Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

aŭtuna tago

    aŭtuna tago —
    kuŝe sur kuraclito
    fortaj okuloj

Publikigita je 2009-09-15Kategorioj HajkoLasi komenton pri aŭtuna tago

manĝi pudingon

    manĝi pudingon
    kaj manĝi ĉokoladon —
    ĉielo altas

Publikigita je 2009-09-14Kategorioj HajkoLasi komenton pri manĝi pudingon

lertaj flegoj

    lertaj flegoj en
    intensiva sekcio —
    aŭtuna lumo

Publikigita je 2009-09-13Kategorioj HajkoLasi komenton pri lertaj flegoj

lumo alvenas

    lumo alvenas
    nun de la galaksio —
    la nokta ĉambro

Publikigita je 2009-09-12Kategorioj Hajko1 komento pri lumo alvenas

ek de hodiaŭ

    ek de hodiaŭ
    en la korto najbara
    ruĝaj libeloj

Publikigita je 2009-09-11Kategorioj HajkoLasi komenton pri ek de hodiaŭ

kapeton metas

    kapeton metas
    sur mia pieddorso
    amata kato

Publikigita je 2009-09-10Kategorioj HajkoLasi komenton pri kapeton metas

sur la ĉielo

    sur la ĉielo
    helsteloj, sur la tero
    ja ĉirpinsektoj

Publikigita je 2009-09-09Kategorioj HajkoLasi komenton pri sur la ĉielo

vere trans vitro

    vere trans vitro
    rigardo kaj mansignoj
    de revekito

Publikigita je 2009-09-08Kategorioj HajkoLasi komenton pri vere trans vitro

kun mansvingeto

    kun mansvingeto
    en operaciejon
    rullito glitas

Publikigita je 2009-09-07Kategorioj HajkoLasi komenton pri kun mansvingeto

kuraĝon donas

    kuraĝon donas
    ja trankvila rideto
    de litkuŝanto

Publikigita je 2009-09-06Kategorioj HajkoLasi komenton pri kuraĝon donas

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 22 Paĝo 23 Paĝo 24 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress