Lito por kato

Mi aĉetis liteton por kato, kiu konsistas el kuseneto kaj pufa ĉirkaŭbarilo. Komence mia amata kato Bii gardeme flaris la liton sed ne kuŝis en ĝi. Poste mi metis en la lito la elektran tapiŝeton, sur kiu li ofte dormas ekde la lasta vintro. Nun finfine li kuŝas kaj dormas en la nova lito. Bonan nokton!

Stresita pro aŭto

Mia amata kato Bii ne amas veturi per aŭtomobilo. Sed malofte li devas kunvojaĝi kun mi kaj mia edzino per aŭto. Tiuokaze li ŝajnas ege stresata. Ho, kompatinda Bii! Li daŭre miaŭadas maltrankvile. Li malstabile alkroĉiĝas sur dorsapogilo de remburita benko dum mi stiradas.
Reveninte hejmen li dormetas sen streso sur remburita seĝo en la familia ĉambro.

Milda sunlumo

Sekvas vere aŭtunaj tagoj kun serenaj ĉieloj. Hodiaŭ la maksimuma temperaturo estis 24,1 celsigradoj kaj la minimuma estis 14,0 celsigradoj. La aero estas jam malvarmeta. Post la vekiĝo mi vestis min aldone per malpeza trikotaĵo.
Por mia amata kato Bii la vetero estas tre bona por dormeti. Ronde li sinkas en litkovrilo kaj dormetadas sub milda sunlumo el fenestro.

Longe vivu Bii !

BiiMia amata kato Bii estas preskaŭ 13-jaraĝa. Do li estas jam maljuna kiel kato. Liaj moviĝoj kaj reagoj nun estas malpli rapidaj ol antaŭe. Liaj haroj forfalas pli multe.
Tamen li estas senŝanĝe ĉarma kaj pli dorlotiĝema ol antaŭe. Li agas kvazaŭ infano. Mi kaj mia edzino ĝojas kaj ĝuas la vivon kun li.
Antaŭ du jaroj li grave malsaniĝis. Kvankam li feliĉe resaniĝis, tiam ni ekpensis pri lia morto. Ĉiu vivo havas ja sian finon. Sed ni elkore deziras, ke la amata Bii vivu kiel eble plej longe.

Piedfingro preferata

Mia amata kato Bii, malferminte la pordon, eniris mian ĉambron. (Li estas tute senproblema pri malfermado, kvankam ĉiam problema pri fermado.) Eksidande apud mi, kiu sidas antaŭ komputilo, li ripete almiaŭas al mi. Li ŝajnas peti ion. Ĉu manĝo? Aŭ ĉu kareso?
Mi prove etendis mian piedon al li. Li tuj metis sian kapon sur mia piedo kaj ekkuŝis ĵetante la kvar membrojn. Li preferas dikfingron de miaj piedoj (ol manfingrojn), kiu karesas lian kapon. La kialon mi ne komprenas. Mi demandos lin, kiam mi ellernos katlingvon.

Kato ne imagas

Mia amata kato Bii ŝatas kuŝi kaj dormeti sur la seĝo en la familia ĉambro. La seĝon kutime mi okupas dum manĝoj kaj ripozoj, ĉar mi ne povas sidi kun falditaj genuoj sur tatamo pro doloro ekde la lasta somero.
Okaze de hodiaŭa tagmanĝo mi trovis lin kuŝanta sur la seĝo. Mi forprenis lin kaj eksidis sur la seĝo. Li rezignis la seĝon kaj ekkuŝis antaŭ la televidilo.
Post la manĝo mi aliris apud Bii kaj eksidis kun rektaj genuoj. Li rimarkis min sed ne tuj reagis. Post minutoj li rigardis al la seĝo kaj ŝajne rimarkis, ke la seĝo estas vaka. Li facilmove aliris al la seĝo, eksaltis kaj kuŝiĝis sur la seĝo. Kaj li kontente ekdormetis.
Laŭ mia observo kaj rezonado, mia amata kato Bii ne eksciis, ke la seĝo estas vaka, kiam mi eksidis apud li. Li eksciis nur tiam, kiam li vidis propraokule la vakan seĝon. Mi konkludas, ke mia amata kato ne posedas imagpovon aŭ rezonpovon, kiu ebligas, ke li supozu la vakan seĝon, trovinte min apud li.

Lia serioza mieno

rigardi televidonMi jam raportis, ke mia amata kato Bii spektas televidon (ĉi tie). Jen estas lia vizaĝo, kiam li rigardas ekranon de la televidilo.
Mi tre ŝatas lian seriozan mienon, kiun li faras, kiam li trovis ion interesan. Jen li turnas siajn du orelojn antaŭen. Tiu mieno rememorigas min, ke li ja posedas la instinkton de ĉasisto.

Kato televidas

televidanta katoLastatempe mia amata kato Bii lernis spekti televidon. Li interesiĝas precipe pri io moviĝanta en la ekrano. Tiaokaze li postsekvas la moviĝon per sia kapo same moviĝanta. Foje li etendas sian manon kaj tuŝas la objekton sur la ekrano. Verŝajne li volas kapti ĝin.
Jen li serioze rigardas rostatajn meretrikojn en la televido.

*meretriko: manĝebla konkulo bongusta [Meretrix lusoria].

Memorkapablo

Hodiaŭ mi vizitis mian patrinon. Ĉi-foje mi kunprenis mian amatan katon Bii. Mi kunprenis lin nur du-tri fojojn jare al la patrino. Tiaokaze ni pasigas plurajn tagojn ĉe ŝi.
Post iom da ripozo en familia ĉambro mia amata kato Bii volis eliri el la ĉambro. Do mi postsekvis lin. Li iris al ŝtuparo al la dua etaĝo kaj supreniris. Li senhezite eniris en unu el du ĉambroj en la dua etaĝo. Tiun ĉambron ni kutime uzas dum nia restado. Kaj en la ĉambro li trovis la murŝrankon, kie li ŝatas kuŝi sur litaĵoj.
Mi miras, ke li ja bone memoras la ĉambron malgraŭ tio, ke li nur malofte vizitas ĝin.

Kato dormas ronde

dormanta katoJapanoj havas infankanton titolitan “Neĝo”, kies dua strofo parte tekstas jene:

[…]
Hundo ĝoje bojas, ĉirkaŭkuras ekster dom’.
Kato rondiĝante kuŝas en kotac’ .

Jes, japana kato estas tia besto, kiu dum malvarma vintro ronde kuŝas en varma loko. Ankaŭ mia amata Bii ronde dormas antaŭ la halogena hejtilo sub mia skribotablo.