-
- jen kamfor-arbo ...
eltenante al suno
skuas la branĉojnhttp://verbum303.blogspot.com/
-
- korvo ja iras
al vesperruĝo, blanka
somera luno
http://verbum303.blogspot.com/
-
- rigardu venton
ankaŭ aŭskultu venton ...
somera distro
http://verbum303.blogspot.com/
-
- sub tenistablo
densa ombro okupas,
somerferioj
-
- maten-cikadoj ...
la profetoj ne povas
vivi tre longe
http://verbum303.blogspot.com/
-
- vojofendeto ...
someraj herboj multe
interpuŝiĝashttp://verbum303.blogspot.com/
-
- vespera kalmo,
kato okupas seĝon
de sia mastro
-
- ho, ĉielblue ...
arbaro malseka je
matena pluvo
http://verbum303.blogspot.com/
-
- nur vidi nubon
nenion pripensante,
olda kanseĝo
-
- retrorigarde
senti sin ĉionpova,
flor' magnolia
-
- ĵus malaperis ...
la papiliono ĉe
soleca arbo
http://verbum303.blogspot.com/
-
- kato solece
en malvarmo dum cujo
dorson kurbigas
-
- konata voĉo
tra fenestro aŭdiĝas,
alceoj vicaj
【2017/06/29(Ĵaŭ) 19:33:50 Modifita de la aŭtoro】
-
- lampiroj dancas,
lasi liberan flugon
al fantazio
-
- vorto simila
al paliso leviĝas,
cuja vespero
-
- jen, dek, naŭ, ok, sep
orf-sovaĝ-anasidoj...
avo kalkulas
http://verbum303.blogspot.com/
-
- fine ekstari
por depreni manĝilojn,
tondro forpasis
-
- ho, hortensio! ...
vento antaŭ mil jaroj
fine vekas min
http://verbum303.blogspot.com/
-
- mola venteto
tra inter koridoro ...
jen hortensio
http://verbum303.blogspot.com/
-
- floras lilio ...
kaŝite kaj spirante
apud la marĉo
http://verbum303.blogspot.com/