Sazanko

sazankoAnkaŭ ĉi-vintre ekfloras la sazanko antaŭ mia domo.
Tiu ĉi estas la kvara vintro ekde kiam mi komencis mian blogon. Kaj retrorigardante, ĉiuvintre mi skribis artikoleton pri sazanko kun foto. Do tiu ĉi estas la kvara foto de sazanka floro, kiun mi metas ĉi tie.

sazanko: specio [Camellia sasanqua] el teacoj.

Flava kosmoso

flava kosmosoSur placeto proksima de mia domo nun floras flavaj kosmosoj. Flavoranĝaj koloroj de la floroj pensigas min pri varma temperaturo.
flava kosmoso: Cosmos sulphureus, unujara herbo el asteracoj, specio origine el Meksiko. Ĝia florkoloro varias de flava ĝis ruĝoranga. Ekzistas variaĵoj kun simplapetala aŭ multeptala floro. Ĝi bone kreskas sur malfekunda tero nur kun la suno kaj akvo.

Multepetala kotonrozo

kotonrozoEstis bela tago por promeni en mildaj sunradioj de aŭtuno. Mi trovis kotonrozon kun blankaj multepetalaj floroj. Ili havas primitivan sed teneran belecon. La ruĝaj florbuloj estas ŝrumpiĝintaj floroj. Ja ekzistas kelkaj kulturvarioj de kotonrozo, kiujn mi ne kapablas detale distingi.

kotonrozo: Hibiscus mutabilis, falfolia arbeto el malvacoj, floras de julio ĝis oktobro kun grandaj rozkoloraj aŭ blankaj koroloj, kiuj malfermiĝas matene kaj ŝrumpas vespere.

Vojflankaj likoridoj

likoridojMi trovis amason da likoridoj flanke de la ŝoseo, kiu iras de mia hejmurbo tra montetaro. Ili vice staras pli-malpli 200 metrojn laŭ la vojo. Mi haltigis la aŭton kaj fotis kelkajn belajn fotojn.
En ĉi tiuj tagoj de loko al loko mi vidas amasojn kaj amasetojn da ruĝaj likoridoj. Ili kreskas ofte en duonsovaĝaj kampoj apud kulturataj kampoj. La fascinaj petaloj kaj koloroj forte kaptas miajn okulojn.

Aŭtuna floro

likoridoHodiaŭ posttagmeze mi kaj mia edzino vizitis kafejon por refreŝigi nin. La tajfuno 13 jam deflankiĝis sudorienten de nia regiono. La vetereo estis bela kaj iomete ŝvitiga.
Ĉe la fenestro de la kafejo mi trovis faskon da likoridoj en florpoto. La forte kurbiĝantaj bendecaj petaloj kaj la radie etendiĝantaj longaj stamenoj. Tiuj ruĝaj floroj, ofte asociataj kun flamoj, emocie anoncas al ni, ke la aŭtuno kulminas.
En malnova tempo likoridoj fojfoje kreskis ĉirkaŭ tombejo. Tial oni nomis ĝin “mortula floro” kaj iuj evitis ornami per ĝi ĉambron. Tamen nuntempe oni ne zorgas pri tio.
******
likorido : Lycoris radiata, plurjara herbo el amarilidacoj.

La kulpulo trovita

raŭpo sur farbitoMi trovis la kulpulon! (legu ĉi tie) Jen estas raŭpo longa je ĉ. 1 cm. Ĝi rampas sur la petalo de farbito, manĝas tiun ĉi kaj boras truetojn tie kaj ĉi tie.
Raŭpo estas larvo de papilio. Mi konsultis kelkajn retpaĝojn, sed ne povis identigi ĝin kun iu specio.
Mi volas scii, kia papilio, eble noktopapilio, la raŭpo fariĝos. Tial mi lasis ĝin tie.

Farbito kun vermotruoj

farbitoEn la lastaj tagoj farbitoj portas multajn florojn en mia ĝardeneto. Hodiaŭ matene mi trovis la floron kun vermotruoj. Sur la korolo dise troviĝas dudeko da truetoj ŝajne boritaj de ia vermo. Ho, kompatinda farbito! Ĝis nun mi neniam vidis farbitan floron kun vermotruoj.
Floroj de farbito komencas malfermiĝi en frua mateno. Do tiu kulpa vermo devis manĝi la floron en relative mallonga tempo. Tamen mi ne trovis iun vermon ĉirkaŭ la floro. Kiu do estas la kulpulo?

Novspeca farbito

kvinpinta farbitoLastsemajne mi skribis pri kvinpinta farbito (ĉi tie). Nu, mi trovis alispecan, treege maloftan farbiton. Ĉi tiuj floroj havas kvinpintan korolon ruĝetan kun blanka bordero. Kaj, jen rigardu, iliaj stamenoj fariĝas petaloj! Estas floreto en floro!
Mi vidis tian farbiton ja unuafoje. Laŭ informoj el la reto oni klasifikas ilin en multepetalajn farbitojn.

Kvinpinta farbito

kvinpinta farbitoAnkaŭ ĉi-somere mia edzino semis farbitojn. Unu portas relative malgrandajn florojn kun ruĝeta koloro. Unuavide mi neglektis ilin.
Sed ŝi emfazis, ke ĝi estas ja kvinpinta floro. Nur rigardante ĉi tiun foton, kiun mi fotis por mia blogo, mi rimarkis ĝian unikan formon. Ordinare farbita floro havas rondan funelforman korolon (ĉi tie). Tamen tiu ĉi havas kvinpintan funelforman korolon. Certe estas aprezinda floro.
farbito: Ipomoea nil, specio el konvolvulacoj, volviĝanta unujara herbo kun multaj kultivoformoj.