Hodiaŭ matene mi trovis malplenan ŝelon de cikado kroĉiĝinta al hedera folio antaŭ mia domo. Lastatempe mi ne vidis imaginiĝon de cikado, ĉar ĝi okazas ege frumatene antaŭ krepuskiĝo. Antaŭ multaj jaroj mi propraokule vidis imaginiĝon de cikado, kiam mi kampadis en montara kampadejo.
Ankoraŭ cikadoj ĉirpadas ĉirkaŭ la domo, tamen malpli brue ol antaŭe. La kulmino de cikada ĉirpado ŝajne jam pasis.
https://www.youtube.com/watch?v=3MOVkrLt-gk&t=13s
eble vi jam spektis la kanton de Mélanie Prin el nia eta grupo de Chalon ĉe Saono ( Burgonjo)
tie ĉi vi povas vidi la kantistinon :
https://www.youtube.com/watch?v=r3wYGZlZD_0