Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

maljuna kato

    maljuna kato
    dormetadas platkuŝe —
    cikada duŝo

*****
Estas vera somero. Cikadoj vigle kantadas samtempe. Iliaj ĉirpsonoj pensigas nin pri pluva duŝo.

Publikigita je 2009-08-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri maljuna kato

dorsa doloro

    dorsa doloro
    malhelpas legoĝuon —
    cuja finfino

Publikigita je 2009-08-04Kategorioj HajkoLasi komenton pri dorsa doloro

nokta cikado

    nokta cikado
    subite ĉesas ĉirpi —
    brua silento

Publikigita je 2009-08-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri nokta cikado

altaj sunfloroj

    altaj sunfloroj —
    helas blankaj muroj de
    silenta domo

Publikigita je 2009-08-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri altaj sunfloroj

ekas aŭgusto

    ekas aŭgusto —
    koloraj fadentuboj
    de katetero

Publikigita je 2009-08-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri ekas aŭgusto

inter dommuroj

    inter dommuroj
    vojeto al mallarĝa
    somera maro

*****
Kiam mi estis knabo, ĉiusomere mi kutimis piediri tra la vojeto al marbordo por naĝludi.

Publikigita je 2009-07-31Kategorioj HajkoLasi komenton pri inter dommuroj

cujo senfinas

    cujo senfinas
    kaŭze de la Knabeto
    trans Pacifiko

*****
Meteologoj nomas ĝin “Elninjo” (el la hispana El Niño).

Publikigita je 2009-07-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri cujo senfinas

en noktprofundo

    en noktprofundo
    solludas ja sveneme
    kanacikado

*****
kanacikado = speco de cikadoj, Tanna japonensis. ŝatata de japanoj pro ĝia unika ĉirpado kun malĝoja tono.

Publikigita je 2009-07-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri en noktprofundo

cuja vespero

    cuja vespero —
    ne certas kiel iri
    bibliotekon

Publikigita je 2009-07-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri cuja vespero

kvieta lumo

    kvieta lumo —
    sur malseka pavimo
    cikada morto

Publikigita je 2009-07-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri kvieta lumo

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 26 Paĝo 27 Paĝo 28 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress