-
- Rideto ŝia -
kaj primaver' pli frua
por mi revenis.
-
- via saluto
ankaŭ mia respondo ...
jen blanka spiro
http://verbum303.blogspot.com/
-
- De Miki haŭto
kiel surkampe neĝo -
blankec' alloga.
-
- lo! sun-diino ...
prilumu kaj purigu
ankaŭ ĉi-jaron
Japanoj ĝenerale komparas la sunon kun diino, kaj diigas ĝin.http://verbum303.blogspot.com/
-
- vintra ĉielo ...
la kamforarbo staras
kiel impone
http://verbum303.blogspot.com/
-
- Novjara karto...
Per floroj de umeo
printemp' ridetas.
-
- trista perdaĵo ...
unu kupra monero
en vintra vento
perdaĵo = perdanta aĵo aŭ perdita aĵo
http://verbum303.blogspot.com/
-
- Tavolo neĝa -
sub ĝi herbaro sonĝas
printempon verdan
-
- Blovado neĝa...
sed sem' de ŝia amo
elkreskas pompe.
-
- mallonga tago ...
eĉ kolombo ŝtoniĝas
ĉe la angulo
http://verbum303.blogspot.com/
-
- Decembro grizas -
en poto ĉe fenestro
ekfloris rozo
-
- jen super-luno ...
rapidante al hejmon
supre la vojo
http://verbum303.blogspot.com/
-
- trista pluveto...
nur estingu la lumon
aŭskultu sonon
http://verbum303.blogspot.com/
-
- Sur strato frostas -
sed la animo fajras
kaj pretas ami.
-
- Neĝ' kovris kampojn -
ve, neĝo sur tempioj
jam ne degelos.
-
- ĝis kiam resti?
flosanta maten-luno
kiel meduzo
http://verbum303.blogspot.com/
-
- aŭtuna fino ...
la spuro de la tago
sur la monteĝo
http://verbum303.blogspot.com/
-
- aŭtuna pado ...
jen leviĝanta suno
fermi okulojn
http://verbum303.blogspot.com/
-
- ruĝaj folioj ...
mia volo sidiĝi
sur laga benko
【2017/10/13(Ven) 06:59:14 Modifita de la aŭtoro】http://verbum303.blogspot.com/
-
- Oktobra suno -
ĝi helas, sed animon
jam ne karesas