Termoplasta rezino

Polistireno estas termoplasta rezino. Jen simpla demonstrado por lernantoj.
1. Preparu polistirenan glason kaj elektran fornotoastilon.
2. Desegnu ion sur la plistirena glaso per oleeca skribilo. Nepre marku la fundon de la glaso.
3. Antaŭvarmigu la fornotoastilon dum kelkaj minutoj.
4. Metu la glason en la fornotoastilon kaj varmigu.
5. Post kelkdek sekundoj la glaso moliĝas kaj fariĝas plata disko. Post ĉ. unu minuto vi povos eligi ĝin.
6. Konstatu, ke la fundo de la glaso fariĝis la mezo de la disko.
La demonstro montras retroan formadon de polisitrena glaso.

Folivespo

folivespo

Mi ĝojas, ke mi fojfoje vidas novan gasteton en mia ĝardeneto. Hodiaŭa gasto similas al vespo aŭ flormuŝo. Ĉar ĝi havas longajn antenojn, ĝi apartenas ne al flormuŝoj, sed al himenopteroj. Ĉar ĝi havas dikan talion kompare kun vespo, mi konjektas, ke ĝi estas unu el folivespoj.
folivespo: komuna nomo de insektoj el la familio Tenthredinidae kaj najbaraj familioj el himenopteroj, kies larvo manĝas foliojn, kaj kies imagino havas dikan talion.

serpentokula papilio

satiredo

Hodiaŭ mian ĝardeneton vizitis mezgranda bruna papilio kun makuloj similaj al la okuloj de serpento. Ĝi estas Mycalesis gotama, speco el satiredoj (Satyridae).

En la japana lingvo oni nomas satiredon “ĵanome-ĉou (蛇の目蝶)” t.e. “serpentokula papilio”. Ĝi estas neluksa sed impresa papilio.

Plutono jam ne estas planedo

La 24-an de aŭgusto la Internacia Astronomia Unio (IAU) decidis la difinon pri “planedo” en sia ĝenerala asembleo en Pargo, Ĉeĥio.
Laŭ la nova difino “planedo” estas astro, kiu (1) estas en orbito ĉirkaŭ la Suno, (2) havas sufiĉan mason por ke ĝi formu globon per sia propra gravito, (3) forŝovis najbarulojn ĉirkaŭ sia orbito. Plutono ne kontentigas la trian kriterion, ĉar ĝia orbito kruciĝas al tiu de Neptuno. Tial Plutono nun ne estas “planedo” sed estas “nanoplanedo”.
Do nia sunsistemo havas, krom satelitoj, ok planedojn, kelkajn nanoplanedojn kaj multajn “etajn sunsistemajn korpojn”, kiuj ne havas sufiĉan mason por esti globforma per sia propra gravito.
Mi portempe bedaŭras la degradon de Plutono, sed ja respektos la decidon de la astronomoj.

Mento kaj flormuŝo

mento kaj flormuŝo

Hodiaŭ mian ĝardeneton vizitis iu flormuŝo, kiu aspektas kvazaŭ abelo. Ĝi moviĝas haste kaj maltrankvile sur la spiko de mento. Ĝi havas mallongajn antenojn kompare kun tiuj de abelo.
Estas certe, ke la flormuŝo estas specio el sirfedoj (Syrphidae). Tamen mi ne estas certa, kiu specio ĝi estas. Konsultinte kelkajn gvidlibrojn, unue mi pensis, ke ĝi estas Eristalis tenax. Kaj poste Helophilus virgatusPhytomia zonata. Ĉu iu povas identigi ĝin?

Akrido lerte kamuflita

gruzakrido

Kiam mi paŝis en mia ĝardeneto, io malgranda eksaltis kaj forflugis ĉirkaŭ miaj piedoj. Mi serĉis sur la tero, kaj trovis helbrunan akridon. Estis malfacile eltrovi ĝin sur la tero, ĉar ĝi sin kamuflis tre lerte. Ĉu vi povas distingi la akridon en la foto?
gruzakrido: Eusphingonotus japonicus, specio el akridedoj, longa je ĉ. 3 cm, vivas ordinare en seka riverujo. Oni nomas ĝin en la japana lingvo “kawara-batta (河原飛蝗)” t.e. “akrido en seka riverujo”,

Granda pekla libelo

granda pekla libelo

En la lasta dimanĉo mi bonŝance trovis libelon ripozanta sur elektra kablo en arbareto. Ŝajnas al mi, ke ĝi pozas tre elgante.
Ĝi estas femalo de Orthetrum triangulare melania, specio el libeloj (la ordo odonato). Japanoj nomas ĝin “oo-siokara-tonbo (大塩辛蜻蛉)” t.e. “granda pekla libelo“, ĉar matura masklo de ĉi tiu specio kovriĝas je la abdomeno per blublankaj pulvoroj kiel salo.