Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

animo glitas

    animo glitas
    en faŭkon labirintan —
    aŭgusta nokto

Publikigita je 2009-08-26Kategorioj HajkoLasi komenton pri animo glitas

atente faldi

    atente faldi
    sekigitajn ĉemizojn —
    vespera frisko

Publikigita je 2009-08-25Kategorioj HajkoLasi komenton pri atente faldi

miaŭ-miaŭe

    miaŭ-miaŭe
    kato ĝiskuras haste —
    matena frisko

Publikigita je 2009-08-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri miaŭ-miaŭe

blanka ekrano

    blanka ekrano
    en nokta profundego —
    fora somero

Publikigita je 2009-08-23Kategorioj HajkoLasi komenton pri blanka ekrano

trembrilaj polvoj

    trembrilaj polvoj
    en maldormaj okuloj —
    blanka lumdisko

Publikigita je 2009-08-22Kategorioj HajkoLasi komenton pri trembrilaj polvoj

fajnaj gutetoj

    fajnaj gutetoj
    disaj de akvofalo —
    blanka farbito

Publikigita je 2009-08-21Kategorioj HajkoLasi komenton pri fajnaj gutetoj

monta ŝoseo

    monta ŝoseo
    trakuras kuntrenante
    grimpherbajn ondojn

Publikigita je 2009-08-20Kategorioj HajkoLasi komenton pri monta ŝoseo

kato kuretas

    kato kuretas
    rapide ĝis dompordo —
    matena frisko

Publikigita je 2009-08-19Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato kuretas

pano kaj lakto

    pano kaj lakto
    kaj laktuko aldone —
    matena frisko

Publikigita je 2009-08-18Kategorioj HajkoLasi komenton pri pano kaj lakto

ĉifitaj nuboj

    ĉifitaj nuboj
    grizaj, nigraj, helgrizaj —
    paseme pluvas

Publikigita je 2009-08-17Kategorioj HajkoLasi komenton pri ĉifitaj nuboj

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 24 Paĝo 25 Paĝo 26 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress