Hajko de hodiaŭ

    nenio ardas
    pro senvarma sunlumo —
    miskantospikoj

Vintro jam estas ĉe la sojlo.

Miskanto estas genro [Miscanthus] el poacoj, plurjara herbo ordinara en japanaj kampoj. Ĝi havas spikojn kun arĝent-blankaj haretoj en aŭtuno.

Hajko de hodiaŭ

    grakoj de korvoj
    ŝutiĝas sur la straton —
    vespera frido

En mia regiono korvoj multiĝas en aŭtuno kaj vintro, kaj malmultiĝas en printempo kaj somero. La kaŭzon mi ne scias, tamen tiel okazas en ĉi tiuj kelkaj jaroj.

Hajko de hodiaŭ

    persimonarbo —
    altas sur ĉielbluo
    fera turgruo

Kelkcent metrojn sude de mia domo nun estas konstruata iu hospitala domego ekde tiu ĉi printempo. Ĉiutage mi vidas la turgruon por la konstruado trans najbaraj tegmentoj.

Hajko de Murata keinosuke

    Najbara domo,
    plenruĝas persimono, —
    ne loĝas homo.
          — el “Nokturno ’71” (1971)

Tiu ĉi estas verko de Murata keinosuke, japana esperantisto (1910-1987), membro de la Hajkista Klubo.

Iam antaŭe ofte mi vidis persimonarbon en ĝardenoj de ordinaraj domoj. En aŭtuno ĝi portas multe da flavruĝaj fruktoj. Persimono matura estas bongusta, kaj mi amas ĝin manĝi.
La verkinto trovis la persimonarbon plenan de flavruĝaj maturaj fruktoj en la najbara loĝejo. Sed la posedinto de la arbo jam estas for de la domo kaj neniam revenos. Ĝojo pro naturo kaj malĝojo pro homo.