Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

salte sur tablon

    salte sur tablon
    kato tamen misfalis —
    aŭtunvespero

Publikigita je 2009-10-06Kategorioj HajkoLasi komenton pri salte sur tablon

malhele ruĝaj

    malhele ruĝaj
    kvazaŭ sangon ensorbis
    kosmosaj floroj

Publikigita je 2009-10-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri malhele ruĝaj

ombroj ja klaras

    ombroj ja klaras —
    super malhelaj domoj
    brilanta luno

Publikigita je 2009-10-04Kategorioj HajkoLasi komenton pri ombroj ja klaras

super grenkampo

    super grenkampo
    purblanke ondetanta
    aŭtuna nubo

Publikigita je 2009-10-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri super grenkampo

aŭtuno iras

    aŭtuno iras —
    buŝtuko makulita
    per sanga ruĝo

Publikigita je 2009-10-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri aŭtuno iras

klara lunlumo

    klara lunlumo —
    trans telefonekrano
    fingro tajpanta

Publikigita je 2009-10-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri klara lunlumo

trankvilaj spiroj

    trankvilaj spiroj
    revenas kun korritmo —
    septembra fino

Publikigita je 2009-09-30Kategorioj Hajko1 komento pri trankvilaj spiroj

manon prenante

    manon prenante
    junulo ĝojas varmon
    sur kuraclito

Publikigita je 2009-09-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri manon prenante

kato senmove

    kato senmove
    fariĝas silueto —
    fenestra luno

Publikigita je 2009-09-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato senmove

kuŝi kun febro

    kuŝi kun febro
    sen libero eliri —
    aŭtuna nokto

Publikigita je 2009-09-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri kuŝi kun febro

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 20 Paĝo 21 Paĝo 22 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress