legumin.txt ------------------------------------------------------------------------- Praktika Esperanto-Japana Vortareto. Ver.1.81 (provizora 2a eldono) ------------------------------------------------------------------------- Tiu c^i vortareto estas la posteulo de "Elektronika Baza Vortaro Esperanto-Japana", kiu aperis en la jaro 1996 kun c^. 4700 kapvortoj. G^i nun enhavas c^. 44 100 kapvortojn. Mi planas, ke g^i kresku g^is la amplekso de c^. 50 000 kapvortoj. Jen tio c^i estas la sepa pas^o al la dua eldono oficiala. La uzantoj bonvolu atenti jenajn kondic^ojn: (1) Sen garantio: kvankam la kompilanto penis lau^eble forigi erarojn el la vortareto, tamen povas esti, ke ankorau^ restas eraroj en g^i. Oni uzu g^in lau^ sia propra jug^o kaj respondeco. (2) Sen pago: oni povas libere kaj senpage uzi kaj redistribui la vortareton escepte de komercaj uzoj. Kiam oni disdonas g^in, nepre kunpaku la tri dosierojn (pejvo.txt, gvidilo.txt, legumin.txt). Por plu disdoni la vortareton oni povas s^ang^i g^ian formaton en aliajn formatojn adaptitajn al apartaj uzmanieroj (komputilaj programoj). Tiuokaze bonvolu noti la faritajn s^ang^ojn en iu dokumento. (3) Se vi trovis eraron en la vortareto, au^ se vi volas kontakti la kompilanton, turnu vin al la suba adreso: Notu, ke mi uzas "Shift-JIS"-kodaron por la japanlingva parto. 2017.01.30 HIROTAKA Masaaki =====