La 6-a tago de UK

aŭkcioAŭkcio certe estas unu el amuzaj programeroj de UK. Oni aŭkciis dekojn da malnovaj libroj kaj aliaj raraĵoj. Aŭkciiston plenumis prof. Humphrey Tonkin [Hamfri Tonkin], iama prezidanto de UEA. Lia parol-arto estis ja belega. Fojfoje okazis rideksplodoj en la salono.
Hodiaŭaj interesaj temoj estis tri. Unue estis prelego de s-ro KIMURA Goro Christoph [KIMURA Goroo Kristof] en la kadro de IKU. La titolo estis “Ĉu malplimultaj lingvoj estas ekonomiaj malvenkintoj?”. Temis pri tio, kio estas esenca en analogio inter mono kaj lingvo.
Due estis seminario de E@I (Esperanto ĉe Interreto). Estis ja bona okazo, ke mi povis rekte aŭskulti parolojn de la organizantoj. Ili estas vere iniciatemaj kaj certe ilia agado estas subteninda.
Trie estis prezentado de la Akademio de Esperanto. Mi eksciis, ke inter akademianoj ekzistas diversaj malsamaj opinioj pri lingvaj detalaĵoj (estas ja nature). Oni donis diversajn komentojn pri tio, ĉu oni devas unuecigi interpunkcion de Esperanto, kaj kiamaniere.