| [2612] hela ĉielo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/04(Sab) 17:01 | |
- hela ĉielo
elektrkablaj streĉitaj -
enebonesto
| [2611] Ho Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/02(Ĵaŭ) 08:30 | |
- sunkristalaro
sur la subneĝaj branĉoj -
ho kia pezo!
| [2610] Al Verbum Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/02/02(Ĵaŭ) 08:22 | |
- Dankon pro surtera neĝo,
dankon pro l' vizaĝo monta,
ankaŭ pro cerbum-enigmoj
kaj pro ĉio ajn estonta!http://www.tatoeba.org
| [2609] mateno - iras Aŭtoro: reijo Dato: 2012/02/01(Mer) 19:54 | |
- mateno - iras
pufokitelulo en
infanvartejon
| [2608] neĝo kaj roko Aŭtoro: verbum Dato: 2012/02/01(Mer) 19:17 | |
- neĝo kaj roko
kaduka vizaĝo de
la kruta monto
http://verbum303.blogspot.com/
| [2607] Re:[2606] [2602] Sen titolo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/02/01(Mer) 18:13 | |
- Kara Ursido! Dankon por via filozofia ekspliko.Tre instruplena agrumento!
Nu hajko iufoje havas enigmon, por tio hajko ekscitas la imagon. Mi plezuras por tiela hajkfrado.
http://verbum303.blogspot.com/
| [2606] Re:[2602] Sen titolo Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/30(Lun) 23:22 | |
- > ni lumigu nin
> kun steloj infinitaj
> sed sola stelo
Se anstataŭ ""ni" mi legas "ne" kaj anstataŭ "kun" mi legas "la", tiam mi komprenas.
Ni devas demandi nin kiu brila stelo gvidos nin tra mallumaj noktoj en la dezerto. La stelo kiu gvidos nin al amo, al komunumo, al paco, al kompatemo kaj al espero estas sekvinda.
| [2605] leviĝas supren Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/30(Lun) 16:35 | |
- leviĝas supren
seka neĝo ŝanĝiĝas
en la ĉielon
http://verbum303.blogspot.com/
| [2604] ruĝeta lumo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/28(Sab) 17:48 | |
- ruĝeta lumo
surneĝaj branĉoj -
vapora spiro
punerva valo
lumisilla oksilla -
hengitys huurtuu
| [2603] vintra beleco Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/28(Sab) 17:43 | |
- vintra beleco,
atendo de printempo,
mensa lumeco
| [2602] Sen titolo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/27(Ven) 17:17 | |
- ni lumigu nin
kun steloj infinitaj
sed sola stelo
responde al Kvar http://wp.me/s20zLE-kvar
| [2601] vintraturniĝo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/25(Mer) 21:07 | |
- vintraturniĝo -
aldono al vivĝojo -
nova sezono
| [2600] surtera neĝo Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/25(Mer) 15:58 | |
- surtera neĝo
malĝojo enĉerkigas
belajn petalojn
http://verbum303.blogspot.com/
| [2599] paĝoj de libro Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/24(Mar) 23:31 | |
- paĝoj de libro
daŭre foliumado
nun flugiliĝas
http://verbum303.blogspot.com/
| [2598] neĝflokoj ŝvebas Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/24(Mar) 00:47 | |
- neĝflokoj ŝvebas,
varmaj hejmoj, homoj for -
vesperrevenas
| [2597] ................... Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/24(Mar) 00:27 | |
- silenta nokto,
neĝo kaj miaŭado -
kaj mi sen dormo
| [2596] riverondetoj Aŭtoro: verbum Dato: 2012/01/23(Lun) 06:10 | |
- riverondetoj
lumas trans la balustroj
friska sunbrilohttp://verbum303.blogspot.com/
| [2595] tigoj sekbrunaj Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/21(Sab) 21:41 | |
- tigoj sekbrunaj
de herboj - svingiĝante -
sur neĝa kovro
Dankon, Ursido
| [2594] Re:[2592] neĝa pejzaĝo Aŭtoro: Ursido Dato: 2012/01/21(Sab) 16:05 | |
- > neĝa pejzaĝo,
> suno - kie vi vagas,
> menso ripozas
Belega! Dankon al vi!
| [2593] iu pentraĵo Aŭtoro: reijo Dato: 2012/01/18(Mer) 22:47 | |
- iu pentraĵo -
stumpo karbiĝinta en
fono griztonoj