Iri rekte al la enhavo

Akvosfero

Bonvenon al la Akvosfero ! La mondo al ni donos iomete pli bonan morgaŭon…

Serĉi

Lastaj komentoj

  • Lorenzo TOMEZZOLI pri Cikada ŝelo
  • Marko Traviko pri Esperanto elektebla en WordPress
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno
  • Vastalto pri Arseno Lupeno
  • Alano Gerardo pri Arseno Lupeno

Kategorioj

Arkivo

Kategorio: Hajko

meze de ponto

    meze de ponto
    akre min alrigardas
    kaduka kato

Publikigita je 2009-04-27Kategorioj HajkoLasi komenton pri meze de ponto

patrina moŝto

    patrina moŝto
    ankoraŭ ne revenas —
    vesper’ printempa

Publikigita je 2009-04-26Kategorioj HajkoLasi komenton pri patrina moŝto

printempa ŝtormo

    printempa ŝtormo —
    malfruvespere bruas
    lavomaŝino

Publikigita je 2009-04-25Kategorioj HajkoLasi komenton pri printempa ŝtormo

abrupte forte

    abrupte forte
    batas koro senbride —
    printempa fino

Publikigita je 2009-04-24Kategorioj HajkoLasi komenton pri abrupte forte

aprila vento

    aprila vento —
    ambaŭ manoj kun sakoj
    plenaj de libroj

Publikigita je 2009-04-23Kategorioj HajkoLasi komenton pri aprila vento

ventoblovataj

    ventoblovataj
    visteriaj grapoloj
    super la kato

Publikigita je 2009-04-22Kategorioj HajkoLasi komenton pri ventoblovataj

rampanta pino

    rampanta pino
    kun aĝo tricent-jara
    surportas florojn

Publikigita je 2009-04-21Kategorioj HajkoLasi komenton pri rampanta pino

flueto klara

    flueto klara
    ruliĝas saltetante —
    aprila lumo

Publikigita je 2009-04-20Kategorioj HajkoLasi komenton pri flueto klara

kun freŝa akvo

    kun freŝa akvo
    kanaleto trakuras —
    novaj hirundoj

Publikigita je 2009-04-19Kategorioj HajkoLasi komenton pri kun freŝa akvo

stacian placon

    stacian placon
    zorgeme jen rigardas
    verda arbego

Publikigita je 2009-04-18Kategorioj HajkoLasi komenton pri stacian placon

Navigado tra afiŝoj

La antaŭa paĝo Paĝo 1 … Paĝo 36 Paĝo 37 Paĝo 38 … Paĝo 75 La sekva paĝo
Fiere kreita de WordPress