Arseno Lupeno

Mi trovis, ke oni esperantigis la nomon Arsène Lupin al Arseno Lupeno en Vikipedio (ĉi tie). Do, ne Lupino sed Lupeno. Verŝajne oni preferis imiti elparolon ol imiti skribon.
Cetere mi eksciis, ke la tuta tekstaro de la aventuroj de Arseno Lupeno jam estis enretigita (ĉi tie). Sed ege bedaŭride ĝi estas en la franca lingvo. Mi ne scipovas la francan. Pri ĉi tiu afero mi ja envias franclingvanojn.

6 pensoj pri “Arseno Lupeno”

  1. egale “lupin” aŭ “lupen” francoj elparolas same /lypẽ/ kun naza vokalo, proksimume /…eŋ/ por alilingvanoj, do jes iom pli simile al “e” ol al “i”. sed la esperantigo de in-finaĵoj per -eno precipe estas tradicia kiel montras “bulletin” (fr) -> bulteno, “dauphin” (fr) -> delfeno… kun probabla volo eviti konfuzojn kun in-sufikso. tiun tradicion oni kelkfoje daŭrigas en traduko de hom- aŭ loknomoj.

  2. Dankon pro via klarigo. Tiu tradicio, mi pensas, estas unu el multaj provoj, ke la homoj penas por fari la mondon pli bone komprenebla.

  3. Elkoran dankegon!
    Mi estas tre ĝoja pro via valora donaco. Certe mi havos feliĉan novan jaron.
    Mi deziras al vi prosperon kaj feliĉon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *