Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

Tri hajkoj

blindige brilas
orfiŝoj patriotaj ―
narcisoj svene

malicaj pupoj
inside sidas kune ―
kameno arda

fiere staras
kolora tomboskribo ―
velkinta kampo

Publikigita je 2017-02-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri Tri hajkoj

flakoj de neĝo

flakoj de neĝo
kroĉiĝas sub sunlumo ―
nigra asfalto

Publikigita je 2017-02-10Kategorioj HajkoLasi komenton pri flakoj de neĝo

lumo kaj ombro

lumo kaj ombro
klare straton dividas ―
neĝa mateno

Publikigita je 2017-02-10Kategorioj HajkoLasi komenton pri lumo kaj ombro

branĉoj fleksitaj

branĉoj fleksitaj
sub freŝa dika neĝo ―
matena lumo

Publikigita je 2017-02-10Kategorioj HajkoLasi komenton pri branĉoj fleksitaj

restas premsento

restas premsento
sen memoro de l’sonĝo ―
mallonga nokto

Publikigita je 2016-05-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri restas premsento

tri hajkoj

printempa luno…
lekante per okuloj
trajtojn de pupo

 

ektuŝo milda…
aromon kamomilan
elspiras lipoj

 

okuloj vitraj
fiksitaj al la pordo…
alaŭdo kantas

 

Publikigita je 2015-10-25Kategorioj HajkoLasi komenton pri tri hajkoj

paseroj pepas

    paseroj pepas
    sur strato duonluma…
    somersolstico

Publikigita je 2015-06-22Kategorioj HajkoLasi komenton pri paseroj pepas

glite trairas

    glite trairas
    ŝirita papilio ―
    nigra asfalto

Publikigita je 2015-06-15Kategorioj HajkoLasi komenton pri glite trairas

foje malĝojo

    foje malĝojo
    leviĝas sen averto…
    plena florado

Publikigita je 2015-04-08Kategorioj HajkoLasi komenton pri foje malĝojo

preterpasanto

    preterpasanto
    kapklinas sub ombrelo…
    varmeta pluvo

Publikigita je 2015-04-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri preterpasanto

Navigado tra afiŝoj

Paĝo 1 Paĝo 2 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress