kreskantaj herboj

mardo, 8a de Julio, 2008

    alte kreskantaj
    herboj en la ĝardeno -
    embuskas kato

Prezaltiĝo de benzino

lundo, 7a de Julio, 2008

En Japanio prezaro de konsumaĵoj pli kaj pli altiĝas. La plej grava pezaltiĝo estas tiu de benzino. En oktobro 2007, unu litro da benzino kostis meznombre ĉ. 130 enojn. Nun, en julio 2008, ĝi kostas ĉ. 180 enojn, do pli alta je 38 procentoj ol la lasta oktobro.
La prezaltiĝo de benzino influas diversajn flankojn de nia vivo. Multaj reduktas veturigi aŭtomobilon. Kelkaj rezignas posedi aŭtomobilon. Kamionistoj kaj aliaj transportistoj suferas pro deficito.

Finiĝis la pluvsezono

dimanĉo, 6a de Julio, 2008

Somera ĉieloHodiaŭ la distrikta meteologia observatorio anoncis, ke la pluvsezono finiĝis en la regiono. La dato estas 12 tagojn pli frua ol en la ordinara jaro, kaj 17 tagojn pli frua ol en la lasta jaro.
En nia regiono oni havis 539 mm da precipitaĵo dum ĉi tiu pluvsezono, kiu estas 140 % pli granda ol tiu de la ordinara jaro.
Ja komenciĝis vera somero! Hodiaŭa maksimuma temperaturo estis 32,2 celsigradoj, kaj la minimuma estis 25,0 celsigradoj.

Piedfingro preferata

sabato, 5a de Julio, 2008

Mia amata kato Bii, malferminte la pordon, eniris mian ĉambron. (Li estas tute senproblema pri malfermado, kvankam ĉiam problema pri fermado.) Eksidande apud mi, kiu sidas antaŭ komputilo, li ripete almiaŭas al mi. Li ŝajnas peti ion. Ĉu manĝo? Aŭ ĉu kareso?
Mi prove etendis mian piedon al li. Li tuj metis sian kapon sur mia piedo kaj ekkuŝis ĵetante la kvar membrojn. Li preferas dikfingron de miaj piedoj (ol manfingrojn), kiu karesas lian kapon. La kialon mi ne komprenas. Mi demandos lin, kiam mi ellernos katlingvon.

Falsitaj angiloj

vendredo, 4a de Julio, 2008

Polico traserĉis 24 domojn en 7 gubernioj, rilate al la skandalo de falsitaj angiloj. Prezidanto de firmao importanta kaj vendanta angilojn, agnoskis, ke lia firmao false etikedis rostitajn angilojn frostigite importitajn el Ĉinio kiel enlandan produktaĵon. Alia koncernato de la skandalo konfesis, ke el la angiloj detektiĝis kemiaĵo malpermesita en Japanio. Laŭ polica esploro, la firmao ankaŭ falsis limdaton de bongusto, kiam ili vendis la angilojn.
Tiu ĉi skandalo tre ŝokis japanojn, ĉar ni multe zorgas pri sekureco de manĝaĵoj, kaj ĉar ni ŝatas rostitajn angilojn.

Iom da sojo

ĵaŭdo, 3a de Julio, 2008

Hodiaŭ mi kuiris viandon kun terpomoj (nikuĝaga, ĉi tie). Tamen ĉi-foje mi ne sukcesis bone gustigi ĝin. Ĝi estis iomete gustomanka. Mi enmetis malpli da sojo (sojsaŭco), ĉar lastatempe mi malsukcesis gustigi kun pli da sojo.
Morgaŭ mi prove aldonos iometon da sojo.

Koreoj kaj japanoj

merkredo, 2a de Julio, 2008

Lastmonate japanaj amaskomunikiloj raportis protestan agadon de koreaj civitanoj kontraŭ importo de usona bovviando. En Korea Respubliko multaj civitanoj manifestacias amase kaj plurfoje plendante, ke usona bovviando ne estas sekura pri BSE (Bova Spongoforma Encefalopatio). Mi sentas aktivan energion de koreoj.
Kompare kun ili, nuntempaj japanoj estas tre (tro?) kvietaj, okaze de tio, kiam registaro agas kontraŭ popolo.

Reviviĝo

mardo, 1a de Julio, 2008

Mi revenis hejmen. Nun mi povas facile aliri al la Interreto.
Dum la lasta semajno mi vivis preskaŭ sen retkonekto (krom afiŝado de ĉi tiu blogo kaj ricevo de retpoŝto). Mi sentis grandan maloportunon, kiam mi ekdeziris esplori ion nekonatan.

Pakaĵo de kuirita rizo

lundo, 30a de Junio, 2008

pakaĵo de kuirita rizoJapanoj kutime manĝas kuiritan rizon en ĉiu manĝo. Ĉiutage ni kuiras rizon por tiutagaj manĝoj.
Jam de jaroj en superbazaro oni vendas pakaĵojn de kuirita rizo. Ordinare kuirita rizo putras post kelkaj tagoj. Sed bona hermetika pakaĵo konservas kuiritan rizon dum pli ol duonjaro. Ĝia gusto estas ne malbona. Oportuna varo por neordinara okazo.

Trompa reklamo

dimanĉo, 29a de Junio, 2008

Mi trovis en aŭtobuso unu afiŝon, kiu varbas rekrutojn de Defendkorpuso (Japana Armeo). La reklamo traktas helpagadon de Defendkorpuso okaze de akvokrizo en iu civila kvartalo. Ĝia lasta linio (monologo de soldato) tekstas “Unuafoje mi ricevis elkoran dankon, tiel mi pensas.” Tio estas ja fakto. Tamen la afiŝo estas trompa reklamo, kiu kaŝas, ke la soldato devas mortigi homojn ordonite.