Monato-konvencioj

Mi trovis la retpaĝon de Monato-konvencioj. Ĝi certe interesos tiujn, kiuj volas skribi praktikajn tekstojn bone komprenatajn.

Mi ĝis nun spertis kelkfoje ŝanceliĝon pri uzado de landonomoj, interpunkcioj, vortoelektoj ktp, kiam mi skribis esperantajn tekstojn. Tiuokaze mi konsultis kelkajn vortarojn.

Monato estas bone konata internacia esperanta magazino. Do ĝiaj konvencioj pri artikolverkado estas legindaj kaj lernindaj, mi pensas.

Lingvo estas aro de konvencioj, per kiuj diversaj individuoj povas interkompreniĝi. En naciaj lingvoj jam ekzistas fortaj konvencioj sur grandioza tekstokvanto en ĉiutaga uzado. Kompare kun ili, Esperanto havas malgrandan tekstokvanton kaj nefortajn lingvokonvenciojn. Plie ĝiaj uzantoj devenas de diversaj lingvokonvencioj kaj alportas siajn denaskajn lingvokonvenciojn mikse en Esperanton.

Por ke ordinaraj esperantistoj pli bone interkompreniĝu, ili bezonas klaran gvidilon por skribado. Mi esperas, ke la Monato-konvencioj estu unu el tiaj gvidiloj.

Kial blogi?

Kial mi komencis tiun ĉi blogon?

1. Mi volis provi novtipan programon lastatempe populariĝantan en la interreta medio.
2. Mi ne havas okazon praktiki parolan uzon de esperanto ĉirkaŭ mi. Do, anstataŭe mi skribas en tiu ĉi blogo.
3. De tempo al tempo (tamen ne ofte) mi ricevas reagon de aliaj esperantistoj, kio instigas mian skribemon kaj donas al mi alian vidpunkton.

Blogoj en esperanto (2)

Traserĉante en la interreto esparantajn blogojn, mi trovis multajn stumpojn aŭ ruinojn longe ne ĝisdatigitajn. Tamen mi povis trovi aliajn blogojn interesajn:

§ Beĉjo – La mondo el mia vidpunkto
http://becxjo.blogspot.com/
Interesajn eseetojn verkas irandevena zoroastrano, studento de la scienco (fiziko-kemio), nun loĝanta en Svedio.

§ Blogo de Karesema
http://karesema-blogo.weblogger.terra.com.br/
Tre gaja blogo kun multaj buntaj movbildoj.

§ Blogaro de Ĝangalo
http://www.gxangalo.com/modules/weblog/
La plej aktiva esperanta portalo komencis blog-servon por siaj registritaj uzantoj. Jam oni povas legi diverskolorajn afiŝojn.

Blogoj en esperanto

Traserĉante la interreton per Google, mi trovis dekojn da blogoj skribitaj en esperanto.

§§Skribitaj Pensoj” de Luis Guillermo RESTREPO RIVAS
http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/
Ĉi tie troviĝas diversaj interesaj temoj kaj fotoj.

§§senvaloran min” de fotono
http://photon.freeshell.org/weblog/
Blogo motorata de Movable Type. Plejparto de sistem-mesaĝoj estas esperantigitaj. Mi vizitadis ĝin por lerni kiel funkcias esperantigita Movable Type.

§§ Taglibro (blogo) de Ken Miner
http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html
Kun spritaj rakontoj kaj bildoj tiu ĉi blogo ŝajnas ŝatata de esperantistoj.