Rakonto pri Ikkjuo

Ikkjuo (1394-1481) [一休/Ikkyū] estis eminenta zenbonzo, pastro de Zen-Budhismo, en la japana mezepoko. Li estas konata de japanaj popolanoj kiel legendeca heroo de spritaj rakontoj.
Tiutempa ŝoguno, la plej alta reganto el la samurajoj, aŭdis la famon de Ikkjuo, ke tiu ĉi estas tre saĝa kaj sprita. Por vidi saĝecon kaj spritecon de Ikkjuo, la ŝoguno vokis lin al sia palaco. La ŝoguno diris al Ikkjuo, montrante unu belan ekranon kun pentrita tigro: “Iu majstro pentris la tigron. Ĉar ĝi estas tre lerte pentrita kvazaŭ viva, fojfoje ĝi elmigras el la ekrano kaj fortimigas palacanojn. Ĉu vi kapablas kapti ĝin?”
Ikkjuo tuj respondis: “Jes ja! Estas tre facila tasko!”
Dirante tion, li ekstaris antaŭ la ekrano kaj diris al la ŝoguno: “Mi kaptos la tigron. Nu, Via Moŝto bonvolu elpeli ĝin el la ekrano!”

Novaĵo de hodiaŭ

La Japana Ministerio pri Edukado finfine decidis enkonduki Esperanton en ĉiujn mezlernejojn kiel elekteblan lernobjekton. Tamen ĝi agnoskis uzadon de nur oficialaj radikoj kaj malpermesis ĉiujn neoficialajn radikojn por instruado. Pro tio instruistoj kaj verkantoj de lernolibroj dubas, ĉu ili efektive povos prepari taŭgajn lernomaterialojn.
Hodiaŭ estas la 1-a tago de aprilo.

Purigi telefonan lineon

Mi aŭdis jenan rakonteton antaŭ kelkaj jaroj.

Viro telefonis al sia amikino kun falsa sinprezento.
Li: Haloo! Ĉi tie parolas la Telefona Centralo. Nun ni ekzamenas la telefonan lineon. Ĉu vi aŭdas min bone?
Ŝi: Jes, ja bone!
Li: Dankon, sinjorino! Nu, por purigi la telefonan lineon ni sendos kunpremitan aeron. Bonvolu teni la aŭskultilon pli malproksime por ke polvoj ne tuŝos vin. Ĉu vi estas preta?
Ŝi: (tenante la aŭskultilon malproksime kaj kun laŭta voĉo) Je-e-s! Bo-o-ne-e!
Li: Pfffffffffff!
Ŝi: (vidante ke polvoj ne elvenas el la aŭskultilo, kaj finfine rekonante la voĉon) Ho, vi! Ne ŝercu!