Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

svenema takto

    svenema takto
    de bitplena fiksdisko —
    humida nokto

Publikigita je 2009-06-26Kategorioj HajkoLasi komenton pri svenema takto

najbara fenestro

    najbara fenestro
    sollumas en mallumo —
    vento malseka

Publikigita je 2009-06-25Kategorioj HajkoLasi komenton pri najbara fenestro

kato senmova

    kato senmova —
    frapas fenestran vitron
    vento kun pluvo

Publikigita je 2009-06-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri kato senmova

pluvo pli forta

    pluvo pli forta —
    traekzameni truon
    de pastoringo

Publikigita je 2009-06-23Kategorioj HajkoLasi komenton pri pluvo pli forta

nubojn ja pelas

    nubojn ja pelas
    forta vento el sudo —
    pasemaj pluvoj

Publikigita je 2009-06-22Kategorioj HajkoLasi komenton pri nubojn ja pelas

ĉiutagherbo

    ĉiutagherbo —
    estas ĉarma la floro
    kun propra nomo

*****
ĉiutagherbo: nescienca nomo de roza kataranto aŭ madagaskara vinko [Catharanthus roseus].

Publikigita je 2009-06-21Kategorioj HajkoLasi komenton pri ĉiutagherbo

papilieto

    papilieto
    alte flirte sorbiĝis
    en ĉielbluon

Publikigita je 2009-06-20Kategorioj HajkoLasi komenton pri papilieto

nokta fenestro

    nokta fenestro —
    venteto refreŝiga
    kun foraj bruoj

Publikigita je 2009-06-19Kategorioj HajkoLasi komenton pri nokta fenestro

brakoj elkreskas

    brakoj elkreskas
    vivoplenigitaj el
    duonmanikoj

Publikigita je 2009-06-18Kategorioj HajkoLasi komenton pri brakoj elkreskas

akvita kampo

    akvita kampo —
    pendolas erpmaŝino
    kun ritma bruo

Publikigita je 2009-06-17Kategorioj HajkoLasi komenton pri akvita kampo

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 30 Paĝo 31 Paĝo 32 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress