Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

vivas demono

    vivas demono
    en mallumo de strato —
    vesper’ jarfina

Publikigita je 2009-12-25Kategorioj Hajko1 komento pri vivas demono

reiri hejmen

    reiri hejmen
    preter strata lanterno —
    mallonga tago

Publikigita je 2009-12-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri reiri hejmen

malpli maljuna

    malpli maljuna
    manprenante kondukas —
    jarfina placo

Publikigita je 2009-12-23Kategorioj HajkoLasi komenton pri malpli maljuna

monto proksimas

    monto proksimas
    freŝe neĝokronita —
    aŭta zumado

Publikigita je 2009-12-22Kategorioj HajkoLasi komenton pri monto proksimas

gustumi dolĉan

    gustumi dolĉan
    torteton kun rideto —
    vintra sereno

Publikigita je 2009-12-21Kategorioj HajkoLasi komenton pri gustumi dolĉan

jen vintraj nuboj

    jen vintraj nuboj
    flugas preter sunbrilo —
    pasema pluvo

Publikigita je 2009-12-20Kategorioj HajkoLasi komenton pri jen vintraj nuboj

sparkoj disfalas

    sparkoj disfalas
    el fera ĉarpentaĵo —
    frosta aero

Publikigita je 2009-12-19Kategorioj HajkoLasi komenton pri sparkoj disfalas

malantaŭ nubo

    malantaŭ nubo
    lumetas suna disko —
    ekfalas neĝo

Publikigita je 2009-12-18Kategorioj HajkoLasi komenton pri malantaŭ nubo

ĉirkaŭ la korpo

    ĉirkaŭ la korpo
    brakume kaj strangole
    frosta aero

Publikigita je 2009-12-17Kategorioj Hajko1 komento pri ĉirkaŭ la korpo

kato sin puŝas

    kato sin puŝas
    kune kun malvarmeco
    de orelkonkoj

Publikigita je 2009-12-16Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato sin puŝas

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 12 Paĝo 13 Paĝo 14 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress