Vizito al frato

Hodiaŭ okazis tuttagaj ekskursoj de UK92. Certe multaj kongresanoj, dividite en grupojn, vizitis diversajn vidindajn lokojn ĉirkaŭ Jokohamo: Tokio, Hakone, Kamakura, Kaŭasaki, la Monto Fuĵi ktp.
Sed mi ne partoprenis en la ekskursojn. Mi havas unu fraton, kiu longe loĝas en Tokio. Ni vidas unu la alian unu-du foje en unu jaro ĉe nia hejmloko. Tamen mi neniam ĝis nun vizitis lin en Tokio. Profitante ĉi okazon, mi decidis viziti lin.
Mi bezonis pli ol unu horo por veturi de Jokohamo al mia frato en Tokio. Li loĝas en apartamento en kvieta loĝkvartalo. Ni havis plezurajn horojn, babilante pri diversaj aferoj. Hodiaŭ estis ja bona tago.