Ulambana libelo

libelo ĉe fenestro

Ĉiam mi ĝojas, ke diversspecaj insektoj vizitas mian ĝardeneton. Hodiaŭ mi trovis libelon alkroĉinta ĉe la fenestro de mia aŭto.
Ĝi estas Pantala flavescens el libeluledoj [Libellulidae]. Ĉar ĝi aperas amase ĉirkaŭ ulambano (somera festo por regali animojn de mortintaj prapatroj), japanoj alinomas ĝin ulambana libelo.

Akcidento al kolombidoj

idoj de orienta turto

Hodiaŭ matene mi trovis la neston de la turto okaze sen loĝanto. Mi ekpensis, ke mi povos vidi ovojn en la nesto.

Kia surprizo! Ĝojo! Mi trovis du turtidojn en la nesto! Mi supozas, ke jam pasis 1 – 2 tagoj post la elkoviĝo.

Sed tragedio venis vespere. Kiam mi estis en mia laborejo, mi ricevis de mia edzino la poŝtelefonan leteron, ke la idoj falis de la nesto kaj unu jam mortis. Kaj la alian idon mi kaj mia filo remetis en la neston. Ne estas certe, ĉu ĝi povos vivi plu.

Kolombo en pluvego

orienta turto en pluvo

Hieraŭ mi afiŝis la artikolon pri la orienta turto en ĝia nesto.
Hodiaŭ pluvadis la tutan tagon, eĉ intense pluvegis fojfoje. Malgraŭ tia malbonega vetero la turto sin tenas trankvile kaj senmove en la nesto. Pluvgutoj faladas el inetr la folioj, malsekigas la branĉojn kaj la neston. Mi supozas, ke ankaŭ la turto estas malseka. Sed ĝi ne moviĝas (supozeble) por gardi siajn ovojn en la nesto, kiujn mi ne vidis ĝis nun.

Laŭ informoj de retpaĝoj paro da turtoj kovas la ovojn dum 15 aŭ 16 tagoj ĝis la elkoviĝo.

Kolombo eknestas ĉe mia domo

orienta turto en sia nesto

Antaŭe mi afiŝis la foton de la stirako staranta antaŭ mia domo.

Hodiaŭ mia edzino surprizite sciigis min, ke kolombo nestas interne de la stirako. En la nesto farita el branĉetoj senmove sidas orienta turto [Streptopelia orientalis]. La nesto situas ĉ. 2 metrojn alte de la tero.

La arbo staras tuj apud la pordo de la domo. Mi miras, kial la turto eknestis en la loko, kie homoj kaj aŭtoj preteriras plurfoje.

Hokpinta noktopapilio

hokpinta noktopapilio

Hodiaŭ mi trovis noktopapilion sidanta sur la asistanta seĝo de mia aŭto, kiam mi ekiros al la laborejo. Mi tuj reiris en la domon kaj prenis mian fotilon.

Ĝi estas speco de hokpintaj noktopapilioj t.e. drepanedoj [Drepanidae]. Konsultinte kelkajn librojn kaj retpaĝojn, mi identigis ĝin al “Oreta loochooana“. Eble oni povas nomi ĝin “okinava hokpintulo” laŭ la japana nomo “okinawa-kagiba“.

Papilieto vizitas

helblua papilieto

Fojfoje diversaj papilioj vizitas plantojn en mia ĝardeneto.

Jen estas helblua papilieto [Zizeeria maha], specio el licenedoj [Lycaenidae], sur la floro de oksalido. Tre ordinara papilieto en mia regiono.

La larĝo de ĝiaj malfermitaj flugiloj estas ĉ. 3 cm. Ĝi havas flugilojn de helblua supraĵo kaj de nigre makulita blanka subaĵo.

Svelta flormuŝo

svelta flormuŝo

svelta flormuŝo: specio [Episyrphus balteatus] el sirfedoj, kies plenkreskula korpo estas longa je ĉ. 1 cm kun flava ventro nigre striita. Ĝia imagino (=plenkreskulo) manĝas nektaron kaj polenojn kaj ĝia larvo manĝas afidojn.

sirfedoj: familio [Syrphidae] de insektoj el la ordo de dipteroj, kies imagino ofte vizitas florojn kaj helpas polenadon. SIN. flormuŝo.