Kato ne imagas

Mia amata kato Bii ŝatas kuŝi kaj dormeti sur la seĝo en la familia ĉambro. La seĝon kutime mi okupas dum manĝoj kaj ripozoj, ĉar mi ne povas sidi kun falditaj genuoj sur tatamo pro doloro ekde la lasta somero.
Okaze de hodiaŭa tagmanĝo mi trovis lin kuŝanta sur la seĝo. Mi forprenis lin kaj eksidis sur la seĝo. Li rezignis la seĝon kaj ekkuŝis antaŭ la televidilo.
Post la manĝo mi aliris apud Bii kaj eksidis kun rektaj genuoj. Li rimarkis min sed ne tuj reagis. Post minutoj li rigardis al la seĝo kaj ŝajne rimarkis, ke la seĝo estas vaka. Li facilmove aliris al la seĝo, eksaltis kaj kuŝiĝis sur la seĝo. Kaj li kontente ekdormetis.
Laŭ mia observo kaj rezonado, mia amata kato Bii ne eksciis, ke la seĝo estas vaka, kiam mi eksidis apud li. Li eksciis nur tiam, kiam li vidis propraokule la vakan seĝon. Mi konkludas, ke mia amata kato ne posedas imagpovon aŭ rezonpovon, kiu ebligas, ke li supozu la vakan seĝon, trovinte min apud li.

Unu penso pri “Kato ne imagas”

  1. Mi volus sendi al vi belan bildon de mia patro kaj lia amata kato “urso” sed mi ne havas vian retadreson. Vi ja vidas mian supren.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *