Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

paŭzo de cujo

    paŭzo de cujo —
    al viskoza ĉielo
    luno gluiĝas

Publikigita je 2009-07-06Kategorioj HajkoLasi komenton pri paŭzo de cujo

ja hortensio

    ja hortensio —
    sub grize densaj nuboj
    vento silentas

Publikigita je 2009-07-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri ja hortensio

ha, lunleviĝo

    ha, lunleviĝo
    tra lavita ĉielo —
    paŭzo de cujo

Publikigita je 2009-07-04Kategorioj HajkoLasi komenton pri ha, lunleviĝo

birdeto salte

    birdeto salte
    bekplukas ruĝajn berojn —
    cujo nun paŭzas

Publikigita je 2009-07-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri birdeto salte

vivi kun ĝojoj

    vivi kun ĝojoj
    kaj vivi kun malĝojoj —
    ho, fluglampiroj

Publikigita je 2009-07-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri vivi kun ĝojoj

paŭzo de cujo

    paŭzo de cujo —
    eĉ en korton malsekan
    infanoj ŝprucas

Publikigita je 2009-07-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri paŭzo de cujo

cujo kulmina

    cujo kulmina —
    peze ŝarĝite pendas
    lavaĵombrelo

Publikigita je 2009-06-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri cujo kulmina

pluvintermito

    pluvintermito —
    surpriza vizito de
    kara amiko

Publikigita je 2009-06-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri pluvintermito

pluvduŝo pasis

    pluvduŝo pasis —
    pro vento tralavita
    pufa kurteno

Publikigita je 2009-06-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri pluvduŝo pasis

kato pendolas

    kato pendolas
    haste inter fenestroj —
    pluvofermita

Publikigita je 2009-06-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato pendolas

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 29 Paĝo 30 Paĝo 31 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress