĝi estas pliaĝa larvo kaj baldaŭ fariĝos pupo.

Heliko

helikoHodiaŭ mi trovis helikon rampanta sur betonmuro. Ĝia konko havas diametron de 3 – 4 cm. En ĉi tiuj jaroj mi malofte vidas helikon tiel grandan. Eble ĝi estas unu specio el la genro eŭhadroj [Euhadra].
Kiam mi estis infano, mi pli ofte vidis tiajn helikojn. Sed nun mi nur malofte vidas. Ankaŭ mia edzino diras la samon. Kio okazas al la helikoj?

Erara prognozo

La Japana Meteologia Agentejo ĉiujare publikigas prognozon pri ekfloro de sakuro. La 7-an de marto ĝi anoncis antaŭvidatajn datojn de sakuro-ekfloro en ĉ. 60 lokojn en la lando. Sed la 14-an de marto ĝi eldiris, ke la datoj de 4 lokoj estis eraraj pro enigo de eraraj donitaĵoj al la komputila programo.
Observante sakurojn en la plej frua antaŭvidita ekflor-tago, oni rimarkis la eraron. Sperta fakulo kritikas la Agentejon pro tio, ke ĝi apogas sin nur sur maŝin-observitaj datumoj kaj tute malatentas homan observadon.