[al la hejmpaĝo] [al la afiŝejo]

Aŭtuna Vento

Vastalto

-
ŝultro ĉe ŝultro,
katidoj senhejmaj
en ombro arbusta

-
sinkanta suno -
radioj penetre
en mian ĉambron

-
plukante herbojn,
edzino priparolas.
siestas kato.

-
ĉe matenmanĝo,
interparolado pri
farbitaj floroj

-
blankaj linioj
sur sportejo; kanaoj
profunde ruĝaj.

-
kato hezitas
eliri ĉe la pordo.
restas varmego.

-
vesperlilioj -
jen kampo sin etendas
ĝis la ĉielo.

-
maizoj vice
sekigitaj; stacio
sen deĵoranto.

-
simi-fajfilon
blovas prove, viro kun
knaba mieno.

-
gasteja plado -
garne persimona folio
jam ruĝa

-
tra kosmoskampo
vokoj de gejunuloj -
monto ekstare

-
la stacidomo
forlasita dum jaroj -
kanaoj floras.

-
tra grizaj nuboj
aviadilo sen sono -
aŭtuna ŝtormo.

-
en la bankuvo
plena de varma akvo -
nokta ĉirpado.

-
lasu malfermita
la fenestron; certe jam
aŭtuna frisko.

-
koridoro al
radiografia ĉambro -
aŭtuna helo.

-
paperfaldita
aviadilo - alten
en klaran aeron.

-
tiu ĉi strato,
en kiu vi loĝas; jen
ĉina hibisko.

-
muzikpaperon,
unu folion blovis
aŭtuna vento.

-
sopirante al
blankaj nuboj, estas en
aŭtuna vento.

-

--- 2003.09.20

glosoj

*farbito :

genro (Pharbitis de konvolvulacoj) de unujaraj herboj volviĝantaj, kies funelforma floro floras en mateno kaj ŝrumpas en tagmezo.
foto en http://www2.saganet.ne.jp/vastalto/esp/foto97i.html

*kanao :

tropikdevena herbo, alta je 1-2 metroj, kun larĝaj elipsaj folioj kaj ruĝaj aŭ flavaj floroj.
foto en http://www.hana300.com/kanna01.html

*vesperlilio :

specio de hemerokalidoj (taglilioj), plurjara herbo, kiu kreskas en monta regiono, kaj ekhavas citronflavajn lili-formajn sveltajn florojn en vespero.
foto en http://ha3.seikyou.ne.jp/home/Hirokazu.Abe/285.htm

*ĉina hibisko :

arbusto alta je 1-3 m, kun ruĝetaj floroj, kiuj floras en komenca aŭtuno.
foto en http://www.asahi-net.or.jp/~ir5o-kjmt/kigi/fuyou.htm

Skribu vian impreson aŭ opinion [al la afiŝejo] !