Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

ginkaj folioj

    ginkaj folioj;
    plej simpla oferaĵo
    al tomboŝtono

Publikigita je 2009-10-16Kategorioj HajkoLasi komenton pri ginkaj folioj

varmo kaj lumo

    varmo kaj lumo
    de ginkaj falfolioj
    tavolas dike

Publikigita je 2009-10-15Kategorioj HajkoLasi komenton pri varmo kaj lumo

ginkoj plenflavaj

    ginkoj plenflavaj —
    troaĝa biciklanto
    straton oblikvas

Publikigita je 2009-10-14Kategorioj Hajko1 komento pri ginkoj plenflavaj

kato englitas

    kato englitas
    sub vatan litkovrilon —
    aŭtunaŭroro

Publikigita je 2009-10-13Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato englitas

nuksoj defalas

    nuksoj defalas —
    monto per la resonoj
    des pli profunda

Publikigita je 2009-10-12Kategorioj HajkoLasi komenton pri nuksoj defalas

bela aŭtuno

    bela aŭtuno —
    abrupte forrabita
    gaja parolo

Publikigita je 2009-10-11Kategorioj HajkoLasi komenton pri bela aŭtuno

al oriento

    al oriento
    glisas ne rimarkite
    skvama nubaro

Publikigita je 2009-10-10Kategorioj HajkoLasi komenton pri al oriento

helaj fenestroj

    helaj fenestroj
    de domo izolita —
    ora grenkampo

Publikigita je 2009-10-09Kategorioj HajkoLasi komenton pri helaj fenestroj

korbatoj pulsas

    korbatoj pulsas
    je cent kvardek minute —
    aŭtunvespero

Publikigita je 2009-10-08Kategorioj HajkoLasi komenton pri korbatoj pulsas

folioj velkaj

    folioj velkaj
    ruliĝas sur asfalto —
    domtura strato

Publikigita je 2009-10-07Kategorioj HajkoLasi komenton pri folioj velkaj

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 19 Paĝo 20 Paĝo 21 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress