Tajfuno Usagi

La 29-an de julio Tajfuno n-ro 5 (Usagi) naskiĝis sur la maro ĉirkaŭ la Marianaj Insuloj, 2000 km sude de Japanio. Kreskante iom post iom, ĝi iras al nordokcidento.
Laŭ anonco de la Meteologia Agentejo, ĝi situis je la 21-a hodiaŭ ĉe 139 gradoj de la orienta longitudo kaj ĉe 23,4 gradoj de la norda latitudo. Ĝia aeropremo de la centro estis 955 hektopaskaloj (hPa). Ĝia maksimuma ventorapido estis 40 metroj por sekundo (m/s). Ĝi iris al nordnordokcidento kun la rapido de 15 kilometroj por horo (km/h).
Laŭ la prognozo la tajfuno proksimiĝos kaj trapasos nian regionon en la 3-a de aŭgusto. Ho, ve! La 4-a de aŭgusto estos la tago de mia ekvojaĝo al la UK. Ĉu mi povos senprobleme flugi al Tokio?

Ĵiĵicikado

ĵiĵicikadoCujo finiĝis en nia regiono. Daŭras varmaj tagoj. Ja estas vera somero. Cikadoj senĉese ĉirpas tie kaj ĉi tie.
Mi trovis ĵiĵicikadon ĉirpanta sur la trunko de sakurarbo. Ĉar ĝi lerte kamuflas sin, estas malfacile trovi ĝin.
ĵiĵicikado: Platypleura kaempferi, specio el cikadedoj. Ĝin karakterizas grize koloraj makuloj sur la flugiloj. Ĝi ĉirpas longdaŭre “ĵiiiii“. Estis ĉi tiu cikado, pri kiu Baŝoo versis en sia fama hajko.

Arbokura skarabo

arbokura skaraboMi trovis relative grandan nigran insekton kuranta sur lignotabulo kaj planko. Ĝi flugas malofte kaj mallerte. Ĝia korpo estas longa je 2 – 3 cm. Laŭlongaj sulketoj sur la elitroj karakterizas ĝin. Longaj antenoj kaj relative grandaj buŝpalpiloj. Du facetokuloj proksimiĝas inter si.
Konsultinte librojn kaj retpaĝojn, mi trovis unu kandidaton Plesiophthalmus nigrocyaneus, specio el tenebriedoj el koleopteroj. Oni nomas ĝin en la japana “ki-maŭari (木回)” t.e. “arbo-ĉirkaŭiranto”. Laŭ konsultitaj artikoloj, ties korpo estas longa je 1,6 – 2 cm. La priskribita grandeco ne koincidas kun tiu de la trovita. Sed aliaj karakrerizaĵoj ja bone kongruas. Do, mi pensas, ke la trovita insekto apartenas al la genro Plesiophthalmus. Kaj mi nomu ĝin arbokura skarabo.

Tigra burdo

tigra burdoĈe aŭtoripozejo survoje al mia patrino, mi trovis burdojn. Relative dika kaj ĉ. 2 cm longa. Ili diligente kolektadis nektaron de abelio*. Estas ja malfacile foti laborantan burdon.
Konsultinte kelkajn retpaĝojn, mi identigis ĝin kun la specio Bombus diversus. En la japana oni nomas ĝin “tora-maruhanabaĉi (虎丸花蜂)” t.e. “tigra burdo“.

*abelio: Abelia grandiflora, falfolia arbusto el kaprifoliacoj.

Kiel nomiĝas la muŝo?

Kiu muŝo?Daŭras pluvemaj tagoj. Feliĉe, hodiaŭ ne pluvis.
Jen mi trovis novan gasteton en mia ĝardeneto. Certe ĝi devas esti specio el dipteroj. La flavruĝa abdomeno kun tri nigraj makuletoj karakterizas ĝin. Malpli granda ol 1 cm.
Mi konsultis librojn kaj retpaĝojn, sed vane. Mi malsukcesis trovi ĝian nomon. Ĉu oni povas helpi min?

Helblua papilieto

helblua papilietoAntaŭe mi prezentis foton de helblua papilieto. Bedaŭrinde la papilio tiutempe fermis la flugilojn. Ni vidis nur malsupran flankon.
Nun, jen estas helblua papilieto kun la malfermitaj flugiloj. Ni vidas pale helbluan koloron sur griza fono de supra flanko. Tiu ĉi estas vira individuo.
* helblua papilieto [Zizeeria maha], en la japana “jamato-siĵimi (大和蜆蝶)” t.e. “japana konket-papilio”.

Denove ido de verda pentatomo

verda pentatomoHodiaŭ mi denove trovis idon de verda pentatomo [Nezara antennata]. Ĝi alkroĉiĝas al juna frukto de mini-tomato. Ĉu ĝi manĝas tomaton aŭ ne, mi ne scias. Kiam mi rigardadis, ĝi urinis el la posta pinto de la abdomeno. 🙂
Nu, mi rimarkis, ke la desegno de ĝia dorso estas iom malsama al tiu, kiun mi trovis antaŭhieraŭ. Ĉu ili ambaŭ estas la sama individuo? Se jes, ĝi elŝeliĝis jam en ĉi tiuj du tagoj.

Ido de verda pentatomo

verda pentatomoJen nova gasto en mia ĝardeneto. Unuavide ĝi estas pentatomo (= ŝelocimo). Sed kiu pentatomo? Ĝia korpo estas longa je ĉ. 1 cm. Ĝia kapo kaj torako estas verda, kaj ĝia abdomeno estas nigra kun blankaj makuletoj. Tre impresa desegno!
Kiel kutime, mi konsultis librojn, sed ne povis trovi similan figuron. Sekve mi konsultis retipaĝojn pri insektoj, sed vane. Kiam mi preskaŭ rezignis respondon, mi hazarde trovis similan figuron en iu retpaĝo, laŭ kiu ĝi estas larvo de verda pentatomo [Nezara antennata] el pentatomedoj. Laŭ enciklopedio, pentatomo estas duonmetamorfoza, t.e. ĝia larvo, plurfoje forlasante sian ŝelon, iom post iom grandiĝas kaj fariĝas imagino (plenkreska formo).

Faboskarabo

faboskaraboJen nova skarabo gastas en mia ĝardeneto. Ĝiaj verdaj kapo kaj torako brilas bele metalece. Ĝi ja impresis min reflektante la sunlumon.
Ĝi estas Popillia japonica, specio el skarabedoj. Mi provizore nomu ĝin faboskarabo, ĉar ĝi nomiĝas, en la japana, “mame-kogane (豆黄金)” t.e. “fabo-majskarabo” pro tio, ke ĝi nutras sin per sojfaboj kaj aliaj fabacoj.
Laŭ la Provizora Privata Listo de Nomoj de Bestoj (farita de Wouter F. Pilger), la aŭtoro proponas “popilion” por faka uzo kune kun “Japana tufo-skarabo” por komuna uzo. La epiteto “tufo” verŝajne devenas de blankaj tufetoj ĉirkaŭ la rando de ĝia abdomeno.

Orienta skarabo

skarabo kun makulita dorsoJen malgranda skarabo kun makulitaj elitroj. Ĝi sidis sur folio de hortensio. Mi trovis alian individuon en infloresko de la hortensio. Ili estas grandaj je ĉ. 1 cm. Estas tre ĉarmaj ĝiaj antenoj, kies pinto fendiĝis je tri haretoj.
Kiel kutime mi konsultis librojn kaj retpaĝojn. Ĝia scienca nomo estas Blitopertha orientalis aŭ sinonime Anomala orientalis. Ĝi estas specio el skarabedoj. Do mi nomu ĝin orienta skarabo. Ĉar ĝiaj larvoj multe manĝas herboradikojn, tial oni klasifikas ĝin en fiinsektojn. En la japana lingvo oni nomas ĝin “se-madara-kogane” t.e. “dorsomakula majskarabo”.