Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

gargari gorĝon

    gargari gorĝon
    kun buŝo malfermita —
    kato oscedas

Publikigita je 2009-12-15Kategorioj HajkoLasi komenton pri gargari gorĝon

velkaj folioj

    velkaj folioj
    krakfrotas pavimŝtonojn
    tra trotuaro

Publikigita je 2009-12-14Kategorioj HajkoLasi komenton pri velkaj folioj

el hospitalo

    el hospitalo
    kureti ĝis parkejo —
    vintra pluveto

Publikigita je 2009-12-13Kategorioj HajkoLasi komenton pri el hospitalo

folitapiŝo

    folitapiŝo —
    balailo saltetas
    tien kaj reen

Publikigita je 2009-12-12Kategorioj HajkoLasi komenton pri folitapiŝo

folitapiŝo

    folitapiŝo
    sternita sur pavimo —
    sunlumo ŝute

Publikigita je 2009-12-11Kategorioj HajkoLasi komenton pri folitapiŝo

malvarma pluvo

    malvarma pluvo —
    nombro da nebullumoj
    preterirantaj

Publikigita je 2009-12-10Kategorioj HajkoLasi komenton pri malvarma pluvo

da korpa forto

    da korpa forto
    pli multe volas havi
    larmaj okuloj

Publikigita je 2009-12-09Kategorioj HajkoLasi komenton pri da korpa forto

ombro sur pordo

    ombro sur pordo —
    rapidas malleviĝi
    decembra suno

Publikigita je 2009-12-08Kategorioj HajkoLasi komenton pri ombro sur pordo

nu sin turnante

    nu sin turnante,
    kato ekkuŝas ree —
    hejtata ĉambro

Publikigita je 2009-12-07Kategorioj HajkoLasi komenton pri nu sin turnante

kun certaj paŝoj

    kun certaj paŝoj
    limdato proksimiĝas —
    hejtilo milda

Publikigita je 2009-12-06Kategorioj Hajko1 komento pri kun certaj paŝoj

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 13 Paĝo 14 Paĝo 15 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress