HAJKO — historio kaj arto —

HIROTAKA Masaaki (Vastalto)

Ĉi tiu resumo estas unue preparita por prelego okaze de la 92-a UK en Jokohamo, 2007.

Mi planas poste pliampleksigi la enhavon.

1. Kio estas hajko?

1-1. Trarigarde pri hajko

Hajko estas "japana fiksforma poemeto el tri versoj de 5, 7, 5 silaboj". (PIV2005)

   (1) Meigecu ja,
ike-o meguri-te
jo-mo-sugara.
— MACUO Baŝoo (1644—1694)
    La lun' lumŝuta!
Lageton mi rondiris
tra nokto tuta.
— trad. MIJAMOTO Masao (1910—1988)
   
       * sezonvorto — meigecu     * tranĉvorto(cezurvorto) — ja     * sen rimoj

1-2. Hajko por ordinaraj japanoj

Hajko estas tre populara ĝenro en Japanio. Oni supozas, ke la nombro de hajkistoj en Japanio estas 3 milionoj, tio estas, ĉiu 30-a japano verkas aŭ almenaŭ amas legi hajkon.

La preleganto komencis verki hajkojn en la jaro 2000. Ĉi tiu prelego prezentas vidpunkton de ordinara amatora hajkisto.

2. Kiel aprezi hajkon?

2-1. Fiksita formo — kaj ritmo

Hajko konsistas el 5, 7, 5-silabaj versoj, entute el 17 silaboj. Malofte povas okazi t.n. "supersilabo" kaj "manksilabo" por doni specialan efekton.

Oni atentu pri ritmoj. Tio helpas glatan deklamadon kaj aŭskultadon. Simple evitu kolizion de akcentohavaj silaboj. Facilanima elizio de substantivo ne estas rekomendita.

2-2. Sen rimoj

Kvankam Parnasa Gvidlibro (1932) enkondukis rimadon al esperanta hajko (kaj ĝin sekvis la Hajkista Klubo), mi rekomendas verki hajkon sen rimoj.

2-3. Sezoneco — sezonvorto

Sezonvorto estas vorto, kiu iamaniere aludas apartan sezonon.

Sezonvorto ne estas simpla objekto aŭ afero de la sezono. Ĝi portas ankaŭ diversajn asociaĵojn el la vivo kaj la historio de la japanoj. Do sezonvorto ne nur aludas sezonecon, sed ankaŭ riĉe ilustras mallongan hajkon. En esperanta hajko mi rekomendas uzi sezonvorton. Kompreneble sezonvortoj povas esti malsamaj laŭ landoj kaj regionoj.

Kvankam oni multe ŝatas laŭsezonajn hajkojn, tamen fakte ekzistas ne malmultaj hajkoj sen sezonvorto. Mi devas sincere konfesi, ke kelkaj el ili plene posedas hajkecon kaj belecon. Mi mem, kvankam malofte, provas sensezonan hajkon. Tio ĉi estas nekulturita tereno de la tradicia hajko.

2-4. Tranĉo kaj salto

"Tranĉo" estas laŭvorta traduko de la japana "kire [切れ]". Ĝi dividas unu hajkon en du partojn. Ĝi estas paŭzo en deklamado, dividloko de enhavo. La tradicia hajko devas havi en si unu tranĉon, kiun oni indikas per tranĉvorto (cezurvorto) [切れ字/kire-ĵi].

Tranĉo ne nur dividas en du partojn, sed ankaŭ igas la imagon salti de unu al la alia. Tranĉo estas mekanismo por plivastigi kaj pliprofundigi priskribatan poezian mondon.

2-5. Kombinado

Kombinado estas rimedo prezenti en unu hajko du objektojn aŭ du aferojn, aŭ kune unu objekton kaj unu aferon. Kombinado estas grava tekniko por fari mallongan hajkon pli esprimriĉa kaj pli ampleksa. En bonaj hajkoj troviĝas bonaj kombinoj.

2-6. Resono

En hajko oni ŝatas resonon. Tio estas postrestanta etoso, kiu ne estas esprimita rekte en la versoj. Resono troviĝas en ĉiu bona hajko. Sed ĝi mankas en banalaj hajkoj.

3. Historio de hajko

Hajko naskiĝis en la 17-a jarcento el tiam furoranta literatura ĝenro, "hajkajo" [俳諧/haikai].

* Ĉi-subaj Esperantaj tradukoj estis faritaj de Vastalto.

3-1. Rengao kaj hajkajo

"Rengao" [連歌/renga] estis kolektiva versado de ĉenstrofoj, celanta belecon kaj elegantecon, subtenata de nobelaro. Oni detale fiksis la regulojn: kunsido, membroj, saluto, sezonvorto, tranĉvorto, rilatigo kaj turno ktp.

Hajkajo, subtenata de civiluaro, celis humuron kaj spriton per uzado de vulgaraj kaj ĉindevenaj vortoj. La unua strofo de rengao kaj hajkajo estis nomata "hokku [発句]".

    (2) Ĉu falinta floro
reiras al la branĉo?
Ne, papilio!

    Rakka eda-ni
kaeru-to mire-ba
koĉoo kana.
— ARAKIDA Moritake (1473—1549)
    (3) Ĉies preteksto
por tagmeza dormeto —
Aŭtuna luno.

    Minahito-no
hirune-no tane ja.
Aki-no cuki.
— MACUNAGA Teitoku (1571—1653)

3-2. Baŝoo — la majstro

MACUO Baŝoo [松尾芭蕉] (1644—1694) estas la plej alta figuro de la japana hajkista mondo. Li faris kelkajn longajn vojaĝojn, dum kiuj li disvolvis sian hajkan stilon kaj gvidis siajn disĉiplojn en diversaj lokoj. Lia plej fama vojaĝo estis tiu en 1689 al la nordorienta Japanio, pri kio li verkis la hajkan esearon (hajbuno) "Oku no Hosomiĉi [おくのほそ道]" (Vojeto al Profundo). La libro, kiu enhavas eseojn kaj intermetitajn hajkojn, estas laŭdata kiel la plej bona hajka esearo de Baŝoo.


   (1) Kampa skeleto
en koro, frosta vento
al mi penetras.
    Nozaraŝi-o
kokoro-ni kaze-no
ŝimu-mi kana.
   

Ĉe ekiro de lia unua hajkista vojaĝo. Li versas noblatone pri sia decido.


   (2) Preter montpado
jen aro da violoj
ial allogas.
    Jama-ĝi kite
nanijara jukaŝi
sumire-gusa.

Skizo de unu sceno el la vojaĝo supre menciita.


   (3) Olda lageto —
Rano plonĝis kaj lasis
sonon de akvo.
    Huru-ike ja,
Kaŭazu tobi-komu
mizu-no oto.

Unu el la ĉefverkoj de Baŝoo, kiu prezentas kvietan kaj profunde subtilan animstaton.


   (4) Ho, kvieteco!
Ŝtonegon penetrante
cikado zumas.
    Ŝizukasa ja,
Iŭa-ni ŝimi-iru
semi-no koe.

En plene kvieta templo tute sen bruo, nur cikado zumas.


   (5) Kolosa nubo,
kiomfoje ĝi falis?
Monto sub luno.
    Kumo-no-mine
ikucu kuzure-te
cuki-no jama.

Kelkajn tagojn Baŝoo pasigis ĉirkaŭ la monto Gassan [月山] (laŭvorte Lunomonto).


   (6) Tumulta maro —
Ĝis Sado transe kuŝas
la Lakta Vojo.
    Ara-umi ja,
Sado-ni jokotau
ama-no-gaŭa.

Sado estis insulo, en kiu oni izolis ekzilitojn. La hajko prezentas grandiozan pejzaĝon.


   (7) Jen sub la arbo,
en glasojn kaj sur pladojn
sakuro falas.
    Ko-no moto-ni
ŝiru-mo namasu-mo
sakura kana.

Baŝoo diris, ke li elpensis rimedon esprimi elegantan koron per vulgaraj vortoj.


   (8) Elvortiginte,
lipoj al mi malvarmas —
Aŭtuna vento.
    Mono ie-ba
kuĉibiru samuŝi.
Aki-no kaze.

De iam Baŝoo amis ĉi tiun verketon kiel lian devizon.


   (9) Ĉi tiu vojo
kun neniu iranto —
Aŭtunvespero.
    Kono-miĉi ja
juku-hito naŝi-ni
Aki-no kure.

Baŝoo aludis sian izolitan koron, kvankam li estis granda majstro kun multaj disĉiploj.


   (10) Falinte survoje;
sonĝo tra velka kampo
ja ĉirkaŭkuras.
    Tabi-ni jande,
jume-ŭa kareno-o
kake-muguru.

La lasta hajko de Baŝoo. Ĝi montras lian ardan pasion al hajko kaj vojaĝo.

Sprito, humuro, vulgareco, improvizeco, ĉiutagaj temoj kaj simpleco estas la esencaj konceptoj de hajkajo. Baŝoo redonis al hajkajo la tradician estetikon kaj elegantecon de rengao. Li celis per hajko kvietan kaj senorname rafinitan mondon. "Leĝereco" estas la plej alta stilo de Baŝoo, kiu establis la hajkon kiel unu ĝenron de la japana literaturo.

3-3. Buson — romaneska lirikismo

JOSA Buson [与謝蕪村] (1716—1783) estas laŭdata kiel la restariginto de la hajkajo post Baŝoo. Li estis ankaŭ iniciatinto de hajkeca pentraĵo "haiga [俳画]". Li bone verkis lirikisman kaj pitoreskan hajkojn. Deklarinte "reiri al Baŝoo", Buson klopodis restarigi la ortodoksan t.e. Baŝoan hajkajon. Lia romaneska imagaĵo kaj delikataka lirikismo estas multe ŝatataj.


   (1) Printempa pluvo —
Konketo sur marbordo
iom malseka.
    Harusame ja,
Koiso-no kogai
nururu hodo
   

Tipa ekzemplo de lia lirikismo kaj delikateco.


   (2) Majpluvo daŭras.
Kontraŭ ŝvela rivero
domoj du ope.
    Samidare ja,
Taiga-o mae-ni
ie ni-ken

Pejzaĝo kvazaŭ per tuĉ-pentraĵo. Sentiĝas maltrankvilo kaj streĉiteco antaŭ tumulta naturo.


   (3) Vespera vento —
Akvo frapas la krurojn
de la ardeo.
    Juu-kaze ja,
Mizu aosagi-no
hagi-o ucu.

Refreŝiga frisko estas agrabla.


   (4) Al mikadejo
kvin, ses rajde rapidas —
Kampfenda vento.
    Toba-dono-e
go-rokki isogu
Noŭaki kana.

"Toba-dono" estis la aparta palaco de iu detroniĝinta mikado en la 12-a jarcento.


   (5) Ĉe unu hako
aromo min surprizis —
Arbaro nuda.
    Ono ire-te
ka-ni odoroku ja,
huju-kodaĉi

Neatendita viveco de vintra nuda arbo, kiu ŝajnis senviva tute sen folioj.

3-4. Issa — humaneco en soleco

KOBAJAŜI Issa [小林一茶] (1763—1827) naskiĝis kiel filo de terkulturisto. Li ne estis favorata per familio. En la 15-a jaro li iris al Edo kaj tie eklaboris. Lerninte hajkajon, li migradis en la lando. En la 51-a jaro li ree ekloĝis en sia hejmvilaĝo kaj en la sekva jaro li edziĝis kun 28-jara virino. Post du jaroj naskiĝis filo, kiu mortis en unu monato. Plue post du jaroj naskiĝis filino, kiu tamen mortis post unu jaro. Lia konata hajbuno (=hajka esearo) "Oraga Haru [おらが春]" (Mia Printempo) priskribas ĉirkaŭ ŝia morto. Kaj poste li havis du filojn, sed ili sinsekve mortis kaj ankaŭ lia edzino mortis pro malsano. Travivinte malfeliĉan vivon, li faris klarajn kaj humanecajn hajkojn kun dialekto kaj familiara lingvaĵo.


   (1) Neĝo degelis.
Vilaĝo nun plenplena
de la infanoj.
    Juki tokete,
mura ippai-no
kodomo kana.
   

Infanoj ludantaj ĉirkaŭkuras tra tuta vilaĝo. Elkora ĝojo pro printempa alveno.


   (2) Kuŝas kun membroj
ĵetitaj; ho, friskeco!
ho, izoleco!
    Dai-no-ĵi ni
nete, suzuŝisa jo,
sabiŝisa jo.

Soleco en senĝena vivo de solulo.


   (3) Ho kia bela!
tra ŝiro de ŝoĵio
la lakta vojo.
    Ucukuŝi ja,
ŝooĵi-no ana-no
ama-no-gaŭa.

Humuro trovi belan pentraĵon de la kosmo en la kadro de ŝirita ŝoĵio de malriĉa domo.


   (4) Ĉi tiu estas
ho, loĝejo ĝis morto!
Neĝo homalta.
    Kore-ga maa
cui-no sumika ka.
Juki go-ŝaku.

Profunda ĝemo antaŭ severa vivo, estas humure esprimita.


   (5) Ĉi rosa mondo
ja estas rosa mondo.
Ho, jes, sed tamen ...
    Cuju-no-jo ŭa
cuju-no-jo nagara
sari-nagara.

Tiu ĉi homa mondo estas efemera mondo. Nehaltigebla sopirĝemo al mortinto.

3-5. Ŝiki — verkado laŭ observo

MASAOKA Ŝiki [正岡子規] (1867—1902) estis hajkisto, tankaisto kaj eseisto.

Li kolektis kaj klasifikis multajn hajkojn ekde la 15-a jarcento ĝis la 19-a jarcento. Li prenis la komencan strofon de hajkaja rengao kiel memstaran poemeton, nomis ĝin "haiku [俳句]" (hajko). En 1895 li publikigis la eseon "Haikai Taijoo [俳諧大要]" (Konturo pri Hajkistiko), en kiu li pledis gravecon de sezona temo en hajko kaj rekomendis priskribi en hajko naturan objekton laŭ ties realo.


   (1) En la hejmloko
vivas multaj gekuzoj —
Persikaj floroj.
    Hurusato-ŭa
itoko-no ooŝi,
Momo-no-hana.
   

Ĝojo de revido kun karaj gekuzoj en la hejmloko.


   (2) Somerventego —
Blankaj paperoj sur tablo
ĉiuj forflugis.
    Nacu-araŝi,
Kiĵoo-no hakuŝi
tobi-cukusu.

Ekzemplo de t.n. "realisma priskribo" de Ŝiki. La hajko donas refreŝigan impreson.


   (3) Ja amarantoj
kreskas tie, verŝajne
pli-malpli dekkvin.
    Keitoo-no
ĵuu-ŝi-go-hon mo
ari nubeŝi.

Ĉi tiu estis improviza verko laŭ okaza impreso. Senartifika esprimo de ĝojo impresas legantojn.


   (4) Lignon por bruli
hakas fratino sola —
Vintra hejmado.
    Maki-o ŭaru
imooto hitori.
Huju-gomori.

Ŝiki kuŝis malsana. Lia fratino flegis lin en la hejmo. Sentiĝas lia amo kaj danko al la fratino.


   (5) Je pluraj fojoj
profundecon de neĝo
ja redemandis.
    Iku-tabi mo
juki-no hukasa-o
tazune keri.

Aspiro al neĝo en senpova situacio. La objektiva priskribo de la aŭtoro impresas legantojn.


   (6) Lufo ekfloras —
Per muko sufokita
ja budhiĝinto.
    Heĉima saite,
tan-no cumari-ŝi
hotoke kana.

Antaŭ sia morto la aŭtoro ja objektive kaj humure priskribas sin mem. Budhiĝinto estas mortinto.

4. Hajko en Esperanto

4-1. Hajko en Parnasa Gvidlibro

Lau la libro, "ĝi(=hajko) konsistas el tri versoj, respektive de 5, 7 kaj 5 silaboj. Plejofte oni uzas por ili kromsilabajn jambajn versojn, kaj rimligas la unuan kaj trian versojn".

    Striga ululo.
    Kun ĝem' ekhaltas Tempo.
    La horo: Nulo.

       — St. URBAN (1913—1974)

    Tra l' kurtendiso
    kaptas ŝia rerigard'
    flirton de kiso...
       — G. E. MAŬRA (1901—1991)

4-2. Hajkista Klubo

La Hajkista Klubo havas gravan pozicion en esperanta poezio. Ĝi eldonis laŭvice 6 originalajn hajkarojn en Esperanto (1967—1973). Ili sume enhavas pli ol 1000 hajkojn, kiuj fariĝis firma fundamento por esperanta hajko.

    Kun sonoj gutas
    printempa pluv', tajpilo
    antaŭ mi mutas.

       — UEJAMA Masao (1910—1988)

    El faŭko rampe
    aperis nikeltramo, -
    kolzfloroj kampe.
       — MURATA Keinosuke (1910—1987)

    Sur fon' de griza
    ĉielo frusomera
    balono piza.
       — MIJAMOTO Masao (1913—1989)

    Post uragano
    aŭdiĝas takte gutoj
    de akvokrano
       — TOMITA Tomu (1907—1991)

    Okdekok-jara
    sinjoro-instruisto,
    jen ginko rara.
       — TANAKA Sadami (1907—1992)

    Kun blankaj spiroj
    kuras por oferdoni
    ŝi al fakiroj.
       — JAMADA Tempu (1902—1993)

4-3. Nuna stato de esperanta hajko

Ne malmultaj verkas hajkon, sed nur malmultaj daŭre verkas hajkon. Ili publikigas siajn hajkojn ankaŭ/precipe en retpaĝoj.

    sub la pluvado
    la malforta odoro
    de la siringoj

       — Leonego (Donald J. UITVLUGT)

    Varma vespero.
    Man-en-mane ni marŝas
    tra la mallumo.
       — Steven K. SMITH

    flosanta urbo
    inter la blankaj nuboj
    kamparo sube
       — Viktoro MEDRANO

    Ĉielan bluon
    eltranĉas konkurence
    folioj ruĝaj.
       — Herbulo

    Obstine skribadas
    Petleterojn postenajn
    Aŭtuno venas
       — Istvan Bierfaristo (Steven & Philip BREWER)

    malalta suno —
    lante vaporumadas
    la heĝo frosta
       — Liŝano (Norman DARLINGTON)

Hajkoj verkitaj de Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Hajko en Esperanto (afiŝejo) <http://www.vastalto.com/hajko/hajko.cgi>

Ludanta Luno (retpaĝaro) <http://www.vastalto.com/hajko/>


    ja surprizite
    mi haltas sur aleo —
    sakurblovado

    kato promena
    ankoraŭ ne revenas;
    tago jam longa

    suno en cujo —
    fenestro malfermita
    fajfas pro vento

    preterpasante
    mi al vi enmanigis —
    papavofloroj

    kandela lumo
    tenas domon en ordo;
    tajfuno iras

    vintra sereno —
    destinito je morto
    vivon elĉizas

5. Kiel verki hajkon?

Jen estas 10 konsiloj al komencantoj de hajko:

  1. Hajko estas memstara poemo el 17 silaboj.
  2. Hajko ne portas titolon, malsame al ordinaraj poemoj.
  3. Hajko estas poemo por deklami. Provu vian verkon voĉlegante.
  4. Rimo ne estas necesa en hajko.
  5. Sezonvorto estas ŝatata, sed ne deviga.
  6. Tranĉo kaj salto estas la kondĉo de bona hajko.
  7. Provu hajkon per kombinado de du objektoj.
  8. Ne esprimu senton, sed postlasu resonon.
  9. Ellasu nenecesajn vortojn, ĉar koncizeco donas forton.
  10. Provu multe, post ĉio, laŭ via gusto.
[la unua versio: 2007-07-26 / la lasta versio: 2007-08-14]