etikedo

SONĜOJ EN DEK NOKTOJ


Aŭtoro
NATUME-Sōseki

Tradukinto
Eskulapida Klubo


 


Notoj de Biblioteko Sakura
Minimuma revizio estas farita:
(1) La vortoj piednotitaj de la tradukinto estas renumerite markitaj per (n).
(2) Tipografiaj eraroj estas korektitaj, kiujn ni listigis en la tabelo de reviziitaj vortoj. La listigitaj vortoj estas numeritaj kun asterisko *n.
(3) Ceteraj eraroj estas lasitaj sen korekto.

 

[KAPO]

SONĜOJ EN DEK NOKTOJ

de Sōseki NATUME




La unua nokto.

Jenan sonĝon mi sonĝis.

Sidante apud la lito kun krucigitaj brakoj mi aŭdas, ke la virino kuŝanta sur la dorso diras trankvile, ke ŝi jam motros. Kovrante kapkusenon per sia longa hararo ŝi kuŝigas en ĝi sian ovalan vizaĝon*1 kun milda*2 konturo. Ŝia blanka vango havas modere varman nuancon de sango kaj ŝiaj lipoj estas kompreneble ruĝaj. Ŝajne ŝi neniel*3 povas mortiĝi. Sed la virino per*4 trankvila voĉo diris klare, ke ŝi jam mortos. Ĉe ŝiaj vortoj*5 ankaŭ mi sentis, ke ŝi certe mortos. Do, de supre enrigardante, mi demandis ŝin: “Vere? Ĉu vi jam mortiĝos?” Respondante, ke ŝi vere mortiĝos, la virino larĝe malfermis siajn okulojn. La okuloj estas grandaj kaj glaceaj. Ĉirkaŭite de longaj okulharoj ili estas tute nigraj. En la fundo de tiuj ĉi nigraj pupiloj klare ŝvebas mia figuro.

Vidante la brilon de tiuj ĉi nigraj okuloj kvazaŭ travideblaj ĝis la fundo mi miris, ke eĉ en tia stato ŝi vere mortiĝos. Kaj, alproksimigante mian kapon ĝentile apud ŝian kapkusenon mi refoje demandis: “Vi ne mortiĝos? Certe vi ne mortiĝos?” Tiam la virino, kun siaj nigraj okuloj ankoraŭ*6 dormeme malfermitaj, per trankvila*7 voĉo ripetis: “Tamen mi vere*8 mortiĝos. Estas neeviteble!”

Kiam mi demandis entuziasme, ĉu ŝi do povas vidi mian vizaĝon, ŝi kun rideto respondis: “Ĉu povas vidi? Kial ne! Jen ĝi speguliĝas.” Mi silente retiris mian vizaĝon de ŝia kapkuseno. Mi, kun krucigitaj*9 brakoj, ektimis*10, ke ŝi vole-nevole*11 mortiĝos.

Baldaŭ ŝi aldone diris:

“Se mi mortiĝos, enterigu min — fosinte la teron per granda perlkonko! Kiel la tombosignon metu pecon de stelo falinta*12 de la ĉielo. Kaj bonvole atendu apud mia tombo. Ĉar mi denove venos por vidi vin.”

Mi demandis kiam ŝi venos por vidi min.

“La suno leviĝos. Kaj la suno malleviĝos. Ankoraŭfoje ĝi leviĝos kaj malleviĝos. — La ruĝa suno malleviĝos okcidenten veninte*13 de la oriento, okcidenten veninte de la oriento, kaj — mia kara, ĉu vi povas atendi?”

Mi silente*14 kapjesis. La virino laŭtigis sian trankvilan voĉon kaj decideme diris:

“Atendu cent jarojn*15 !”

“Cent jarojn. Atendu apud mia tombo! — Mi certe venos*16 por vidi vin.”

Mi respondis simple, ke mi atendos. Intertempe*17 mia figuro ĝis tiam klare videbla*18 en ŝiaj pupiloj ekfalis en nebulon. Kiel akvo*19, ekmoviĝante, rompas ĝis tiam spegulitan figuron, mia figuro komencis elfluiĝi. Tiam subite ŝiaj okuloj fermiĝis. De inter longaj okulharoj larmoj elfluiĝis sur vangon. — Jen ŝi estis mortinta.

Kaj mi iris en korton kaj fosis la teron per perlkonko*20. La perlkonko estis granda, glata kaj kun akra rando. Ĉiufoje kiam mi ŝovelis la teron, ĝia interna supraĵo briletis je la lunlumo. Odoris ankaŭ je la malseka tero*21. La fosaĵo*22 estis baldaŭ preta. Mi kuŝigis la virinon en la fosaĵo. Kaj mi surkovris ŝin ĝentile per la mola tero. Ĉiufoje kiam mi surŝutis la teron, ree la interna supraĵo de la konko briletis je la lunlumo.

Kaj preninte pecon de falinta stelo, mi metis ĝin ĝentile sur la tombon. La peco de la stelo estis ronda. Mi supozis, ke ĝi fariĝis ronda forfrotite dum ĝi faladis longe tra la aero. Kiam mi levis ĝin en miaj brakoj, miaj brusto kaj manoj fariĝis iom varmaj.

Mi eksidis sur musko. Pensante, ke mi tiele atendas dum cent jaroj, mi rigardis kun krucigitaj brakoj la rondan tombosignon. Dume la suno leviĝis de la oriento kiel la virino diris. Ĝi estas granda kaj ruĝa. Baldaŭ ĝi malleviĝis en la okcidento ankaŭ kiel ŝi*23 diris. Ĝi fiere malleviĝis — kun ankoraŭ ruĝa koloro. “Unu,” mi kalkulis.

Baldaŭ la ruĝa suno ree majeste aperis kaj silente malaperis. “Du,” mi denove kalkulis.

Tiel mi kalkulis kaj kalkulis, kaj mi estis jam necerta, kiom da fojoj mi vidis la ruĝan sunon. La ruĝa suno preterpasis super mia kapo tiom multe da fojoj, ke mi ne, tute ne, povas kalkuli*24. Tamen ankoraŭ cent jaroj ne pasis. Rigardante muskokovritan rondan ŝtonon, fine mi eĉ komencis suspekti, ĉu mi estus trompita de la virino.

Kaj tiam de sub la ŝtono komencis sin etendi verda trunketo oblikve antaŭ miajn okulojn. Ĝi kreskis en momento kaj atinginte mian bruston ĝi ĉesis sin etendi. En la sama momento ĉe la pinto de la longa balancanta trunketo, maldika kliniĝinta burĝono*25 disvolviĝis pufe en florfoliojn. Profunde parfumis la blanka lilio ĉe mia nazo. Tiam el la ĉielo falis roso sur la floron kiu ŝanceliĝis per sia propra pezo. Kliniĝante*26 mi kisis la blankajn florfoliojn, el kiuj malvarmaj rosoj gutas. Kiam mi retiris mian vizaĝon de la lilio mi subite ekrimarkis la solan tagiĝan stelon brilantan sur la malproksima ĉielo.

“Cent jaroj jam pasis,” tiam mi la unuan fojon ekrimarkis.




La dua nokto.

Jenan sonĝon mi sonĝis.

Forlasinte la ĉambron de la supera bonzo, mi revenas per la koridoro al mia ĉambro, kie mi trovas la lampon pale lumantan. Fleksante genuon sur kusenon mi ordigas la meĉon. Florsimila debrulaĵo senbrue falas sur la cinabre lakitan tableton kaj subite fariĝas hele en la ĉambro.

La pentraĵo sur la glitekrano estas tiu de Buson(1): Ombrosimilaj salikoj hel- kaj malhelkolore pentritaj staras tie kaj ĉi tie; klinante ĉapelon fiŝkaptisto iras kun frostiĝanta mieno sur digo. En la niĉo pendas bildpendaĵo, sur kiu Manĵusro*27 en la maro estas pentrita. Incenso preskaŭ konsumita ankoraŭ ne ĉesas fumi en ĝia malluma angulo. La vasta templo restas silenta kvazaŭ senhoma. Suprenrigardante sur la plafonon mi trovas rondan lumon, ĵetitan de la lampo, kvazaŭ vivanta.

Unu genuon stariginte, mi levas la kusenon per la maldekstra mano kaj enŝovas la dekstran sub ĝin, kie mi ĝustaloke trovas la celitan. Trankviligite de tio mi remetas la kusenon kaj peze sidiĝas sur ĝi.

— Vi ja estas samurajo, — diris la supera bonzo. — Neeble estas, ke vi ne povas atingi la religian vekiĝon, se vi estas vera samurajo! Ne atingante ĝin tamen por longa tempo, vi certe ne estas vera samurajo, — li ankaŭ diris. — sed rubo de homo! ... Ho, vi koleras, — li mokridis. — se vi sentas vin ofendita, alportu al mi nur pruvon, ke vi atingis la vekiĝon! — li fine tiel diris kaj abrupte turnis sin flanken. Ho, maldece!

Antaŭ ol la horloĝo en la niĉo de la najbara ĉambrego batos la sekvantan horon, mi nepre atingos la religian vekiĝon. Atinginte ĝin mi ĉi tiun vesperon ankoraŭfoje vizitos la bonzon kaj interŝanĝos ĝin por lia kapo. Se mi ne atingas ĝin, mi ne povas senvivigi lin. Mi nepre devas atingi la religian vekiĝon. Mi ja estas samurajo.

Se mi ne povos atingi la religian vekiĝon, mi min mortigos. Ofendita*28 samurajo ne povas vivi plu. Tiam volonte mi min mortigus.

Kiam mi tiel pensas, mia mano ankoraŭfoje sin etendas senintence sub la kusenon, kaj eltiras la ponardon en ruĝe lakita ingo.*29 Per la tuta forto mi prenas la tenilon kaj forigas la ruĝan ingon; la malvarma klingo subite brilas en la malhela ĉambro. Mi nun eksentas, kvazaŭ io terura senbrue forkuras el mia mano kaj atingas la pinton de la klingo, por koncentrigi sian sangsoifecon ĉe unu punkto. Vidante, ke la akra klingo estas kvazaŭ perforte kondensita kiel pinglopinto, por brili ĉe la pinto de la ponardo, mi subite ekvolas per ĝi trapiki. La sango de mia tuta korpo kolektiĝas en mian dekstran manon kaj la tenilo fariĝas gluema. Miaj lipoj tremetas.

Remetinte la ponardon en la ingon kaj altirinte ĝin al mia dekstra flanko mi nun sidas en religia meditado. — Ĉio estas vantajo! — Zyosyu*30(2) diris. — Kio estas vantaĵo? Bonzaĉo! — Mi kunpremas dentojn.

Kiam mi forte kunpremas la mueldentojn, arda spiro fortege eliras el la nazo. La tempioj spasme doloregas. Duoble larĝe mi malfermas la okulojn.

Mi vidas la bildpendaĵon, la lampojn, la tatamojn(3) kaj ankaŭ la senharan kapon de la bonzo tute klare. Mi aŭdas eĉ la voĉon, per kiu li mokridis min tra sia buŝego. Tiu maldeca bonzaĉo! Mi nepre devas senvivigi tiun senharulon. Mi nepre devas atingi la religian vekiĝon. — Vantaĵo! Vantaĵo! — Mi ripetas en la fundo de la buŝo. Meditante pri la vantaĵo, mi tamen flaras la odoron de l' incenso. Tiu senvalora incenso!

Per pugno mi subite bategas mian kapon kaj knare kunpremas la mueldentojn. Elŝvitas ĉe ambaŭ subbrakoj. La dorso fariĝas rigida kvazaŭ bastono. Genuoj doloras. — Lasu, eĉ se la genuoj rompiĝu! —*31 mi pensas; ili tamen ne ĉesas dolori. Kiel afliktite! La vantaĵon mi ne facile ekkaptas. Apenaŭ mi ĝin ekkaptas, mi jam eksentas doloron. Mi sentas min kolera, ĉagrenita, eĉ ofendita. Larmoj gute eliras. Mi ekvolas eĉ alĵeti mian korpon kontraŭ ŝtonegon por pece disrompi miajn ostojn kaj karnojn.

Mi sidas senmove. Enfermante en mia brusto ion netolereble korpreman, mi sidas senmove. Mi sentas min, kvazaŭ tiu korprema, vane serĉante sian eliron, suprenpremas de profunde la karnojn de mia tuta korpo por elŝpruci el poroj, ĉiuj tute ŝlositaj.

Mi intertempe fariĝas duondelira. La lampo, la pentraĵo de Buson, la tatamoj kaj la bretaro ŝajnas al mi nun kvazaŭ ili ne ekzistus, kvankam ili efektive ekzistas. La vantaĵo sopirita ne tamen volas prezenti sin. Mi eble nur sidas sencele. Kaj ĝuste tiam la horloĝo en la najbara ĉambrego ekbatas unu.

Mi subite reakiras la konscion kaj tuj etendas mian dekstran manon al la ponardo. Kaj la horloĝo batas la duan.


(1) Fama hajkisto kaj ankaŭ pentristo en Japanujo. (1716‒1783)
(2) Fama bonzo de zen-sekto en Japanujo.
(3) Matoj sternitaj sur la tuta planko en la japanaj domoj.





La tria nokto.

Jenan sonĝon mi sonĝis.

Sesjaran infanon mi portas sur mia dorso. Ĝi estas certe mia fileto, kvankam mi, strange por diri, tute ne scias, ke ĝi fariĝis blukapulo perdinte sian vidkapablon. “Kiam vi blindiĝis?” mi do demandas ĝin. “Jam de tre longe,” ĝi respondas. Ĝia voĉo estas sendube tiu de infano, sed ĝia parolmaniero, komplete tiu de plenaĝulo. Krome ĝi parolas maldece, egale kiel mi.

Dekstre kaj maldekstre etendiĝas verdaj rizkampoj. Vojeto estas malvasta. De tempo al tempo ombrosimile traflugas ardeoj en la mallumo.

“Inter rizkampojn ni nun enpaŝas?” aŭdiĝas voĉo sur mia dorso.

“Kial vi scias tion?” returnante mian vizaĝon mi demandas.

“Ĉar ardeo krias. Ĉu vi ne aŭdas ĝin?” ĝi respondas.

Kaj ĝuste tiam ardeo efektive krias du aŭ tri fojojn.

Mi iom ektimas pro la infano, kvankam ĝi estas certe mia fileto. Kio al mi okazos de nun, portante tian ulon? Mi do rigardas for antaŭen, serĉante lokon por forlasi ĝin, kaj jen mi povas distingi grandan arbaron en la mallumo. “Tie,” mi ekpensas kaj ĝuste tiam aŭdiĝas mokrido “Hu-hum!” sur mia dorso.

“Pro kio vi rikanas?”

La infano ne respondas, sed nur demandas:

“Paĉjo, ĉu vi sentas min peza?”

“Ne peze,” mi respondas.

“Baldaŭ mi fariĝos peza,” ĝi diras.

Silente mi nun paŝadas celante la arbaron. La vojo inter la rizkampoj neregule serpentumas kaj nin kondukas nur malfacile. La vojeto baldaŭ duiĝas antaŭ ni, kie mi haltas por iom ripozi.

“Ŝtono devas stari tie,” diras nun la bubeto.

Kaj efektive staras ŝtono dika je ĉirkaŭ ok coloj kaj alta je mia talio. Sur ĝia antaŭa supraĵo estas skribita: “Dekstren: al Hottahara*32. Maldekstren: al Higakubo.” Malgraŭ la mallumo la ruĝaj literoj estas klare legeblaj; ili montras ruĝan koloron similan al la ventro de japana trito.

“Maldekstren ni iru!” ordonas la bubeto. Tie la arbaro ĵetas de la ĉielo sian ombran figuron sur niajn kapojn. Kelkan tempon mi hezitas.

“Ne hezitu!” denove diras la bubeto. Mi do vole-nevole ekpaŝas al la arbaro. Pensante en la koro, kial ĝi, kvankam blinda, ĉion mirinde scias, mi alproksimiĝis rekte al la arbaro. “Estas maloportune esti blinda!” aŭdiĝas voĉo sur mia dorso.

“Mi tial portas vin sur mia dorso.”

“Mi vere dankas vin por via penado. Sed, estas ne agrable, esti ĉiam malrespektata de ĉiuj. Eĉ la patro min malrespektas!”

Mi fariĝas nedifineble maltrankvila. Mi do rapidas, por ke mi povu plej frue atingi la arbaron kaj forlasi ĝin tie.

“Kiam vi iros plue, vi komprenos ĉion! — Estis ĝuste tia vespero!” ĝi kvazaŭ al si mem diras sur mia dorso.

“Kio?” konfuzite mi demandas.

“Kio?” la knabeto moke ripetas, “vi ja bone tion scias!” Tiun momenton mi eksentas kvazaŭ mi jam scius tion. “Jes, en tia vespero tio okazis,” mi sentas nur ne klare. “Jes, kiam mi iros plue, mi povos sciiĝi tion,” mi sentas. “Kaj se mi tion komprenos, io devas okazi. Mi devas trankviliĝi, forlasinte ĝin antaŭ ol mi tion komprenas.” Tiel mi pensas. Mi pli kaj pli rapidas.

Pluvas jam de longe. Malheliĝas pli kaj pli sur la vojeto. Mi estas kvazaŭ en deliro. Nur malgranda bubeto, algluanta sin al mia dorso, brilas kvazaŭ spegulo, kiu spegulas mian tutan estinton, estanton, estonton kaj nenion restigas. Malgraŭe ĝi estas mia fileto. Kaj ĝi estas blindulo. Mi fariĝas netolerebla.

“Ĉi tie! ĉi tie! ĝuste ĉe la radiko de tiu ĉi cedro.”

Klare aŭdiĝas la voĉo de la bubeto en la pluvo. Surprizite mi haltas kaj trovas min jam en la arbaro. Kiel la bubeto diras, io nigra, staranta du metrojn antaŭ mi, ja estas cedro.

“Paĉjo, estis ĉe la radiko de tiu ĉi cedro, ĉu ne?”

“Jes prave,” mi senvole konsentas.

“Estis en la 5-a jaro de Bunka(1), en la jaro de Drako.”

Mi ankaŭ sentas en la koro, “Vere, en la 5-a jaro de Bunka, en la jaro de Drako.”

“Estis ĝuste antaŭ cent jaroj; vi min mortigis, ĉu ne?”

Apenaŭ mi aŭdis ĉi tiujn vortojn, konscio subite ekvekiĝis en mia kapo, ke mi antaŭ cent jaroj, en la 5-a jaro de Bunka, la jaro de Drako, en la vespero de tia mallumo, mortigis blindulon ĉe la radiko de tiu ĉi cedro. Kaj ĝuste kiam mi ekrimarkis, ke mi vere estis mortiginto, la knabeto subite fariĝis peza sur mia dorso kiel ŝtono de Zizo(2).


(1) La 5-a jaro de Bunka: 1808.
(2) Zizo: Budaisma sanktulo (Ksitigarbo)





La kvara nokto

Meze en la vasta terplanko staras malalta tablo, ĉirkaŭite de malgrandaj tabuletoj. Ĝi nigre glatbrilas. Ĉe unu angulo de la tablo maljunulo sidas antaŭ kvarangula plato kaj sola trinkas sakeon. La manĝaĵo ŝajnas esti kuirita legomo.

Lia vizaĝo estas rimarkinde ruĝa pro sakeo. Krome, ĝi estas freŝa kaj glata, ne montrante eĉ unu sulketon. Nur per blanka barbo longe kreskinta mi povas diveni, ke li estas maljuna. “Kian aĝon li havas?” Mi, kvankam knabeto, demandas al mi mem.

Ĝuste tiam la mastrino alportas akvon en sitelo, de la fonto malantaŭ la domo, kaj viŝante siajn manojn per la antaŭtuko demandas lin: “Kian aĝon vi havas, maljunulo?”

“Mi forgesis,” trankvile respondas la maljunulo, englutinte la manĝaĵon kiu estis plena en la buŝo. La mastrino enŝovas la viŝitajn manojn sub la mallarĝan zonon, kaj staras rigardadante de flanke lian vizaĝon. La maljunulo trinkas sakeon per unu fojo el granda pokalo kaj eligas longan spiron tra la blanka barbo.

“Kie vi loĝas, maljunulo?” demandas lin la mastrino.

“Ĉe la fundo de umbiliko” respondas la maljunulo, interrompante la longan spiron.

“Kien vi iros?” denove demandas la mastrino kun la manoj ankoraŭ sub la mallarĝa zono.

“Tien,” respondas la maljunulo kiu ankoraŭfoje trinkas varmegan sakeon el la granda pokalo kaj denove eligas longan spiron.

“Ĉu rekte?” Kiam la mastrino tiel daŭrigas sian demandon, la elspiro de la maljunulo iras tra papera glitekrano kaj sub saliko rekte al riversablejo.

La maljunulo eliras el la domo. Mi lin sekvas. Ĉe la talio li portas kalabasan botelon. De la ŝultro li pendigas kvarangulan keston sub la subbrako. Li portas helbluan pantalonon kaj senmanikan veston samkoloran. Nur la ŝtrumpetoj*33 estas flavaj; ili ŝajnas kvazaŭ el ledo.

Li rekte venas sub la salikon, kie kelkaj infanoj amuziĝas. Li ridetante elprenas helbluan mantukon de la zono, kuntordas ĝin maldika kiel ŝnuro kaj metas ĝin sur la teron. Li nun desegnas grandan rondon ĉirkaŭ la mantuko kaj elprenas latunan fluton el la kesto sub la subbrako.

“Rigardu, knaboj! La mantuko baldaŭ fariĝos serpento. Rigardu!” li diras.

La knaboj fervore rigardas la mantukon. Mi ankaŭ rigardas ĝin.

“Rigardu! Rigardu bone!” La maljunulo ripetas, kaj ludante la fluton komencas rondiri ĉirkaŭ la mantuko. Mi rigardas nur la mantukon, kiu tamen ne faras eĉ moveton.

La maljunulo flutadas kaj rondiradas — rondiradas sur piedpintoj, ŝtelpaŝante kvazaŭ li timus la mantukon. Li ŝajnas timema, tamen ankaŭ ĝoja.

Baldaŭ li subite ĉesas fluti, malfermas la keston, kiun li pendigas de la ŝultro. Li prenas la mantukon per fingroj kaj enĵetas ĝin en la keston.

“En la kesto, ĝi fariĝos serpento. Baldaŭ mi montros ĝin — montros ĝin.” Li komencas antaŭenpaŝi sub la saliko, rekte malsupren laŭ malvasta vojeto. Laŭ la malvasta vojeto mi sekvadas lin, ĉar mi nur volas vidi la serpenton.

“Baldaŭ fariĝos.” — “Serpento fariĝos.” Li ripetadas dum sia irado; la recitado tamen dumtempe fariĝas kantado:

Serpento fariĝos, baldaŭ fariĝos,
Fluteto sonoras, ĉerte fariĝos.

Li kantadas, ĝis li atingas la riverbordon. “Ĉar ne estas ponto nek ŝipo, li ripozos kaj montros al mi la serpenton en la kesto,” mi pensas. Tamen, li nun komencas rekte enpaŝi en la riveron. La akvo atingas liajn genuojn — lian talion — jam lian bruston. Li tamen ne ĉesas antaŭenpaŝi, ankoraŭ kantante:

Profundiĝas, noktiĝas,
Baldaŭ rektiĝas.

Malaperas lia barbo — lia vizaĝo — lia kapo — fine lia kufo — ĉio sub la akvon.

Mi ankoraŭ ĉiam esperas, ke la maljunulo montros al mi la serpenton, kiam li atingos la kontraŭan bordon de la rivero. Mi daŭre staradis sola inter la kanoj flustrantaj en vespera vento. Sed la maljunulo montris sin neniam refoje.




La kvina nokto

Jenan sonĝon mi sonĝis.

Ŝajnas en tre malnova tempo, ja ĉirkaŭ dia epoko*34. Mi malfeliĉe estis venkita en batalo, kaj kiel kaptito alportita antaŭ la generalon de la malamiko.

En tiu epoko, oni estis de granda staturo kaj ĉiuj havis longan barbon. Zono estis el ledo kaj ĉe ĝi pendiĝis bastonsimila glavo. Arko ŝajnis el dika kruda branĉo de glicinio*35, nek lakita, nek polurita kaj estis tre malluksa.

La generalo sidas sur io simila al renversita vinvazo, tenante arkon je la mezo per sia dekstra mano kaj metante ĝian pinton sur herboj. Liaj brovoj dense kuniĝas meze sub la frunto. Kompreneble en tiu tempo oni ankoraŭ ne uzis razilon.

Mi, la kaptito, kiu ne povas sidi sur seĝo, sidas sur herboj. Ĉe la piedoj mi portas grandajn pajlbotojn. Tiamaj pajlbotoj estis tre longaj kaj atingis la genuojn. Ĉe la rando iom da pajleroj restis ne plektita, kaj trenis kaj servis kiel ornamo kiam oni iras.

La generalo rigardas min en lumo de la fajro kaj demandas min, ĉu mi mortu aŭ vivu? Estis tiam kutimo demandi tiun demandon unu fojon al kiu ajn kaptito. Respondo, ke li vivu, signifis subiĝon kaj respondo por morto signifis, ke*36 li ne subiĝos. Per unu vorto mi respondas — "Morton.*37" La generalo forĵetas la tenitan arkon kaj preskaŭ eltiras la bastonsimilan glavon penditan ĉe la talio. Al la klingo alflamas la fajro blovita de venteto. Mi malfermas mian dekstran manon kiel palmfolio kaj levas ĝin super miaj okuloj direktante la manplaton al la generalo. Tio signifas peton por momenta atendo. Kun krako remetas la generalo la glavon en la ingon.

Ankaŭ en tiu epoko oni sin donis al amafero. Mi diras, ke mi volas vidi mian karulinon eĉ momenton antaŭ mia morto. La generalo permesas prokrasti mian morton ĝis la kokeriko de tagiĝo. Do mi devas venigi ŝin ĝis kokoj kokerikos. Se ili kokerikos antaŭ ŝia alveno, mi estos mortigata ne vidante ŝin.

La generalo sidas kaj rigardas flamantan fajron. Mi sidas sur herboj krucigante miajn grandajn pajlbotojn kaj atendas ŝian venon. Pli kaj pli profundiĝas*38 la nokto.

Tiam kaj tiam bruas la fajro ĉe ekfalo de brulanta ligno kaj ĉiufoje kliniĝas la leviĝanta flamo al la generalo. Sub liaj profundnigraj brovoj brlias akraj okuloj. Iu alportas novajn branĉojn kaj enĵetas ilin en la fajron. Tuj la fajro ekkrakas. Estas vigla krako kvazaŭ ĝi forfrapus la mallumon.

Ĝuste tiam, la virino eltiras sian blankan ĉevalon alligitan al kverko en sia korto. Karesinte ĝian kolhararon trifoje ŝi saltas sur ĝian dorson. Ĝi estas nuda ĉevalo sen selo, sen piedingoj. Kiam ŝi batas la ĉevalon ĉe la ventro per siaj longaj blankaj kruroj, ĝi ekgalopas. La malproksima ĉielo vidiĝas iom lumeta, ĉar iu donis multan branĉaĵon al la fajro. La ĉevalo kuras en la mallumo celante tiun ĉi lumon. Ĝi kvazaŭ flugas, eligante el sia nazo spirojn kiel du fajrkolonojn. La virino tamen ĉiam batadas la ĉevalon ĉe la ventro per siaj maldikaj kruroj. La ĉevalo kuras tiel rapide kiel la hufoj krakas en la aero. Ŝia hararo flirtas en la mallumo kiel flago. Malgraŭ tio, ŝi ankoraŭ ne atingas la fajron.

Tiam en la mallumo, apud la vojo, subite eksonas kokeriko. La virino saltetas en la aeron kaj tiras la ĉevalŝnuron per la manoj. La ĉevalo kun krako engravurigas siajn antaŭhufojn en malmolan rokon.

"Kokeriko!" La koko ankoraŭfoje kokerikas.

Kun krio la virino malstreĉas per unu movo la tiritan ŝnuron. La ĉevalo fleksas siajn ambaŭ antaŭgenuojn kaj renversiĝas antaŭen kun la rajdanto. Antaŭ la roko malfermiĝas profunda abismo.

La postsignoj de l' hufoj restas nun ankoraŭ sur la roko. Kiu imitis la kokerikon estis la diablo malica. Kiom longe la postsignoj restos engravuritaj sur la roko, la diablo malica estas mia malamiko.




La sesa nokto

Ĉe la onidiro ke Unkei(1) nun skulptas Nioon(2) ĉe la pordego de Gokokuzi-templo,(3) mi promenis tien por vidi ĝin. Multaj homoj jam kolektiĝis kaj estis kritikantaj pri la skulptisto.

Dekkelkajn metrojn antaŭ la pordego staras alta pino, kies trunko kreskas ĝis la blua ĉielo oblikve kaŝante la tegmenton de l' pordego. Verdo de l' pino kaj cinabro de l' pordego kontrastas reciproke admirinde. Krom tio la pino bonloke staras. La trunko elegante suprenkreskas oblikve ĉe la maldekstra parto de l' pordego kaj ĝia larĝa krono elstaras super la tegmento: la sceno tute antikva. Ŝajnas esti en Kamakura-epoko.(4)

Tamen la apudvidantoj ĉiuj estas, same kiel mi, homoj de Meizi-epoko.(5) La plej multe estas rikŝistoj. Ili sendube venis por forigi enuon dum la gastatendado.

“Kia grandaĵo!” iuj admiras.

“Povas esti*39 multe pli penige ol fari homon.” aliaj diras.

Dume iu diras: “Ba, Nioon! Ĉu eĉ nuntempe oni skulptas Nioon? Ho! Eĉ nuntempe! Mi kredis, ke Nioo estis farita ĉiu en malnova tempo.”

“Ĝi ŝajnas esti tre forta,” unu homo alparolas al mi. “Jen, oni diras, ke neniu estas pli forta ol Nioo — ĝi estas ja pli forta ol Jamato-Takeru-no-Mikoto.”(6)

Tiu ĉi homo estas refaldinta la baskon de la vesto kaj estas senĉapela; li devas esti tre malklera.

Unkei uzas la ĉizilon kaj martelon tute indiferente pri la kritikadoj de l' rigardantoj. Li eĉ ne returnenvidas, sed, sindone skulptas*40 la vizaĝan parton de l' Nioo, sidante sur alta loko. Li portas ian eboŝi(7)-similaĵon sur sia kapo kaj kunligas sur sia dorso ambaŭ grandajn manikojn de ia vesto, kiu estas eble suhoo(8)*41. Lia aspekto estas tre malnovstila kaj tute ne respondas al la svarmanta vidantaro. Mi demandas min, kial Unkei povas ĝis nun vivi. Kun neklarigebla miro mi tamen daŭrigas stari kaj vidi.

Sed Unkei, ne sentante siaflanke ian strangecon, daŭre skulptas kun entuziasmo. Unu junulo, kiu de sube rigardadas tiun sintenadon de Unkei, turnas sin al mi kaj diras:

“Merite agas Unkei! Li tute ignoras nin. Li tenas sin, kvazaŭ li kaj Nioo nur estas la herooj en la mondo. Admirinde!”

Mi pensas ĉi tiujn vortojn interesaj kaj ekvidas la junulon, kiu daŭrigas paroli:

“Vidu lian uzmanieron de la ĉizilo kaj martelo. Li estas en mistera libereco kaj perfekteco.”

Unkei nun finas ĉizi horizontale larĝan brovon altan je unu colo kaj, apenaŭ remetante la ĉizilon vertikale, li oblikve malsuprensvingas la martelon. La malmola ligno estas ĉizita per unu bato, dikaj lignopecoj disflugas responde al la martelkrako kaj jam subite ekaperas unu flanko de kurbnazo kun larĝaj nazflugiloj. La uzado de l' ĉizilo estas tute sentima kaj senhezita.

“Kiel oni povas tiel laŭvole skulpti aŭ brovon aŭ nazon, uzante ĉizilon tiel facile kaj senhezite!'' mirigite mi diras kvazaŭ al mi mem. Tiam la junulo diras:

“Ne, li ne skulptas aŭ brovon aŭ nazon per ĉizilo, sed nur elfosas per ĝi aŭ brovon aŭ nazon enkaŝitajn en ligno kiel ŝtonojn en la tero; tial li neniam erarĉizas.” Mi tiam la unuan fojon ekrimarkas, ke tia estas la skulptado.

Mi ekpensas, ke ĉiu ajn do povas esti skulptisto, se tio estas vera. Kaj, ĉar mi ekdeziras skulpti Nioon, mi ĉesas rigardi la skulptadon de Unkei kaj revenas hejmen.

Elpreninte el mia ilujo ĉizilon kaj martelon mi venas en la korton. Tie mi trovas multajn konvenajn*42 blokojn de kverko, kiu falis antaŭ nelonge pro ventego kaj kiun mi hakigis al hakisto por fajrligno.

Mi elektas la plej grandan blokon de l' ligno kaj sentime ekĉizas ĝin, sed malfeliĉe mi ne povas trovi Nioon en ĝi. Nek en la dua bloko mi povas trafi. En la tria ankaŭ ne estas Nioo. Mi ĉizas ĉiujn blokojn de l' ligno unu post alia, kiuj estas tie rezervitaj, sed bedaŭrinde neniu el ili kaŝas Nioon en si. Finfine mi komprenis, ke neniu ligno en la nuna Meizi-epoko entenas Nioon, kaj ankaŭ la rezonon, kial Unkei vivas ankoraŭ ĝis la hodiaŭa tago.


(1) Unkei skulptisto en Kamakura-epoko, la plej fama precipe pro siaj verkoj en skulptado de Nioo-statuo.
(2) Nioo ligna koloso sin trovanta ĉe la pordego de granda budaisma templo en Japanujo.
(3) Gokokuzi budaisma templo en Tokio.
(4) Kamakura-epoko 1186‒1392.
(5) Meizi-epoko 1868‒1912.
(6) Jamato-Takeru-no-Mikoto fame konata brava princo (81‒110).
(7) eboŝi kapvesto en Kamakura-epoko.
(8) suhoo vesto en Kamakura-epoko.





La sepa nokto

Estas sur ia granda ŝipo.

Eligante senĉese nigran fumon tiu ĉi ŝipo veturas trapuŝante sin tra la ondoj ĉiutage kaj ĉiunokte. Kun terura bruego! Sed estas ne klare, kien la ŝipo celas. Nur aperas la suno simila al arda fajroprenilo, el la fundo de l' maro. Veninte ĝis super la alta masto kaj tie starinte momenton, la suno tuj postlasas la grandan ŝipon kaj iras for antaŭen. Kaj fine ĝi denove subakviĝas en la fundon de l' maro kun bruo kiel arda fajroprenilo. Ĉiufoje tiam malproksime la blua maro ekbolas ruĝa kiel sapano*43. Kaj la ŝipo postkuras ĝin kun terura bruego. Sed la ŝipo neniam ĝin atingas.

Iam mi haltigis unu ŝipanon kaj demandis:

“Ĉu tiu ĉi ŝipo celas al la okcidento?”

La ŝipano rigardis min dum momento kun suspektema mieno, kaj li baldaŭ demandis: “Kial?”

“Ĉar la ŝipo ŝajnas postkuri la sunon malleviĝantan.”

La ŝipano laŭte ridis, kaj iris for de mi.

“Ĉu atingos orienton
Okcidenten celanta suno?
Vere, nevere, mi ne scias.
Ĉu jam restis okcidente
El orient' venanta suno?
Vere, nevere, mi ne scias.
Nun mi estas sur la maro.
Vagu! vagu! sur la maro!”

Oni ĥore krias. Venante al la ŝipkapo, mi trovas ke multaj maristoj estas kune altirantaj dikan velŝnuron.

Mi eksentas min tute senhelpa. Mi ne scias, kiam mi povus surteriĝi. Mi nek scias, kien mi vojaĝas. Nur estas certe, ke eligante nigran fumon la ŝipo veturas trapuŝante sin tra la ondoj. La ondoj sin etendas tre vaste — bluaj aŭ ofte purpuraj ĝis la plej malproksima ekstremo. Nur ĉirkaŭ la vojaĝanta ŝipo ĉiam elŝprucas blanka ŝaŭmo. Mi sentas min tute senhelpa. Mi pensas, ke estus pli bone ol resti sur tia ŝipo, se mi min ĵetus en la akvon kaj min mortigus.

Troviĝas ankaŭ multaj kunvojaĝantoj. Ŝajne, plej multaj estas fremdlandanoj. Sed iliaj trajtoj estas diversaj.

Estis nuba vetero kaj la ŝipo skuiĝis. Mi hazarde trovis, ke unu virino apogante sin al balustrado lamente ploras. Blanka aspektis naztuko, per kiu ŝi viŝis siajn okulojn. Kaj ŝi estis en vesto ŝajne el katuno. Kiam mi vidis tiun virinon, mi eksciis, ke la malĝoja ne estas nur mi.

Iun vesperon kiam mi estis sur la ferdeko kaj sola rigardis stelojn, unu fremdlandano proksimiĝis al mi kaj demandis, ĉu mi scias la astronomion. — Mi sentas min senespera, kaj mi eĉ volas morti. Neniom helpas al mi la astronomio. — Mi ne respondis. Tiu fremdulo klarigis min pri la sep steloj de Taŭro. Kaj li diris, ke la maro, la steloj kaj la ceteraj ĉiuj estas faritaj de Dio. Fine li demandis min, ĉu mi kredas je Dio. Mi restis silenta rigardante la ĉielon.

Iam mi eniris en la salonon, jen juna virino en pompa vestaĵo ludis fortepianon. Apud ŝi alta nobla viro staris kaj kantis. Lia buŝo aspektis tre granda. Sed ili ambaŭ ŝajnis tre indiferentaj pri aliaj ol si. Ili eĉ ŝajnis esti tute forgesintaj, ke ili estas sur ŝipo.

Mi sentas min pli kaj pli senespera. Fine mi decidas min mortigi. Kaj unu vesperon, kiam neniu sin trovis proksime, mi kun decido min ĵetis en la maron. Sed, — ĝuste kiam miaj piedoj forlasis la ferdekon kaj mi perdis la rilaton kun la ŝipo, mi subite ekkomprenis, ke la vivo estas al mi neanstataŭigeble kara. Mi elkore pentis, ke mi faris senpripense. Tamen jam ĉio estis ekster mia kapablo. Mi devis vole-nevole eniri en la maron. Ĉar la ŝipo estis verŝajne tre alta, la piedoj ne facile atingis la akvon, malgraŭ ke mia korpo estis jam forlasinta la ŝipon. Sed pli kaj pli mi proksimiĝis al la akvo, ĉar ekzistis nenio por alteniĝi, — proksimiĝis kvankam mi kuntiris la krurojn kiel eble mi povis. La akvo estis nigra!

Baldaŭ, eligante nigran fumon kiel antaŭe, la ŝipo forpasis. Mi la unuan fojon konvinkiĝis, ke estas pli bone sur la ŝipo, eĉ se ĝia celo estas ne klara; sed mi ne povis jam utiligi tiun konvinkon. Kun senlima pento kaj timo mi faladis senbrue al la akvo.




La oka nokto

Kiam mi transpaŝis la sojlon de barbirejo, unuvoĉe bonvenigis min tri aŭ kvar grupiĝantaj personoj en blanka vesto.

Starante meze mi ĉirkaŭrigardas kaj trovas la ĉambron kvarangula. Ĝiaj du muroj havas fenestrojn kaj la ceteraj spegulojn. Nombron de la spegulo mi kalkulis ses.

Kiam mi sidiĝas antaŭ unu el ili, jen! la pufa kuseno delikate kaviĝis sub miaj postaĵoj. La seĝo estas farita tre komforta. La spegulo klare spegulas mian vizaĝon. Malantaŭ mia vizaĝo vidiĝas fenestro; oblikve vidiĝas la kontoro. Neniu estas ĉe la kontoro. Ankaŭ bone vidiĝas la supraj korpoj de preterpasantoj ekster la fenestro.

Preterpasas Syōtarō kun fraŭlino. Li portas panaman ĉapelon. Kiam li ĝin aĉetis kaj kiam li eĉ akiris amatinon, mi ne scias. Li ŝajnas esti tre fiera pri la nova ĉapelo kaj amatino. Apenaŭ mi tamen povas bone rigardi ŝian vizaĝon, ili jam preterpasas.

Preterpasas tōhu(1)-vendisto trumpetante. Ĉar li tenas la trumpeton ĉe la buŝo, liaj vangoj ŝvelas kvazaŭ pikitaj de vespoj. Mi vere maltrankviliĝas, ĉar li preterpasis kun la vangoj ankoraŭ ŝvelintaj. — Eble en mia koro li restos dumvive ĉiam kun la vangoj ŝvelintaj pikite de vespoj.

Gejŝo(2) ekaperas. Ŝi ankoraŭ ne estas farinta tualeton. Kun senordiĝinta simada(3) ŝia kapo ŝajnas ankaŭ malorda. Ŝia vizaĝo estas dormema kaj krome kompatinde pala. Ŝi salutkliniĝas kaj parolas ion; la alparolito tamen neniel ekaperas en la spegulon.

Tiam granda viro en blanka vesto venas malantaŭ min kaj kun tondilo kaj kombilo en la manoj li ekrigardas mian kapon. Mi tuŝas miajn maldense kreskintajn lipharojn kaj demandas lin, ĉu ili fariĝus bonstilaj. La blanka viro nenion respondas kaj batetas mian kapon per la sukcenkolora kombilo.*44

“Jen, krom la kapharoj, ĉu vi pensas, ke la lipharoj fariĝus bonstilaj?” mi ripetas la demandon. La blanka viro ankoraŭ nenion respondas kaj komencas tintigi la tondilon.

Mi larĝe malfermas la okulojn, por ke mi perdu neniun figuron en la spegulo. Sed nigraj haroj preterfalas antaŭ miaj okuloj, ĉiufoje kiam la tondilo tintas. Mi ektimas kaj fermas la okulojn.

“Ĉu vi jam vidis, sinjoro, la vendiston de orfiŝoj antaŭ la pordo*45?” demandas min tiam la blanka viro. Mi neas; li silentas kaj daŭrigas tintigi la tondilon. “Danĝere!” Subite eksonas laŭta voĉo. Mi surprizite malfermas la okulojn. Vidiĝas rado de biciklo sub la maniko de la blanka viro; vidiĝas timonoj de ĵinrikŝo. La blanka viro tamen premas mian kapon inter ambaŭ manoj kaj direktas ĝin flanken, tiel ke la biciklo kaj ĵinrikŝo fariĝas tute nevideblaj. La tondilo tintadas.

La blanka viro baldaŭ venas al mia flanko kaj komencas tondi la harojn apud la orelo. Mi povas nun sentime malfermi la okulojn, ĉar la haroj jam ne falas antaŭen. “Awamoti!(5) moti!(4) moti!” La voĉoj aŭdiĝas nun tute proksime. La vendisto intence taktofrapas pistujon per malgranda pistilo kvazau preparante motion. Ĉar mi vidis awamoti-vendiston nur en mia infaneco, mi tre volas vidi lin. Li tamen neniel ekaperas en la spegulon. Aŭdiĝas nur la takto de la pistado.

Mi nur enrigardas en la angulon de la spegulo per mia tuta vidkapablo. Jen, dum mia malatento eksidis virino ĉe la kontoro. Ŝi estas grandstatura, kun malhela haŭtkoloro, kun densaj brovoj*46 kaj hararo aranĝita en ityōgaesi(6), kaj rekte vestita en subŝtofita kimono kun kolumo el nigra sateno. Sidante kun unu genuo starigita ŝi kalkulas banknotojn, eble 10-jenajn. Mallevante la okulojn kun longaj okulharoj kaj firme fermante la buŝon kun maldikaj lipoj, ŝi fervore kalkulas la nombron de la banknotoj. Ŝi tre rapide kalkulas, sed la banknotoj estas neniel elkalkulitaj. Ĉirkaŭ cent banknotoj kuŝas sur ŝia genuo kaj ilia nombro restas ĉiam sama, kvankam ŝi ĉiam elprenadas el ili.

Mi gapas ŝian vizaĝon kaj la banknotojn. “Ĉu ŝamponi*47?” la blanka viro subite demandas min per laŭta voĉo apud mia orelo. Estas bonokaze — apenaŭ stariĝinte, mi do returnrigardas la kontoron. Sed nek la virino nek la banknotoj, nenio troviĝas ĉe la kontoro.

Mi pagas kaj eliras la barbirejon. Sur la maldekstra flanko de la pordo staras ĉirkaŭ kvin ovalaj siteloj kun multe da orfiŝoj ruĝaj, makulitaj, maldikaj, dikaj ktp., kaj malantaŭ la siteloj sidas la vendisto senmove. Li rigardas la orfiŝojn antaŭ si, apogante la vangon sur la mano. Li tute ne rimarkas la movojn sur la bruega strato. Do mi iom longe staradas kaj rigardas la vendiston.

Mi rigardadis, sed li restis tute senmova.


(1) tōhu: mola kazeigita manĝaĵo el sojfabaj grajnoj.
(2) gejŝo: kantistino.
(3) simada: stilo de hararanĝo.
(4) moti (legu: moĉi) vaporumita kuko el grenoj, precipe el rizo.
(5) awamoti (legu: a'ŭamoĉi) motio el awa (chaetochloa italica)*48 .
(6) ityōgaesi (legu: iĉoogaeŝi*49) stilo de hararanĝo de japanaj virinoj.





La naŭa nokto

Iel en la mondo fariĝas maltrankvile. Tuj batalo okaziĝus. Mi tie sentas kvazaŭ ke lakeoj tumulte persekutas ĉevalojn, kiuj forbruligite el sia stalo furioze kuras ĉirkaŭ la domo tra la tagoj kaj noktoj. Malgraŭ tio en la domo estas silente kviete.

En la domo troviĝas juna patrino kun infano 3-jaraĝa. La patro foriris ien. — La patro foriris ien, tiam estis senluma noktomezo. Surmetinte pajlsandalojn sur la lito kaj surmetinte nigran kapuĉon, li foriris el la malantaŭa pordo. Tiam lumeto de la lanterno, kiun la patrino tenis, elfluis tra la pordospaco al malnova cipreso antaŭ la heĝo.

Depost la nokto la patro ne revenis. La patrino demandas ĉiutage la infanon, “Kie via patro?” La infano nenion respondas. Post tagoj ĝi povas respondi, “Tie.” Kiam la patrino demandas nun, “Kiam la patro revenos?”, ĝi respondas ankaŭ “Tie” kaj ridetas. Tiam la patrino ankaŭ ridetas kaj ripete instruas la vortojn, “Baldaŭ revenos.” Tamen la infano povas memori nur la vorton “Baldaŭ.” Foje kiam ŝi demandas ĝin, “Kie estas via patro?”, ĝi tamen ne malofte erarrespondas, “Baldaŭ.”

Nokte la ĉirkaŭaĵo silentiĝas, kaj la patrino, ordiginte la zonon kaj metinte sub ĝi ponardon en ĉagrina*50 ingo, ŝteliras el la pordo portante la infanon sur sia dorso per maldika zono. La patrino ĉiam surmetas japanajn pantoflojn. La infano ofte endormiĝas sur la dorso de l' patrino aŭdante la batadon de la pantofloj.

Laŭ longa termuro de la loĝeja kvartalo*51 malsuprenirante la nekrutan deklivon okcidenten, ili alvenas al granda ginko. Kaj kiam ili sinturnas dekstren ĉe tiu ĉi ginko, ili vidas ŝtonan torijon ĉirkaŭ cent metrojn for. Alveninte inter rizkampo kaj bambuetaro ĝis la torijo, ili trairas ĝin kaj jam estas en la densa cedraro. Kaj irante pluen ĝis la fino ĉirkaŭ 30 metrojn laŭ la pavimo, jen ili alvenas sub la ŝtuparo de kultejo. Super la malnova kesto por ofermono, kiu jam fariĝis griza, pendiĝas ŝnuro de granda sonorilo kaj en la tago oni povas legi apud la sonorilo ankaŭ la surskribaĵon skribitan “Hatimangū.” Interese estas, ke la skribformo de la ideografiaĵo “Hati” similas je du kolomboj starantaj unu kontraŭ la alia. Krome troviĝas multaj pendaĵoj. Oraj celmarkoj kun la nomoj de la trafintoj estas plejmulte. Malofte oferitaj glavoj troviĝas.

Kiam ili trairas la torijon, ĉiam ili aŭdas ululojn sur la branĉoj de cedroj. Ankaŭ aŭdiĝas la batado de la pantofloj. Kiam la batado ĉesas antaŭ la kultejo, la patrino sonorigante la sonorilon, genufleksas kaj manfrapas. Tiam plejofte la strigoj ĉesas ululi. Kaj la patrino preĝas per sia tuta koro pri la bonfarto de sia edzo. La patrino firme kredas, ke la preĝo certe estos akceptata ĉar ŝia edzo estas kavaliro, se ŝi tutkore preĝas al la "Hatiman", la dio de l' kavaliroj.

Vekite de l' sono de la sonorilo, tre ofte la infano ekploras ĉar la ĉirkaŭaĵo estas tute malluma. Tiam la patrino, preĝante en la buŝo ion, karesas la infanon balancante sian dorson. Bonokaze ĝi ĉesas plori. Aŭ ĝi ploras pli forte. Ĉiuokaze la patrino ne baldaŭ stariĝas.

Finante la preĝon pri sia edzo, ŝi malligas la maldikan zonon, glitigas la infanon for de sia dorso kaj tenante ĝin en siaj brakoj supreniras la ŝtuparon de la kultejo. Kaj dirante, "Boninfano, atendu iom!" ŝi karese kisas ĝian vangon. Kaj etendante la zonon, ŝi ligas la infanon per unu ekstremo de la zono kaj alligas la alian ekstremon al la balustrado de la kultejo. Kaj malsuprenveninte la ŝtuparon, ŝi faras "centfojan rondiradon kaj preĝon" sur la pavimo 30 metrojn longa.

La infano ligita al la balustrado ĉirkaŭrampas en la mallumo sur la larĝa verando tiel malproksime, ke la longeco de l' zono permesas. Tio faras la nokton favora por la partrino. Sed en tia nokto, kiam la infano ligita ploras malĝoje, la patrino tre embarasiĝas. — Irado de la centfoja preĝo tre rapidiĝas kaj ŝia spirado malfaciliĝas. Ĉe neevitebla okazo ŝi interrompante la preĝon suprenvenas sur la kultejon kaj flate karesas la infanon kaj rekomencas la centfojan rondiradon.

La patro, kies revenon la patrino tiel elkore atendas nedormante tra multaj*52 noktoj, estis de longe mortigita de eksigita vasalo.

Tian malĝojan rakonton mi aŭdis de mia patrino en sonĝo.




La deka nokto

Kenĉjo vizitis min por sciigi, ke Syōtarō neatendite revenis fine en la sepa vespero depost li estis forlogita de iu virino, kaj ke li nun pro subita febro kuŝas en mortlito.

Syōtarō estas en la kvartalo la plej bela, bonanima kaj honesta*53. Li havas nur unu emon. Ĉiuvespere li sidas en la*54 fruktvendejo*55 kun panama ĉapelo sur la kapo kaj admire rigardas la vizaĝon de preterpasantaj virinoj. Li havas nenian alian karakteron rimarkindan.

Kiam neniu virino preteriras, li rigardas fruktojn anstataŭ straton. Jen multe da fruktospecoj troviĝas en la butiko. Korboj por donaco plenaj de persikoj, pomoj, mespiloj kaj bananoj estas aranĝitaj en du vicoj. Rigardante ilin Syōtarō ĉiam laŭdas, ke ili estas belaj. Kiel komercisto la fruktisto estas la plej bona, li diras. Tamen li mem vivas ĉiam neokupita kun panama ĉapelo sur la kapo.

Ofte li laŭdkritikas oranĝojn k. a., ke ili havas bonan koloron. Malgraŭ tio li neniam aĉetas fruktojn. Kompreneble li ne senpage ilin manĝas. Li nur admiras iliajn kolorojn.

Iun vesperon unu virino aperis antaŭ la butiko. Ŝi vestis sin elegante kiel noblulino. Koloro de ŝia vesto tre plaĉis al Syōtarō; krome Syōtarō estis tiom ravita de ŝia vizaĝo, ke li demetis sian karan panaman ĉapelon por saluti ŝin. Ĝuste tiam la virino diris, montrante la plej grandan korbon plenan de frukfoj, ke ŝi volas ĝin aĉeti. Syōtarō transdonis ĝin al ŝi. Ŝi tenis ĝin en momento kaj diris, ke ĝi esfas tre peza.

Ĉar Syōtarō estis neokupita kaj plue afabla, li proponis, ke li portu ĝin al ŝia domo, kaj eliris kun la virino el la fruktvendejo. De tiam li ne revenis.

Kvankam la afero estas pri Syōtarō, tio estas tro kaprica. Maltrankviligite de lia neordinara konduto liaj parencoj kaj amikoj komencis konsiliĝi pri li, tiam en la sepa vespero li neatendite revenis. Kaj kiam oni demandis, “Kie vi estis, Syōĉjo?” Syōtarō respondis, ke li iris al monto per tramo.

Ili eble devis veturi tre longe per tramo. Laŭ la diro de Syōtarō, for de la tramo ili tuj alvenis al kampo. Estis vasta kampo, kie kreskis nur verdaj herboj. Irante kun la virino sur la herboj, li alvenis subite al la rando de krutaĵo. Tiam la*56 virino diris al Syōtarō, ke li de tie ensaltu en la abismon. Rigardante malsupren li tamen povis vidi nur la krutan muron, sed ne la fundon. Demetante la panaman ĉapelon, Syōtarō dece rifuzis kelkfoje. Tiam la virino diris al li, “Porkoj lekos vian nazon, se vi ne volas senhezite ensalti. Ĉu bone?” Syōtarō treege malŝatas porkojn kaj Kumoemon*57! Pensante tamen, ke la vivo estas pli kara, li ankoraŭ hezitadis ensalti, kiam tie unu porko gruntante aperis. Syōtarō batis devigite la porkon ĉe ĝia nazo per maldika areka bastono, kiun li kunportis. La porko gruntante renversiĝis kaj falis malsupren sur la krutaĵo. Ho! Apenaŭ Syōtarō povas fari unu spiron, alia porko denove aperis kaj alproksimigis al li sian nazon. Syōtarō refoje pro neceso svingis la bastonon.

La porko renversite kun gruntado enfalis en la fundon de l' abismo. Denove alia aperis. Kaj tiam Syōtarō hazarde rigardis foren: Ho! Centoj da miloj, ja nekalkulebla multo da porkoj gruntante alproksimiĝas laŭvice en rekta linio al Syōtarō de malproksima limo de la verda herbejo. Syōtarō pro timo tute tremis. Sed li devigite batadis per la areka bastono la alproksimiĝantajn porkojn atente unu post alia. Je lia miro la porkoj tuj enfalas en la abismon, kiam la bastono apenau tuŝas ĝian nazon. Rigardante malsupren, li vidis ke renversitaj porkoj malsuprenfaladas en vico laŭlonge de la muro de la senfunda krutaĵo. Syōtarō eksentis timon, ke li enfaligis tiom multe da porkoj. La porkoj tamen venas senfine. Kvazaŭ densa nubo, kiu akiris piedojn por paŝi inter la verdaj herboj, sin sekvas gruntante la sennombraj porkoj.

Syōtarō*58 kun ĉiuj kuraĝoj batadis la porkojn ĉe la nazo dum 7 tagoj kaj 6 noktoj. Sed finfine lia energio estis tute konsumita kaj liaj brakoj estis senfortigitaj kvazaŭ senostulo, kaj li estis katastrofe lekita de porko. Kaj li falis sur la rando de la krutaĵo.

Kenĉjo parolis pri Syōtarō ĝis ĉi tie kaj konkludis, ke tial estas malbone tro rigardi virinojn. Mi ankaŭ tion konsentis. Sed Kenĉjo aldonis, ke li tamen volas ricevi la panaman ĉapelon de Syōtarō.

Syōtarō senhelpe mortos. La panaman ĉapelon ricevos eble Kenĉjo.

Trad. de Eskulapida Klubo




– FINO –


[NOTOJ DE BIBLIOTEKO SAKURA] [KAPO]

REVIZIITAJ VORTOJ

  VORTOJ EN LA FONTO RIMARKOJ
1 vizaĝon vizagon  
2 milda mida  
3 neniel nemiel  
4 per ner  
5 vortoj v rtoj  
6 ankoraŭ ankora  
7 trankvila tranklila  
8 vere v re  
9 krucigitaj krucigitaj,  
10 ektimis ektimia  
11 vole-nevole volen-nevole  
12 falinta fali ta  
13 veninte veniute  
14 silente s lente  
15 jarojn jaroin  
16 venos venoŝ  
17 Intertempe Intertempei  
18 videbla videbia  
19 akvo akv  
20 perlkonko per konko  
21 tero tere  
22 fosaĵo fosajo  
23 ŝi i  
24 kalkuli ka kuli  
25 burĝono bur ono  
26 Kliniĝante Kliniĉante  
27 Manĵusro Monĵusro  
28 Ofendita O.endita  
29 ingo. ingo  
30 Zyosyu Tyosyu  
31 ..  
32 Hottahara Hattabara  
33 ŝtrumpetoj ŝtrunpetoj  
34 epoko ekpoko  
35 glicinio (tiel) Nun preferata formo estas "glicino". Sed fakte temas pri "visterio" ĉi tie.
36 ke k  
37 Morton. Morton  
38 profundiĝas profrundiĝas  
39 esti estis  
40 skulptas kulptas  
41 (8)   la indikilo mankis
42 konvenajn konvenaj  
43 sapano (tiel) Arbeto el fabacoj, Caesalpinia sappan, uzita por produkti ruĝan tinkturon.
44 kombilo. kombilo  
45 pordo p rdo  
46 brovoj blovoj  
47 ŝamponi (tiel) Nun preferata formo estas "ŝampui".
48 awa (chaetochloa italica) (tiel) La nuna esperanta vorto por tiu ĉi greno estas "setario" (Setaria italica).
49 iĉoogaeŝi iĉoogaesji  
50 ĉagrina (tiel) Nun preferata formo estas "ŝagrina".
51 kvartalo kvartaro  
52 multaj mu taj  
53 honesta h nesta  
54 la a  
55 fruktvendejo fruktvende o  
56 la a  
57 Kumoemon (tiel) Nomo de siatempe fama aktoro de rakontado.
58 Syōtarō Syōt rō  


KOLOFONO

Tiu ĉi elektronika libro estas farita kaj prilaborita de volontuloj 
de Biblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta.

Fontolibro: "Sonĝoj en Dek Noktoj", trad. Eskulapida Klubo, 1939. 
[el la japana originalo: "Yume-Zyūya", NATUME Sōseki, 1908.]

Enkomputiligo: HIROTAKA Masaaki
Retpaĝigo: HIROTAKA Masaaki
Revizio: HIROTAKA Masaaki, HUKUMOTO Hirotugu, SIBAYAMA Zyun'iti
Provlego: HUKUMOTO Hirotugu
Enretigo: 2009-10-28

Ĉiuj rajtas reuzi tiun ĉi libron kun kondiĉo ne forigi ĉi tiun kolofonon.  

markoBiblioteko Sakura – Projekto por Elektronika Biblioteko Esperanta
さくら文庫・エスペラント電子図書館プロジェクト
http://www.vastalto.com/pebe/