La lasta Esperanto-elsendo de Radio Polonia

Hodiaŭ mi eksciis pere de la reta sondosiero (tiu de la 10-a de decembro, dimanĉo) de Radio Polonia, ke, laŭ decido de la estraro, la lasta Esperanto-elsendo okazos vendrede en la 15-a de decembro. La Libera Folio en sia artikolo iom detale raportas pri la afero, citante la koncernan parton de la dimanĉa elsendo.
Por subteni la Esperanto-elsendon mi unuafoje skribis al la Pola ambasadoro en Japanio lastmonate. Mi tre tre bedaŭras la ĉesigon de la Esperanto-elsendo de Radio Polonia.

Komunumo de Esperanto-parolantoj

Mi aŭskultis la elsendon de la 6-a de decembro de Radio Polonia. Estas pripensinda la intervjuo de iu pola sociologo (Mi ne kapablas literumi la aŭskultitan nomon). Li mem opinias, ke Esperanto ne havas ŝancon por internacia lingvo. Tamen li ankaŭ diras, ke valoras apogi Esperanton, ĉar ĝi havas specifan internacian komunumon, kiu formiĝas sur diversnaciaj kulturoj.
Mi pensas, ke la valoroj de Esperanto-komunumo estas interkomprenemo kaj toleremo, ankaŭ frateco kaj pacamo. Ni, esperantistoj, bezonas pli taksi la valorojn de nia komunumo. Mi volas kontribui por plifortikigi nian komunumon.

Forpasis William Auld

W. Auld forpasis la 11-an de septembro en sia 81-a jaro.
Mi unuafoje eksciis lian nomon, kiam mi aŭskultis la gramofondiskon, en kiu li deklamis sian poemon “Ebrio”. Lia komika kaj elokventa deklamado konvinkis min pri tio, ke Esperanto estas ja vivanta lingvo.
Pacon al lia animo!

Radio Polonia ĉiam kaj ĉie

Lasta tempe mi aĉetis ico-sonregistrilon. Ĝi estas tiel malgranda kaj malpeza, ke mi povas facile kunporti ĝin en mano aŭ en poŝo aŭ ĉe brusto kun ŝnureto ĉirkaŭ kolo. Ĝi povas konektiĝi kun komputilo kaj interŝanĝi sondosierojn (*.wma kaj *.mp3).
Mi elŝutas sondosierojn de elsendoj de Radio Polonia kaj aliaj retradioj ĉe iuj retejoj (ekz. Esperanto Radio Arkivo). Kaj mi transsendas ilin el mia komputilo al la aparato. Tiamaniere nun mi aŭskultas elsendojn de Radio Plonia k.a. per la ico-registrilo.
Novaj ico-aparatoj enhavas pli grandan memorilon, kiu kapablas trakti pli grandajn sondosierojn. Mi do deziras akiri sondosierojn kun pli bona sonkvalito ol ĝis nun.

Hazardaj paĝoj de esperanta Vikipedio

Mi alklakis sinsekve dek-foje la “hazardan paĝon” de esperanta Vikipedio. Jen la rezulto:
1. Marako: muzikilo de Ameriko.
2. Silla: antikva regno de Koreio.
3. S. Colum Gilfillan: usona esperantisto.
4. Apalaĉio: geografia kaj kultura parto de Usono.
5. Villalba: komunumo de Italio.
6. 6-a de junio: ?
7. Fatvo: islama juĝa ekspertizo.
8. 1053: la jaro 1053 post Kristo.
9. Osnabrück: germana urbo.
10. Mondelingua: planlingvo

Nur du artikoloj pri marako kaj fatvo estas legindaj, sed la aliaj estas simplaj notoj ne indaj je la nomo de “enciklopedio”. Mi respektas la laborojn de entuziasmaj vikipediistoj. Kaj mi bedaŭras, ke kelkaj robotoj amase produktas ne indajn artikolojn.

Surreta Peticio al UN por Esperanto

Esperantistoj ĉe “www.esperanto.net” kaj “www.lernu.net” iniciatis la peticion sur la Interreto, kiu petas de Unuiĝintaj Nacioj agnoski Esperanton kiel la internacian lingvon.
   http://www.petitionspot.com/petitions/ESPERANTO
Mi ne pensas, ke la peticio movos la UN-on. Sed mi interesiĝas pri tio, ke eĉ individuoj povas iniciati peticion sur la Interreto. Kaj pli interesas min la rezultonta nombro de subskribintoj, kiu indikos nunan agadforton de esperantistoj kaj simpatiantoj sur la reto.
Mi jam subskribis ĉe la paĝo. Mi rekomendas al legantoj pripensi la aferon kaj, se eble, subskribi.

Frostujo – kongelujo

Por hodiaŭa tagmanĝo mi varmigos frostigitan kareon, kiun antaŭe mia edzino kuiris kaj frostigis en frostujo de la fridujo.

Nu, lastatempe mi trovis la vorton kongeli. PIV (Plena Ilustrita Vortaro) klarigas ĝian sencon jene:
kongeli : Fridigi produkton je temperaturo de minus 30°, por konservi ĝin je -18°C.
kongelujo : Ŝranko, hejma aŭ industria, uzata por konservi kongelitajn produktojn.

Pri frostigi jene:
frostigi : Fari ion glaciige malvarma, glaciigi.
frostigado : Procedo de konservado de nutraĵoj per rapida malvarmigado ĝis -24°C.
frostigilo : Tiu aparato de fridujo, kiu tenas sian temperaturon sub 0°C.
frostujo : Malvarmiga ŝranko por konservi manĝaĵojn frostigitaj; povas esti parto de fridujo.

Mi ne estas certa, ĉu mia fridujo estas ekipita per “frostujo”“kongelujo”. Ĉiuokaze mi povos manĝi bongustan kareon, ĉar kareo en posta tago estas pli bongusta.

Esperanta frazaro sur komputilo — serĉata

Lingvo estas aro de konvencioj. Tio estas, iusence, ke ĝi estas aro de ŝablonaj frazoj. Por facile esprimi sin en lingvo oni preferas uzi tiajn ŝablonojn.

Kompreneble iuj deziras sin esprimi en originala maniero, kio estas respektinda. Sed ŝablonaj frazoj en konvenaj okazoj povas plifaciligi interkomunikiĝon kaj ŝpari tempon.

Mi serĉas tian esperantan frazaron, kiu estas uzebla sur mia komputilo. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne trovis ĝin.