Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

kirurgo notas

    kirurgo notas
    sobran antaŭklarigon
    per dikaj fingroj

Publikigita je 2009-09-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri kirurgo notas

arboj laŭvice

    arboj laŭvice
    borderas trotuarojn —
    aŭtuna freŝo

Publikigita je 2009-09-04Kategorioj HajkoLasi komenton pri arboj laŭvice

plena de aŭtoj

    plena de aŭtoj
    parkejo surtegmenta —
    jen skvamaj nuboj

Publikigita je 2009-09-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri plena de aŭtoj

kata rigardo

    kata rigardo
    al vespera mallumo —
    ĉirpoj en vento

Publikigita je 2009-09-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri kata rigardo

nova septembro

    nova septembro —
    sinuso, kosinuso,
    tangento kaj plu

Publikigita je 2009-09-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri nova septembro

kurtenaj ŝveloj

    kurtenaj ŝveloj
    antaŭ norda fenestro —
    aŭtuna vento

Publikigita je 2009-08-31Kategorioj HajkoLasi komenton pri kurtenaj ŝveloj

telefonvoko

    telefonvoko
    murmuras homan morton —
    aŭtunvespero

Publikigita je 2009-08-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri telefonvoko

iri eksteren

    iri eksteren
    piedhokante sandalojn —
    cikada ĥoro

Publikigita je 2009-08-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri iri eksteren

boteloj staras

    boteloj staras
    vice preter bankuvo —
    insektaj ĉirpoj

Publikigita je 2009-08-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri boteloj staras

ial tremetas

    ial tremetas
    lia kapo kun febro —
    aŭtuna vitro

Publikigita je 2009-08-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri ial tremetas

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 23 Paĝo 24 Paĝo 25 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress