Vivanta lingvo

Kio estas lingvo?
Gramatiko kaj vortaro estas anatomiaj partoj de lingvo.
Lingva esenco ne ekzistas tie.

Lingvo estas ja nenio alia ol eldiritaj paroloj kaj skribitaj tekstoj.
Lingvo vivas, nur kiam oni produktas parolojn kaj tekstojn.
Lingvo malfortiĝas, kiam paroloj kaj tekstoj estas malmultaj.
Lingvo kreskas, kiam paroloj kaj tekstoj plimultiĝas.

Homoj vartas lingvon parolante kaj skribante en ĝi.
Nun mi skribas en Esperanto.
Nun mi donas iom da vivo al Esperanto.

Interesa eseo de Sten Johansson

En libera folio aperis la artikolo “Vortara slalomo en la reto”. Temas pri la eseo de Sten Johansson kun la titolo “Uzi Interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj”, kiu gajnis la unuan premion en la branĉo Eseo de la Belartaj Konkursoj 2005.

Mi mem ĝis nun uzadis la interreton kiel tekstaron. Lia studo estas tre interesa kaj inspira al mi.

Oni anoncas, ke la eseo aperos en tri partoj. Nun mi ellegis la unuan parton. Mi deziregas legi la sekvajn partojn kiel eble plej baldaŭ.

Dek homoj, dek koloroj

En la japana lingvo oni diras “Ĵuunin toiro (十人十色)”. Laŭvorta traduko en esperanton estas “Dek homoj, dek koloroj”. Ĝi signifas, ke ĉiu homo havas sian guston kaj penson diferencan al aliaj.

Mi trovis kelkajn samsignifajn proverbojn en la Proverbaro Esperanta de L.L.Zamenhof.

    Kiom da homoj, tiom da gustoj.

    Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron.

    En ĉiu kranio regas aparta opinio.

Skriboj de la mondo

Mi trovis interesan retpaĝaron, kiu titolas “skriboj de la mondo“. Jen la adreso:
http://purl.org/net/skrib01

Ja unuafoje mi ekvidis danco-skribon, per kiu oni registris sinsekvon de danco-moviĝoj sur papero. Oni povas trarigardi resumon pri la temo, kaj legi interesajn artikolojn pri diversaj literoj kaj skribiloj.

La paĝaro ankoraŭ ne estas kompleta. Ekzemple mankas priskriboj pri la ĉinaj kaj la japanaj literoj. Mi esperas, ke ĝi kompletiĝos iom post iom en kelkaj jaroj.

Svastiko

Pri “svastiko” PIV2005 difinas jene:
Hinduisma simbolo, egalbranĉa kruco, kies ĉiuj branĉoj kontinuas ortangule, ĉiuj dekstren, aŭ ĉiuj maldekstren; uzata ankaŭ kiel simbolo de naziismo.

En budhismo ĝi estas simbolo de bona aŭguro, kaj oni desegnas ĝin sur la brusto de budha statuo. En japanio oni ofte uzas maldekstrenan svastikon (卍) kiel simbolon de budhismo kaj de budhisma templo sur mapo.

Serĉante edinolon

Plena Vortaro (1934, SAT) enhavas la artikolon “edinolo“, kiu estas “ĥemiaĵo uzata por rivelbano“. Sed PIV (1970, SAT) kaj Nova PIV (2002, SAT) forigis tiun kapvorton. Mi ne scias, kio estas edinolo. Mi do konsultis kelkajn vortarojn kaj enciklopeciojn. Sed al mia embarasiĝo mi ne ricevis respondon. Ili ne enhavis edinolon en siaj kapvortoj. Nek OED nek Britannica donis respondon.

Nur jenaj esperantaj vortaroj enhavas “edinolo”-n kiel kapvorton sen detala klarigo.
Nova Vortaro Esperanto-Japana, Okamoto k.a., 1926-1963.
Grande Dicionário Esperanto-Português, I.G.Braga, 1964.
Esperanto-Korea Vortaro, Hajpin Li, 1965.
Nepivaj Vortoj, A.Cherpillod, 1988.
Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, E.D.Krause, 1999.

Tiam mi serĉis “edinol”-on en la interreto per Guglo (Google), kaj havis 326 trafojn, el kiuj jenaj du retpaĝoj estis utilaj.

1. Artikolo en “Salmonsens konversationsleksikon
http://runeberg.org/salmonsen/2/6/0762.html
Mi ne scipovas la lingvon uzatan en tiu ĉi paĝo. Sed mi povas supozi, ke “edinolo” estas nomo al kemia substanco “Metaamido-Ortho-Oxybenzylalkohol“.

2. Chemical Industry on the Continent (Harold Baron, 1909)
http://www.cartage.org.lb/en/themes/GeogHist/histories/histdocts/Biblio20/A20/Baron/baron-chem.html
Laŭ tiu ĉi paĝo Edinol estas produktaĵo de la germana firmao Farbenfabriken Friedrich Bayer & Co. Do mi supozas, ke “edinolo” devenas de tiu varnomo.

Provizola konkludo:
Edinolo estas la varnomo de metaamido-ortooksi-benzilalkoholo.

Supersignoj kaj surogatoj en la Interreto

Mi studetis pri uzado de la esperantaj supersignitaj literoj kaj ĝiaj surogatoj en la Interreto. Laŭ la rezulto mi konkludis, ke jam la uzado de unikodo estas plej populara kaj establita.

Metodo:
Mi metis kelkajn vortojn en la serĉilo de Google, kaj registris ĝian respondon pri la nombro de trafitaj paĝoj. Por ricevi pli precizan rezulton, mi metis la vortojn kun citsignoj (“…”).

Rezulto:
(1) mesaĝo : 35 400
    mesagxo : 16 000
    mesagho : 976
    mesag^o (mesag’o) : 458

(2) ĵurnalo : 15 500
    jxurnalo : 826
    jhurnalo : 453
    j^urnalo (j’urnalo) : 424

(3) retpoŝto : 29 900
    retposxto : 12 200
    retposhto : 607
    retpos^to (retpos’to) : 315

(4) ŝanĝis : 17 600
    sxangxis : 1680
    shanghis : 455
    s^ang^is (s’ang’is) : 94

Konsideroj:
1. La traf-nombroj povas inkludi ne-esperantajn paĝojn, kio tamen estas ignorebla.
2. Unikodo estas la plej uzata, kaj x-konvencio estas la dua.
3. Unikodo, minimume duoble kaj maksimume dekoble, superas la sumon de la 3 surogataj skriboj.
4. Unikodo estas nova teknologio kompare kun aliaj surogataj skriboj, sed ĝi jam superas la aliajn skribojn.

Konkludo:
La esperanta ortografio en unikodo estas la plej populara kaj jam establita en TTT-paĝoj.

Kiel instali Retan Vortaron

Hieraŭ mi skribis la artikolon pri Reta Vortaro. Nun mi klarigos la procedon por instali Retan Vortaron en komputilo. Oni notu, ke mia komputilo funkcias sur Vindozo (Windows XP Professional SP2).

Preparo:
Oni bezonas maldensigilon, kiu povas trakti tgz-dosieron. Mi uzis LHUT32.exe, sed oni uzos pli taŭgan programon por si.

Elŝuto:
Elŝutu necesajn doiserojn ĉe la elŝuta paĝo de VoKo. Nunmomente oni bezonas 5 dosierojn elŝuti.
   1. revohtml_2005-09-23.tgz (18.7 MB)
   2. revoxml_2005-09-23.tgz (6.8 MB)
   3. revobld_2005-09-23.tgz (3.2 MB)
   4. revonov_2005-09-23_2005-09-28.tgz (1.3 MB)
   5. revonov_2005-09-28_2005-10-04.tgz (1.4 MB)

Instalo:
1. Faru ĉefdosierujon, kie la vortaro estos maldensigita.
2. Maldensigu la dosieron “revohtml_2005-09-23.tgz” kun dosieruja strukturo. Mi bezonis pli ol 2 horojn pro maldensigo per LHUT32.exe. Mi rekomendas, ke oni uzu pli kapablan maldensigilon.
3. Maldensigu la dosieron “revoxml_2005-09-23.tgz” kun dosieruja strukturo.
4. Faru subdosierujon “bld” en la ĉefdosierujo, kaj tie maldensigu la dosieron “revobld_2005-09-23.tgz”.
5. Maldensigu en la ĉefdosierujo la dosieron “revonov_2005-09-23_2005-09-28.tgz” kun dosieruja strukturo.
6. Maldensigu en la ĉefdosierujo la dosieron “revonov_2005-09-28_2005-10-04.tgz” kun dosieruja strukturo.

Lanĉo:
Malfermu index.html en la ĉefdosierujo, do Reta Vortaro ekfunkcios en la komputilo.

Do bonan konsultadon kun Reta Vortaro en via komputilo!

La Reta Vortaro subteninda

La projekto de Reta Vortaro onidire startis en 1999. Ĝi celas kompili kaj eldoni aktualan esperantan vortaron surbaze de Plena Vortaro (1934, SAT). Ĝi estas uzebla surrete aŭ elŝutite en komputilon. Mi elŝutis ĝin kaj instalis en mia komputilo antaŭ du monatoj. Ĝi enhavis 8912 artikolijn (kapvortojn), 19709 derivaĵojn kaj 25392 sencojn.

Ekzemple por “dormi” ĝi donas 2 sencojn klarigitajn en Esperanto kaj 14 derivaĵojn ankaŭ kun esperantaj klarigoj. Por unuopa kapvorto kaj derivaĵo ĝi donas tradukon en la lingvoj angla, belorusa, ĉeĥa, franca, germana, hispana, hungara, nederlanda, rusa ktp. Ekzemplaj frazoj estas donitaj al ĉiu kapvorto kaj al plimulto de la derivaĵoj. Kelkaj el la ekzemploj havas fontindikon.

Tio ĉi estas bonega kerno de estonta vortarego komputile konsultebla, mi opinias. Krom la kapvortoj hereditaj el Plena Vortaro, Reta Vortaro enhavas ankaŭ novajn vortojn kiel “datumo”, “engaĝi”, “aidoso” ktp. Mi esperas, ke ĝi fariĝos Reta Vortarego komparebla al PIV.

Fine de la lasta monato ĝi publikigis novan eldonon, kiu enhavas
8997 artikolojn, 19919 derivaĵojn kaj 25574 sencojn. Do Reta Vortaro daŭre kreskas iom post iom.

Google por lingva studo

Google estas la plej fama kaj uzata serĉilo en la interreto, mi pensas. En ĝi oni povas uzi supersignitajn literojn de Esperanto, ĉar ĝi traktas tekstojn en unikodo.

Ekzemple por “ĝardenisto” Google donis 288 trafojn, el kiuj la unua artikolo estis “La ĝardenisto kaj la reĝino” de la Literatura Mondo. Por “sindona” ĝi donis 82 000 (!) trafojn, el kiuj la unua artikolo estis “IL CASO SINDONA” de iu itala retejo. Tiu “Sindona” ŝajnas esti nomo de iu italo.

Problemo estas en tio, ke la trafitaj artikoloj enhavas multajn aliajn lingvojn krom Esperanto, kiam la serĉvorto ne inkludas supersignitajn literojn.

Tiuokaze mi aldonas vorteton “ĝi” aŭ “ĉe” al serĉvorto. Ekzemple por “sindona” kun “ĝi” Google donis 203 trafojn, kaj por “sindona” kun “ĉe” 217 trafojn. Ĉiuj trafitaj artikoloj estas certe en Esperanto. Tamen ĉi-okaze nombro de la trafitaĵoj povas esti malpli granda ol tiu de serĉo por esperanta “sindona” sen “ĝi” aŭ “ĉe”.

Ĉu oni havas plibonan rimedon?