Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

griza ĉielo

    griza ĉielo —
    facile kaj senĝene
    hirundo flirtas

Publikigita je 2009-06-06Kategorioj HajkoLasi komenton pri griza ĉielo

betona muro

    betona muro —
    kun nigraj okuletoj
    lacerto pozas

Publikigita je 2009-06-05Kategorioj HajkoLasi komenton pri betona muro

ho, gardenio

    ho, gardenio
    plena de floroj blankaj,
    flavaj, flavetaj

Publikigita je 2009-06-04Kategorioj HajkoLasi komenton pri ho, gardenio

por denteltiro

    por denteltiro
    al dentisto trans ponto —
    junia pluvo

Publikigita je 2009-06-03Kategorioj HajkoLasi komenton pri por denteltiro

komo kaj komo

    komo kaj komo
    kaj ree haltostreko —
    nokto sen punkto

Publikigita je 2009-06-02Kategorioj HajkoLasi komenton pri komo kaj komo

junia suno

    junia suno —
    elekti ombran flankon
    por piediri

Publikigita je 2009-06-01Kategorioj HajkoLasi komenton pri junia suno

tagon post tago

    tagon post tago
    rezigni unun post unu —
    ho, maljuniĝo

Publikigita je 2009-05-31Kategorioj HajkoLasi komenton pri tagon post tago

verda ventego

    verda ventego —
    jen akre etenditaj
    flugplumoj milvaj

Publikigita je 2009-05-30Kategorioj HajkoLasi komenton pri verda ventego

maja malvarmo

    maja malvarmo —
    amase produktiĝas
    depresiuloj

Publikigita je 2009-05-29Kategorioj HajkoLasi komenton pri maja malvarmo

ruliĝas ĉapo

    ruliĝas ĉapo
    antaŭ la postkuranto —
    maja ventego

Publikigita je 2009-05-28Kategorioj HajkoLasi komenton pri ruliĝas ĉapo

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 32 Paĝo 33 Paĝo 34 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress